Dublino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panorama vido al Dublino je 2008
Panorama vido al Dublino je 2008
Dublino
irlande   Baile Atha Cliath , angle   Dublin
urbo
Dublino anta?nokte
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Baile Atha Cliath
Lando Irlando  Irlando
Provinco Leinster
Graflando Graflando Dublino
Historiaj regionoj Re?lando Dublino, Irlanda libera ?tato
A?tostrado M50
Konataj lokoj Dublina kastelo, Kastelo Ashtown, Nacia muzeo de Irlando
Monumento Anna Livia
Rivero Liffey
Situo Dublino
 - alteco 20  m s. m.
 - koordinatoj 53° 20′ 34″ N 06° 15′ 58″ U  /  53.34278 °N, 6.26611 °U  / 53.34278; -6.26611 (mapo)
Areo 114,99  km²  (11 499  ha )
Lo?antaro 525 383  ( junio de 2007 )
 - de aglomera?o 1 045 769
 - de metropolo 1 801 040 Greater Dublin Area
Denseco 4 568,95 lo?./ km²
Parkoj
Unua skribmencio 140
Urbestro Paul McAuliffe

(ekde 7-a de junio 2019)

Horzono GMT (UTC+0)
 - somera tempo UTC (UTC+1)
Po?tkodo D1-18, 20, 22, 24, D6W
Telefona anta?kodo 01
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de E?ropo
Situo enkadre de E?ropo
Situo enkadre de Irlando
Situo enkadre de Irlando
Situo enkadre de Irlando
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Dublin - Baile Atha Cliath
Retpa?o: www.dublincity.ie
Map
Dublina kastelo.

Dublino ( irlande   Baile Atha Cliath , angle   Dublin ) estas la ?efurbo de Irlando . En la centra urbo lo?as 506 211 [1] homoj, kaj ?i estas la plej granda urbego en Irlando. La graflando de Dublino enhavas multajn anta?urbojn kiel Blackrock . Lo?as 1 187 176 [1] homoj en la graflando, inkluzive de la urbocentro.

Oni kredis ke en la 10-a jarcento la urbo ekkreskis el du vila?oj, unu de vikingoj kaj alia de keltoj , tamen amba? havis nur irlandlingvajn nomojn: La urbo festis sian unuan jarmilon en 1987 .

Dublino estas la centro de la irlanda registara laboro kaj sidejo de la Parlamento de Irlando .

La moto de la urbo estas Obœdientia Civium Urbis Felicitas ( latine : obeo de la civitanoj estas feli?o de la urbo). ?in ne nepre pravigis la detruo de la Nelsona Piliero je la 8-a de marto   1966 per bombo de IRA , post da?ra rifuzo de la a?toritatoj forigi la simbolon de brita superrego.

Vidinda?oj [ redakti | redakti fonton ]

Servoj [ redakti | redakti fonton ]

Famaj dublinanoj [ redakti | redakti fonton ]

Monumento al Anna Livia, fikciulino de la novelo Finnegans Wake

Esperanto en Dublino [ redakti | redakti fonton ]

Urba mapo
Urba mapo

La unua Esperanto-grupo en Irlando estis la Dublin Esperanto Group ( Grupo Esperantista Dublina ), kiu estis fondita en 1905 . ?ia Prezidanto estis James Charles O'Connor M.A., Ph.D. La Honora Sekretario estis H. J. MacDermot, kiu lo?is en North Circular Road .

Dum la Unua Mondmilito ( 1914 ? 1918 ) la Esperanto-movado dormetis. Fred Douglas , tiama Sekretario de la Dublina Grupo, klopodis por la revivigo de la movado en Dublino post la milito, kaj en 1925 ?i estis reorganizita de Frank McCormack kaj R. J. P. Mortished kun la helpo de Hugh McNiell kaj S-ro Macaulay. Post 1927 la movado dormetis. En 1927 estis neniuj oficialaj klasoj, tamen multaj esperantistoj en diversaj rondoj kunvenis de tempo al tempo.

