Jerusalemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jerusalemo
hebree   ????????????? , arabe   ??????
?efurbo
De supre maldekstren
Jerusalema panoramo vidata el Mamilla , la Malnova Urbo kaj la Kupolo de la Roko , so?ko en la Malnova Urbo , Kneset , Muro de lamentadoj , Turo de Davido kaj muroj de la Malnova Urbo
Blazono
Oficiala nomo: ????????? ????????
Moto: La plej sankta urbo en Judismo
Kromnomoj: Ir ha-Kodesh (Sankta urbo), Bayt al-Maqdis (Domo de Sankteco)
Lando Israelo / Palestino (Disputata)
Distrikto Jerusalemo
Historiaj regionoj
Montaro Judea montaro
Memorinda?oj
Konstrua?oj
Seki?intaj riveroj Uedoj
Situo Jerusalemo
 - alteco 630  m s. m.
 - koordinatoj 31° 46′ 45″ N 35° 13′ 25″ O  /  31.77917 °N, 35.22361 °O  / 31.77917; 35.22361 (mapo)
Plej alta punkto 826
Plej malalta punkto 606
Areo 125,2  km²  (12 520  ha )
 - de metropolo 652  km²  (65 200  ha )
Lo?antaro 919 438  ( 2018 )
 - de metropolo 1 253 900
Denseco 7 343,75 lo?./ km²
 - de metropolo 1 923 lo?./ km²
Fondo -
 - esti?o eneolito
 - transiro al urbo 19-a jarcento anta? Kristo
 -  kanaana urbo 14-a jarcento anta? Kristo
Urbestro Zaki al-Ghul (oriente)
Moshe Lion (okcidenta)
Horzono IST (UTC+2)
 - somera tempo ISST (UTC+3)
Po?tkodo
Telefona anta?kodo +972 2
Loko de Monda hereda?o de UNESKO
Nomo Jerusalemaj remparoj
Tipo de hereda?o kultura hereda?o
Jaro 1981 (#5)
Numero 148
Regiono Arabaj ?tatoj
Kriterioj ii, iii, vi
Antikvaj izraelidoj Templo de Jerusalemo
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo de Jerusalemo enkadre de Israelo
Situo de Jerusalemo enkadre de Israelo
Situo de Jerusalemo enkadre de Israelo
Mapo de la malnova urbo en de la nova.
Mapo de la malnova urbo en de la nova.
Mapo de la malnova urbo en de la nova.
Vikimedia Komunejo: Jerusalem
Retpa?o: jerusalem.muni.il angle
jerusalem.muni.il
jerusalem.muni.il arabe
Map
Kneset estas la parlamento de Israelo
Supera Tribunalo de Israelo .

Jerusalemo ( hebree   ??????? , Jeru?alajim , arabe   ???????? , Al-Quds "la sankta", oficiale en Israelo ????????? ???????? Ur?alim al-Quds "Jerusalemo la sankta") estas urbo en Mezoriento kaj unu el la plej antikvaj urboj en la mondo. Esperante ?i estis kelkfoje skribita kiel Jeruzalemo (kun "z" anstata? "s"). [1]

Israelo pretendas Jerusalemon kiel nedividitan ?efurbon en la ?tato de Israelo. Male, Palestino pretendas ?ian orientan flankon. La plimulto de la ?tatoj agnoskas nek unu nek la alian pretendon kaj lasas la aferon al amba?flankaj interkonsentoj. Neniu ?tato rekonas la tutan Jerusalemon kiel israelan krom Israelo, sed kelkaj rekonas pretendojn de Israelo al Okcidenta Jerusalemo kaj/a? de Palestino al Orienta Jerusalemo. ?iuj tri grandaj monoteismaj religioj ( judismo , kristanismo , islamo ) konsideras ?in kiel "Sanktan urbon", sed tio estas anka? motivo de bataloj pri tiu ?i urbo. Dum sia longa historio, Jerusalemo estis detruita almena? dufoje, sie?ita 23 fojojn, konkerita kaj rekonkerita 44 fojojn, kaj atakita 52 fojojn.

Jerusalemo etendi?as en Judea montaro sur limo de marbordoj de Mediteraneo kaj Morta Maro , sur rando de Judea dezerto . La somero en Jerusalemo estas varma kaj seka, la vintro malvarma kaj pluva, kaj de tempo al tempo anka? ne?as.

