La
Persa Golfa Milito
a? pli precize la
2-a milito en la Persa Golfo
okazis en 1990 kaj 1991 inter
koalicio
gvidata de
Usono
kontra?
Irako
.
Oficiala ka?zo por ?i estis la aneksado de
Kuvajto
fare de Irako. ?ia rezulto estis venko de la koalicio, kiu tamen rezignis pri plena okupado de Irako.
La t.n. Persa Golfa Milito estis parto de aro de militoj okazintaj en la regiono de la
Persa Golfo
, post la
Irana revolucio
. Kelkfoje la tuta grupo de alfronti?oj estas kune nomataj
Milito de la Persa Golfo
, kaj oni faras distingon inter:
- La 1-a milito en la Persa Golfo, okazinta de 1980 al 1988 inter Irako kaj Irano.
- La 2-a milito en la Persa Golfo, a? antonomazie Persa Golfa Milito.
- La 3-a milito en la Persa Golfo a?
Iraka Milito
inter Usono kaj Irako post
2003
.
La 2-a Persa Golfo Milito estis senprecedenca koncerne la implikon de la publiko pere de la
amaskomunikiloj
.
Anta? la
Unua mondmilito
Kuvajto apartenis al la
Osmanida imperio
kaj estis parto de la tiama provinco
Basra
. Post la milito okazis rearan?o de la regiono; Irako kaj Kuvajto sendependi?is. Kuvajto unue estis administrata de
Britio
kaj poste i?is
monarkio
.
Irako ?iam kontestis la sendependecon de Kuvajto kaj konsideris ?in sia 19-a provinco; krome estis disputoj pri la situo de la limo; tamen Irako neniam faris pa?ojn por efektivigi sian pretendon. Sed post la
1-a Golfa Milito
Irako havis gigantan ?uldaron en eksterlando, inkluzive ?uldon de 80 miliardoj da
usonaj dolaroj
?e Kuvajto. ?i esperis altigon de la prezo de
nafto
por pagi siajn ?uldojn. Kuvajto, inverse, altigis la liverkvanton kaj tiel ka?zis malaltigon de la prezo. Irako postulis malaltigon de la ?uldoj, dirante ke per sia milito kontra? Irano ?i faris gravan servon al la aliaj arabaj ?tatoj, precipe Kuvajto kaj
Sauda Arabio
.
Meze de 1990 la intertraktado pri la ?uldoj stagnis, kaj fine de julio Irako postenigis trupojn ?e la limo al Kuvajto kaj petis viziton de usona
ambasadoro
April Glaspie
?e prezidento
Saddam Hussein
. ?i deklaris, ke Usono "ne havas opinion pri arabi-arabiaj disputoj" kaj ke ministro
James Baker
komisiis niajn oficialajn parolistojn emfazi tiun instrukcion". Saddam Hussein probable konkludis, ke Usono ne enmiksi?os en la disputon.
Je la
2-a de a?gusto
1990
iraka infanterio eniris Kuvajton kaj okupis strategiajn poziciojn. ?i malpermesis la foriron de eksterlandaj turistoj, kiuj estis kvaza?
osta?oj
. Parto de la konkerita teritorio estis aldonita al la provinco de Basra, la resto estis deklarita nova, 19-a provinco.
Jam post kelkaj horoj al
Konsilio de Sekureco de Unui?intaj Nacioj
decidis rezolucion 660, kiu kondamnis la invadon kaj postulis retiri?on de Irako. Je la
6-a de a?gusto
sekvis rezolucio 661 kun ekonomiaj
sankcioj
kontra? Irako. Rezolucio 678 de la
11-a de novembro
ultimate
postulis retiri?on ?is la
15-a de januaro
1991
kaj deklaris "?iujn necesajn rimedojn por subteni kaj efektivigi rezolucion 600" jure pravigitaj.
Usona prezidento
George Bush
anoncis militkampanjon "
Dezerta ?tormo
", "resume defendan", kun la celo malhelpi irakan invadon en Saudan Arabion. Ne estis iuj indikoj, ke Irako tion intencis; ?i emfazis, ke ?i volas nur "sian" provincon.
Usono formis aliancon (koalicion) el 34 landoj kontra? Irako:
Afganio
,
Argentino
,
A?stralio
,
Barejno
,
Banglade?o
,
?e?io
,
Danio
,
Egiptio
,
Francio
,
Germanio
,
Grekio
,
Hispanio
,
Honduro
,
Hungario
,
Italio
,
Kanado
,
Kataro
,
Kuvajto
,
Maroko
,
Nederlando
,
Ni?ero
,
Norvegio
,
Omano
,
Pakistano
,
Pollando
,
Portugalio
,
Sauda Arabio
,
Senegalo
,
Suda Koreio
,
Sirio
,
Turkio
,
Unui?inta Re?lando
kaj
Usono
mem. Usono disponigis 74 % el la 660 000-persona soldataro.
La kialoj, per kiuj Usono pravigis la militon, variis:
- sekurigo de la nafto-provizado por la usona ekonomio;
- puno de kontra?-homrajtaj krimoj de Saddam Hussein;
- prevento de evoluigo de atom-bataliloj a? aliaj amas-detruaj bataliloj fare de Saddam Hussein.
Jam post la iraka invado en Kuvajto en Usono fondi?is organiza?o nomata "Civitanoj por Libera Kuvajto". ?i dungis la reklam-agentejon
Hill & Knowlton
por konvinki Usonon al milito kontra? Irako. La agentejo publikigis, ke irakaj soldatoj en la kuvajtia malsanulejo
Al Adnan
rabis bebo-
kovilojn
, mortigante la frunaskitajn bebojn. Tion anta? la
Usona Kongreso
atestis "
flegistino Najira
". La kampanjo, kiu bazi?is sur pure fikcia okaza?o, efektive konvinkis la kongreson decidi militon.
Je la
16-a de januaro
1991, post forpaso de la ultimato de rezolucio 678, la koalicio deklaris aeran militon kaj je la 17-a de januaro komencis intensan bombadon de Irako. Estis uzita dekoblo de la bataliloj uzitaj en la tuta
Dua Mondmilito
. Rapide la koalicio atingis plenan regadon de la aero kaj ne renkontis seriozan reziston.
?ar Irako teknike ne povis rivali la armeojn de la koalicio, ?i minacis ataki
Israelon
per venena gaso kaj tiel esperis implici Israelon en la militon, post kio la aliaj arabaj landoj helpu Irakon. Tio ne funkciis, sed israelanoj devis pasigi plurajn vesperojn kun gasmaskoj pro alarmo pri atako.
La komenca konflikto por forpeli irakajn trupojn de Kuvajto komenci?is per aera kaj maramea bombado la 17an de januaro 1991, da?rante kvin semajnojn
Post la aera kaj maramea bombado, kiuj da?ris kvin semajnojn, sekvis ter-atako la 24an de februaro.
?i tio estis decida venko por la koaliciaj fortoj, kiuj liberigis Kuvajton kaj anta?eniris en irakan teritorion. La koalicio ?esis sian anta?eni?on kaj deklaris batalhalton 100 horojn post kiam la tera kampanjo komenci?is.
La rezulto estis venko por la koaliciaj fortoj, kiuj liberigis Kuvajton. Aera kaj tera batalo estis limigita al Irako, Kuvajto kaj areoj de la limo de
Sa?da Arabio
.