Rigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rigo
latve   R?ga
urbo
Oficiala nomo: R?ga
?tato Latvio  Latvio
Municipo Rigo
Monumento Monumento de Libereco
Rivero Da?gavo
Situo Rigo
 - koordinatoj 56° 56′ 56″ N 24° 06′ 23″ O  /  56.94889 °N, 24.10639 °O  / 56.94889; 24.10639 (mapo)
Areo 307,17  km²  (30 717  ha )
 - de metropolo 10 132  km²  (1 013 200  ha )
Lo?antaro 706 413  ( 2010 )
Denseco 2 299,75 lo?./ km²
Urbestro Vilnis ?irsis

(ekde 5-a de julio 2023)

Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Po?tkodo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de E?ropo
Situo enkadre de E?ropo
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Latvio
Vikimedia Komunejo: Riga
Retpa?o: www.riga.lv
Map
Vida?o de la malnova kvartalo

Rigo ( latve   R?ga , ruse   Рига , litove   Ryga , en multaj aliaj lingvoj: Riga ) estas ?efurbo de Latvio . En 2014 Rigo kune kun la sveda urbo Umea estis unu el la du E?ropaj Kulturaj ?efurboj .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Dum la jaro 1199 la Ar?iepiskopo el Bremeno sendis episkopon Alberto al Livonio . Alberto estis pli diplomato ol pastro kaj li ruze sukcesis venki la fortajn livoniajn gentojn ?e la rivereto Rigo. Alberto sukcesis atingi, ke la Papo Innocento la 3-a en Romo eldonis specialan dokumenton, kiu permesis, ke Alberto okupu Livonion. Al ?iu, kiu partoprenis la okupan militon, li donis pardonon de pekoj. Dum la jaro 1200 Alberto kun 23 ?ipoj venis al Rigo. Dum tiu tempo sur la tero de Latvio lo?is multaj gentoj: livonoj, kuronoj, zemgaloj, seloj, latgaloj. Ili ?iuj estis batalemaj inter si, tial Alberto sukcesis venki ilin.

Dum 1201 Episkopo Alberto komencis konstrui sur la loko de anta?a maldekstra vila?o sian fortika?on ? la urbon Rigo. Unuan fojon estas menciita la nomo de la urbo Rigo, dum 400 jaroj regas germanoj.

Dum 1204 Alberto komencis konstruigi la unuan ?tonan kastelon el kalko?tono.

Dum la jaro 1282 Rigo eniris la Hansan Ligon .

Nur tricent jarojn poste, dum 1561 , Rigo ricevis rajtojn de libera urbo.

Sveda okupo skuis la urbon dum 1629 .

1710 Rusio venkis svedojn, Rigo en Rusio.

1812 Napoleono atakigis Rigon, la lo?antaro forbruligis la anta?urbon.

1873 La unua Latva Kantofesto en Rigo.

1918 Latvio deklaris sendependecon.

1940 Soveta Unio okupas Latvion.

1941 La Dua Mondmilito atingas Latvion. Nazia Germanio okupas la landon. Okazas pogromoj kontra? judoj ekzemple en julio (vidu artikolon Forbruligo de la sinagogoj de Rigo ).

1944 Soveta armeo la duan fojon okupas Latvion kaj forpelas la armeon de nazia Germanio.

1949 Amaso da homoj fortransporti?as al Siberio.

1987 La unua malka?a protesto kontra? Soveta Unio apud la Monumento de Libereco.

1989 Baltia Vojo a? Baltia ?eno de Talino tra Rigo ?is Vilno - staris homoj en ?eno man-mane.

1991 Nova sendependeco.

1999 Parlamento ( Saeima ) elektas prezidentinon Vaira V??e-Freiberga.

2001 Rigo festas 800-jari?on de la urbo.

Oni diras, ke Rigo komenci?as de Alberta Placo. Anta?e ?i tie trovi?is maldekstra vila?o, kaj rivereto Rigo faris bonan naturan havenon. En la rivereton Rigo envenis multaj boatoj, kiuj la? Da?gavo venis el Rusio, kaj ?ipoj la? Balta maro de Germanio, de Gotlando, kaj ?i tiu loko estis bona por inter?an?i varojn.

Vidinda?oj [ redakti | redakti fonton ]

Katedralo de la Sankta Jakobo [ redakti | redakti fonton ]

En ?ia arkitekturo videblas transiro de romaniko al gotiko. La kupra turo de la pre?ejo kies alteco estas 86 metroj dum jarcentoj senbrili?is, sur ?i trovi?as la plej malnova horlo?o en Antikva Rigo, kiu estas starigita en la jaro 1480. la turo de tiu ?i pre?ejo estas sola, kiu havas sonorilon ekster la pre?ejo mem. ?i trovi?as sub speciala tegmenta konstruo kaj estas bone videbla.

Pre?ejo de la Sankta Petro [ redakti | redakti fonton ]

Tiu ?i pre?ejo ?iam apartenis al Riganoj, ili komencis konstrui ?in en 1209, kaj ?iam ?i estis la plej alta en la urbo. Apud la pre?ejo oni povas vidi interesan statuon "Bremenaj muzikistoj", donaco de ?emelurbo Bremen. Anka? apud la pre?ejo de la sankta Petro ofte kantas surstrataj muzikistoj.

