Metropolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
?i tiu artikolo temas pri la urbo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Metropolo (apartigilo) .

Metropolo (el la malnov-greka : μ?τηρ 'patrino' + π?λι? 'urbo' = "patrina urbo [de kolonioj]") komence estis nomo de grekaj urboj (kiel urbo?tatoj) en sia rilato al siaj kolonioj , pli poste la nomo de ?efurbo rilate al la cetera lando. Nuntempe ?i plejofte signifas urbegon [1] , a? kunurbaro , plejofte kun pli ol 500 mil lo?antoj en la urbo mem kaj miliono da lo?antoj en la aglomera?o . [2] . Oni kutime konsideras urbegon apartenanta al pli granda urba aglomera?o ne metropolo mem sed parto de metropolo. Metropolo kutime estas grava ekonomia, politika, kaj kultura centro de iu lando a? regiono kaj grava centra punkto por regionaj a? internaciaj trafiko kaj komunikado.

La? Francisko Azorin metropolo estas ?efa ?efurbo de iu lando. [3] Li indikas etimologion el la greka metropolis , el meter + polis (patrina urbo) kaj de tie la latina metropolis . Kaj li aldonas la terminon mondometropolo . [4]

Antikve [ redakti | redakti fonton ]

Antikve oni donis la nomon "metropolo" al grava urbo a? urbo de kiu originis kolonio . Oni konsideras multajn grandajn urbojn fonditaj de antikvaj civilizacioj esti siatempaj metropoloj pro la grandeco de ilia lo?antaro kaj graveco: inter ?i tiuj estas Aleksandrio , Angkor , Antio?io , Ateno , Babilono , Bejruto , Varanasio , Byblos , Cahokia , Kartago , Konstantinopolo , Korinto , Damasko , Dholavira , Efeso , Granda Zimbabvo , Harappa , Jerusalemo , Nankingo , Ninevo , Ma?u Pik?u , Mohen?o-daro , Romo , Side , Siracusa , Teno?titlano , Teoti?akano , Tikal , Tiro , kaj Ur . Iuj el ?i tiuj antikaj metropoloj travivis ?is la moderna tempo kaj estas inter la plej malnovaj da?re prilo?antaj urboj de la mondo.

Etimologio kaj moderna uzado [ redakti | redakti fonton ]

La vorto metropolo venas de la malnov-greka μητρ?πoλι? ("patrina urbo"), kiu estas la vorto per kiu la civitanoj de la kolonioj de antikva Grekio priparolis la urbojn de kiuj ili venis kaj kun kiuj ili retenis politikajn kaj kulturajn ligojn. La vorto uzis en post-klasika latina lingvo por nomi la ?efan urbon de provinco, la sidejo de registaro kaj, en eklezia terminologio, la sidejo a? diocezo de metropolita episkopo anta? kiu respondecas sufraganaj episkopoj . ?i-lasta uzado egaligas provincon kun diocezo.

En moderna uzado la vorto metropolo anka? uzi?as por metropola regiono , aro de apudaj kaj interkonektitaj urboj ?irka? granda urba centro. ?i-sence "metropola" kutime signifas "rilatanta al la tuta metropolo" (kiel en "metropola administracio") a? "havanta la trajtojn de metropolo" (kiel en "metropola vivo", kontraste al "provinca" a? "kampara").

Mondurbo [ redakti | redakti fonton ]

Mondurbo estas urbo kiu havas rektan kaj klare senteblan efikon je monda vivo sociekonomie, kulture a? politike. La uzado de ?i tiu vorto pliofti?as danke al la kreskanta tutmondi?o , kio manifesti?as ?e monda financo, komunikado kaj voja?ado . Provon difini kaj kategoriigi mondurbojn la? financaj kriterioj faris la "Globalization and World Cities Study Group & Network (GaWC)", ?efe bazita ?e la Universitato de Loughborough en Anglio . La esploro klasigis urbojn la? ilia provizado de "progresintaj produktoservoj" ( angle   advanced producer services ) kiel kontado , reklamado , financo kaj juro . La Inventaro identigas tri nivelojn de mondurboj kaj plurajn subnivelojn. ( Vidu Klasigon de mondurboj ).

Metropolo ne nepre estas mondurbo, kaj e? se ?i estas mondurbo ?i ne nepre havas altan rangon la? normoj de vivado, evoluo kaj infrastrukturoj. Londono eble estas la unua mondurbo kaj moderna metropolo de la mondo.

