Asteroido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asteroido
speco de astro vd
astronomia simbolo
astronomia simbolo
speco de astro
Astronomia simbolo vd
Fizikaj ecoj
v ? d ? r
La asteroido 243 Ida fotita de la kosmoesplorilo Galileo en a?gusto 1993. Dekstre videblas eta luno de la planedeto.
Komparo de la grandoj de Vesta , Cereso kaj la tera Luno .

Asteroido estas malgranda ?iela korpo , kiu movi?as ?irka? la Suno same kiel la planedoj ? ?efe en la asteroida zono inter la orbitoj de Marso kaj Jupitero , ? sed ne estas kometo (vidu malsupre). ?ar nur fine de la 1970-aj jaroj oni ekmalkovris asteroidecajn korpojn ekster la orbito de Neptuno , ekzemple la transneptunaj objektoj , oni kutime aplikas la nocion "asteroido" nur al objektoj en la interna Sunsistemo, kaj la esprimon planedeto al ?iuj.

Oni supozas, ke la asteroidoj estas resta?oj el ?irka?suna planedonaska nubo, kiuj ne kunglui?is por formi planedojn . Multaj malgrandaj asteroidoj supozeble ekestis per kolizio inter pli grandaj, el kiuj unu a? amba? diseri?is. Komparu la malsuprajn priskribojn pri V-tipaj asteroidoj kaj la palasa familio .

La malsameco inter asteroidoj kaj kometoj nur bazi?as pri ilia aspekto: kometoj posedas klare videblan voston , konsistantan el gaselfluo (ekz. akva vaporo pro varmi?o de glacio). Pro la granda malsimileco de la unuaj konataj asteroidoj disde kometoj, historie ekestis firma distingo inter la du konceptoj, kiujn nur ekde 2006 kunigas la komuna nomo "malgrandaj sunsistemaj objektoj", tiujare oficialigita de la Internacia Astronomia Unio . Jam okazis, pasintece, ke iuj objektoj klasitaj kiel asteroidoj ek?prucigis voston, kaj tiel estis reklasitaj kiel kometoj.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La 1-an de januaro   1801 la itala astronomo Giuseppe Piazzi malkovris malgrandan, ne tre luman korpon, kiu orbitis la Sunon inter Marso kaj Jupitero. ?i ricevis la nomon Cereso, kaj oni tiam nomis ?in planedeto ( itale pianetino ), poste kreis la nomon asteroido.

Tradicie, oni klasadis la malgrandajn ?ielkorpojn orbitantajn ?irka? la Suno kiel asteroidojn, kometojn a? ? okaze de diametro malpli granda ol dek metroj ? meteoroidojn . [1] Tamen la vorto "asteroido" ne havis precizan difinon, kaj ?is 2006 la Internacia Astronomia Unio preferis la nomon planedeto . En 2006 oni enkondukis la novan kategorion de malgrandaj sunsistemaj objektoj, kiu inkluzivas la ?istiamajn asteroidojn kaj kometojn. La? tiu difino, la aro de malgrandaj sunsistemaj objektoj "inkluzivas la plejparton de la sunsistemaj asteroidoj, la plejparton de la transneptunaj ?ielobjektoj". [2]

Asteroidoj ofte havas planedosimilan orbiton, pli-malpli cirklan, dum kometoj ofte orbitas en elipsoj. Tiu orbita elipseco ebligas al ili konservi vapori?emajn substancojn dum granda parto de la tempo kaj evoluigi voston nur dum mallonga tempo, proksime de la Suno. Same, kiel asteroido povas evoluigi voston kaj i?i kometoj (vidu supre), okazas, ke kometo per ofta proksimi?o al la Suno perdas ?ion vapori?eman (akva glacio k. a.) kaj i?as seka asteroido.

Klasado la? konsisto [ redakti | redakti fonton ]

253 Matildo , C-tipa.
951 Gaspro , S-tipa.

Asteroidoj estas inter si klasataj la? siaj optikaj spektroj, kiuj permesas konkludi pri la konsisto de iliaj surfacoj.

C-tipaj asteroidoj [ redakti | redakti fonton ]

Tre malhelaj asteroidoj, karbonecaj, kun albedo ?irka? 0,03, similaj al la meteor?tonoj konataj kiel karbonecaj ?ondritoj . Iliaj kemiaj konsistoj similas tiun de Suno , escepte koncerne al hidrogeno , heliumo kaj vapori?emaj elementoj. Ilia spektro estas griz-blua. ?i-tiun kategorion anas 75 % el la konataj asteroidoj.

La elemento karbono , latine carbo , donis la nomon al ?i tiu kategorio.