En aprilo 1933 eminenta esperantisto, D-ro Wilhelm Solzbacher el Germanio, vizitis Dublinon kaj renkontis la urbestron kaj Eamon De Valera , la ?efministron. En decembro 1933 Lorcan O hUiginn ekinstruis Esperantan kurson en la School of Commerce , Parnell Square . En la sama decembro, la dekduan, okazis la Jarkunveno de la Irlanda Esperanto-Asocio kun grandnombra ?eestantaro. En sekva jaro The Dublin College , Merrion Row , decidis aldoni Esperanton al sia studobjektaro. En Dublino la Jarkunveno por 1934 okazis la dekduan de decembro en Wynns Hotel , Lower Abbey St. La dekkvinan de decembro oni celebris la naski?tagon de D-ro Zamenhof kaj anoncis ke jam 14 butikoj vendas Esperantajn librojn.

En februaro 1935 rekomenci?is la Esperantaj klasoj en la School of Commerce, Parnell Square, Dublino, kaj estis ekzamenoj por la Unua kaj Dua Diplomoj. La duan de februaro 1935 okazis Granda Balo kaj Vistoturniro (speco de kartludo ) por esperantistoj en The Country Shop , 23 St. Stephen's Green . La na?an de marto 1935 oni trovis novan kunvenejon ?e 39 Westmoreland St. , kiu restis malferma por informoj dum la tuta tago. Kurso komenci?is en la Technical School , 18 Parnell Square , kaj oni sin preparis por la R.S.A. diploma ekzameno. Okazis "Meleagra Turniro" en The Country Shop je la dudek tria de novembro. Estis 21 premioj. En decembro oni celebris la Zamenhofan Naski?tagon je la dekkvara, kaj je la dekoka okazis la kvara Jarkunveno en Wynn's Hotel . Pastro P. Parker prezidis, kaj poste oni ?uis bonan vesperman?on.

En 1936 la dek kvaran de februaro Granda Danco por Esperantistoj okazis ?e 31 Parnell Square , organizita de la Societa Komitato sun la prezidanteco de S-ro David Byrne . ?i da?ris de 8.00 ptm ?is 11.30 ptm; muzikon ludis la orkestro Atlantic Beach . La enirprezo estis du ?ilingoj.

La Dua mondmilito malebligis la movadon por multaj jaroj; nur en 1950 grupo da entuziasmaj esperantistoj refondis la Dublinan Esperanto-Klubon ?e 31 North Frederick Street . Ili kunvenis ?iun semajnon kaj havis viglan sekretarion, P. J. O'Reilly. En 1952 Liam O Cuirc revenis al Dublino el Ballina , ali?is al la klubo kaj estis elektita vic-sekretario. La Prezidanto estis S-ro Neary.

En Septembro 1952 la estraro de la klubo vizitis la redaktoron de la Evening Mail (tiutempe la plej multvendata dublina vesper?urnalo), kaj aran?is ke ?i publikigu konstantan rubrikon de informoj pri la Klubo kaj pri Esperantaj aferoj. Tio nomi?is Dublin Esperanto Club Notes (Dublinaj Esperanto-Klubaj Notoj) kaj aperis monate ?is la fino de oktobro 1953 . Pro la Notoj ali?is multaj novaj membroj al la klubo. La notoj estis en la angla sed ofte estis frazoj anka? en Esperanto.

En januaro kaj februaro 1953 la semajnaj kunvenoj da?ris kun Kartludoj, Muzikvesperoj, kaj "Dudek Demandoj" kvizkonkurso. Je la komenco de 1953 la Klubo helpis al An Tostal . La irlandlingva vorto "tostal" signifas "kunveno", "kolekti?o", "asembleo" a? "spektaklo" kaj estis printempa festivalo enkondukita de la registaro por allogi turistojn al Irlando. Post 1953 ?is 1968 la movado denove malvigligis.

En 1969 okazis en Dublino la kunkongreso de la Brita kaj Irlanda Esperanto-Asocioj. Post la kongreso, oni refondis la Dublinan Esperanto-Klubon en 1970 , kiu seninterrompe kunvenis dufoje ?iumonate, unue en Trinity College , poste en 87 Merrion Square , pliposte en 19 Upper Mount Street , kaj fine en 24 Burlington Road .

Plua lega?o [ redakti | redakti fonton ]

Garbhan MacAdoidh, Kara antikva malpura Dublino , Monato , la 9-a de majo 2017.

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Jutuba filmeto en Esperanto kun subtekstoj en la franca : " Irlande 2 Dublon " de Jean-Marie Jacques.