Finnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Finnlando
Suomi ( finne )
Finland ( svede )

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno : Maamme
Lokigo
suverena ?tato ? lando ? unueca ?tato ? lando ?e la Balta Maro
Bazaj informoj
?efurbo Helsinko
Oficiala(j) lingvo(j) finna lingvo , sveda lingvo
Uzata(j) lingvo(j) oficialaj: finna , sveda
Plej ofta(j) religio(j) kristanoj : luteranoj 80,6%, ortodoksuloj 1,1%
Areo 338 145 km²
- % de akvo 9,4 %
Lo?antaro 5 608 218 (2024)
Lo?denso 16 lo?./km²
Horzono UTC+02:00 ;
somere UTC+03:00
Interreta domajno .fi
Landokodo FIN
Telefona kodo +358
Plej alta punkto Halti
Plej malalta punkto Balta Maro
Politiko
Politika sistemo parlamenta respubliko
?tatestro Alexander Stubb
?efministro Petteri Orpo ekde junio 2023
Nacia tago 6-a de decembro
Sendependi?o deklarita la 6-an de decembro 1917; disde Rusio
Ekonomio
Valuto e?ro
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-Asocio de Finnlando
v ? d ? r

Finnlando ( finne   Suomi , svede   Finland ) estas parlamenta respubliko en Norda E?ropo. ?in limas Svedio, Norvegio, la Rusa Federacio kaj la Balta Maro . La historio de Finnlando estas proksime rilata al la historio de najbara Svedio.

La lando havas 5,6 milionojn da lo?antoj, kaj ?ia areo (sen maro) estas 338 462 km². Tiel ?i estas unu el la plej maldense lo?ataj landoj en E?ropo. La lo?antaro koncentri?as en la sudaj kaj sudokcidentaj partoj de la lando, kie situas anka? la ?efurba regiono Helsinko kun 1,3 milionoj da lo?antoj kaj la du sekve plej grandaj urboregionoj Tampereo (342 miloj) kaj Turku (278 miloj). [1]

La konstitucio de Finnlando difinas egale la finnan (gepatra lingvo de 86,9 % [2] ) kaj svedan (5,2 %) kiel la naciajn lingvojn kaj aldonas la rajtojn de sameoj kaj romaoj kaj aliaj grupoj vivteni siajn kulturojn kaj lingvojn. Aparta le?o difinas la uzosferojn de la lingvoj de la indi?ena popolo sameoj. [3] La insulara provinco Alando havas a?tonoman statuson, kaj ?ia sola oficiala lingvo estas la sveda.

En prahistorio, la unuaj homoj alvenis al la teritorio de la nuna Finnlando anta? ?. 10 000 jaroj, post la fino de la glaciepoko , kaj la lando restis da?re lo?ata ekde tiam.

Dum la unuaj jarcentoj de la dua jarmilo, la landon atingis kristanismo de okcidente kaj de oriente, kaj la teritorio i?is parto de la vasti?anta Svedio , ties orienta duono. Ekde la 18-a jarcento ?e la orienta limo pliforti?is premo de la Rusa imperio , kaj en 1809, post milito inter la Re?lando Svedio kaj la Rusa Imperio , la lando estis ligita al Rusio. Tie, kiel Grandprinclando Finnlando , ?i ?uis rimarkindan a?tonomecon.

La ?tatrenversaj revolucioj de la Rusa Imperio en 1917 ebligis al Finnlando aparti?on el la falinta imperio. La 6-an de decembro 1917 la parlamento akceptis deklaron pri sendependeco de Finnlando . La deklaron sekvis interna milito en januaro?majo 1918. En junio 1919 la parlamento definitive akceptis respublikan konstitucion.

Ekde 1955 Finnlando estas membro de Unui?intaj Nacioj . En 1995 la lando ali?is al E?ropa Unio kaj la 1-an de marto 2023 la finnlanda parlamento vo?donis favore al ali?o al NATO ; ?i estis akceptita en la organizo la 4-an de aprilo 2023.

