Henry Kissinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Kissinger
Nobel-premiito
Persona informo
Henry Alfred Kissinger
Naskonomo Heinz Alfred Kissinger
Naski?o 27-an de majo 1923 ( 1923-05-27 )
en Furth , Bavario ,   Vajmara Respubliko
Morto 29-an de novembro 2023
en Kent, Konektikuto ,   Usono
Tombo Arlingtona nacia tombejo vd
Religio judismo vd
Lingvoj angla ? germana vd
?tataneco Vajmara Respubliko ? Nazia Germanio ? Usono vd
Alma mater George Washington Educational Campus ? Urba Kolegio de Nov-Jorko ? Universitato Harvard ? Universitato Harvard ? Universitato Harvard vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Henry Kissinger
Familio
Patro Louis Kissinger vd
Patrino Paula Stern vd
Gefratoj Walter Kissinger vd
Edz(in)o Ann Fleischer ? Nancy Kissinger vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikisto ? politikologo ? diplomato ? verkisto ? entreprenisto ? pedagogo ? a?tobiografo ? entreprenisto ? ministro pri eksteraj aferoj vd
Laborkampo internaciaj rilatoj ? politika scienco ? politiko ? ekstera politiko ? geopolitiko ? diplomatio ? diplomatic history ? publika servo vd
Aktiva dum 1943?1946 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Henry KISSINGER [kisin?er] (naskita Heinz Alfred KISSINGER [kisinger] la 27-an de majo   1923 en Furth , Germanio, mortis la 29-an de novembro 2023 ) [1] estis germandevena usona diplomato , politika sciencisto , kaj Respublikana politikisto . Li ludis gravan rolon en usona ekstera politiko kiel Nacia Sekureca Konsilisto 1969?1975 kaj Sekretario de ?tato 1973-1977 sub prezidantoj Richard Nixon kaj Gerald Ford . Post la eksi?o de Kissinger, amba? postaj usonaj prezidantoj kaj aliaj mondgvidantoj petis lian konsilon. Li estas forta eksponento de realpolitik - pensado en internacia politiko . plenumaj politikaj roloj inter 1969 kaj 1977, li helpis formi la Detente -n direkte al Sovetunio , malfermis diplomatiajn rilatojn kun la ?ina Popola Respubliko , kaj negocis la Parizan Pacinterkonsenton , kiu finis usonan impliki?on en la Vjetnama milito .

Kissinger ricevis la Nobel-premion pri paco en 1973, la Prezidenta Medalo de Libereco en 1977 kaj en 1987 la Karla Premio .

Pro de li gvidita usona interveno en la militista pu?o en ?ilio kaj bombardo en Kambo?o , li estis akuzita je " militkrimoj , krimoj kontra? la homeco kaj... agoj kontra?e al komuna juro , kutimjuro kaj internacia juro ".

Kiel judo, Kissinger fu?is al Usono en 1938 pro naziismo . En 1954 li i?is doktoro de la universitato Harvard . En Harvard li laboris de 1954 ?is 1971. Lia fako estis eksterlandaj aferoj de Usono.

Li doktori?is pri e?ropa grandpotenca politiko en la 19-a jarcento, kaj la ekzercado de potenco kaj la potenc-ekvilibro i?is lia speciala kampo. Post la dissolvo de Sovetunio , li avertis ke Rusio restos naciisma minaco.

Post sia ofic-tempo li verkis librojn pri la temo de internaciaj rilatoj kaj regis konsilistkompanion Kissinger Associates .

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Bibligrafio [ redakti | redakti fonton ]

  • Holger Klitzing: The Nemesis of Stability. Henry A. Kissinger’s Ambivalent Relationship with Germany. WVT, Trier 2007, ISBN 978-3-88476-942-3 .
  • Robert D. Schulzinger: Henry Kissinger. Doctor of diplomacy. Columbia Univ. Pr., New York 1989, ISBN 0-231-06952-9 .