Maceio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maceio
municipo de Brazilo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Po?tkodo 57000-000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Lo?antaro 957 916    (2022) [+]
Lo?denso 1 904 lo?./km²
Geografio
Geografia situo 9° 40′  S , 35° 44′  U (mapo) -9.6658333333333 -35.735 Koordinatoj: 9° 40′  S , 35° 44′  U (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 503,072 km² (5 030 7.2 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Maceió (Alagoaso)
Maceio (Alagoaso)
DEC
Maceió
Maceio
Situo de Maceio
Maceió (Brazilo)
Maceio (Brazilo)
DEC
Maceió
Maceio
Situo de Maceio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maceio [+]
v ? d ? r
Do topo, em sentido horario: vista panoramica da cidade; Farol da Ponta Verde; Maceio ao por do sol; orla de Maceio; vista da cidade a noite e altar da Catedral Metropolitana.

Maceio ma'sejO (kiu signifas pluvakva flako apud maro ), estas municipo kaj urbo de ?tato Alagoaso . Urbo Masejoo, fondita en la 5-a de decembro 1815 , estas ?efurbo de ?tato Alagoaso . En ?i estas ?irka? 797 mil homoj. En municipo Masejoo, krom la urbo estas vila?oj Floriano Peixoto kaj Fernao Velho . Po?ta kodo: 57.000-000

Esperanto en Maceio [ redakti | redakti fonton ]

La pioniro de la Zamenhofa lingvo en Alagoas estis Paulino Rodrigues Santiago (1888-1967). La unua manifesti?o pri esperantismo en Maceio estis letero de Paulino Santiago en Novembro 1907 . Paulino sukcesis diplomon pri Instruista Kurso de Esperanto, alju?ita de Brazila Esperanto-Ligo en Decembro 1912 , kiam ?ia sidejo funkciis en Rio de Janeiro. Li gvidis plurajn privatajn kursojn de la ne?trala lingvo en la ?efurbo de Alagoas kaj oficialan kurson ?e la antikva Academia de Ciencias Comerciais de Maceio (Akademio de Komercaj Sciencoj de Maceio), kie li estis honora instruisto .

La historio de masejoa Esperanto-movado registras la daton 12-a de Julio 1910 kiel tiun de la fondi?o de la unua Esperanto-Asocio de Alagoas , kies unua prezidanto estis Antonio Carlos de Arruda Beltrao . ?ia vivo estis efemera.

En 1967 , Paulino Santiago estis la plej antikva delegito de UEA kaj BEL , krome, li estis unu el la membroj de Veterana Esperanto-Klubo . La angla revuo “ Life ” konsideris lin la plej grava esperantisto de Centra kaj Suda Amerikoj.

En 1971 fondi?is Alagoa Esperanto-Asocio ( AEA ) en Maceio, ?efe per klopodo de Francisco Alves Mata .

Nuntempe Alagoa Esperanto-Asocio da?re aktivadas, ?u pere de disvastigo, ?u pere de instruo de Esperanto en Maceio.

La provizora sidejo trovi?as en la Avenuo Fernandes Lima, 761, 1-a eta?o, ?ambro B-2, en la kvartalo “Farol”.

Esperantistoj de Maceio [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]