Moskvo
|
ruse
Москва
|
?efurbo
|
|
|
Oficiala nomo:
Москва
|
|
Lando
|
Rusio
|
?tato
|
Federacia urbo
|
Historiaj regionoj
|
|
|
Konataj lokoj
|
|
Rivero
|
Moskvo-rivero
|
|
Situo
|
Moskvo
|
- koordinatoj
|
55° 45′ 20″ N
37° 37′ 03″ O
/
55.75556 °N, 37.61750 °O
/
55.75556; 37.61750
(mapo)
|
Plej alta punkto
|
253
|
Plej malalta punkto
|
130
|
|
Areo
|
2 511
km²
(251 100
ha
)
|
|
Lo?antaro
|
11 979 529
(
2013
)
|
Denseco
|
4 770,82 lo?./
km²
|
|
Unua skribmencio
|
1147
|
Urbestro
|
Sergej Sobjanin
(ekde 21-a de oktobro 2010)
|
|
Horzono
|
MT
(
UTC+3
)
|
Po?tkodo
|
101xxx-129xxx
|
Telefona anta?kodo
|
+7 495 , +7 499
|
ISO 3166-2:RU
|
RU-MOW
|
A?tokodoj
|
77, 99, 97, 177, 199, 197
|
|
Loko de Monda hereda?o de UNESKO
|
Nomo
|
Kremlo kaj Ru?a Placo
|
Tipo de hereda?o
|
kultura hereda?o
|
Jaro
|
1990 (#14)
|
Numero
|
545
|
Regiono
|
E?ropo
|
Kriterioj
|
i, ii, iv, vi
|
|
Honorigo
|
Urbo-Heroo
|
|
Situo de Moskvo enkadre de Rusio
|
Situo de Moskvo enkadre de E?ropo
|
Mapo de centra Moskvo
|
Vikimedia Komunejo:
Moscow
|
Retpa?o:
www.mos.ru/
|
|
|
Moskvo
(
ruse
Москва?
[maskva]
a?skulti
) estas ?efurbo de
Rusio
, kaj situas en
e?ropa parto de Rusio
sur amba? bordoj de
Moskvo-rivero
.
La? la stato de 2021 en la urbego vivis
12 455 682 lo?antoj
sur areo de
2 562
kvadrataj kilometroj, kio rezultigas lo?denson de
4 862
lo?antoj/km². La? lo?antaro (oficiale 11 979 529 lo?antoj en
2013
) de Moskvo estas plej ega urbo en E?ropo kaj unu el plej egaj en tuta mondo. ?i estas centro de
Moskva kunurba?o
. Moskvo estas la grandurbego plej norda de la
Tero
kaj la urbo plej lo?ata de
E?ropo
.
[1]
?i havis en 2014 jam 12 108 257 lo?antoj. Pro teritoria ampleksigo sudoriente de la
oblasto de Moskvo
, la 1an de julio 2012 la ?efurbo pliigis sian areon en 2,5 fojoj, el ?irka? 1 000 km² ?is 2 500 km², kaj akiris aldonan lo?antaron de 230 000 pliaj personoj.
Krome ?i estas
federacia urbo
, administra centro de
Centra federacia regiono
kaj de
Moskva provinco
(al la provinco tamen ?i ne apartenas). Moskvo estis historia politika centro de
Grandprinclando Moskvo
,
Rusa carlando
,
Rusia Imperio
(nur portempe, dum alitempe estis
Sankt-Peterburgo
),
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
, kaj de
Sovetunio
. En Moskvo hejmas plejmulto de ?tatorganoj de Rusio, ambasadoj de eksterlandaj ?tatoj, stabejoj de ?efaj rusiaj organiza?oj ktp. Moskvo estas grava
transporta
kaj turisma centro kaj de
Orienta E?ropo
kaj Rusio.
En Moskvo estas la
Kremlo
, antikva fortika?o en kiu estas la oficejo de la
Prezidanto de Rusio
. Kremlo estas anka? unu de kelkaj lokoj kiuj estas
Monda hereda?o de Unesko
en la urbo.
[2]
? Anka? amba? ?ambroj de la Rusa Parlamento (nome la ?tata
Dumao
kaj la
Federacia Konsilio de Rusio
) havas sidejon en Moskvo.
La urbo posedas ampleksan reton de transporto kiu inkludas tri internaciajn
flughavenojn
, na? staciojn de fervojo kaj unu el la plej profundaj sistemoj de
metroo
en la mondo, nome la
Metroo de Moskvo
, superita nur per tiu de
Tokio
la? nombro de pasa?eroj. Tiu metroa reto estas rekonata kiel unu de la plej ri?aj kaj variaj arkitekte pro siaj 215 metrostacioj, disigitaj tra la tuta urbo. La? la gazeto
Forbes
en 2017, Moskvo estas la kvara urbo en la mondo la? nombro de
multmilionuloj
, kaj la unua en E?ropo.
[3]
?
La urbo estis fondita sur la alta bordo de
Moskvo-rivero
. Dum multaj jarcentoj Moskvo pligrandi?is, kaj en la
20-a jarcento
?ia teritorio okupis areon 870 km², kiun ekde
1940-aj jaroj
?irka?is
cirkla a?tovojo
. En
2012
post administra ?an?o de urbaj limoj ?i okupis areon 2511 km².
Moskvo situas meze de e?ropa parto de Rusio inter riveroj
Volgo
kaj
Okao
?e
Moskvo-rivero
(maldekstra alfluanto de Okao). En Moskvo geografie limas
Smolenska-Moskva alta?o
(en nord-orienta parto de la urbo), Moksva-Oka ebena?o (sud-okcidenta parto) kaj
Me??ora malaltebena?o
(orienta parto).
