George Herbert Walker BUSH
[?or? herbert ?akr bu?] (naski?is la
12-an de junio
,
1924
- mortis la
30-an de novembro
,
2018
) estis usona politikisto, kiu estis la kvardek-unua
prezidanto de Usono
ekde 1989 ?is 1993. Anta? ol li fari?is la prezidanto, Bush estis la 43-a
vicprezidanto de Usono
ekde 1981 ?is 1989. Kiel membro de la
Usona Respublikana Partio
, li anta?e estis
kongresa reprezentanto
,
ambasadoro
kaj direktoro de la
Centra Inteligenteca Agentejo (CIA)
. Dum sia kariero, li estis konata simple kiel George Bush; ekde 2001, li ofte estis nomata "George H. W. Bush", "Bush N-ro 41", a? "George Bush la Maljuna" por distingi lin de sia plej a?a filo, George W. Bush, la kvardek-tria prezidanto.
Ido de la familio Bush, li naski?is en
Milton
,
Masa?useco
, filo de Prescott Bush kaj Dorothy Walker Bush. Post la
atako kontra? Pearl Harbor
je la 7-an de decembro 1941, Bush prokrastis siajn universitatajn studojn, enlisti?is sian 18-an naski?tagon en la
Usona Mararmeo
, kaj tiutempe i?is unu el la plej junaj
mararmeaj aviadistoj
. Li edzi?is en
1945
kun Barbara Pierce; la paro havis ses gefilojn. Li militservis en la mararmeo ?is septembro 1945; tiam li matrikulis en la
Universitato Yale
. Diplomi?inte en 1948, li translo?igis sian familion al okcidenta
Teksaso
, kie li partoprenis en la petrolkomerco kaj en 1964 i?is milionulo anta? la a?o de kvardek. Balda? post la fondado de sia propra petrolfirmo, Bush sin okupis en politiko. Li estis venkita post sia unua elekta konkurso, por la
Usona Senato
en 1964 sed gajnis elekton al la
usona Domo de Reprezentantoj
el la sepa distrikto de Teksaso en 1966. Li estis reelektita en 1968 kaj estis denove venkita por elekto al la Senato en 1970. En 1971, la prezidanto
Richard Nixon
nomumis Bush kiel ambasadoro al la
Unui?intaj Nacioj
, kaj en 1973, Bush fari?is prezidanto de la
Respublika Nacia Komitato
(angle
Republican National Committee
, RNC).
Dum la sekva jaro, la prezidanto
Gerald Ford
nomumis Bush kiel ambasadoro al
?inio
kaj poste reasignis Bush al la posteno de direktoro de la CIA. Bush prezidante kandidati?is por la la Respublikana Partio en 1980, sed
Ronald Reagan
venkis lin en la unua balotado. Reagan selektis Bush kiel sia
balota kunulo
, kaj Bush fari?is vicprezidanto post kiam kampanjoskipo Reagan-Bush gajnis la elekton de 1980. Dum sia ok-jara servoda?ro kiel vicprezidanto, Bush gvidis administrajn laborgrupojn pri desregulado kaj pri la tiel-nomita milito kontra? drogoj.
En 1988, Bush sukcese kampanjis por prezidante sekvi Reagan, venkante la
Demokrat-partian
kontra?ulon
Michael Dukakis
. Eksterlanda aventurismo karakterizis la prezidantecon de Bush: li ordonis militajn invadojn de
Panamo
kaj de
Irako
; dum lia prezidanteco, la germanoj faligis la
Berlinan Muron
en 1989, kaj la
Sovetunio
dissolvi?is du jarojn poste. Bush subskribis la
Nordamerikan Liberkomercan Interkonsenton
(angle
North American Free Trade Agreement
, NAFTA; france
Accord de libre-echange nord-americain
, ALENA; hispane
Tratado de Libre Comercio de America del Norte
, TLCAN), kiu kreis komercan blokon de Usono, Kanado kaj Meksiko, sed oni ne ratifikis la interkonsenton ?is post sia foriro. Domestike, Bush malplenumis kampanjan promeson de 1988 kaj, post lukto kontra? la usona Kongreso, subskribis pliigon de impostoj, kiun la Kongreso promulgis. Rezulte de malforta renormali?o post ekonomia recesio, kune kun da?raj bu?etaj deficitoj kaj malpliigo de fremda politiko kiel grava temo post la tiel-nomita
malvarma milito
, li perdis la prezidantan elekton de 1992 al la
Demokrat-partiano
Bill Clinton
.
George H. W. Bush estas 188 cm alta, kaj pezas ?irka? 90 kg. En
1992
, Bush suferis pro tiroida malsano. Bush estas
episkopano
.
Dum lia administrado (1989-1993) okazis:
- 1989- La krizo de la ?parbankoj (
Savings and Loan
),
- 1989- La invado de
Panamio
- problemo kun
Noriega
,
- 1990- La disver?o de petrolo el ?ipo
Exxon Valdez
en
Alasko
,
- 1991- Disfalo de
Sovetio
,
- 1991- Strategiaj-Armilaj Redukta Traktato (START) kun
Gorba?ov
,
- 1991- Milito de la Golfo Persa- pri
Irako
kaj
Kuvajto
,
- 1992- La ago en
Somalio
.
Eksteraj ligiloj