Pri la nomo de la lando

En la finna ?i nomi?as Suomi , en la sveda Finland . En multaj aliaj lingvoj la nomo estas, a? similas al, Fin(n)land(ia). En Esperanto la plej ofta nomo estas ≪Finnlando≫, en kiu ≪finn≫ estas la radiko (do la anoj de la ?efa etno nomi?as ≪ finnoj ≫); uzante la saman radikon, anka? eblas nomi la landon ≪Finnujo≫ a? ≪Finnio≫ (kvankam tiuj formoj maloftas).

?ar al kelkaj malpla?as neprononceblo de la duobla konsonanto en la radiko ≪finn≫ [4] , iuj uzas la radikon ≪suom≫ anstata?e, do nomas la landon Suomio a? Suomujo . Tiu formo pla?as al iuj esperantistoj ? ne nur tial, ke ?i devenas de la finnlingva vorto Suomi anstata? el fremda fonto, sed precipe ?ar ?i evitigas la leksikan kolilizion de ≪Fin-lando≫ kaj la neprononceblon de ≪Fi nnl ando≫, ≪fi nnl ingva≫ kaj tiel plu.

Aliaj preferas uzi la radikon ≪finland≫ por la lando, do diri ≪Finlando≫; la lo?antoj tiam nomi?as ≪finlandanoj≫ (tio do malebligas facile distingi inter lo?antoj de Finnlando kaj la etnaj finnoj: ekzemple ?u la finnlandaj sameoj , kiuj ja estas ≪fi nn landanoj≫ kaj ≪suom i anoj≫, estas fi n landanoj ?).

Geografio

Salpausselka (elparolo: [?s?lpaus?selkæ]) estas la tri paralelaj altaj terkrestoj en Suda Finnlando.

?efaj urboj

Helsinki: luterana katedralo, urbdomo, venda placo, la Suda haveno, marto 2002

finna nomo, sveda nomo (nombro de lo?antoj)

  • Helsinki , Helsingfors (628 208; 2015-12-31)
  • Espoo , Esbo (269 802; 2015-12-31)
  • Tampere , Tammerfors (225 118; 2015-12-31)
  • Vantaa , Vanda (214 605; 2015-12-31)
Turku: la rivero Aura dum a?tuna alta akvonivelo
Pielinen
  • Oulu , Uleaborg ( 200 071; 2016-09-19)

Administra divido

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Provincoj de Finnlando .

20 provincoj ( maakunta ), 342 komunumoj ( kunta ).

Gubernioj

Pro reorganizo de la regiona ?tata administrado la gubernioj (finne laani ) estis malfonditaj fine de 2009.

?is la 31-a de decembro   2009 estis ses gubernioj en Finnlando:

Lingvoj

La naciaj lingvoj (tiu termino estas praktike same ol oficiala lingvo en multaj aliaj landoj kaj ?eflingvo en Svedio) de Finnlando estas la finna kaj la sveda , kiujn la konstitucio difinas la naciaj lingvoj. Specialan statuson havas anka? la samea en la kvar plej nordaj komunumoj de la lando. La konstitucio certigas la rajton de sameoj (kiel indi?ena popolo), ciganoj kaj aliaj grupoj vivteni kaj evoluigi sian lingvon kaj kulturon. La sveda havas vere fortan pozicion en la finnlanda historio . ?i estis en la lando plu fino de la 19-a jarcento la plej grava lingvo en la administro kaj la altkulturo. Relative ?i anka? havis multe pli denaskaj parolantoj ol nun. La finnlanda sveda parte malsimilas al la svedia sveda, rikssvenska ("regna sveda").

La finna estas la gepatra a? ?efa lingvo de proksimume 92% de la lo?antaro [5] ) kaj la sveda de 5,5% [6] ). Aliaj lingvaj malplimultoj estas la rusa (?. 0,8%) kaj la estona (?. 0,3% de la lo?antaro). La samean lingvon denaske parolas proksimume kvarono el la pli ol 7 mil finnlandaj sameoj. Estas cigana komunumo de proksimume 10 000 homoj.