La plej alta punkto de Moskvo (255 metroj)
[4]
[5]
estas en sud-orienta parto sur
alta?o Tjoplij Stan
, plej malalta (114,2 metroj) ? apud la
pontoj Besedi
, kie rivero Moskva forfluas el la urbo
[5]
.
Klimato de Moskvo estas
modera-kontinenta
, kun malvarmaj ne?aj vintroj kaj varmaj someroj.
Vintro
(kun mezdiurna
temperaturo
malpli ol 0 °C) avera?e da?ras ekde mezo de
novembro
?is fino de
marto
, kun mallongaj frostaj periodoj (nokte ?is -20 ? -25 °C); la plej malvarma monato estas
februaro
(meza temperaturo ?6,7 °C). La plej malalta temperaturo (-42,2 °C) estis fiksita la
17-an de januaro
1940
.
Somero
(kun taga temperaturo pli ol +20 °C kaj mezdiurna pli ol +15 °C) da?ras ekde mezo de
majo
?is komenco de
septembro
; taga temperaturo ofte atingas +30 °C. Ekstreme varma estis somero de 2010, kiam en Moskvo estis varmego ?is +39 °C (la
29-an de julio
2010
). Plej multe da
precipita?oj
en Moskvo okazas somere. Oftaj estas
nebuloj
kaj
fulmotondroj
; iam okazas pluvegoj kaj
uraganoj
(okazis en
1905
,
1998
).
Moskvo situas sur amba? bordoj de
Moskva
en ties meza fluo. Krome, en Moskvo estas kelkaj dekoj da aliaj riveroj, el kiuj plej gravaj estas alfluantoj de Moskva:
Ja?za
,
Setunjo
kaj aliaj. Multaj malgrandaj riveroj plejparte estis forigitaj surteren dum konstruado de fabrikoj kaj lo?ataj kvartaloj; inter ili anka? rivero
Neglinnaja
, kiu fluas subtere la? tuneloj sub la historia centro de la urbo kaj alfluas al Moskva apud Kremlo.
Ekzistas anka? kelkaj aliaj artefaritaj kanaloj. Unu el ili situas centre de Moskvo kaj kune kun rivero Moskva limigas insulon; ?i estis konstruita por
?unti
la akvon kaj tiamaniere defendi Moskvon de
inundoj
. La ?efa kanalo de la regiono estas la
Moskva Kanalo
, kiu kunligas Moskvon kun
Volgo
.
En Moskvo estas anka? multaj artefaritaj lagetoj, el kiuj la plej grandaj estas Borisov-lagetoj.
Moskvo estas ri?a je verdaj teritorioj: diversaj parkoj kaj ripozterenoj okupas proksimume trionon de la ?efa teritorio. En Moskvo plej verda estas
Orienta administra arondismento
: tie estas anka? moskva parto de granda
nacia parko
"
Alka Insulo
" (
ruse
Лосиный Остров
). Aliaj grandaj parkoj estas
Aleksandra ?ardeno
, Izmajlova, Butova, parko de Kuskovo kaj aliaj. Aparte rimarkindas parko de
"Montoj Vorobjovi"
, kiu loki?as sur deklivoj de montoj Vorobjovi.
En la parkoj vivas diversaj sova?aj animaloj:
sciuroj
,
leporoj
,
erinacoj
,
vulpoj
(plej grandaj
rabobestoj
).
Estas multaj birdoj, kiel
granda
kaj
malgranda
bota?roj
,
knaranaso
,
orokula klangulo
,
mar?a cirkuo
,
nizo
,
migra falko
kaj
turfalko
,
bonazio
,
nigra fuliko
,
vanelo
,
ordinara galinago
,
e?razia skolopo
, mevoj ?
pigmea
,
ridmevo
kaj
griza
-,
palumbo
,
turto
,
orelstrigo
kaj
mar?ostrigo
,
noktuo
,
kaprimulgo
,
alciono
,
dendrokopoj
,
bordhirundo
, tre multaj
kolomboj
,
paseroj
kaj
kornikoj
.
Al la ekologia situacio plejparte influas supero de okcidentaj kaj nord-okcidentaj ventoj. Ekologian kontroladon en Moskvo faras 39 a?tomataj stacioj. Pli bonaj ekologie estas nord-okcidenta parto de Moskvo (
Krilatskoje
,
Strogino
kaj ?irka?e), plej malbonaj estas orientaj kaj sud-orientaj distriktoj:
Kapotnja
,
Marjino
,
Kosino-U?tomskij
estas urbopartoj kun la plej malpura aero
[6]
. Kvalito de akvo en Moskva-rivero estas pli bona supren la? fluo, nord-okcidente de Moskvo.
Moskvo estas unu el la plej malpurigitaj urboj de E?ropo. La situacion plej malplibonigas a?tomobila transporto, uzinoj kaj fabrikoj.
Por gardado de raraj kreska?oj,
fungoj
kaj bestoj ekde
2001
ekzistas Ru?a Listo de Moskvo, en
2011
enhavanta pli ol 450
speciojn
.
La rusaj
kronikoj
unue mencias Moskvon en
1147
, kiam
Georgo la Longbraka
- princo de
Vladimir
-
Suzdala
princlando - renkonti?is ?i tie kun sia aliancano
Svjatoslav
princo de
?ernihivo
kaj organizis grandan festenon. Al li pla?is vila?eto situanta sur alta bordo de
Moskvo-rivero
nomata
Borovickij
monteto. De tiam Moskvo estas nomita la? la rivero per ordono de la princo.
