Elektronika sporto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elektronika sporto
speco de sporto ? amuzo
sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj pa?oj
Kategorio:Sporto
v ? d ? r
The International , granda ?iujara turniro por la ludo Dota 2 . ?i tiu estas en 2014, en Seatlo

Elektronika sporto ( profesia videoludado a? esports angle), estas formo de konkura agado per videoludoj . La vorto "sporto" estas pruntoprenita el tradiciaj fizikaj sportoj , kiuj kunhavas multajn simila?ojn, kiel konkurado, profesiaj ludistoj , teamoj , granda fizika kaj mensa sindedi?o, grandaj eventoj kaj spektantaroj, ktp.

La tipoj de videoludoj, kiuj estas plej ofte ligitaj al elektronika sporto estas batalaj ludoj (kiel Super Smash Bros. ), pafaj videoludoj (kiel Counter-Strike: Global Offensive ), plurludantaj retaj arenoj (kiel League of Legends a? Dota 2 ) kaj Realtempaj strategiaj videoludoj (kiel StarCraft II: Wings of Liberty ). Famaj videoludaj turniroj kiel The International , League of Legends World Championship , Battle.net World Championship Series , Evolution Championship Series , kaj Intel Extreme Masters rekte elsendas siajn eventojn (ekzemple per Twitch.tv ), kaj ofte havas plurajn centmilojn de spektantoj kaj povas gajnigi centmilojn de dolaroj al la venkintaj ludistoj.

La industrio de elektronikaj sportoj rapide disvolvi?as. ?i estas plej granda en ?inio , Sud-Koreio kaj Usono . En 2017, la totala produktovaloro de la ?ina industrio de elektronika sporto estas pli ol 50 miliardoj da juanoj, kaj ?i pli kaj pli integri?as kun la industrio de kulturokreado. [1]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]