- ?i tiu artikolo temas pri la lando. Por aliaj signifoj de la vorto vidu
Irlando (apartigilo)
.
Irlando
a?
Ejro
(
irlande
Eire
,
angle
Ireland
) estas
lando
en okcidenta
E?ropo
. ?i kovras proksimume 5/6 de la
insulo
Irlando
, la alia sesono nomi?as
Nord-Irlando
kaj apartenas al
Britio
. Oni foje uzas la terminon
Respubliko Irlando
(
Poblacht na hEireann
/
Republic of Ireland
), sed tio estas "le?a priskribo" de la ?tato, ne ties nomo. La oficiala nomo ekde
1937
, kiam akcepti?is la nuna konstitucio, restas simple
Irlando
a?
Ejro
.
Irlando sendependi?is en 1922 post la
Irlanda Milito de Sendependeco
(1919-1921) kontra? Britio kaj estis membro de la
Komunumo de nacioj
?is 1949 kiam ?i oficiale i?is respubliko. La ?tato estas
demokratia
,
parlamenta respubliko
. Irlando estas membro de la
E?ropa Unio
ekde la jaro
1973
, sed ne estas membro de
NATO
.
La respubliko Irlando ku?as sur 70 273
km²
. Norde suden 486 km, kaj okcidente orienten 275 km. La plej alta punkto estas
Carran Tuathail/Carrauntoohill
je 1 039 m. La vetero estas tre pluva kaj la klimato estas oceana.
La lando estas dividita en
26 graflandoj
kaj
4 provincoj
(
Munstro
,
Kono?to
,
Lenstro
,
Ulstero
).
La? la censo farita en
2006
, 4 234 925 homoj lo?as en la Respubliko Irlando, inter ili 98,5 % irlandanoj. Tio estas 60 lo?antoj/km², relative maldense lo?ata lando en okcidenta E?ropo. Tamen, en
1841
, la lo?antaro de la lando estis 8 178 000. La kialo de tiu lo?antara sobi?o estas la granda
terpoma
malsato
kiu okazis inter
1845
kaj
1847
. Tiam pereis 1,5 milionoj da irlandanoj kaj en tiu situacio, multaj personoj amase elmigris al landoj kiel
Usono
,
Francio
kaj
Svisio
, kie vivo estis pli facila, kaj do la tuta lo?antaro e? pli malalti?is.
En
1847
, en
Bostono
vivis 37 000 irlanddevenuloj.
Male, depost sia ali?o al la
E?ropa Unio
, Irlando pli bone fartas, kaj anka? ties lo?antaro. Dum en la fruaj
1960-oj
estis 2,9 milionoj da lo?antoj, ?i kreskis al pli ol 4 milionoj hodia?. Kongruante kun eksplodo de la ekonomika stato de la lando, la enmigrado superis la elmigradon ekde
1990
, multaj revenantaj irlanddevenuloj sed anka? alilandanoj kiu translo?i?as tien por ?ui la favoran ekonomion. Dum ili preska? neestis anta? la
1990-oj
, foraj fremduloj kiel nord-afrikanoj a? ?inoj nun regule enmigras en la landon. La naskokvanto estas nuntempe la plej granda de E?ropo. La Respubliko Irlando anka? estas tre juna lando, 23,8 % de la lo?antaro a?as malpli ol 15.
La lo?antaro lo?as precipe en la kamparo. Sed la
?efurbo
Dublino
arigas 40 % de la tuta lo?antaro kun 1 186 159 lo?antoj en la
Graflando Dublino
.
La du oficialaj lingvoj de la Respubliko estas la
Irlanda lingvo
(
kelta lingvaro
) kaj la
Angla lingvo
(
?ermana lingvaro
). Depost
2003
, ?iuj oficialaj dokumentoj kaj strataj paneloj devas esti dulingvaj. Hodia?, la angla estas vaste parolata en la tuta insulo kaj preska? ?iuj irlandanoj scipovas ?in. La? la censo de
2001
, 1,6 milionoj scipovas la irlandan kaj 71 000 parolas ?in ?iutage. La lingvo estas a?debla precipe en kelkaj regionoj (t.n.
gaeltacht
) en la okcidenta kaj okcident-norda parto de la lando. Kvankam la irlanda estas devige lernenda en la lernejoj, multaj lernantoj havas malfacila?on lerni ?in kaj e? pli bone parolas la
francan
, kiun ili lernas samtempe, ol la irlandan! Multaj personoj cetere kulpigas la instruan metodon de la lingvo. Dum la ?usaj jaroj, okazas reinteresi?o de la irlandanoj pri ilia historie propra lingvo kaj fari?as la?moda kaj ?ika paroli ?in. Cetere, anka? ekzistas
irlanda gestlingvo
.
Irlando suferis dum jaroj de
malri?eco
kaj la
kontrabando
de lo?antoj kiel rezulto de sia malbona ekonomia situacio kaj estis plejparte bazita sur
agrikulturo
.