Ekzistas tri ?efaj versioj de
etimologio
kaj interpreto de la vorto
Moskva
. La unua, plej ofte uzata, diras, ke ?i-loko ?iam estis malseka kaj do la pra?loj per sia antikva lingvo nomis ?in tiel. La dua supozas, ke la
vortradiko
venis el lingvo de iu nerusa popolo kaj signifas ursino. La tria estas simila al la dua versio, sed signifo estas malsama -
bovovadejo
.
Ekde la
14-a jarcento
danke al sia sukcesa geografia loki?o kaj energia politiko de moskvaj princoj ?i komencis unuigi landojn ?irka? si. En la 14-a kaj 15-a jarcentoj Moskvo venkis en akra konkuro kun
Tverj
por ?efa rolo en unuigado de rusaj landoj kaj gvidis lukton por liberigo de la
mongola jugo
. ?irka?
1326
en Moskvon estis transigita sidejo de
metropolitoj
de la
Rusa Ortodoksa Eklezio
kaj en 1327 Moskvo i?is ?efurbo de sendependa princlando, nome la
Princlando Moskvo
. Moskva princo
Dmitrij Ivanovi?
en
1380
sukcesis fari decidan venkon super
mongoloj
sur
Kulika Kampo
situinta apud
Don rivero
. Pro ?i-tio li restis en la analoj kiel princo
Dmitrij Donskoj
. La
Militatako de Toktami?o al Moskvo
estis milita atako de
orhorda
?tatestro
?ano
Toktami?o
al Grandprinclando Moskvo okazinta en 1382 (2 jarojn post
batalo de Kulikovo
). En a?gusto de 1382 post kelktaga sie?o Moskvo estis kaptita kaj forbruligita de horda batalantaro.
En fino de la
15-a jarcento
moskva
Grandprinco
Ivano la 3-a Vasiljevi?
proklamis sin "
caro
de la tuta Rusujo": Moskvo fari?is ?efurbo de unueca Rusa ?tato, kiu ege pligrandigis la iaman moskvan teritorion.
[7]
[8]
En tiu tempo komenci?is grandskala rekonstruo de
Moskva Kremlo
, estis konstruataj brikaj muroj, ?efaj katedraloj de Kremlo kaj
sonorilturo "Ivan Velikij"
("Granda Johano", alto 81 m). Dum regado de
caro
Ivan la 4-a Vasiljevi?
(
Ivan la Terura
- la unua rusa reganto kun titolo de
caro
) kiel simbolo de venko super
?anlando de Kazano
estis konstruita sur la
Ru?a placo
la
Katedralo de Sankta Bazilo Beata
, kiu nune estas unu el ?efaj simboloj de
Rusio
.
En la
17-a jarcento
Moskvo fari?is granda urbo, ?ia lo?antaro estis ?irka? 200 mil homoj. Post transigo de ?efurbo en
Sankt-Peterburgo
en
1712
Moskvo konservis rolon de granda ekonomia, kultura kaj religia centro de Rusio; en
1755
tie estis malfermita la unua en la lando
universitato
.
La
2-an de septembro
1812
en Moskvon eniris truparo de
Napoleono
invadinta
Rusion
(vidu
Napoleona invado de Rusio
). Post tri tagoj komenci?is grandega
incendio
detruanta du trionojn de la urbo, kaj ekde la
6-a de oktobro
la franca armeo devis forlasi Moskvon, estis venkita en la milito ?efe pro suferego de akrega vintro kaj ?irka? 400 000 soldatoj de
Napoleono
mortis dum tiu epoko.
[9]
Resta?rado de la urbo kreis novan aspekton de ?ia centro.
En fino de 19-a kaj komenco de
20-a jarcento
Moskvo fari?is granda industria kaj komerca centro, ?ia lo?antaro atingis 1 milionon da homoj. Tie okazis gravaj eventoj de
Rusia revolucio de 1905
kaj de
Rusia revolucio de 1917
. Post fondi?o de la Soveta potenco, al Moskvo marte de
1918
estis transigita statuso de ?efurbo (anstata?
Petrogrado
) kaj tiel la tuta kerno de la povo de
Sovetunio
enradiki?is en Moskvo.
[10]
[11]
En
1935
estis aprobita ?enerala plano de rekonstruo de Moskvo, la? kiu oni plenumis multajn konstruadojn, grandparte formintajn nuntempan aspekton de Moskvo. En la sama jaro en Moskvo ekfunkciis
metroo
. Tamen en 1920-aj kaj 1930-aj jaroj estis detruitaj multaj konstrua?oj, precipe ekleziaj, el kiuj la plej konata estis la poste resta?rita
katedralo de Kristo Savinto
. En la tridekaj jaroj disvolvi?is la famaj moskvaj procesoj cele al la forigo de interna opozicio. Estis mortpafitaj multaj komunistoj akuzitaj pro
trockismo
, kaj pluraj esperantistoj kiel
Ernesto Drezen
.
