Konstantinopolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstantinopolo
urbo ? administra teritoria unuo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 41° 1′  N , 28° 59′  O (mapo) 41.0125 28.98 Koordinatoj: 41° 1′  N , 28° 59′  O (mapo) [+]
Konstantinopolo (Istanbulo)
Konstantinopolo (Istanbulo)
DEC
Konstantinopolo
Konstantinopolo
Situo de Konstantinopolo
Konstantinopolo (Turkio)
Konstantinopolo (Turkio)
DEC
Konstantinopolo
Konstantinopolo
Situo de Konstantinopolo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Constantinople [+]
v ? d ? r

Konstantinopolo ( greke   Κωνσταντινο?πολι? , K?nstantinoupolis, a? ? Π?λι? ; romia nomo: latine   Constantinopolis ) estas malnova nomo de la nuna urbo Istanbulo en Turkio . ?ia originala nomo estis Bizanco ( Βυζ?ντιον ). ?i estis en la e?ropa flanko de markolo Bosporo ?e 41.01 Norde, 28.58 Oriente.

Nomo [ redakti | redakti fonton ]

"Konstantinopolo" estas esperantigo de "Konstantinoupolis," kiu signifas "Urbon de Konstanteno" en la greka, kaj ricevis tiun nomon alude al la romia imperiestro Konstanteno la 1-a , kiu igis ?in la regurbo de la Romia imperio la 11-an de majo , 330 . Efektive, Konstanteno nomis ?in Nova Roma a? Nea Rhome , sed tiu nomo neniam fari?is ofta. Romo konservis siajn politikajn kaj komercajn privilegiojn. La urbo konservis sian nomon de 330 ?is 1930 , kiam ?i estis alinomita kiel Istanbulo .

?efurbeco [ redakti | redakti fonton ]

Konstantinopolo estis unue la ?efurbo de la Romia imperio , tiam de la Bizanca imperio , kaj ekde ?ia falo la 29-an de majo , 1453 , de la Otomana Imperio . Kiam la Respubliko de Turkio estis fondita en 1923 , la ?efurbo movi?is de Istanbulo al Ankaro . Tamen, la Patriarko de Konstantinopolo en kvartalo Fanar da?re estas la estro de Greka Ortodoksa Eklezio kaj la ?efa el la ortodoksaj patriarkoj . Otomanoj kutimis nomi sian ?efurbon per diversaj nomoj, inkluzive per Konstantinopolo. Istanbulo fari?is la oficiala nomo nur en 1930 . La nomo Istanbulo devenas de la grekaj vortoj "stin poli", kiu signifas "al la Urbo". Tiel la grekoj kutime aludis la "Urbon de la Urboj", kiel oni konis Konstantinopolon dum la bizanca epoko kaj poste.

Situo [ redakti | redakti fonton ]

Konstanteno fondis la urbon sur Bizanco en duoninsulo apud natura haveno, Ora Korno , kiun oni povis fermi per ?enoj. La situo ?e Bosporo ebligis la regadon de komerco inter Azio kaj E?ropo kaj inter Mediteraneo kaj Nigra Maro .

La urbo estis ?irmita dum jarcentoj per ?is du zonoj da muregoj , menditaj de Konstanteno kaj Arkadio (6-a jarcento). Proksimaj fortika?oj kaj greka fajro ?irmis ?in kontra? pluraj invadantoj. Tamen perfido kaj turkaj kanonegoj (vidu Kerkaporta ) venkis ilin.

La imperiestro estis gardita de fremdaj varengoj : unue skandinavoj el Rus , poste skotlandanoj a? anglosaksoj .

Ekonomio [ redakti | redakti fonton ]

La bizancia ?tato monopoligis komercon inter E?ropo kaj Azio (tritiko, sklavoj, felo, sukceno , vino). Anka? industrio, ?efe pri luksa?oj, estis tre regulita kaj koncentrita en la urbo. En 554 , bizanciaj mona?oj kontrabandis silkvermojn el ?inio . La silkindustrio i?is valorega rimedo rekte regita de ?tato. La italaj maraj civitoj iom post iom trudis e? per krucmilito rompi la monopolon kaj liberigi la merkaton. ?enovo fine ricevis la kvartalon Pera ( 1115 ) kaj Venecio la kvartalon Galata ( 1082 ), kie ili havis magazenojn kaj ?uis eksterteritoriecan staton.

En 1204 , krucmilitistoj konkeris la urbon komencante la Latinan Imperion de Oriento , da?ronta ?is 1264 . Post la restarigo de greka dinastio, okcidente?ropaj komercistoj (la anta?aj italoj, katalunoj, provencanoj) ankora? multe gravis.

Inter 500 000 kaj 600 000 homoj lo?is en la urbo.

Dum la imperio kontrolis Egiption , la urbo ricevis tritikon, disdonotan al malri?uloj, kortegaj servistoj kaj la gvardio. Post la 6-a jarcento, ili devis kontenti per la tritiko de Trakio kaj de Malgrand-Azio .

La socia kaj politika vivo centris en la ?evalkurejo . La ?arteamoj (komence kvar, fine nur du: verdaj kaj bluaj ) dividis la urbon la? politiko, urbadministrado kaj religio (vidu herezo ). La imperiestro atente spektis la publikon.

Post la turka konkero, la princo de Moskvio , parenco de la lasta bizancia imperiestro, deklaris sin ties heredanto kaj nomis sin caro , kaj Moskvon la tria Romo.

Famuloj [ redakti | redakti fonton ]

  • En Konstantinopolo mortis en malliberejo hungara militestro Balint Torok .
  • En 1919 mortis hungardevena inventisto Pal Janko .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]