Korea milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fotokunmeta?o de la milito
Simpligita kronologio de la Korea milito

Korea milito estis korea enlanda milito kun partopreno de pluraj aliaj ?tatoj. ?i komenci?is en 1950 , kvin jarojn post la malvenko de Japanio en la Dua Mondmilito , kaj fini?is en 1953 . Anta?e Japanio okupis Koreion, ?ia malvenko en la Dua Mondmilito ka?zis disdividon de la Korea duoninsulo je du partoj de respondeco: la sovetia kaj la usona. Tiam estis subkomprenate, ke Sovetunio kaj Usono en siaj zonoj de respondeco malarmos la japanajn trupojn kaj foriros. Kontraste al la dekomenca plano la du superpotencoj preferis varti lojalajn al si re?imojn: komunisman en la nordo kaj kontra?komunisman en la sudo.

En la jaro 1949 usonaj kaj sovetiaj trupoj eliris el Koreio, sed la formi?intaj du ?tatoj jam sufi?e forti?is por kontra?stari inter si mem. Amba? koreaj ?tatoj proklamis sin la korea ?tato kaj esperis okupi la tutan duoninsulon.

La milito komenci?is la 25-an de junio 1950 per subita kaj rapida avancado de nord-koreaj trupoj. La nord-korea ?tato proklamis, ke sud-koreaj trupoj unuaj atakis: e? se estis tiel, la sukceso de la unuaj tagoj estis ?e la norda flanko. Jam post tri tagoj da batalado, la 28-an de junio la Korea Popol-Demokratia Respubliko okupis Seulon , sian delonge proklamitan ?efurbon.

Al Suda Koreio helpis Usono kaj pli ol dek aliaj ?tatoj ( Britio , Filipinoj , Kanado , Turkio , Nederlando , A?stralio kaj aliaj malpli grave), al Norda Koreio helpis Sovetunio (?efe ekonomie kaj konsile) kaj ?inio (tre grave, aparte post oktobro de la jaro 1950 ) pere de la Popola Volontula Armeo .

Neniu flanko venkis, do la milito fini?is per disdivido de tuta Koreio je du landoj (Sud-Koreio kaj Nord-Koreio), kies disdivido plu ekzistas nun. Oficiala packontrakto ?is nun ne estas subskribita.

Nomoj de la milito [ redakti | redakti fonton ]

La esprimo "Korea milito" estas pa?so de la anglalingva nomo de la milito ( Korean War ), uzata simile en aliaj lingvoj (i. a. la rusa). En Sud-Koreio, la militon oni nomas la "Okazo de la 25-a de junio " (六二五 事變) -- kvankam iuj nomas ?in anstata?e "韓國戰爭", kiu signifas korean militon (nomante Koreion la? la suda maniero). En Nord-Koreio, oni nomas la militon la "Milito por Liberigi la Patrion " (祖國解放戰爭). Kaj ?inoj nomas la militon 抗美援朝 (" kang m?i yuan chao "), kiu pli malpli signifas "Militon de kontra?stari Usonon por helpi Koreion".



Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]