Dum la
Granda patriota milito
(
1941
-
1945
) Moskvo estis grava centro de defendo kaj ariero. Apud Moskvo decembre de
1941
germanaj trupoj spertis la unuan seriozan malvenkon dum la tuta mondmilito, kio likvidis senperan dan?eron por la urbo. La
Batalo de Moskvo
(en rusa: Битва за Москву, translit. Bitva za Moskvu) estis milita kampanjo kiu konsistis el du periodoj strategie gravaj de lukto sur sektoro de 600 km de la Orienta Fronto dum la
Dua Mondmilito
. ?i okazis inter oktobro 1941 kaj januaro 1942. La soveta defendoklopodo malsukcesigis la atakon de Hitlero, tio estas de la germana armeo
Wehrmacht
, al Moskvo. Moskvo estis unu el la ?efaj militaj kaj politikaj celoj por la fortoj de la Akso en ilia invado de Sovetunio. Dekomence, la sovetaj fortoj faris strategian defendon de la Moskva provinco konstruante tri defendajn zonojn, deplojante ?us preparitajn rezervarmeojn, kaj alportante trupojn el
Siberio
kaj el
Respubliko de Fora Oriento
. ?ar la Germanaj ofensivoj estis haltigitaj, sovetaj strategiaj kontra?-ofensivoj kaj malgrand-skalaj ofensivaj operacoj devigis la germanajn armeojn reveni al la pozicioj ?irka? la urboj
Orjolo
,
Vjazma
kaj
Vicebsko
, kaj preska? ?irka?is tri germanajn armeojn. ?i estis grava fiasko por la germanoj, nome fino de la ideo de rapida germana venko en Sovetunio.
[12]
[13]
La
Kvara Moskva Konferenco
, anka?
Tolstoja Konferenco
pro sia kodonomo Tolstoj, estis kunsido en Moskvo inter
Winston Churchill
kaj
Stalin
el la 9a al la 19a de oktobro,
1944
. Churchill faris sekretan proponon sur paperpeco dividante post-militan E?ropon en okcidenta kaj soveta
influsferoj
, jene: agnosko de sovetaj interesoj en Pollando; Sovetunio kontrolus 90% el Rumanio kaj 75% el Bulgario; Okcidento kontrolus 90% el Grekio; Hungario kaj Jugoslavio estus disigitaj 50-50. Stalin ekzamenis la paperpecon kaj malakceptis la proponon. Tamen oni konservis kopion de la paperpeco.
Post la venko la
24-an de junio
1945
sur la
Ru?a Placo
okazis solena parado.
En 1950-aj ?is
1980-aj jaroj
okazis granda lo?ejkonstruado por la urbanoj kaj pli ol duobla kresko de la urba teritorio. La konstrua?oj havis kiel regulo kvin eta?ojn kaj estis faritaj el grandaj blokoj fabrikitaj en uzinoj.
[14]
Tiu ?i nova konstrua teknologio permesis dum mallonga tempo parte decidi tre ?enan kaj malfacilan problemon pri kontentigo de deziroj de moskvanoj lo?i en komfortaj kondi?oj. La kvineta?aj konstrua?oj okupis grandegan spacon de la ?efurbo kaj do rezultigis novan problemon - transportan. La novaj urbaj distriktoj ne havis sufi?ajn laborlokojn kaj sekve plimulto de lo?antoj estis devigitaj ?iumatene veturi al malproksimaj laborejoj kaj ?iuvespere reveni hejmen.
Nuntempe Moskvo estas ?efa ekonomia, politika kaj kultura centro de
Rusio
, kies evoluado estas unu el la plej sukcesaj en la lando. En 1990-aj kaj komenco de
2000-aj jaroj
, post la
Disfalo de Sovetunio
, okazis multnombra konstruado kaj resta?rado, kiu multe influis la aspekton de la urbo, precipe de ?ia centra parto: aperis turdomoj de moskva afera kvartalo
"Moskva-Siti"
, estis konstruitaj aliaj nuboskrapuloj; samtempe multaj arkitekturaj memorlokoj (preska? 1000 konstrua?oj) estis detruitaj
[15]
. La
850-jari?o de Moskvo
estis jubilea urbofesto de Moskvo festita en 1997. La 860-jara jubileo de Moskvo, kiun oni solenis en
2007
estis nova granda oficiala festo.
En
2011
-
2012
jaroj en Moskvo okazis balotoj de
Dumao
kaj
prezidentaj balotoj
, kiujn sekvis
amasaj protestoj
kontra? falsigoj dum balotadoj. La
6-an de majo
2012
centre de Moskvo
okazis forta konflikto inter protestantoj kaj polico, post tio multaj politikaj aktivuloj estis enprizonigitaj. En
2012
la teritorio de Moskvo estis pliigita preska? trioble kiam oni aligis al la urbo grandan teritorion sud-okcidente ?is la limo kun
Kaluga provinco
.
La
Moskva metropolo
(ruse Московская агломерация, a? Moskva ?efurba regiono, ruse Московский столичный регион, a? simple Granda Moskvo) estas unu el la plej grandaj metropoloj en la mondo, kaj la plej granda en Rusio, kun pli ol 17 milionoj da lo?antoj. La? la taksoj de la Rusia Federacia Servo pri ?tata Statistiko, la totala lo?antaro en Moskvo kaj la Moskva provinco estas 20 349 638 homoj (2021).
La lo?antaro de Moskvo estas mikso de multaj naciecoj. La rusoj estas la etna grupo plej granda de Moskvo per multe granda diferenco. Aliaj naciecoj estas
ukrainoj
,
tataroj
,
belorusoj
kaj
armenoj
, kvankam ne ekzistas kvartaloj etne separataj. La registaro klopodis limigi la nombron de personoj kiuj lo?as en la urbo.