Doma Katedralo [ redakti | redakti fonton ]

Sur la ?efa placo de Rigo, Doma Placo situas Doma Katedralo. La nomo venas de latina “Domus Dei” (Domo de Dio). Doman pre?ejon komencis konstrui episkopo Alberto en 1211, kaj ?i estas la 2-a plej antikva konstruajo en Rigo. La Pre?ejo estis dedi?ita al la Sankta Maria, same kiel la tero de Latvio estis dedi?ita al la Sankta Maria. Oni komencis konstrui la pre?ejon sur la loko kie jam estis sanktejo de maldekstroj, tombejo. La Katedralon oni finis en 1250.

Doma Katedralo ne ?iam apartenis al katolikoj, post reformoj en 1525 ?i fari?is luterana. Dum soveta tempo ?i tie okazis nur mitingoj kaj koncertoj, sed nun ?i denove estas la ?efa pre?ejo en Rigo, luterana pre?ejo. Ekde 13-a horo ?iutage funkcias muzeo, diman?e okazas diservoj, vendrede posttagmeze - koncertoj.

La plej valora estas orgeno de Doma Katedralo, kiun konstruis en 1884 germana firmao, kaj ?i estis tiam la plej granda kaj moderna. La instrumento estas 25 m alta, 11 m lar?a, 10 m profunda. Oni povas ludi per ?i de sur du balkonoj, povas doni koncerton por du orgenoj. La orgeno havas 124 agordojn.

Apud Doma Katedralo situas klostro, nun tie trovi?as Muzeo pri Riga historio kaj navigado. La muzeo estas la plej malnova, fondita en 1773. Tie oni tenas nun pli ol duonmilionon da unuoj pri historio de Rigo.

Aliaj [ redakti | redakti fonton ]

Monumento de Libereco [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monumento de Libereco (Rigo) .

La Monumenton konstruis ar?itekto K?rlis Z?le dum 1931 - 1935 . Por tiu ?i monumento tuta popolo kolektis la monon. Sur la monumento oni skribis vortojn "Por Patrujo kaj Libereco".

Servoj [ redakti | redakti fonton ]

Trafiko [ redakti | redakti fonton ]

La urbo interalie disponas pri internacia flughaveno , kiu estas la plej granda en Baltio kaj ofertas flugojn al 82 cellokoj.

La Riga haveno estas la plej grava en la lando. En 2016, 59% de la importoj kaj eksporta?oj de Latvio estis trans?ipitaj per maro en Rigo.

Pramterminalo (R?gas Pasa?ieru termin?ls) ofertas ligojn ?efe al Skandinavio kaj al norda Germanio.

La longdistanca biciklada vojo EuroVelo 10 , nomata Baltmara vojo , estas internacia e?ropa rondvojo ?irka? la Balta Maro nur por bicikloj kaj aliaj senmotoraj veturiloj (precipe vicradaj glitiloj ): de Rigo la internacia vojo gvidas norden al Talino , Sankt-Peterburgo , Virolahti kaj Helsinko , suden respektive poste okcidenten al Gdansko , Rostock , Kielo , Sønderborg kaj Kopenhago .

La plej gravaj latvaj a?tovojoj stelforme disradias el Rigo: en horlo?a direkto, la vojo A1 la?longe de la marbordo iras norden al Salacgr?va kaj plu al Parnu , la vojo A2 nordorienten al Sigulda kaj plu al Pskov , de la vojo A2 deflanki?as iom pli norden la vojo A3 al Valmiera kaj plu al Valka / Valga lime al Estonio , la A4 kaj A5 konsistigas ringon ?irka? Rigo, la vojo A6 gvidas sudorienten borde de la rivero Da?gavo al Jekab- kaj Daugavpils kaj de tie al Belorusio , vojo A7 suden al Bauska , Pasvalys kaj Panev??ys , la vojo A8 sudokcidenten al Jelgava , Joni?kis kaj ?iauliai , vojo A9 okcidenten kaj iomete suden al Saldus kaj la havenurbo Liep?ja ?e la Balta Maro kaj fine la vojo A10 kiel e?ropa ?oseo 22 okcidenten kaj iomete norden al la havenurbo Ventspils same ?e la Balta Maro .

Tramo estas unu el la specoj de publika transporto ene de la urbolimoj de Rigo.

Gefiloj de la urbo [ redakti | redakti fonton ]

Rilatoj al Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

La urbo, geografie kaj kulture proksima al la vivlokoj de L. L. Zamenhof en la litova kaj pola partoj de la tiutempa Rusia Imperio , kie ek?ermis la unua subteno por la nova lingvo Esperanto en 1887 , rapide ekhavis vervajn esperantistojn kaj urbajn Esperanto-klubojn. Interalie en Rigo vivis Vladimir Szmurlo (1865-1931, fondinto de la Esperanto-societo "Riga Stelo" en 1910), Peteris Kikauka (n. en 1886), Peter Kadik (m. en 1924), Edgars Grots (n. en 1894), Talivalds Indra (same n. en 1894), J?nis Loja (1896-1970), Nikolajs ?urz?ns (1910-1959), Aleksandrs Strautmanis (1912-1995) kaj Mirdza Burgmeisters [1921-1989). Rigan Esperanto-klubon ?e Latva Societo de Rigo gvidas Biruta Rozenfelde .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Panorama vido de la historia urbocentro je decembro 2004 vidata de la rivero Daŭgavo
Panorama vido de la historia urbocentro je decembro 2004 vidata de la rivero Da?gavo

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]