Atlanta (Georgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panorama vido de la urbocentro je junio 2015
Atlanta
Fotomonta?o
kantona sidejo ? urbego ? urbo de Usono ? komunumo de Georgio

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Lo?antaro 498 715    (2020) [+]
Lo?denso 1 433 lo?./km²
Geografio
Geografia situo 33° 45′  N , 84° 23′  U (mapo) 33.756944444444 -84.390277777778 Koordinatoj: 33° 45′  N , 84° 23′  U (mapo) [+]
Alto 225 m [+]
Areo 347,996293 km² (3 479 9.6 293 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Atlanta (Georgio)
Atlanta (Georgio)
DEC
Atlanta
Atlanta
Situo de Atlanta (Georgio) en Georgio
Atlanta (Usono)
Atlanta (Usono)
DEC
Atlanta
Atlanta
Situo de Atlanta (Georgio) en Usono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Atlanta [+]
v ? d ? r

Atlanto ( angle   Atlanta [atLANta]) estas la plej granda urbo kaj la ?efurbo de la usona ?tato Georgio . La? popolnombrado, en la jaro 2000 ?i havis 416 474 lo?antojn. En la pli granda urbaro, kies centro ?i estas, vivas inter 3 kaj 4 milionoj da homoj. ?i estas la ?efurbo de Kantono Fulton, Georgio .

Kromnomoj de Atlanto inkluzivas "la Feniks-Urbo", ?ar ?ia rekonstrui?o post la Usona Enlanda Milito estas taksita simila al la levi?o el cindroj de la mita fenikso ; "la pordega urbo de la sudo", pro tio ke ?i estis fervoj-centro; kaj "la urbo tro okupata por malami", pro la relativa senperforteco dum la Civilrajta movado en la 1960-aj jaroj .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Atlanta (Georgio)

Post kiam la usona registaro forpelis la ?erokiojn el norda Georgio , e?ropidoj eksetlis la regionon. Kiam ekkonstrui?is fervojoj, oni en 1837 elektis arbitran lokon por kunigi plurajn fervoj-liniojn. ?irka? tiu punkto kreskis vila?eto nomata unue "Terminus", kiu en 1843 renomi?is "Marthasville" honore al la filino de la tiama ?tatestro. ?i multe kreskis post kiam la fervojoj ekfunkciis. En 1848 ?i fine renomi?is "Atlanta" la? la "Western and Atlantic Railway" (Okcidenta kaj Atlantika Fervojlinio).

Dum la Usona Enlanda Milito Atlanto pligravi?is kiel centro por la Konfederacio, kaj tial estis ?efa milita celo kiam la Unia armeo sub generalo William Tecumseh Sherman en 1864 invadis la Konfederacion. La urbon ili sie?is kaj, post la kapto, bruligis ?in. Ne la tutan urbon oni bruligis, tamen; la pre?ejojn kaj malsanulejojn ili ?paris pro peto de Patro Thomas O'Reilly de la pre?ejo Senmakula Koncipi?o.

Post la milito, la urbo i?is la ?tata ?efurbo, kaj rapide rekonstrui?is kaj plukreskis. Okazis en 1887 la Piedmonta Ekspozicio kaj en 1895 la Koton?tata Ekspozicio kiuj allogis multajn homojn kaj pli bele famigis la urbon komercrilate.

Ekde la jaroj 1930 Atlanto anka? gravi?is kiel centra loko por aviado, grandparte pro la instigo de William B. Hartsfield , estrarano kaj poste urbestro.

Dum la kriza periodo de la Civilrajta Movado en Usono, Atlanto suferis iom malpli da tumultoj ktp. ol aliaj sudorientaj urboj, ?efe pro la pacigaj streboj de Martin Luther King, Jr. (kies hejmurbo ?i estis) kaj urbestro HARTSFIELD.

En 1996 Atlanto gastigis la somerajn olimpikojn .

En 2000 la Esperanto-Societo de Metropola Atlanto gastigis la Landan Kongreson de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko .

En 2021 komencis konflikto pri projektata polica trejnejo, la Atlanta Publika Sekureca Trejnejo a? "Policurbo". En 2023 la konflikto ankora? da?ris kaj unu manifestacianto estis mortigita de la polico.

Famaj atlantanoj [ redakti | redakti fonton ]

Servoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]