Etnaj grupoj en Moskvo, la? la censo de 2010
[16]
(senkalkulo migrantajn laboristojn kaj eksterle?ajn enmigrantojn)
|
Etneco
|
Lo?antaro
|
Procento
|
Rusoj
|
9,930,410
|
91.6%
|
Ukrainoj
|
154,104
|
1.4%
|
Tataroj
|
149,043
|
1.4%
|
Armenoj
|
106,466
|
1.0%
|
Azeroj
|
57,123
|
0.5%
|
Judoj
|
53,145
|
0.5%
|
Belorusoj
|
39,225
|
0.4%
|
Kartveloj
|
38,934
|
0.4%
|
Uzbekoj
|
35,595
|
0.3%
|
Ta?ikoj
|
27,280
|
0.2%
|
Moldavoj
|
21,699
|
0.2%
|
Aliaj
|
234,804
|
2.2%
|
Kristanoj
formas la majoritaton de la urba lo?antaro; plej el ili ali?is al la
Rusa Ortodoksa Eklezio
. La Patriarko de Moskvo servas kiel estro de la eklezio kaj havas sidejon en la
Danilov Mona?ejo
. Moskvo estis nomita la "urbo de 40 fojoj 40 eklezioj" ? anta? 1917. Moskvo estas la ?efurbo de la
Kristana Ortodoksismo
en Rusio, kiu estis la tradicia
religio
en Rusio.
Aliaj religioj praktikitaj en Moskvo estas
Budhismo
,
Hinduismo
,
Islamo
,
Judismo
,
Jezidismo
, kaj
Rodnoverij
(slava novpaganismo). La Moskva Muftia Konsilio postulis, ke la
islamanoj
nombras ?irka? 1.5 milionoj el 10.5 milionoj de la urba lo?antaro en 2010;
[17]
Estas kvar
moskeoj
en la urbo.
[18]
La? Konstitucio de Rusio, Moskvo estas memstara subjekto de Rusia Federacio (
federacia urbo
). Strukturon de administra kaj municipa povo en Moskvo difinas la
statuto
.
La
le?dona
organo de Moskvo estas
Dumao
, konsistanta el 35 deputitoj kaj elektata por 5 jaroj.
Plenuma povo
en Moskvo estas reprezentata de
Registaro de Moskvo
sub gvido de la
urbestro
. Krome, en Moksvo ekzistas municipa memregado.
Oficiale Moskvo konsistas el 12 administraj arondismentoj:
Centra
,
Orienta
,
Sud-Orienta
,
Suda
,
Sud-Okcidenta
,
Okcidenta
,
Nord-Okcidenta
,
Norda
,
Nord-Orienta
,
Zelenograda
,
Troick
,
Nov-Moskva
. La lastaj du arondismentoj estis oficiale aldonitaj al konsisto de Moskvo la
1-an de junio
2012
la? projekto pri disvastigado de Moskvo (anta?e ili apartenis al
Moskva provinco
).
Arondismentoj estas dividitaj je
distriktoj
, ekzemple
Goljanovo
,
?oro?ovo-Mnjovniki
,
Izmajlovo
,
Izmajlovo Norda
,
Izmajlovo Orienta
,
Kurkino
,
Metrogorodok
,
Novokosino
,
Pokrovskoje-Stre?nevo
,
Sokolinaja Gora
,
Sokolniki
,
??ukino
,
Tu?ino Norda
,
Tu?ino Suda
,
Ve?njaki
,
Vosto?nij
,
La
Bol?oj-Teatro
("granda teatro") en Moskvo estas inter la plej famaj teatroj de la urbo. ?i estis fondita en
1776
, kiam la princo Peter Urusov ricevis de la
caro
la rajton kiel ununura surscenigi teatra?ojn kaj kanta?ojn. La unuaj aktoroj estis servutuloj de la princo. Surscenigoj okazis unue en privata domo, nur en
1780
konstrui?is la teatrejo en la nuna loko. La konstrua?o staris sur lignaj pilieroj en mar?a parto de la centro de Moskvo. Unue la teatro nomi?is la? la apuda strato
Petrovski-teatro
. En la
18-a jarcento
montri?is ?efe
operoj
de rusaj komponistoj, sed anka?
dramoj
kaj
baletoj
. En
1805
forbrulis la teatrejo kaj estis rekreita 20 jarojn poste fare de la arkitekto
Joseph Bove
.
Nur tiam ?i ricevis la nomon
Bol?oj-Teatro
. La
18-an de januaro
1825
la nova Bol?oj-teatro estis remalfermita per la
uverturo
La triumfo de la muzoj
kun la muziko de
Aleksej Verstovski
kaj
Aleksandro Aljabjev
. En
1853
nova incendio detruis la enon de la teatrejo. Post tiam la arkitekto
Albert Kavos
renovigis la konstrua?on e? ankora? pli lukse. ?is nun konservi?is - krom malgrandaj ?an?oj - tiu interna dekorumo. Pro sia aparta arkitekturo en la stilo de rusa klasikismo la Bol?oj-teatro estas nuntempe unu el la plej belaj teatrejoj de la mondo.
Laboras nuntempe en la
Bol?oj-Teatro
?irka? 900 geaktoroj, dancistoj, kantistoj kaj muzikistoj. La staruloj ofte gastrolas tra la mondo. La Bol?oj-teatro estas la hejmo de unu el la plej malnovaj kaj plej bonaj
baletkompanioj
de la mondo, nome la mondfama
Bol?oj-baleto
. Ekde
2005
la teatrejon oni rekonstruis kaj grave renovigis. La unuaj spektantoj venis al ?i oktobre de
2011
.
Malij teatron
oni ofte nomas
Domo de Ostrovskij
, ?ar apud ?i estas enstarigita monumento honore al la granda rusa dramaturgo
Aleksandro Ostrovskij
, kies teatra?ojn nepre ?iusezone oni povas spekti en ?i. Li estis denaska moskvano kaj do bone konis vivmanieron kaj lo?antaron el la
19-a jarcento
. Kvankam liaj verkoj ?efe lumigis problemojn el tiama epoko, sed ili estas aktualaj kaj por la nuneco do ?iujn oni spektas kun granda intereso.
