Revolucioj de 1989

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Revolucioj en 1989 )
Amasmanifestacioj kun la falo de la Berlina muro, 1989
Detruita parto de la muro ?e la Brandenburga pordego , soldato gardas la restojn, novembro 1989

La Revolucioj de 1989, a? la A?tunaj Revolucioj de Popoloj, estis serio de eventoj en Centra kaj Orienta E?ropo en la a?tuno de 1989. Dum ?i tiuj eventoj kelkaj sovetstilaj komunistaj registaroj falis post kelkaj monatoj. Tiuj unuaj revolucioj karakterizis por esti pli malpli neviolentaj kaj sen sangver?ado.

La origino de la nomo "A?tuno de la Popoloj" estas kromnomo donita al serio de revolucioj kaj demokrataj militoj okazintaj en 1848 konata kiel "Printempo de la Popoloj". A?tunaj Revolucioj La popoloj komencis senperforte en Pollando. De tie, la ondo de neperforta revolucio disvasti?is al orienta Germanio , ?e Czechoslovakio, Hungario kaj Bulgario. Tamen en Rumanio la komunisma re?imo estis perforte renversita kaj Nicolae Ceausescu - la rumana diktatoro - kaj sia edzino Elena , e? estis ekzekutitaj. ?i tiuj revolucioj signife ?an?is la tutmondan potenc-ekvilibron, kaj kune kun la disfalo de Sovetunio , markis la finon de la Malvarma Milito .

Oni nomas tiel la procezon dum kio la komunismaj ?tatoj de E?ropo kaj plej parto de tiuj de la aliaj kontinentoj forigis siajn ?istiamajn komunismajn registarojn kaj komencis pli malpli demokratiajn re?imojn fine de la 20-a jarcento . La montrila dato estas la falo de la Berlina muro en 1989 , kvankam en ?iu komunisma lando okazis iamaniere diversaj kontra?komunismaj reakcioj. ?is tiam la mondo estis disdividita dum preska? duonjarcento en du blokoj, nome tiuj de la Varsovia Pakto kaj tiuj aliancanoj de Usono en organizo NATO

Fono [ redakti | redakti fonton ]

Flago de Solidareco

La unuaj kontra?oj al la komunismo oni esprimis jam dum la milito pola-bol?evika en 1920 jaro. La unuaj insurekcioj kontra? la komunismo okazi?is en la 1956 jaro en Pollando ( Ribelo de Pozna? ) kaj Hungario . La strikoj en Pollando estis tiel fortaj en 60-oj kaj 70-oj ke la komunista registaro komencis sange batali. Preska? ?iuj strikoj estis pacaj kaj senarmemaj. Gravega por la permuto kaj falo de komunismo estis la reformoj de ?e?oslovakio kiu fini?is per la armea atako de la Varsovia Pakto al tiu lando. La strikojn en Pollando komencis klare apogi papo Johano Pa?lo la 2-a . En 1981 jaro la strikoj en tiu ?tato estis tiel popularaj ke generalo Wojciech Jaruzelski enkondukis la armean gvidadon de la ?tato. La strikuloj kunigis la neofician laboristan asocion- Solidareco . La "Solidareco" fari?is la simbolo de la falo de la komunismo en Pollando en 1989 jaro. La ideoj de ili inspiris ekzemple Vaclav Havel kaj ilia politika grupo por faligi la komunismon en la ?e?oslovakio. La Sovetunio kiu ne povis plu kontroli situacion en la okcidentaj ?tatoj kiel Pollando kaj Germanio komencis ian politikon ?an?i iamaniere la politikajn kaj ekonomiajn principojn de komunismo , sed ankora? ene de la komunisma hegemonio. Tio nomi?is Perestrojko kaj ekokazis ?irka? 1985. La geopolitiko ?an?i?is. Sovetio anoncis senvenkan foriron el Afganio . Plej frue en Pollando formigis la nova, sendependa registaro. La prezidanto de tiu lando fari?is Lech Wał?sa - la ?efo de Solidareco kaj unu el plej gravaj simboloj de la falo de komunismo.

Hungario malfermis la feran kurtenon . Pretekstante feriojn en Hungario , kie la landlimoj estis malfermitaj ekde la 11-a de septembro , orientgermanoj forlasis la landon centope kaj milope. 25.000 civitanoj tiel alvenis en okcidenta Germanio tra Hungario kaj A?strio dum tri semajnoj. En Prago kaj Varsovio dekoj da miloj da orientgermanoj sie?is la ambasadorejon de Okcidenta Germanio . [1]

En orienta Germanio protestoj grandi?is. En protestantaj pre?ejoj , kiel tiu de Sankta Nikolao en Leipzig , homoj pre?adis por paco . Tio estis la ?ermo de la lundaj manifestacioj ekde septembro.

Mi?ail Gorba?ov , veninte al orienta Berlino por festi la kvardekan datrevenon de la esti?o de la Germana Demokratia Respubliko, indikis al la registaranoj, ke nepre ne estu uzata armea subpremado. [2] Malgra? provo far renoviguloj de la komunista partio la manifestacioj da?rigis: unu miliono da manifestaciantoj en orienta Berlino la 4-an de novembro , centoj da miloj en aliaj grandaj urboj de GDR. [3]

Rezultoj [ redakti | redakti fonton ]

La rezulto de ?io tio estas, ke pli kaj pli komunismaj registaroj estis forigitaj en ?iuj e?ropaj landoj, kaj kiel konsekvenco en granda parto de la resto de la mondo, ?efe en Afriko kaj en Azio (kaj ?efe en Hindo?inio ). Tio estas la procezo nomita falo de komunismo . Tamen restis komunismaj ?tatoj en Ameriko , nome Kubo , en Azio, nome ?inio , Vjetnamio kaj Nordkoreio kaj en pli etaj lokoj.

En kelkaj landoj la insurekcio estis senperforta, kiel en Hungario a? ?e?io , sed en aliaj okazis malfacila?oj, kiel ?e Rumanio , kie e? oni ekzekutis la ?istiaman reganton Nicolae Ceau?escu . En Sovetunio la malfacila?oj estis duoblaj: unue pro la ?an?o de la komunisma re?imo en demokratia sistemo kaj due pro la disigo de Sovetunio, kiu ne ?iam akceptis tion, kiel ?e Litovio a? ankora? ?e ?e?enio .

Gorba?ov abdikis en 1991 , kaj la respublikoj sendependi?is. La plej granda el ?i tiuj respublikoj estis Rusio. Boris Jelcin estis elektita unua prezidento de Rusio la 12-an de junio   1991 .

Depost la frakasi?o, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme , vendante ?tatajn firmaojn preska? senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontra?-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (e? la komunistoj), la reformistoj ?irka? Jelcin simile malaperadis. Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996 , multe eluzante timigon per komunisma pasinteco. Sed dum 1996-2000 Jelcin malsanis kaj la oligarkoj (ri?uloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990-aj jaroj) efektive regis. La ?tato fari?is profunde korupta kaj krimema.

En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir Putin , anta?e ne atentitan oficiston de la KGB kaj Sankt-Peterburga urbestraro . Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000 .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. 7.000 orientgermanoj sukcesis atingi okcidentan Germanion post rifu?o en la ambasadejoj de la du ?efurboj: La falo de la berlina muro, disfalo de simbolo
  2. Philippe Moreau Defarges, les relations internationales (internaciaj rilatoj), T 2: les questions mondiales (mondaj aferoj), Le Seuil, 2004 , p. 37
  3. La falo de la berlina muro, disfalo de simbolo