Multaj urboj havas oficialan nomon en amba? naciaj lingvoj: ekzemple la ?efurbo estas Helsinki en la finna, Helsingfors en la sveda, simile Turku / Abo , Vaasa/Vasa . En oficiale dulingvaj komunumoj anka? la stratnomoj kaj vojmontrilaj tekstoj estas dulingvaj. Por internacia uzo oni rekomendas unuavice la nomon uzatan en la lingvo de la plimulto, ekz. Jakobstad por la urbo, kies nomo en la finna estas Pietarsaari .

Konvencian esperantigitan nomon havas preska? nur la tri urboj, kie okazis Universala Kongreso de Esperanto, kaj la urbo de la 36-a Internacia Junulara Kongreso: Helsinko , Tampereo , Lahtio kaj Ra?mo . Komence de la 20-a jarcento estis uzata anka? la esperanta nomo Helsingforso por Helsinko. En la praktiko la uzado ankora? varias, kaj oni ofte vidas anka? la neadaptitajn nomojn Helsinki , Tampere kaj Lahti . Esperantigoj de aliaj urbonomoj estas tre maloftaj.

Municipo estas oficiale dulingva en Finnlando, se almena? 3 000 personoj a? 8% de la lo?antaro parolas la malplimultan lingvon. En la insulara provinco Alando tamen nur la sveda lingvo estas oficiale uzata.

Unu el la konkurencaj avanta?oj en Finnlando estis la scipovo de lingvoj. ?is la mezlernejo ?iuj lernas almena? du fremdlingvojn, ?efe la anglan kaj devige la finnan a? la svedan. La? okazinta en 2005 studo ( Eurobarometer ), 60% de la finnlanda lo?antaro asertis, ke ili scipovas paroli la anglan, 38% la svedan kaj 17% la germanan [7] .

Ekonomio

Naturo en Finland
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Finnlando, 2017

La finna ekonomio estas karakterizita per fortaj sindikatoj kovrantaj proksimume 80% de la laborantaro. La finna registaro kaj la finna Nacia Asekurentrepreno posedas signifan parton de la finna industrio. La egaleco de disponebla enspezo en Finnlando estas tre alta kaj staras je 0,21 la? la Gini-indekso .

Historie, Finnlando estis konsiderata ekonomie malsukcesa lando en komparo kun aliaj e?ropaj landoj, kaj specife multe malanta? siaj skandinavaj najbaroj. Ekde 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, Finnlando estas industriigita kaj fari?is ri?a lando, kun ?efe merkata ekonomio kaj tamen funkciigas bonevoluintan socialsistemon la? socialdemokratio . La ?efaj kaj tradiciaj industrioj en Finnlando estas la ligno kaj papero , metaloj , elektronikaj kaj telekomunikaj industrioj. Internacia komerco ludas gravan rolon en la finna ekonomio, kun eksporta?oj respondecas pri preska? triono de MEP .

Pro la severa klimato, agrikulturo en Finnlando estas limigita kaj ne estas destinita por eksporto, sed nur por kontentigi la bezonojn de la loka merkato. En 2003, Finnlando eniris recesion pro la ekonomia situacio en la mondo sed eliris el ?i dum 2004.

Socie, Finnlando similas al la skandinavaj landoj. Vasta socia subteno, laborle?oj kiuj ?enerale pli tendencas favori la laboristojn. ?i estas konsiderata multloke kiel ekzempla tiurilate, kiam unuflanke ?ia ekonomio estas malfermita kaj evoluinta, kaj aliflanke ?i havas ampleksan subtenon por laboristoj kaj e? de la ekonomiaj malfortuloj.

