Libia enlanda milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
? Urboj regataj de sekvantoj de Kadafi
? Urboj regataj de la ribelantoj
? Urboj kun aktuala batalado a? neklara situacio
(Situacio de la 27-a de februaro)

Okazis revolucio en Libio ekde la 15-a de februaro   2011 , kiam la protestoj kiuj jam okazis en aliaj arabaj landoj ?efe kiaj la najbaraj Tunizio kaj Egiptio , sed anka? en aliaj landoj, konta?i?is al Libio, kie kunfluis malakcepto de la diktatoreco de Muamar al Kadafi , malamikeco de kelkaj triboj, protestoj kontra? la koruptado familia (multaj gefiloj de Kadafi estas gravuloj de la re?imo) kaj e? timo pri eksterlandaj solduloj subsaharaj.

La unuaj fortaj protestoj okazis en la nordorienta regiono ?e Bengazi kaj Tobruk kie ?irka? la 23-a de februaro hegemoniis la protestantoj kaj policanoj kaj militistoj a? malaperis a? unui?is al tiuj. El aviadiloj kaj helikopteroj oni estis pafinta kontra? ribeluloj.

La 24-an de februaro jam estis fortaj la protestantoj de kelkaj areoj nordokcidentaj. Tiutage oni parolis pri 300 mortoj la? la re?imo, 1.000 la? itala ministro pri eksterlandaj aferoj, 10.000 la? televidkanalo Al Arabija . Samtempe oni diskonigis, ke kelkaj ministroj kaj eksministroj de Kadafi demisiis kaj aliris al la kontra?stara flanko. [1]

La libia flago valida de 1951 ?is 1969 estas uzata de la nunaj ribelantoj.

Preska? 80 000 eksterlandaj lo?antoj klopodas foriri el Libio. Turkoj eliris per ?ipo. E?ropanoj amasi?is ?e flughavenoj .

De la 24-a ?is la 25-a de februaro okazis batalo en la urbo de Za?ija je 50 km de Tripolo. La? la televidkanalo Al-?azira mortis almena? 100 personoj kaj 400 estis vunditaj. La iama kolonelo Al Mahdi al Arbi estris la ribelantojn.

La 26-an de februaro okazis la jenaj eventoj:

  • La Konsilio de Sekureco de Unui?intaj Nacioj aprobis sankciojn kontra? la libia re?imo. Al 22 ties superuloj, inkluzive de Muamar Kadafi kaj ties familianoj, estas malpermesite forlasi la landon. Same malpermesita estas vendado de armiloj al Libio. Al la Internacia puna kortumo oni ordonis enketi cirkonstancojn de pereo de civiluloj en Libio, kiun oni povas konsideri krimo kontra? homeco.
  • La eksa libia ministro pri justico Mustafa Abdel ?alil deklaris pri establo de la provizora registaro, kiu dum tri monatoj preparu novan balotadon. Li anka? konfirmis, ke la ?efurbo da?re estos Tripolo kaj pri ?iuj krimoj kulpas nur Muamar Kadafi.
  • Potenculoj de Libio komencis disdonadon de armiloj al subtenantoj de Muamar Kadafi. Ili surportas verdajn banda?ojn.

La 27-an de februaro la ribelantoj alproksimi?as al Tripolo kaj en Bengazi oni organizis provizoran registaron, kies nomo estas Nacia Transira Konsilio . En la limo al Tunizio okazas humana katastrofo pro multaj miloj de fu?intoj. Usono apogas klare la ribelintojn.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. "La revuelta se contagia al oeste de Libia", El Pais , 24-a de februaro 2011, pa?o 2a.