Johano KALVINO
(latine
Joannes Calv?nus
, de kie devenas la formo esperanta kaj la refrancigo
Jean Calvin
; naskita kiel
Jehan Cauvin
la
10-an de julio
1509
? m. la
27-an de majo
1564
) estis influa
franca
teologo
kaj
pastoro
dum la
Protestantisma Reformacio
. Li multe kontribuis al la disvolvi?o de nova kristana teologia sistemo poste nomita
kalvinismo
. Kalvino unue laboris kiel
humanista
juristo
, anta? ol rompi kun la
Romkatolika Eklezio
?irka? la jaro
1530
. Kiam komenci?is la persekutado de protestantoj en
Francio
, Kalvino fu?is al
Bazelo
(
Svislando
), kie li en
1536
publikigis la unuan eldonon de sia fundamenta verko
Institucio de la Kristana Religio
.
En la sama jaro, Kalvinon invitis
Guillaume Farel
por helpi al la eklezia reformado en
?enevo
. La urba konsilantaro kontra?is la akcepton de la ideoj de Kalvino kaj Farel, tiel ke la du homoj estis forpelitaj. Pro invito de
Martin Bucer
, Kalvino sekve iris al
Strasburgo
, kie li fari?is pastoro de eklezio de francaj rifu?intoj. Li da?re subtenis la reformacian movadon de ?enevo, kien li estis denove invitita por gvidi ?in. Post sia reveno al ?enevo, li enkondukis novajn formojn de ekleziaj direktado kaj
liturgio
, malgra? la kontra?staro de pluraj potencaj familioj de ?enevo, kiuj provis malgravigi lian a?toritaton. Dum tiu periodo anka? alvenis al ?enevo
Miguel Servet
, hispano fami?inta pro sia
hereza doktrino
. Li estis denuncita de Kalvino kaj mortpunita de la urba konsilantaro. Pro la sen?esa alveno de novaj rifu?intoj favoraj al Kalvino, kaj pro la baloto de nova konsilantaro, la kontra?uloj de Kalvino devis forlasi ?enevon. Johano Kalvino dedi?is la finon de sia vivo al la disvolvi?o de la Reformacio, en ?enevo sed anka? tra la tuta
E?ropo
.
Kalvino estis senlaca
polemika
kaj
apologeta
verkisto
, kiu ka?zis multajn teoriajn debatojn. Li anka? inter?an?is amikajn kaj subtenajn leterojn kun multaj reformistoj, inkluzive de
Philipp Melanchthon
kaj
Heinrich Bullinger
. Krom la
Institutoj
n, li verkis komentariojn pri plejmultaj libroj de la
Biblio
, sed anka? teologiajn eseojn kaj
konfesajn dokumentojn
. Li cetere proponis
predikojn
en ?enevo tutsemajne. Kalvinon forte influis la verkoj de
A?gusteno de Hipono
, kiuj interalie inspiris al li la doktrinon de
anta?destinismo
kaj la
plenan suverenecon
de
Dio
rilate al
savo
.
La verkoj kaj predikoj de Kalvino rekte naskis la bran?on de teologio, kiu nun havas lian nomon.
Presbiterianoj
kaj aliaj
Reformitaj Eklezioj
, kiuj ?is hodia? rigardas Kalvinon kiel ?efan influon de siaj kredoj, disvolvi?is tra la tuta mondo. La ideoj de Kalvino konsiderinde influis gravajn religiulojn kaj tutajn religiajn movadojn, inkluzive de
puritanismo
. Pluraj historiistoj e? sugestis, ke kalvinismo kontribuis al la naski?o de
kapitalismo
,
individuismo
kaj
moderna demokratio
en
Okcidento
.
Institutio christianae religionis
, 1597
Same kiel Lutero, Kalvino kredis je:
Kalvino interpretis la
Biblion
por si mem, kvankam li kredis je
la
Kredo Nicea
kaj estis influita de
A?gusteno
kaj aliaj fruaj patroj de la Eklezio;
Malsame ol Lutero
, Kalvino kredas je severa formo de
anta?destinismo
:
kie
Lutero
kredis en
unuobla anta?destinismo
, Kalvino kredis en duobla anta?destinismo. La unuobla diras, ke Dio, anta? la fondo de la mondo, elektis la savotojn kaj poste savas ilin sole per sia senmerita
graco
; nenia homa ago povas ?an?i la anta?decidon de Dio. La graco de Dio instigas fidon en la elektito. Sed
duobla anta?destinismo
, en
kiu kredis
Kalvino
, plue diras ke Dio, per elektado de la savotoj, implice kaj konscie elektis la damnotajn, kaj ke anka? la falo de
Adamo
estis anta?volita de Dio.
