John Russell Hind

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Russell Hind
Persona informo
Naski?o 12-an de majo 1823 ( 1823-05-12 )
en Nottingham
Morto 23-an de decembro 1895 ( 1895-12-23 ) (72-jara?a)
en Twickenham
Lingvoj angla vd
Lo?loko Anglio vd
?tataneco Unui?inta Re?lando de Granda Britio kaj Irlando vd
Profesio
Okupo astronomo ? verkisto vd
Verkado
Verkoj malkovrinto de asteroidoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

John Russell HIND (naski?is la 12-an de majo 1823 en Nottingham , mortis la 22-an de decembro 1895 en Twickenham ) estis brita astronomo Oni foje trovas lian nomon misskribita "John Russel Hind" (kun unu "l").

Li iris al Londono , 17-jara?a por lernoservo kiel konstrua in?eniero, sed, sub la gvidado de Charles Wheatstone , li forlasis la in?enierarton kaj komencis sian astronomian karieron en la Re?a Observatorio de Greenwich kun George Biddell Airy .

Pli malfrue li posteulas William Rutter Dawes kiel direktoro de la privata observatorio de George Bishop . En 1983 li i?as ?efeldonisto de la almanako " the Nautical Almanac " ?is 1891 .

Li estis konata kiel malkovrinto de asteroidoj . Krom ?i tiuj li malkovris kaj observis la variantajn stelojn R Leporis , T Tauri kaj Muo Cefeo , kaj la novaon V841 Serpentisto en 1848 .

La nomo 12 Victoria kiun li donis al unu el siaj trova?oj estigis polemikon: Tiam ne estis kutime doni al asteroido nomon de vivanta homo. Li argumentis, ke la nomo venis de tiu de la romia diino Viktorio kaj neniel tiu de la brita re?ino Viktoria .

Malkovritaj asteroidoj  : 10
7 Iris 13-a de a?gusto   1847
8 Flora 18-a de oktobro   1847
12 Victoria 13-a de septembro   1850
14 Irene 19-a de majo   1851
18 Melpomene 24-a de junio   1852
19 Fortuna 22-a de a?gusto   1852
22 Kalliope 16-a de novembro   1852
23 Thalia 15-a de decembro   1852
27 Euterpe 8-a de novembro   1853
30 Urania 22-a de julio   1854

Honoroj [ redakti | redakti fonton ]

Li estis ano de la Re?a Societo de Londono kaj ricevis la Oran Medalon de la Royal Astronomical Society en 1853 .

Oni donis lian nomon al:

Noto kaj referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]