Lokaj difinoj la? landoj [ redakti | redakti fonton ]

Kanado [ redakti | redakti fonton ]

La? la Kanada Instituto pri Statistiko , Censa Metropolo estas urba regiono kun unu a? pliaj apudaj municipoj ?irka? granda urba kerno, kie la urba kerno havas almena? 100 mil lo?antojn. [2] Arkivigite je 2020-09-30 per la retarkivo Wayback Machine

Barato [ redakti | redakti fonton ]

En Barato , la Censa Komisiono difinas metropolon kiel urbon kun pli ol 4 milionoj da lo?antoj. [3] Arkivigite je 2010-08-10 per la retarkivo Wayback Machine Mumbajo , Delhio , ?enajo , Kolkato , Bangaloro , kaj Hajderabado estas la ses urboj kiuj estas metropoloj la? tiu difino. Lo?antoj de ?i tiuj urboj anka? rajtas je pli alta impost-rabato pro domluo. La nombro rilatas nur al la urbo mem kaj ne al la aglomera?o. Lastatempe aldoni?is Bangaloro kaj Hajderabado al la barataj urboj oficiale metropoloj pro la granda evoluado de ?i tiuj urboj.

Unui?inta Re?lando [ redakti | redakti fonton ]

Oni konsideras diversajn aglomera?ojn en la Unui?inta Re?lando esti metropolaj regionoj, sed oni malofte uzas la vorton "metropolo" mem. Arkaike oni nomas Londonon "la Metropolo" ( angle   the Metropolis ), kvankam lastatempe la lo?antoj de Bolton uzas la nomon por priskribi sian urbon, kvankam iom moke.

Usono [ redakti | redakti fonton ]

En Usono korporacii?inta regiono a? regionaro kun pli ol 50 mil lo?antoj devas havi metropolan plan-instancon por faciligi la realigon de grandaj infrastrukturaj projektoj kaj certigi financan planadon. Sekve, lo?antaro de 50.000+ homoj fari?is la usona normo por difinado de metropolo. Similan difinon uzas la Usona Buroo de la Censo , kiu difinas metropolan statistikan regionon kiel at least one urbanized area of 50,000 or more inhabitants [almena? unu urba regiono kun almena? 50.000 lo?antoj] .


Bildaro [ redakti | redakti fonton ]

Nuntempaj metropoloj [ redakti | redakti fonton ]

La? la ?efa difino de metropolo donita supre de ?i tiu artikolo, inter ekzemploj de modernaj metropoloj estas la urboj en la sekva listo ordigita la? kontinentoj:

Afriko [ redakti | redakti fonton ]

Azio [ redakti | redakti fonton ]

Orienta Azio [ redakti | redakti fonton ]

Suda Azio [ redakti | redakti fonton ]

Sudorienta Azio [ redakti | redakti fonton ]

Okcidenta/Centra Azio [ redakti | redakti fonton ]

E?ropo [ redakti | redakti fonton ]

Orienta E?ropo [ redakti | redakti fonton ]

Norda E?ropo [ redakti | redakti fonton ]

Suda E?ropo [ redakti | redakti fonton ]

Okcidenta E?ropo [ redakti | redakti fonton ]

Nordameriko [ redakti | redakti fonton ]

Sudameriko [ redakti | redakti fonton ]

Oceanio [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. "Unui?intaj Nacioj starigis sian propran klasifan sistemon: granda urbo ( angle : big city ) estas civito kun almena? 500 mil lo?antoj, urbo ( angle : city ) estas civito kun almena? 100 mil lo?antoj, urba civito ( angle : urban locality ) estas civito almena? 20 mil lo?antoj, kaj kampara civito ( angle : rural locality ) estas civito kun malpli ol 20 mil lo?antoj...", litovia magazino Sociumas (tradukis el la angla : Kanadano ). Alirdato: 15-a de julio 2006.
  2. [1] "Plena membro estas a? landa ?efurbo a? urbo kun pli ol miliono da lo?antoj", City Mayors: Metropolis World Congress (tradukis el la angla : Kanadano ). Alirdato: 15-a de julio 2006.
  3. Francisko Azorin , arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Angel, Madrido, 1932, pa?o 139.
  4. Azorin, samloke.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]