La
Akademia Muzika Teatro Stanislavski kaj Nemirovi?-Dan?enko
(Московский Академический Музыкальный Театр имени народных артистов К. С. Станиславского и В. И. Немировича-Данченко) estas muzika teatro kiu estis kreita en la
1a de septembro
1941
, kiam la Stanislavski Opera Teatro kaj la muzika teatro Vladimir Nemirovi?-Dan?enko unui?is.
Entute en Moskvo funkcias 150 teatroj, multaj el kiuj konservas en siaj repertuaroj klasikajn teatra?ojn verkitajn de rusaj kaj eksterlandaj dramaturgoj. Ver?ajne pro tio ties haloj estas ?iam plenplenaj kaj ofte biletoj estas delonge disvenditaj. Inter ili raras ekzemple la
Moskva Durov Teatro de Animaloj
.
La ?tata Akademia Centra
Pupteatro Obrazcov
(ruse Государственный академический центральный театр кукол имени С. В. Образцова) estis kreita en 1931 de elstara rusa artisto, aktoro, direktoro, pentristo kaj verkisto
Sergej Obrazcov
, kiu surscenigis 61 spektaklojn, inkluzive la plej famajn produktojn kiel "La eksterordinara koncerto", "Aladino kaj la mirinda lampo," "Sur la susuro de viaj okulharoj," "Muelejo de Diablo", "Don Juano" kaj multaj aliaj.
Inter la multaj
muzeoj
de la urbo nepre vizitendaj estas la
?tata Muzeo de Belartoj Pu?kin
kun elstaraj ekspona?oj pri la kulturhistorio de antikvo ?is
renesanco
kaj tre vasta prentra?okolekto de la okcidente?ropaj artistoj.
Tre interesa estas anka? la
Tretjakova galerio
en la historia urbokvartalo
Transmoskvo
(
ruse
Замоскворечье
). ?i estas la plej granda muzeo de la rusia nacia arto kaj prezentas pli ol 100 000 pentra?ojn, grafika?ojn kaj skulpta?ojn de la
11-a jarcento
?is la nuntempo. ?in fondis fratoj Sergio kaj
Pa?lo Tretjakov
- ri?aj negocistoj, kolektintaj bildojn (prefere de rusiaj pentristoj) ekde
1856
. En
1892
la kolekto konsistis jam el ?irka? 2 000 verkoj, pentra?oj kaj
ikonoj
. Samjare la fratoj donacis la kolekton kaj la konstrua?on al moskvanoj, por ke tiuj povu libere spekti la ?efverkojn de rusiaj grandaj majstroj. Poste la muzeon estris la komitato de la urba dumao, kiun partoprenis fama pejza?isto Ilja Ostrou?ov. Ekde la
3-a de junio
1919
la galerio estis ?tatigita.
Vizitindas anka? la panoramo de la
Batalo de Borodino
verkita de
Franz Roubaud
(
1856
?
1928
), en la panorama muzeo de Borodino, la
?tata Historia Muzeo
sur la
Ru?a placo
kaj multaj aliaj artekspozicioj. Entute en Moskvo en
2011
funkciis 172 muzeoj, 102 eksponejoj kaj 243 galerioj.
La
Kremla Armomuzeo
a? Kremla Armilejo (en rusa: Оружейная палата) estas unu el la plej malnovaj muzeoj de Moskvo, nome en la
Moskva Kremlo
, nune parto de la komplekso de la Moskvaj Kremlomuzeoj.
Katedralo de la Perado de la Virgulino sur la Monteto (ruse Собор Покрова, что на Рву), plej konata kiel
Katedralo Sankta Bazilio
, estas katedralo situanta sur Ru?a Placo centre de Moskvo. ?i estas tutmonde konata pro ?iaj diverskoloraj
kupoloj
ne similantaj unu alian.
La
Katedralo de la Anunciacio
(ruse Благовещенский собор) estas pre?ejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio dedi?ita al la
Anunciacio
de la
Dipatrino
. ?i situas en la sudokcidento de la Placo de la Katedraloj de la Kremlo, kie ?i estas rekte komunikata kun la ?efa konstrua?o de la komplekso, nome la Granda Palaco de la Kremlo. La
Katedralo de la Dormado
(ruse: Успенский Собор) estas rusortodoksa pre?ejo dedi?ita al la
Endormi?o de la Dipatrino
. ?i situas norde de la Placo de la Katedraloj de la Kremlo, kie mallar?a vojeto disigas la nordon de la
Pre?ejo de la Dek du Apostoloj
. Sudokcidente trovi?as la
Sonorilturo Ivano la Granda
.
La
Katedralo de Kristo Savinto
(ruse Кафедральный Соборный храм Христа? Спасителя) estas plej granda pre?ejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio. ?ia plej alta punkto atingas 105 metrojn. En ?i samtempe povas pre?i 10 000 homoj. La
Katedralo de la ?efan?elo
a? Katedralo de la Arkian?elo Mikaelo (ruse: Архангельский собор) estas unu el la katedraloj de la Kremlo, ?e la Placo de la Katedraloj. En tiu katedralo oni celebris la venkojn de la Rusa Armeo kaj ?is la 17-a jarcento ?i estis la tombejo de la caroj kaj princoj de Rusio. Entute ?i havas 54 tombojn kaj 48 morttabulojn.
La
Pre?ejo de la Tuko
de la Dipatrino estas rusortodoksa pre?ejo situanta ?e la Placo de la Katedraloj. ?i festas la tukon a? robon de la Virgulino Maria, transportita de Palestino al Konstantinopolo, kie ?i la?legende protektis la urbon kontra? la konkerantoj.
