Itala lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Itala lingvo
Italiano
Teritorioj kun signifa nombro de ital-parolantoj
Teritorioj kun signifa nombro de ital-parolantoj
lingvo ? moderna lingvo
italaj latinidaj lingvoj ? sud-E?ropaj lingvoj
Parolata en Italio , San-Marino , Vatikanurbo , Svislando , Slovenio , Kroatio , Francio , Monako , Libio , Tunizio , Eritreo , Etiopio , Somalio , Malto , Albanio , Kanado , Argentino , Brazilo , Meksiko , Venezuelo
Parolantoj 64 800 000
Denaskaj parolantoj proksimume 70 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por proksimume 55 milionoj
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hinde?ropa lingvaro
Italika lingvaro
Latinida lingvaro
Orienta latinida lingvaro
Itala lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Italio, San Marino , Vatikanurbo , Svislando
Reguligita de Accademia della Crusca
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
   ISO 639 -1 it
   ISO 639 -2 ita
   ISO 639-3 ita
   SIL ITN
   Glottolog ital1282
Angla nomo Italian
Franca nomo italien
Vikipedio
v ? d ? r

La itala lingvo ( Pri tiu ĉi sono  a?skultu ; itale: Italiano ) estas latinida lingvo , el la familio de hinde?ropaj lingvoj . ?i estas bazita sur la klerula florenca varianto de la toskana dialekto uzita en la dekkvara jarcento , kiu kiel la aliaj dialektoj de Italio devenas de la neklerula latina lingvo parolata post la disfalo de la romia imperio.

?i estas parolata de 70 milionoj, precipe en Italio kaj Svislando .

La unua teksto en la itala estas de 960 . Inter 960?1225 la itala fari?is literatura lingvo. Dum la 14-a jarcento la florenca dialekto, kiel formigita de Dante Alighieri , Giovanni Boccaccio kaj Francesco Petrarca , fari?is la normo, spite de la manko de politika unueco en Italio ?is la 19-a jarcento . Tamen plejmulto de la nekleraj homoj da?rigis parolante nur siajn regionajn lingvojn ?is la fino de la Dua Mondmilito. ?is la kvindekaj jaroj, nur bone instruitaj homoj kapablis paroli ?in, dum la plej multo de la homoj nur parolis sian lokan dialekton. Pro la disvastigo de la televido, kiu ?iam dissendas en la itala, kaj ?enerala instruado en publikaj lernejoj, kie oni lernas nur en la itala, la plej multo de italoj nuntempe bone konas la norman italan.

Dum la 16-a kaj la 17-a jarcentoj la itala lingvo ?uis grandan presti?on en E?ropo. ?i fari?is kaj plejparte da?re restas la lingvo de la muzikaj terminoj . ?is komenco de la 19-a jarcento la operoj estis verkitaj en la itala lingvo, e? se la komponanto estis en Anglio, Germanio kiel Georg Friedrich Handel , A?strio kiel Mozart a? en Rusio .

Fonologio [ redakti | redakti fonton ]

Bilabialoj Labial-
dentaloj
Alveolaroj Post-
alveolaroj
Palataloj Velaroj
Nazaloj m n ?
Plozivoj p , b t? , d? k , ?
Afrikatoj t?s? , d?z? t? , d?
Frikativoj f , v s , z ? , ( ? )
Triloj r
Lateraloj l ?
Alproksimi?oj j w

La vokaloj de la itala lingvo estas a , e , ? , i , o , ? kaj u .

Alfabeto kaj prononco [ redakti | redakti fonton ]

Prononco
A A
B B
C ? anta? e , i ;

K anta? ?iuj aliaj konsonantoj kaj vokaloj ( che , chi estas prononcataj kiel ke, ki)

D D
E E
F F
G ? anta? e , i ;

G anta? ?iuj aliaj konsonantoj kaj vokaloj ( ghe , ghi estas prononcataj kiel ge, gi)

H Ne estas prononcata (bvl. vidi literojn C kaj G, kaj la digramon SC)
I I
L L
M M
N N
O O
P P
Q K (post q estas ?iam u , prononcata kiel "?" kaj unu vokalo; ?i ?iam estas prononcata kiel k?)
R R
S S ( Z inter du vokaloj kaj anta? b , d , g , l , m , n , r kaj v )
T T
U U
V V
Z kiel en esperanto c a? ?

