La Afrikusona Civilrajta Movado a? Usona movado por civilaj rajtoj (en la angla: African-American Civil Rights Movement ) enhavas la agadon de sociaj movadoj en Usono kies celo estas finigi rasisman segregaciadon kaj diskriminaciadon kiuj funkciis kontra? afrik-usonanoj kaj sekurigi la konstitucian balotrajton al ili. Tiu artikolo kovras la fazon de la movado inter 1954 kaj 1968, partikulare ?e la Sudo .
Tiu movado estis karakterizata de grandaj kampanjoj de civila rezistado. Inter 1955 kaj 1968, okazis agoj de senperforta protestado kaj civila malobeo kiu okazigis krizajn situaciojn inter aktivuloj kaj registaraj a?toritatoj. Federalaj, sub?tataj, kaj lokaj registaroj, negocoj kaj komunumoj ofte devis respondi tuje al tiuj situacioj kiuj fokusigis la malegalecojn kiujn devis fronti la afrik-usonanoj . Formoj de protesto kaj/a? civila malobeo estis bojkoto kiaj la sukcesa busa bojkoto de Montgomery (1955?56) en Alabamo; surstrata "amassidado" kiaj la influaj amassidadoj de Greensboro (1960) en Norda Karolino; manifestacioj , kiaj la Mar?o el Selma al Montgomery (1965) en Alabamo; kaj ampleksa gamo de aliaj neperfortaj aktiva?oj.