Oriente de la urba centro, en la iama
mona?ejo Andronikov
, trovi?as la muzeo de la pentristo
Andreo Rublov
(
1360
?
1430
), en kiu vivis, mortis kaj estas entombigita en la
15-a jarcento
la majstro de la rusa ikonopentrarto kaj fondinto de la moskva pentroskolo. La muzeo entenas
ikonojn
de la
14-a
?is la
17-a jarcentoj
.
Unu el la plej belaj
mona?ejoj
de Moskvo estas la
Novodevi?ij mona?ejo
situanta ?e la dekstra bordo de la
Moskvo-rivero
, sudokcidente de la urba centro. En ?i okazis dum 400 jaroj multaj historiaj eventoj rilate al personoj kiel
Ivano la Terura
,
Boris Godunov
kaj
Petro la Granda
. La arkitektura komplekso de la mona?ejo esti?is fine de la
17-a jarcento
kaj estas ?is nun unu el la plej belaj en Rusio. En la Smolenskij katedralo videblas altvaloraj
murpentra?oj
el la
16-a jarcento
kaj belega
ikonostazo
. Proksime al la mona?ejo trovi?as la
Novodevi?je tombejo
, kie estis enterigitaj multaj famuloj.
La
Daniela mona?ejo
(mona?ejo de Sankta Danielo, ruse Дани?лов монасты?рь, Дани?ловский монасты?рь) estas vira ortodoksisma kristana mona?ejo de
Rusa Ortodoksa Eklezio
sur dekstra riverbordo de Moskva. La mona?ejo estas administra centro de Rusa Ortodoksa Eklezio: tie situas ?efa sidejo de Patriarko. La
Kapelo de Sankta Danielo
(ruse Часо?вня Дании?ла Моско?вского) estas ortodoksisma kapelo je honoro de sankta princo
Danielo la 1-a de Moskvo
. ?i situas sur Serpu?ova placo proksime al Daniela mona?ejo (sur vojo al la mona?ejo de metrostacio "
Tulskaja
").
Moskvo estas bela urbo kun vigla etoso, videbla ekzemple pere de promenado la? ties avenuoj, ekzemple
Prospekt Mira
kaj aliaj.
Moskvo estas la plej granda transporta nodo en Rusio kaj unu el la plej grandaj en la mondo. En Moskvo komenci?as multaj a?tovojoj kaj fervojoj, ekde
1935
funkcias
metroo
. La urbon priservas 5 flughavenoj (plej ofte uzataj estas
Domodedovo
,
?eremetjevo
,
Vnukovo
), 9 fervojaj stacidomoj, 3 riveraj havenoj. Gravaj avenuoj estas
Moskva ?irka?iganta a?tovojo
,
Vernadskij
,
Lenina
,
Lomonosova
,
Mi?urina
ktp. For de la centraj tagaj horoj funkcias
nokta publika transporto en Moskvo
. Moskvo anka? disponas pri granda
tramsistemo
.
Moskva fervojo
(
ruse
Московская железная дорога
) estas filio de
Rusiaj Fervojoj
kiu administras la duonon de ?irka?urbaj fervojaj operacioj de Rusio kaj kvaronon de la pasa?era trafiko de la lando. ?i administras fervojajn servojn en la plimulto de Centra Rusio, inkluzive de Moskvo kaj
Moskva provinco
.
Estas 1696 mezlernejoj en Moskvo, same kiel 91 altlernejoj. Krom tiuj, estas 222 institucioj kiuj proponas superan instruadon en Moskvo, inklude 60 ?tatajn universitatojn,
[19]
kaj la ?tata Universitato Moskvo M.V. Lomonosov, kiu estis fondita en 1755.
[20]
?
- Sklif
estas la plej granda en la urbo kaj en la tuta Rusio scienca kaj metodika centro, kiu organizas laboron de ambulanco kaj sukuro.
En 2003, 2004, 2007 kaj 2011 la
Federacia Pokalo
(nova nomo ekde septembro 2020
Pokalo
Billie Jean King
), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de
teniso
, okazis en Moskvo.
Moskvo estas hejmo de preska? la tutaj tutlandaj kanaloj de
televido
,
radio
-stacioj,
gazetoj
kaj aliaj revuoj.
Kommersant
,
Vedomosti
kaj
Novaja gazeta
estas rus-lingvaj gazetoj kun sidejoj en Moskvo.
Kommersant
kaj
Vedomosti
estas inter la ?efaj amaskomunikiloj en la lando kaj la plej malnovaj rus-lingvaj gazetoj pri negocoj.
E?o de Moskvo
(Эхо Москвы, latinliterigo E?o Moskvi) estas rusia radiostacio el Moskvo. ?i ekestis en la epoko
Glasnost
(ruse гла?сность, malfermeco a? videbleco) fine de la
1980-aj jaroj
, kiam permesi?is politiko de travidebla kaj malferma konduto de la sovetunia ?tato al la civitanoj. Kiam en Sovetunio de la gvido de
Mi?ail Gorba?ov
en 1990 unuafoje permesi?is ne?tataj amaskomunikiloj, grupo de ?urnalistoj kun starta kapitalo de 150 000 sovetuniaj rubloj fondis la stacion. La unua programo elsendi?is la 22-an de a?gusto 1990. Ke la stacio havas la "radiostacian licencon numero unu", anka? hodia? fierigas la redakcian teamon.
