Al-?azira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al-?azira
dissendanto ? televidstacio
?eneralaj informoj
Ricevo Satelite
Landoj   Kataro
Proprietulo ?ejko Hamad bin Thamer Al Thani (40%)
Hamad bin ?alifa Al Thani (50%)
Kataro Katara registaro (10%)
Komenci?o de elsendoj 1-an de novembro 1996
Programa tipo Informa
Posedata de Al Jazeera Media Network vd
Lingvo araba lingvo ? angla lingvo vd
Nombro da sekvantoj
en sociaj retejoj

(stato la 16-a de januaro 2024)

Retpa?aro aljazeera .net ( arabe )
v ? d ? r

Al-?azira ( arabe : ??????? "La insulo" a? "La araba duoninsulo"), angle skribita Al Jazeera , estas araba informa televidkanalo kun sidloko en Kataro . Al-?azira celas esti la unua politike sendependa televidostacio de Okcidenta Azio .

La stacio ekfunkciis fine de la jaro 1996 . Kvankam Al-?azira estas la plej populara stacio inter la arabaj landoj, ?i estas ofte kritikita fare de la registaro de Usono , ?ar la? tiuj la stacio ne estis sufi?e kritikema al Saddam Hussein a? Usama bin Laden . Sed anka? dume kelkaj arabaj spektantoj kritikis la stacion, ?ar oni permesis aperigi israelajn oficistojn surekrane.

Frumatene de la 13-a de novembro 2001, la tago, kiam la nord-alianco okupis Kabulon sen batalo, la kabulaj oficejoj de Al-?azira estis detruitaj per du bomboj ?etitaj de usona militaviadilo. [1]

Intervjuo kun la fotisto Sami Al-Haj [Sami Al-Ha?] post lia reveno al Doho (2008)
Al-?azira
dissendanto ? televidstacio vd
Dum 1-a de novembro 1996 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Hamad bin ?alifa Al Thani vd
Sidejo Doho
Lando Kataro
Posedata de Al Jazeera Media Network vd
Posedataj kompanioj BeIN Sports USA ? Bein Sports ? beIN Sports vd
TTT Oficiala retejo
v ? d ? r

Fotisto de Al-?azira, la sudanano Sami Al-Haj [Sami Al-Ha?], estis kaptita survoje al Afganistano en decembro 2001 kaj sendita al la usona malliberejo de Guantanamo kiel "kontra?le?a batalisto". Lia advokato Clive Stafford-Smith klarigis, interalie, la multajn pridemandadojn efektivigitajn tie, ke dum longa tempo ili havis la solan celon igi lian klienton informanto kontra? Al-?azira kaj igi lin atesti ke Al-?azira estis ligita al Al-Kaida. [2] La 7-an de januaro 2007, Sami Al-Haj komencis malsatstrikon kaj tiam estis perforte nutrita ?is lia liberigo la 1-an de majo 2008.

La registaro de Usono akuzis la televidkanalon Al-?azira dum la Tria Golfmilito komencita en 2003, ?ar oni prezentis usonajn militkaptitojn tiel kontra?agante la ?enevan Konvencion (kiun televidkanaloj el Usono poste plurfoje kontra?agis mem).

En januaro 2003, la angla BBC subskribis kontrakton kun Al-?azira pri ?an?o de informoj kaj filmmaterialoj. En marto 2003, la stacio startis per anglalingva versio surrete. Ekde 4-a de marto 2003 estas malpermesite por al-?azira kaj aliaj televidstacioj raporti el la Novjorka Borso , "pro sekurecaj kialoj".

La 8-an de aprilo 2003 , la buroo de la stacio en Bagdado estis trafita per bomboj, kvankam Usono precize konis ties situon. Unu riportisto mortis. (Simila atako okazis kontra? la kabula buroo dum la Usona milito kontra? Afganistano en 2001 ).

La 23-an de septembro 2003 , la iraka registara konsilio malpermesis al al-?azira kaj Al-Arabija je 2 semajnoj la sciigon pri la registara agado, pro probabla apogo de atakoj kontra? anoj de registara konsilio. Multaj atakas la televidstacion pro la prezento de la liberecbatalantoj kaj teroristoj, tial la iraka registaro malpermesis la agadon de la Al-?azira en Irako en a?gusto 2004 por 1 monato, kion oni plilongigis en septembro por nedifinita tempo. La usonaj okupantoj radias anstata? tio la arablingvan televidon El Hurra .

La televido la 15-an de novembro 2006 ekigis programon anka? en la angla lingvo. Angla viva versio estas spektebla anka? per la interreto.

(Rimarkigo: "Al-?azira" ja signifas arabe "la insulo", sed ?i historie povas rilati anka? al la regiono inter la riveroj E?frato kaj Tigriso ( Mezopotamio ), kiuj sur la Araba Duoninsulo tiom proksimi?as, ke ili preska? formas insulon.)

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]