B-tipaj asteroidoj [ redakti | redakti fonton ]

Subklaso de la C-tipaj asteroidoj. Maloftaj, ili trovi?as en la ekstera parto de la asteroida zono kaj en la palasa familio . Ili diferencas de la C-tipaj per tio, ke ilia spektro montras malpli da sorbo en la ultraviola radiado , kaj ilia koloro estas pli blua ol ru?a. Ilia albedo estas pli granda ol tiu de la C-tipaj.

Spektroskopia analizo supozigas, ke la surfaco de tiaj asteroidoj entenas anhidrajn silikatojn , hidratajn argilojn , organikajn polimerojn , magnetiton kaj sulfidojn .

D-tipaj asteroidoj [ redakti | redakti fonton ]

Tre malhelaj asteroidoj, kiuj aspektas iom ru?aj, kaj entenas silikatojn , karbonon kaj eble akvo glacion . Tiajn asteroidojn oni trovas en la ekstera parto de la ?efa asteroida zono , kaj ili povus esti objektoj venintaj de la Kujper-zono .

S-tipaj asteroidoj [ redakti | redakti fonton ]

Asteroidoj de tipo silikata, sufi?e helaj (albedo inter 0,10 kaj 0,22). Ili estas ri?aj je metaloj : fero , nikelo kaj magnezio . Ilia spektro pliforti?as en la ru?a koloro, simile al tiu de la fer?tonaj meteoritoj .

17 % el la konataj asteroidoj estas S-tipaj.

La elemento silicio donis la nomon al ?i tiu kategorio.

M-tipaj asteroidoj [ redakti | redakti fonton ]

Aliaj m etalaj asteroidoj: ili konsistas el fera - nikela alojo kaj estas helaj (albedo 0,1 al 0,18).

Aliaj tipoj [ redakti | redakti fonton ]

Pli maloftaj estas asteroidoj de aliaj tipoj, kiujn oni iom post iom malkovras:

  • E-tipaj : entenantaj e nstatiton
  • G-tipaj : diferencas de la C-tipaj per malsama sorbo de ultraviola lumo. Precipa reprezentanto estas 1 Ceres .
  • P-tipaj  : spektro simila al tiu de la tipo "M", sed tre malhelaj kaj iom ru?aj.
  • R-tipaj : kiuj aspektas r u?aj
  • V-tipaj : kiujn oni supozas esti fragmentoj de 4 Vesta . Ili konsiste similas al S-tipaj asteroidoj, sed havas iom pli da piroksenoj . Vesta havas grandan frap-krateron de kolizio kun alia korpo, kaj el tiu kratero supozeble devenas la V-tipaj asteroidoj.

Klasado la? orbito [ redakti | redakti fonton ]

Orbitaj grupoj kaj familioj [ redakti | redakti fonton ]

Multajn asteroidojn oni dividas al familioj kaj grupoj la? ilia simila orbito. Familianoj estas tre proksimaj inter si kaj kutime rezultas el la disfalo de pli granda korpo, do ili havas similan konsiston. La anoj de grupoj pli vaste disi?as inter si. Oni nomas grupon la? ?ia unue trovita membro (tiu kun la plej malalta numero) kaj numeras la grupanojn ene de la grupo.

Ekzemplo de asteroida familio estas la palasa familio , nomita la? 2 Pallas , el kiu la aliaj anoj supozeble estis elfrapitaj per kolizio.

Du klare identigeblaj grupoj de asteroidoj estas la trojaj asteroidoj en la jupitera orbito. Ili supozeble ne ekestis per kolizioj a? disfaloj, sed tie kolekti?is pro la gravita stabileco de la punktoj de Lagrange .

Tipaj terproksimaj asteroidoj

Terproksimaj asteroidoj [ redakti | redakti fonton ]

Fine de la 20-a jarcento pligrandi?is la intereso pri asteroidoj, kies orbito preska? sekcas tiun de la Tero, tiel ke ili povus proksimi?i al a? kolizii kun ?i. Tiujn terproksimajn a? ter-renkontajn asteroidojn oni klasas la? la situo de iliaj orbitoj kompare al la tera orbito:

  • Amora asteroido orbitas tute ekstas la tera orbito, sed ?ia orbito povas tan?i a? preska? tan?i la orbiton de Tero.
  • Apolona asteroido havas forte elipsan orbiton, kun granda duonakso de pli ol du AU kaj perihelio de malpli ol 1,017 AU.
  • Atona asteroido havas orbiton kun granda duonakso malpli longa ol 1 AU, sed per orbita discentreco ili povas proksimi?i al Tero.

?ar la terrenkontaj asteroidoj proksimi?as ne nur al Tero, sed foje anka? al Marso a? Venuso, eblas subitaj ?an?oj de iliaj orbitoj.