Moskvo havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:
- Bonaero
,
Argentino
- Berlino
,
Germanio
- Seulo
,
Sud-Koreio
- Tokio
,
Japanio
- Vieno
,
A?strio
- Parizo
,
Francio
- Tel-Avivo
,
Israelo
- Duseldorfo
,
Germanio
- Pekino
,
?inio
- Varsovio
,
Pollando
- Helsinko
,
Finnlando
- Prago
,
?e?io
- Bruselo
,
Belgio
- Romo
,
Italio
- Madrido
,
Hispanio
- Ateno
,
Grekio
Vidu
Moskvo en beletro
En la kvina kanto de la verko de
Abel Montagut
nome
Poemo de Utnoa
okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikura?igu la malfortigitan Utnoan (nome la ?efrolulo
Noa
) pere de la drogo
ano?do
. Inna malsupreniras kaj liveras ?in al Noa. Je ties efiko aperas anta? li la poeto
Valmikio
kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ?in, nome, en Azio, el
?ina Murego
al insulo
Srilanko
. Poste aperas la japana pentristo
Hokusajo
kiu siavice montras aliajn mirinda?on el
Azio
. Kaj poste venas la vico de
Fidiaso
, kiu montras mirinda?ojn el suda kaj centra
E?ropo
kaj la venonta ?i?erono estas
Maria Sklodovska
, kiu montros al Utnoa la mirinda?ojn de centra kaj orienta
E?ropo
. Jen kiel ?i prezentas Moskvon kun kvin grandaj vidinda?oj nome la
Kremlo
, la
?ielporto
, la
Facetita Palaco
, la
Placo Ru?a
kaj la
Katedralo de Sankta Bazilo
:
- -Jen Katedraloj bulbaj sur ora holmo ?e Kremlo,
- tiu de l'?ielporto kun kupolaro majesta.
- Ene de la muregoj, la Facetita Palaco
- kun inkrusta?oj gemaj kaj diamante rebrilaj,
- kaj en la Placo Ru?a, la Katedralo de Sankta
- Bazilo, buntkupola, kun fantazia dekoro.
[21]
En Moskvo mortis hungaraj
politikistoj
Dezs? Bokanyi
,
Jozsef Kelen
,
Jen? Hamburger
kaj
Jozsef Pogany
kaj
pentristo
Karoly Marko (pli juna)
.
- ↑
Most Populous Cities In Europe
Arkivigite je
2022-02-05 per la retarkivo
Wayback Machine
Alirita la 3an de Novembro 2021.
- ↑
≪El kremlin y la Plaza Roja de Moscu≫.
UNESCO. Konsultita la 3an de Novembro 2021.
- ↑
Ody, Elizabeth (10a de Marto 2011).
≪Carlos Slim Tops Forbes List of Billionaires for Second Year≫.
Bloomberg
. Konsultita la 3an de Novembro 2021.
- ↑
Plej alta punkto de Moskvo
Arkivigite je
2014-11-16 per la retarkivo
Wayback Machine
(ruse)
- ↑
5,0
5,1
Plej alta kaj plej malalta punktoj de Moskvo
(ruse)
- ↑
Названы самые грязные районы Москвы
(ruse)
- ↑
J. L. I. Fennell,
Ivan the Great of Moscow
(1961) p. 354
- ↑
Sergei M. Soloviev, kaj John J. Windhausen, eld. History of Russia. Vol. 8: Russian Society in the Age of Ivan III (1979)
- ↑
"The Russian Army of the Napoleonic Wars".
[
rompita ligilo
]
Albert Seaton, Michael Youens (1979). p. 29.
ISBN 0-88254-167-6
- ↑
Revolutionary history. Moscow
Arkivigite je
2021-04-11 per la retarkivo
Wayback Machine
Alirita la 4an de Novembro 2021.
- ↑
"Moscow becomes the capital of the Soviet State".
Presidential Library. 2018. Alirita la 4an de Novembro 2021.
- ↑
William L.Shirer, "The Rise and Fall of the Third Reich" - book III, Swedish
ISBN 91-37-066990
?apitro 24, pp 275-287
- ↑
Alirita la 13an de Decembro 2018.
[
rompita ligilo
]
- ↑
"Skyline Ranking".
Emporis. Alirita la 4an de Novembro 2021.
- ↑
La plej gravaj arkitekturaj perdoj de Moskvo
(ruse)
- ↑
Rusia Federacia ?tata Statistika Servo (2011). Всероссийская перепись населения 2010 года. Том 1 [2010 Tut-Rusia Populacicenso, vol. 1]. Всероссийская перепись населения 2010 года [2010 Tut-Rusia Populacicenso] (en rusa). Federacia ?tata Statistika Servo.
- ↑
Maxim Kireev,
Planned Mosque Sparks Controversy in Russia
gazeto
Der Spiegel
- ↑
Kiran Moodley. "
Eid al-Fitr 2015: Drone shows huge crowds celebrating the end of Ramadan in Moscow
".
- ↑
≪СТОЛИЦА РОССИЙСКОЙ ФЕДЕРАЦИИ В ЗЕРКАЛЕ ЦИФР, ФАКТОВ И СОБЫТИЙ≫.
Moskva registaro. Arkivita el la originalo la 26an de julio 2007. Konsultita la 4an de Novembro 2021. (en rusa)
- ↑
≪MSU History≫.
Moscow State University. Konsultita la 4an de Novembro 2021.
- ↑
Abel Montagut
,
Poemo de Utnoa
. Pro Esperanto. Vieno, 1993.
ISBN 3-85182-007-X
. 225 p., p. 120.
- Nikolao Gudskov, Natalia Arolovi?,
Malgranda gvidlibro pri Moskvo
, Moskvo, Impeto, 2000.
ISBN 5-7161-0071-6
360 grada panorama vido de la ru?a placo