En 2012, Finnlando eniris recesion kiu da?ris ?is junio 2014, post la kolapso de la nacia entrepreno Nokia , kiu kontribuis ?irka? 4% ?iujare al la MEP de la lando. En 2014, la kredittaksado de Finnlando falis de perfekta (AAA) al "preska? perfekta" (AA+) ?efe pro la granda nacia ?uldo . Tamen, la ekonomia perspektivo de la lando alti?is de "negativa" al "stabila".

Ek de novembro 2015 oni decidis fari unuaspecan eksperimenton de fiksa salajro sur civila bazo, kiu solvus la senlaborecproblemon, kiun suferis la lando dum la ekonomia krizo. La celo de la procezo estis simpligi la finnan bonfaran sistemon tiel ke ?i estu alirebla por ?iuj, kaj en la unua fazo de la eksperimento estis decidite, ke la monhelpo estos donita al fra?laj ??patrinoj kun infanoj kaj al la senlaboruloj kiuj perdis sian laborpostenoj en la periferiaj urboj de Finnlando por ke la a?toritatoj povu ekzameni kiel tio progresigas la socion kaj kiel ?i estas aplikebla.

Dum la unua monatoj de 2016, Finnlando kreskis pli ol atendite, je ?irka? 1,6%, pro multaj reformoj kaj la anta?vidoj atestis la degelon de la ekonomia stagnado en kiu la lando estis en anta?aj jaroj. En April 2018, estis decidite nuligi la eksperimenton.

  • GNP: totala - 139,7 miliardoj da e?roj; pokapa - 26 863 e?roj (2002).
  • Eksporto : elektronikaj kaj elektraj varoj 27,5 %; metaloj, ma?inoj kaj veturiloj 27,1 %; papero, celulozo kaj ligna?oj 25,7 %; kemia?oj 11,5 %, alio 8,2 % (2002).

Politiko

?tatestro de Finnlando estas prezidanto de la respubliko (finne tasavallan presidentti , svede republikens president ). Jare 1919 ? 2000 Finnlando havis duon-prezidentan sistemon kaj forto de la prezidanto estis granda speciale en periodoj de Urho Kekkonen (prezidanto de la respubliko en la jaroj 1956?1982), sed en fino de 1980-jaroj oni startis malpliigi povon de la prezidanto kaj nun Finnlando havas parlamentan sistemon. Periodo de prezidanto estas ses jaroj.

Finnlanda parlamento (finne eduskunta , svede riksdagen ) inkludas 200 parlamentanojn. La periodo de parlamento estas kvar jaroj.

Legu:

Historio

La historion de Finnlando grave influis ?iaj grandaj najbaroj Svedio kaj Rusio . ?is 1809 la lando estis parto de Svedio, ekde tiam ?is 1917 ?i apartenis al la Rusia Imperio , kiel a?tonoma grandprinclando . La fakto ke Finnlando i?is a?tonomia grandprinclando, kiu etendi?is ?is Nuorgam en la nordo, plilar?igis la percepton de kio Finnlando estas. Anta?e, Finnlando estis konsiderita kiel konsisti el ok provincoj kontrolitaj fare de Svedio, kiu ne inkludis Laponon. Finnlando ricevis na?an provincon, kiam la teritorio de la grandprinclando kovris anka? grandan parton de Laponio. Dum la rusia regado la finnoj restis lojalaj, kaj rekompence rajtis teni sian konstitucion kaj apartan valuton, kiam en Rusio e? paroli pri konstitucio estis malpermesate. Post la rusia revolucio de 1905 la finnlandanoj sukcesis havigi al si pliajn rajtojn. En 1906 Finnlando estis la unua en E?ropo, kiu enkondukis vere ?eneralan kaj egalan elekto-rajton ? anka? virinoj rajtis vo?doni kaj esti elektitaj. En la unuaj elektoj 1907 la socialdemokratoj i?is la plej granda partio.

