Anglikanismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anglikanismo
grupo de kristanaj konfesioj
protestantismo
Komenco 1534
v ? d ? r

Anglikanismo estas la kristanismo de la Eklezio de Anglio , kiu sendependi?is de la Romkatolikisma Eklezio dum la re?eco de Henriko la 8-a . Estas taksata ke ekzistas ?irka? 70 milionoj anglikanoj en la mondo, precipe en Britio , Nordameriko , Afriko kaj Oceanio [1] .

Anglikanismo estis la ?efa eklezio en la anglalingvio de 1600 ?is 1800; sed nuntempe nur ?irka? 13% de anglalingvanoj estas anglikanoj kaj la eklezio kreskas plej rapide en Afriko [2] .

Priskribo [ redakti | redakti fonton ]

Anglikanismo komencis kiel sendependa bran?o de la eklezio dum politika disputo inter angla re?o kaj roma papo. ?i estas tre katolikeska, sed, post jarcentoj de protestanti?ado en la kulturo de Anglio , ?i nun ofte ?ajnas protestanta en praktiko, kvankam ?i ankora? estas katolika en rito kaj strukturo. Malsimile al la romkatolika eklezio, sacerdotoj povas edzi?i kaj en iuj landoj, virinoj povas esti ordinitaj kiel sacerdotoj kaj e? kiel episkopoj en Nordameriko.

La usona bran?o de anglikanismo nomi?as episkopanismo . La fruaj usonanoj ?an?is la nomon por ne havi tiom evidentan ligon al la iama kolonia mastro Anglio .

Anglikanismo estis normigita per:

La hodia?a Anglikanisma tamen havas anka? fortan influon sur la teologio de la Movado de Oksfordo .

Anglikanoj havas sep sakramentojn , sed nur du estas necesaj por savo: komunio kaj bapto .

La eklezio de ?iu lando ja estas sendependa, sed la eklezioj tra la mondo penas kunordigi doktrinon kaj politikon kaj eviti skismon per la Konferenco de Lambeth , kiu kunvenas ?iujn dek jarojn. La eklezioj en Britio kaj Nordameriko estas ?enerale liberalaj, sed tiu de Afriko estas multe pli tradicia (ekzemple, pri samseksemo kaj demonoj ).

Same kiel en la romkatolikaj kaj ortodoksaj eklezioj, la episkopoj kaj sacerdotoj estas legitimitaj per apostola posteuleco .

Iuj anglikanoj krucosignas . Anka? ekzistas anglikanaj mona?oj .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Henriko la 8-a , re?o de Anglio , apartigis la eklezion en lia lando por permesi al si eksedzinigi Katarinan de Aragono , kiu ne povis doni al li filon. La papo en Romo ne permesis la nuligon de la edzi?o kun Katarina, do Henriko sendependigis la eklezion en Anglio de Romo en 1534, nomis sin la kapo de la nova eklezio, kaj tiam permesis la eksedzi?on. Angliaj episkopoj, tamen, ne ?an?is, do la anglia eklezio ?iam havas apostolan posteulecon.

Dum sia vivo, Henriko la 8-a entute ne ?an?is la ritaron de la eklezio, sed post lia morto, protestanta influo pligrandi?is en la eklezio. La lingvo de la eklezia, ekzemple, fari?is la angla kaj ne la latina.

Anglikanismo ne reunui?is kun la katolikismo pro tio ke Elizabeto la 1-a , re?ino de 1558 ?is 1603, estis filino de la edzeco de Henry la 8-a kun Anne Boleyn , edzeco kiun la papo ne permesis. Elizabeto devis do plifortigi protestantismon en Anglio por ne esti nelegitima kaj tiamaniere ne havi rajton esti re?ino. En tia epoko de la regado de Elizabeto, Anglio protestanti?is tiel profunde, ke rekatoliki?o ne eblis, e? kvankam la batalo inter protestantismo kaj katolikismo da?ris ?is 1689.

Multe pli poste, en la 19-a jarcento, kiam la influo de la re?o i?is multe malpli forta en Anglujo, anoj de la eklezio asertis la dian karakteron de sia eklezio. ?ar iliaj gvidantoj estis ?iuj ?e la universitato de Oksfordo, tiu movado nomi?is la Movado de Oksfordo . ?i havis grandegan influon sur la ritaro de la anglikana eklezio, kiu nun ?ajnas multe pli simila al la romkatolika rito ol anta? ducent jaroj.

Anglikanaj katedraloj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Bildaro [ redakti | redakti fonton ]


Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. (2001) World Christian Trends Ad30-ad2200 (hb)  ( angle ). William Carey Library. ISBN 978-0-87808-608-5 . “Total of all Anglicans on broader definition 109,546,970”.
  2. Anglicanismo  (pt-BR). Arkivita el la originalo je 2 January 2020. Alirita 2020-01-02.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]