Nomigado [ redakti | redakti fonton ]

La Internacia Astronomia Unio interalie okupi?as pri nomado de asteroidoj. ?is la 31-a de marto 2020, jam 22 023 asteroidoj ricevis nomon. ?i tiu kutimo, nomigi asteroidoj, permesas memorigi en la asteroida zono milojn da homoj el ?iuj medioj de la vivo: komponistoj kiel Bach kaj Palestrina , kantistoj kiel Elvis kaj Piaf , sciencistoj kiel Godel , Einstein kaj von Neumann , astronomoj kiel Herschel kaj Olbers , pentristoj Kiel Renoir kaj Picasso , astrona?toj kaj e? famaj gimnazianoj. Ekzistas anka? nomoj kiuj ne estas nomitaj la? homoj: ASCII , Namibio , Afriko , Apofiso , Linukso , Vikipedio kaj pli.

Grandaj kaj konataj asteroidoj [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de asteroidoj .
La plej grandaj asteroidoj de la ?efa zono (mankas 65 Cibelo , 451 Paciencio k 107 Kamilo )
Detalaj bildoj de ok asteroidoj: 4 Vesta , 21 Luteco , 253 Mathilde , 243 Ida (kun Daktilo), 433 Eroso , 951 Gaspro , 2867 ?teins , 25143 Itokawa .

Malbone konataj asteroidoj [ redakti | redakti fonton ]

Entute ekzistas pli ol 200 000 asteroidoj. Granda plimulto de ili estas memkompreneble malbone konata. Tial ne estas necesa, mencii je multaj mil artikoloj pri asteroidoj, ke ili estas malbone konataj. La skribo de po 14 literoj estas mal?paro de energio, storloko, tempo. Tial ni ne uzu tiujn senutilajn vortojn.

Esplorado [ redakti | redakti fonton ]

La plej multaj asteroidoj estas tro malproksimaj de Tero por esplori iliajn detalojn per surteraj a? orbitaj ( Hubble ) teleskopoj. La koloro de la reflektata lumo donas nur proksimumajn indikojn pri la konsisto de la surfaco. Radara esplorado permesas konkludi pri la proksimuma grandeco.

Kosmosondiloj celantaj eksterajn planedojn, ekz. Jupiteron, necese traflugas la ?efan asteroidan zonon kaj povas esplori iujn asteroidojn de proksime. Ekzemple en 1991 kaj 1993 la sondilo Galileo preterflugis kaj studis la asteroidojn 951 Gaspro kaj 243 Ida , sendante fotojn de iliaj surfacoj kaj de Daktilo , natura satelito de Ida. Daktilo estis la unue trovita natura satelito de asteroido.

En 1997 la sondilo NEAR Shoemaker , dedi?ita al la esplorado de asteroidoj, fotis 253 Matildo kaj tiam pluiris por studi la asteroidon 433 Eroso , orbitante ?in dum ?irka? unu jaro kaj fine surgrundi?ante sur ?i je la 12-a de februaro   2001 . Matildo estas ?efa-zona, Eroso estas ter-proksima asteroido.

En septembro 2005 la japana sondilo Hajabusa studis 25143 Itokawa kaj sukcesis reporti grund-specimenon al Tero.

La e?ropa sondilo Rosetta en 2008 preterpase studis 2867 ?teins kaj en 2010 21 Luteco . En julio 2011 la usona sondilo Dawn studis 4 Vesta , la plej grandan el la ?is nun detale fotitaj asteroidoj ; en 2015 ?i atingis 1 Ceres .

Vortouzo en Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

Ekzistas kelkaj amuzaj ?argonaj esprimoj uzitaj en Esperantujo kun la vorto "asteroido", kiel ekzemple "He! ?u vi lo?as sur asteroido?" (pri iu, kiu estas for kun siaj pensoj, kaj ne atentas sian ?irka?a?on; anka? pri homoj havantaj ideojn malmulte rilatantajn al la realeco, a? estantajn for de la mondo). Tiu ?i kaj aliaj esprimoj devenas de la ?efrolulo de la rakonto La Eta Princo .

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Beech, M. (September 1995). “ On the Definition of the Term Meteoroid ”, Quarterly Journal of the Royal Astronomical Society   36  (3), p. 281?284 . Alirita 2006-08-31..  
  2. The Final IAU Resolution on the definition of "planet" ready for voting Arkivigite je 2016-03-13 per la retarkivo Wayback Machine (IAU)

Libro [ redakti | redakti fonton ]

Andrew S. Rivkin. (2009) Asteroids, comets, and dwarf planets , Greenwood guides to the universe. Inkludas bibliografiajn referencojn kaj indekson ( angle ). Santa Barbara ( Kalifornio ): Greenwood Press, p. 206 j . ISBN 978-0-313-34432-9 (papera), 978-0-313-34433-6 (e-libro).

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]