Finnlando deklaris sin sendependa la 6-an de decembro 1917 , post la Oktobra revolucio en Rusio, kaj ricevis sendependecon per dekreto de bol?evika registaro. En januaro 1918 la socialistoj per pu?o kaptis la povon en Helsinko, kaj sekvis interna milito . Sin reciproke bu?is la finnaj ru?uloj kaj blankuloj, kaj en Tampereo okazis la plej granda batalo de la ?istiama nordia historio. Multaj finnoj (speciale inter ru?uloj) mortis en koncentrejoj pro malsato kaj malsanoj. La interna milito lasis en la socio profundajn vundojn. Post la interna milito la regantoj tre favore sin tenis al Germanio , ?ar de tie ili dum la milito ricevis helpon. Oni decidis igi la ?us sendependi?intan Finnlandon re?lando, kaj e? elektis germanan princon re?o. Germanio tamen malgajnis la Unuan mondmiliton . Finnlando i?is respubliko, kaj la taskojn de re?o ricevis la prezidento.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Re?landa projekto de Finnlando (1918) .

Dum la jaroj 1920-30 esti?is dekstremaj naciismaj organizoj, kiuj interalie instigis kverelojn kontra? la sved-lingvanoj. En 1930 oni post longa kampanjo de la dekstruloj malpermesis la agadon de la komunistoj , sed en 1932 la dekstro post nesukcesa pu?o grandparte perdis sian influon.

E? pli firmigis la socion la atako de Sovetio en 1939 . Dum longa intertraktado a?tune 1939 Sovetio postulis de Finnlando cedon de teritorio por sekurigi Leningradon , kaj novembre Stalin transiris de vortoj al armiloj. Okazis la t.n. “ Vintra milito ” kontra? la agresinto. Stalin ne sukcesis konkeri la tutan Finnlandon, sed ja estis ceditaj teritorioj, i.a. la dua plej granda urbo de tiama Finnlando, Viborgo (finne Viipuri ). Tiuteme vidu artikolon ceditaj areoj .

Finnlando komencis ser?i apogon de la fa?isma Germanio. En 1941 Finnlando partoprenis en la Hitlera atako kontra? Sovetio, unue por klopodi rekonkeri siajn perditajn teritoriojn, sed poste por konstrui “ Grandfinnlandon ” (en finna historiografio tiu milito nomi?as la Da?riga milito ). Germanio tamen denove malvenkis, kaj Finnlando devis ekkonstrui novajn rilatojn kun sia granda najbaro. La Moskva armistico estis subskribita inter Finnlando unuflanke kaj Sovetunio kaj Unui?inta Re?lando aliflanke la 19an de septembro, 1944 , kio metis finon al la Da?riga milito . [8] La Armistico resta?ris la Moskvan Pactraktaton de 1940 , kun nombraj modifoj. Finnlando devis rezigni pri diversaj landlimaj teritorioj al Sovetunio. Finnlando cedis pluajn teritoriojn al Sovetio, devis propraforte eligi el la lando restojn de la naziaj trupoj (vd. Laponia milito ), sed la lando estis neniam okupita de sovetiaj trupoj.

Post la milito la komunistoj denove rajtis agadi, kaj komence ili havis grandan influon. En 1948 estis subskribita traktato pri amikeco, kunlaboro kaj interhelpo kun Sovetio, kaj dum multaj jardekoj bonaj rilatoj kun Sovetio estis la fundamento de la finnlanda ekstera politiko.

Kvankam la demokratio neniam endan?eri?is, Sovetio ofte senteble influis anka? la internan politikon. En 1962 Sovetio forte reagis kontra? koalicio de socialdemokratoj kaj dekstraj bur?aj partioj, kiuj celis malhelpi la reelekton de prezidento Urho Kekkonen ( 1900 - 1986 ). La koalicio dissolvi?is kaj Kekkonen estis reelektita.

Kekkonen, kiu sciis varti la delikatajn rilatojn de Finnlando al Moskvo , restis prezidento dum kvarona jarcento, de 1956 ?is malsani?o en 1981 . Precipe pro sia lerta ekstera politiko, Kekkonen ekhavis escepte fortan povon anka? en la interna politiko.