Kie katolika penso diras, ke Dio estas ?ioscia, sed homo posedas
libervolon
, Kalvino diras, ke Dio estas ?ioscia,
?ar
lia volo sole estas libera kaj ?iopova. La? Kalvino, la libervolo de homo kontra?dirus la
?iopovecon de Dio
.
Tia duobla anta?destinismo ?ajnas maljusta al la homa okulo, sed efektive estas justa (kvankam super nia malforta homa scio kaj kompreno), ?ar Dio ne povas esti maljusta. Kiel en la libro de
Ijob
.
Notu:
Lia penso pri anta?destinismo estas tre subtila,
tial nur simpla klarigo povas aperi ?i tie.
Merito:
Ni ?iuj meritas punon, la koleron de Dio,
inferon
, ?ar
ni ?iuj pekas. Ni, kiel idoj de Adamo, estas tiel pekemaj, ke ni ne povas
meriti la favoron de Dio. Sed Dio, per sia kompato, donacas al iuj --
la elektitoj
-- la gracon de savanta fido en
Kristo, kies mortpuno repagas kaj kovras niajn
pekojn. Sed tia graco ne estas rajto, ?uldo, premio, rekompenco a?
salajro, sed la libera, senmeritebla donaco de Dio.
Unu grava, praktika konkludo de la anta?destinismo de Kalvino: se
Dio donas al vi la gracon por fidi en Kristo, vi estas unu el la elektitoj,
tial via savo estas certa kaj neperdebla -- "unufoje savita, ?iam
savita" estas la devizo. Pro tio, mona?ismo kaj pentofarado mankas al
kalvinismo, kaj e? virto al malri?eco.
La elektitoj estas rekoneblaj per tri signoj:
- konfeso de fido
- kristana vivo
- amo de la sakramentoj
Sakramento:
la? Kalvino, Kristo klare fondis nur du
sakramentojn:
bapto
kaj
komunio
:
- bapto:
la rito de kristani?o, ?i forlavas viajn pekojn, ne nur pekojn pasintajn sed, la? Kalvino, e? pekojn estontajn, fari?ante pentofaradon superflua. Pro la ?ablono de cirkumcido, Kalvino instruis ke e?
beboj
povas esti baptitaj.
- komunio:
la rita man?o de vino kaj pano, per kiu oni partoprenas en Kristo. La? Kalvino, la korpo kaj sango de Kristo nek estas en la pano kaj vino de komunio
fizike
, kiel katolikismo kaj Lutero instruas, nek nure
simbole
, kiel Zvinglo kaj multe de moderna protestantismo instruas, sed
spirite
, kion Kalvino komprenis kiel la antikva doktrino, la doktrino ja de A?gusteno. La pano kaj la vino nur estas pano kaj vino, sed kiam ni prenas la panon kaj vinon kun fido, ni partoprenas en la graco de Kristo, kiun li tiam sendas al ni per la Spirito Sankta (kaj ne per la pano kaj vino mem).
Pri Diservo
, Kalvino permesis
kantadon de psalmoj
kiel la solan formon de muziko a? e? belarto en pre?ejo. Li malpermesis bildojn de sanktuloj a? e? de Kristo sur la Kruco; sed li permesis
simplan krucon
sen bildo de Kristo.
Kvankam Kalvino estis severa kaj purisma rilate al Lutero, li estis modera rilate al la Svislando de sia tago. Ekzemple, Kalvino kredis je la
Triunuo
, beba bapto kaj profesia pastraro.
Kalvinon grave influis
A?gusteno
, precipe ties penso pri anta?destinismo, sed la kalvinisma doktrino estas multe pli severa ol la a?gustena (kiu diras ke homo posedas libervolon).
Unu el la studentoj de Kalvino estis
Johano Knokso
, kiu poste fondis
presbiterianismon
en Skotlando.