Digrammi ( digrafoj ) [ redakti | redakti fonton ]

  • GN estas prononcata kiel ?
  • GLI kiel ? kiam ?i reprenzentas la artikolon gli kaj anka? kiam post ?i estas vokalo ( a gli o, fi gli o ), alie ?i estas prononcata kiel en esperanto GLI ( glissare, negligente, glossario ).
  • SC anta? e , i estas prononcata kiel ? , (ekzemple pesce, fascia estas prononcataj kiel pe??e fa??a la sono estas ?iam geminata .) ?i estas prononcata kiel sk kiam ?i estas anta? aliaj konsonantoj kaj vokaloj (anka? sche , schi estas prononcataj kiel en esperanto ske, ski).

Akcento [ redakti | redakti fonton ]

La "grava" akcento estas skribata nur se ?i trovi?as sur la lasta vokalo (ekzemple citta , pero , piu ktp…).

La "akuta" akcento trovi?as sur vortoj, kiuj sen ?i havus la saman skribon por eviti ambiguecojn (ekzemple principi kaj principi, ancora kaj ancora ktp…)

Preska? ?iam ?i estas sur la anta?lasta silabo, sed povas esti sur la lasta, trialasta, kvaralasta kaj malofte e? sur la kvinalasta silabo. Cetere la akcento distingas la vorton e (?i estas), elparolata ? , de la vorto e (kaj), elparolata e , li (tie) de li (ilin), si (jes) de si (oni).

La sonoj kw kaj kkw povas esti esprimataj multmaniere. Kutime oni esprimas ilin respektive per ? QU ? (ekzemple quadro , pentra?o) kaj ? CQU ? (ekzemple acqua , akvo) sed ekzistas esceptoj; la sono kwo uzas ? CUO ? anstata? ? QUO ? (ekzemple cu oco , kuiristo; s cu ola , lernejo; cu ore , koro) kaj ekzistas ununura vorto, kiu uzas ? QQU ? anstata? ? CQU ?, nome soqquadro (malordego).

La litero H neniam estas elparolata kaj distingas la vortojn ha (?i havas), ho (mi havas), hanno (ili havas) de a (al), o (a?) kaj anno (jaro). Cetere ho estas elparolata kiel ? , o kiel o . ?i estas anka? necesa por havi la sonojn k, g, sk anta? e, i (bonvolu vidi supre ?e la priskriboj de tiuj literoj/digramoj).

Simplaj frazoj [ redakti | redakti fonton ]

Ciao! = Saluton!
Come stai? = Kiel vi fartas?
Sto bene = Mi fartas bone
Grazie = Dankon
Arrivederci = ?is revido
Buon giorno = Bonan tagon
Buona sera = Bonan vesperon
Buona notte = Bonan nokton
Ti amo = Mi amas vin.

Italdevenaj esperantaj vortoj [ redakti | redakti fonton ]

?ielo , fari , papo , se , sinjoro , vo?o , -ec- , -a?- , -et- .

Muziko [ redakti | redakti fonton ]

Kelkaj muzikaj vortoj venas el la itala lingvo:

  • Soprano
  • Forte (Forto)
  • Piano (Malforto)
  • Crescendo (Kres?endo)

La Patro Nia [ redakti | redakti fonton ]

Padre nostro che sei nei cieli,
sia santificato il tuo nome;
venga il tuo regno,
sia fatta la tua volonta,
come in cielo cosi in terra.
Dacci oggi il nostro pane quotidiano,
rimetti a noi i nostri debiti,
come noi li rimettiamo ai nostri debitori
e non ci indurre in tentazione,
ma liberaci dal male.
Amen

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]