En 1972, Irlando subskribis la Traktaton de Alii?o al la E?ropa Unio (vidu
Treaty of Accession 1972
en la angla).
Kvankam Irlando iam estis malri?a lando, ekonomiaj reformoj en la
1980-aj jaroj
rezultis ke en la 1990-aj jaroj, samtempe kun akceli?o de industrii?o, komenci?is fenomeno nomata "Kelta Tigro", kiu karakterizi?is per rapida kresko de la irlanda ekonomio kaj turnis ?in de malsukcesa ekonomio en kreskantan ekonomion - la irlanda ekonomio kreskis per mezumo de 10 % inter 1995-2000. Irlando lan?is la
E?ron
en 1999 kune kun la aliaj EU-landoj.
La lando prosperi?is tiel, ke ?i fari?is inter la
plej ri?aj (la 5-a) landoj
de la mondo, kun MEP po kapo de 50.303 en internaciaj dolaroj en 2005. Tamen la
financa krizo de 2008
severe frapis la landon kaj kreskigis la senlaborecon de 8 % en 2008 al 12,5 % en oktobro 2009. Al tio ?i kontribuis anka? la kreskantaj salajroj. Ekzistas
garantiita minimuma salajro
de 1.183 e?roj monate.
En la unua jardeko de la 21-a jarcento, la irlanda registaro komencis serion de mezuroj celantaj trakti
inflacion
, malaltigi la impostan ?ar?on, plibonigante la kvaliton de la laborantaro kaj instigante eksterlandan investon en la lando. La irlanda ekonomio estas moderna kaj relative malgranda ekonomio bazita sur
komerco
. Agrikulturo, en la pasinteco la plej grava sektoro en la irlanda ekonomio, estis anstata?igita per
industrio
, kiu hodia? respondecas pri proksimume 46% de MEP, 80% de eksporta?oj kaj proksimume 29% de la laborforto. Kvankam eksportoj estas la ?efa motoro kiu pelas la irlandan ekonomion, la kresko de
privata konsumo
kaj la reakiro en la
konstruindustrio
kaj komercaj investoj kontribuas al ekonomia kresko.
La ?efurbo Dublino estas la 22-a en tutmonda enketo, kiu ekzamenis la
vivkoston
en diversaj urboj tra la mondo.
- MEP:
totala en 2005 ? 164 mlrd US$; pokapa ? 40.710 US$.
- Eksporto:
komputiloj kaj programaro, kemia?oj, bova?o, lakta?o,
viskio
.
- Organizoj:
EU
,
UNO
(
1955
)
Irlando estas respubliko kun parlamenta sistemo de registaro. La parlamento (
Oireachtas
) enhavas du ?ambrojn -
Dail Eireann
(rekte elektita fare de la popolo) kaj
Seanad Eireann
(elektita fare de aliaj politikistoj). La
Dail
havas 158 membrojn kaj la mandato de la parlamento da?ras kvin jaroj ?is nova vo?donado. La ministroj devas esti membroj de la parlamento. La nuna re?istestro estas Micheal Martin.
La
?tatestro
estas la
prezidento
kies mandato da?ras sep jaroj kaj rajtas esti elektita nur du fojoj. La nuna prezidento estas
Michael D Higgins
, elektita en 2011.
La Irlanda muzeo pri elmigrado (angle:
EPIC - The Irish Emigration Museum
) estas la unua tutcifereca (privata) muzeo en la mondo. ?i situas en Dublin (Docklands, Custom House Quai). kaj rakontas pere de 20 temogalerioj pri Irlandaj elmigrintoj, kiuj fari?is sciencistoj, politikistoj, poetoj, artistoj kaj e? eksterle?uloj. ?i estis projektita de londona projektfirmao
Event Communications
kaj ricevis en 2019 kaj 020 la premiojn "
Word Travel Award
' (Premio Monda Voja?o) kaj estis agnoskita kiel "
Europe's Leading Tourist Attraction
" (E?ropa Gvidanta Turisma Alloga?o)
[1]
[2]
.
Vidu
Kategorio:Irlandanoj
Marjorie Boulton
, en sia mikspota libro
Faktoj kaj fantazioj
, dedi?as ties 39-an ?apitron "Fabelo el Irlando" al komentoj pri la lando; poste ?i rakontas fabelon pri
marvirino
.
[3]
- ↑
(en) Pol O Conghaile,
Epic Success: Irish museum voted Europe's leading tourist attraction
,
Irish Independent
, la 9-an de junio 2019.
- ↑
(en) "
World Travel Awards
name EPIC Museum Europe's top tourist spot
", RTE, la 2-an de novembro 2020.
- ↑
Marjorie Boulton
,
Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro
,
Universala Esperanto-Asocio
,
Roterdamo
, 1984, dua eldono 1993. Pa?oj 311-316.