Sanktulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sanktulo, la? diversaj kulturaj medioj kaj religioj, estas persono kiu meritas respektegon kaj admiron, kaj estas proponata kiel imitenda virta homo. La? la kristanaj eklezioj, temas pri persono kiu dumvive persistis en supera kristana virto (amo al Dio kaj servo al proksiluaro), kaj fine la eklezioj rekonis tia.

Etimologio [ redakti | redakti fonton ]

Sanktulo en la greka estas ?γιο? (agios) , la senterulo , ne en la senco de sen?tatano, sed en la senco de evangelie alta spirito, homo ne de tiu ?i mondo sed de tiu estonta: ?i tie oni malkovras la stampo de la platona-bizanca spiritualeco. En la latina sanctus (sanktulo), male, estas homo sankciito, ratifito a? konfirmito de la le?o: en tiu etimologia interpeto ku?as la ideo de kanonizito , publike kaj oficiale rekonito per la le?o, igita normo de konduto kaj ekzemplo de virto; oni notas ?i tie la influon de la romia juro. Fine el la hebrea Kadosh (sankta?o) signifas ulo ”peza” ?ar la sanktulo estas personulo “peze konsista”, grava, granda, glora, potenca: ?i tie vidi?as la semita stampo kie estas substrekata la grando, grandiozeco kaj forto. Nu tiuj tri vidpunktoj reciproke integri?as por difini la figuron de la kristana sanktulo kiu en humilaj homaj terminoj devas reprezenti la supernaturan kondi?on de la Difilo, potenca kaj glora (qadosh), en kiu anta?staris la spirito (a-aghios) kaj agnoskita de la komunumo (sanctus) sanktulo.

Sanktuloj en kristanismo [ redakti | redakti fonton ]

Sanktuloj en la Katolika Eklezio [ redakti | redakti fonton ]

Por la katolika eklezio estas sankta kiu, animita de amo, vivas kaj mortas en la dia graco; do multegaj kristanoj estas sanktaj tiusence. La katolika eklezio (kiel anka? la ortodoksaj eklezioj) kredas je la komuneco de la sanktuloj kiu kunligas ?iujn homojn sen gravaj pekoj , vivajn kaj mortintajn, inter ili kaj kun Dio.

En pli strikta senco, oficiala ("kanonigita") sanktulo estas elstara homo kiu dumvive distingi?is en la praktikado de la kristanaj virtoj la? senmizura formo a? elspezis sian vivon pro sia kredo ( martiro ). La katolika eklezio proklamas sankta personon nur post la rezulto de ordigita proceduro nomata kanonizo per kiu la eklezio certi?as ke la homo jam ?uas je la dia vizio.

Kristanoj katolikaj kaj ortodoksaj pre?as al sanktuloj pu?ite al tio de la komuneco de la sanktuloj kaj de la origina tradicio; protestantaj , tamen, plejparte ne (vidu sube).

La Koncilio de Trento ( 1545 - 1563 ), per kiu la katolika Eklezio respondis al la protestanta reformacio , reasertis la pravecon de la kulto al sanktuloj, sed avertis pri la risko de misuzoj, troigoj kaj supersti?oj , kaj klarigis ke en la mesoj celebrataj honore al sanktuloj la ofero ne estas farata al ili, sed nur al Dio , kiu en la sanktuloj montris sian gloron.

Por esti kanonigita kiel sanktulo de Katolika Eklezio, nuntempe, oni devas:

  1. Esti mortinta (kutime almena? 50 jarojn post ties morto)
  2. Fari almena? du miraklojn sendubindajn (nur unu, se tiu estas martiro)
  3. Esti dum vivo ortodoksa en dogmo (pia)
  4. Havi post morto tiujn, kiuj pledas por sanktigo.

La tri an?eloj kiuj havis nomojn en la Biblio estas anka? nomitaj Sanktuloj, tio estas Sankta Gabrielo , Sankta Rafaelo kaj Sankta Mikaelo .

Sanktuloj en Ortodoksismo kaj aliaj Orientaj ortodoksaj eklezioj [ redakti | redakti fonton ]

Sanktuloj en Protestantismo [ redakti | redakti fonton ]

Marteno Lutero , ?efa iniciatinto de la Reformacio , ne kontra?is la ?ustan memoron pri la sanktuloj, sed li avertis kontra? la risko malklarigi la centran rolon de Kristo . La luterana tiel nomita ≪ A?gsburga Kredkonfeso ≫ (de la jaro 1530 ) deklaris: ≪la memoron pri la sanktuloj oni rajtas proponi, por ke ni imitu ilian kredon kaj iliajn bonfarojn la? la voki?o de ?iu unuope≫. Tamen ?i aldonas: ≪La Biblio ne al ni instruas alvoki sanktulojn a? peti ilian helpon, ?ar la sankta Skribo al ni prezentas nur Jesuon Kriston kiel peranton, favoriganton, pontifikon kaj propetanton≫. Anka? nuntempe plej granda parto de la protestantaj eklezioj kaj komunumoj estas tute kontra?aj al kulto de sanktuloj, sed kelke el ili ne forigas de la kristana pieco la rolon de la sanktuloj, unualoke de Sankta Maria , patrino de Jesuo.

Sanktuloj ekster la kristanismo [ redakti | redakti fonton ]

Sanktuloj en judismo [ redakti | redakti fonton ]

Sanktuloj en islamo [ redakti | redakti fonton ]

Sanktuloj en hinduismo [ redakti | redakti fonton ]

Sanktuloj en budhismo [ redakti | redakti fonton ]

Sanktuloj en la ceteraj kredoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Proverbo [ redakti | redakti fonton ]

Ekzistas pluraj proverboj pri sanktulo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof , inter ili [1] :

  • Citaĵo
    ?   Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos.  
  • Citaĵo
    ?   ?irka? sanktuloj diabloj vagas.  
  • Citaĵo
    ?   Neniu sanktulo estas sen makulo.  



Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Zamenhof, L.L.. (2001) Franko Luin: Esperanta Proverbaro (PDF).