Dum la tempo de Kekkonen la internacia pozicio de Finnlando da?re forti?is. En 1975 , kiam la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en E?ropo estis fondita en Helsinko, la ne?traleco de Finnlando estis vaste rekonita.

Krom politikan, Sovetio havis anka? grandan ekonomian signifon por Finnlando. La drasta malkresko de la komerco kun Sovetio/Rusio post la 1980-aj jaroj profundigis la ekonomian krizon, ka?zitan de la internacia konjunkturo, kaj la senlaboreco atingis rekordon: de 3,4% en 1990 ?i alti?is en tri jaroj al 22%.

Kulturo

Sisu estas tipa finna termino kiu signifas ion en la senco de "obstino, persisto, fera volo por fini certan, ofte longda?ran taskon".

Famaj finnlingvaj a?toroj

Aleksis Kivi - Elias Lonnrot - Hannu Makela - Mika Waltari - Arto Paasilinna , Juhana Heikki Erkko , Ulla-Lena Lundberg , Anja Snellman .

Kuirarto

Religio

La Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando (finne Suomen evankelis-luterilainen kirkko , svede Evangelisk-lutherska kyrkan i Finland ) kaj la Ortodoksa Eklezio de Finnlando estas la du popolaj eklezioj de Finnlando. La evangelia-luterana eklezio inkludas subgrupojn kiel lestadianismo .

Religio Kvanto de homoj %
luteranismo 3 695 160 66,60
sen religio 1 696 899 30,58
ortodoksismo 59 508 1,07
islamo 20 876
atestantoj de Jehovo 16 495
katolikismo 14 914
Pentekosta Kristanismo 12 944
adventismo 3208
mormonismo 3187
baptismo 2455
budhismo 1834
metodismo 1319
judismo 1079
bahaismo 656
hinduismo 371
anglikanismo 198
aliaj kristanaj 16 837
aliaj nekristanaj 531
sume 5 548 241

Esperanto-movado en Finnlando

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Finnlando .

La historio de la frua Esperanto-movado estas legebla en jena artikolo el Enciklopedio de Esperanto : Frua Esperanto-movado/Finnlando .

Vidu anka? : Finnlanda esperantista junulara organizo

Cetere

Al Finnlando apartenas duonmemstara Alando (finnlingve Ahvenanmaa , svede Aland ).

En Finnlando trovi?as multe da sova?ejaj kabanoj .

Eksteraj ligiloj

Vidu anka?

Referencoj

  1. Oficiala statistiko de Finnlando, strukturo de la lo?antaro ( Suomen virallinen tilasto: Vaestorakenne ) . ISSN 1797-5379, konsultita la 16-an de oktobro 2021
  2. https://www.stat.fi/til/vaerak/2020/vaerak_2020_2021-03-31_tau_002_fi.html Lingva statistiko 2020
  3. name="konst" https://finlex.fi/fi/laki/ajantasa/1999/19990731 Arkivigite je 2019-04-30 per la retarkivo Wayback Machine Konstitucio de Finnlando
  4. Oni jes povas escepte prononci ≪finno≫ simile al sen-noma , distribuante nn inter du silaboj; tamen tio fiaskas pri nnl el ≪Finnlando≫: unue, la sialbokomenca nl el Fin-nlando estas ne nur nekutima, sed e? fonetike malebla por multaj esperantistoj; due, tia dissilabado kolizius kun la morfologio (kp Gron-lando ). La dissilabado Fin-n-lando implicas silabofaran [n?], kiu en Esperanto ne ekzistas.
  5. Arkivita kopio . Arkivita el la originalo je 2007-10-01. Alirita 2008-04-06.
  6. Arkivita kopio . Arkivita el la originalo je 2007-09-21. Alirita 2008-04-06.
  7. studo "e?ropanoj kaj lingvoj" de 2005 (jen angle )
  8. Armistice Agreement between the Union of Soviet Socialist Republics and the United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland,on the one hand, and Finland on the other Alirita la 3an de januaro 2019.

Eksteraj ligiloj