La? la stato de 2019 en Jerusalemo vivis 936 425 lo?antoj sur areo de 125,42 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas lo?denson de 7 466 lo?antoj/km².

Geografio [ redakti | redakti fonton ]

La konsisto de Jerusalemo estas ege komplika kaj historie kaj nuntempe. Diversaj kvartaloj havas diferencajn konsistojn. Ejn Kerem (arabe ??? ????; hebree ??? ???; anka? transskribata En Kerem, Ein Kerem kaj Ain Kerem, en traduko "fonto de la viteja monto") estas antikva urbo ene de la nuntempaj urbaj limoj de Jerusalemo. La? la kristana tradicio ?i tie naski?is Johano la Baptisto , kaj sekve la loko fari?is pilgrimejo. Aliaj kvartaloj estas Talbiya , Mamila kaj aliaj.

Klimato [ redakti | redakti fonton ]

La urbo havas tipan mediteranean klimaton, kun varmegaj kaj sekaj someroj, varmaj ?is malvarmaj printempoj kaj a?tunoj, kaj malvarmaj, malsekaj vintroj. Granda ne?ofalo okazas regule dum vintro, avera?e dum 4 vintroj el 5. Januaro estas la plej malvarma monato en la jaro, kun avera?a monata temperaturo de 8 °C ( 46 ). Julio kaj a?gusto estas la plej varmegaj monatoj, la avera?a temperaturo 23 °C ( 73 ). [2] Temperaturoj grande varias de tago al nokto, kaj en Jerusalemo la vesperoj kutime estas malvarmaj e? dum somero. La avera?a jara pluv-nivelo estas ?. 590 milimetroj (23 coloj) kun pluvo ?efe okazanta inter Oktobro kaj Majo. [2]

Deveno de la nomo de urbo [ redakti | redakti fonton ]

La hebrea lingvo [ redakti | redakti fonton ]

La plej malnovaj dokumentoj, menciantaj la nomon de Jerusalemo, estas egiptaj malbenaj surskriba?oj (el la 19-a kaj la 18-a jarcento anta? Kristo), per kiuj estis malbenataj potencaj malamikoj de Egiptio, kiuj atakis ?in ofte ?uste el la regiono de Sirio-Palestino. La nomoj de urbo aperas en tiuj ?i surskriba?oj kiel A?aman a? Ra?laman .

Konsonantoj ? kaj m poste aperas anka? en simila nomigo - en libro Genezo estas menciata Mel?isede? , re?o ?alem - urbo, kiu estas identigata kun Jerusalemo. La nomigo de tiu ?i urbo kiel Jebus poste eliras de jebusejoj , kiuj devene lo?is en la urbo. La nomo Jerusalemo eble esti?is per kuni?o de tiuj ?i du esprimoj al Jebus-?alem . La tradicio poste priskribas Jerusalemon kiel "urbo de trankvilo" (hebree ´ir ?alom ). Sed la esti?o de la nomigo estas sen?ese ne klara.

La? Midra?o Jerusalemo havas sume 70 nomojn, multaj el ili estas poemaj. Sed kelkaj tiuj ?i esprimoj estas uzataj ?is nun, precipe "Urbo de Davido", "Ciono" a? "Sijono" (sed la nocio Ciono markas prefere la Templan monton ).

La ceteraj lingvoj [ redakti | redakti fonton ]

En la jaro 131 imperiestro Hadriano lasis konstrui sur ruinoj de Jerusalemo romian urbon, kiu estis nomita " Colonia Aelia Capitolina " - Aelio estis unu el la nomoj de imperiestro Hadriano kaj vorto "Capitolina" estas oma?e de la romia plej supera dio Jupitero Capitola.

En la araba estas disvastigita nomo por Jerusalemo "Al-Kuds" (????????), kio la?vorte signifas "Tiu sankta (urbo)". Sed la devena nomo por Jerusalemo en la araba devenas ?uste el la latina "Aelia" - "Ilija" (arabe ?????).

Sankteco de Jerusalemo [ redakti | redakti fonton ]

Por la judoj Jerusalemo estas tre sankta loko. Tio ?i fontas el la juda kredo, ke tiun ?i lokon Dio elektis por si, por ke li restadu ?i tie. Plie en jerusalema Templo dum mil jaroj okazis diservo . Biblio kaj Hala?o enhavas kelke da ordonoj kunigitaj kun Jerusalemo, inter ili estas, krom aliaj, ordono valida por ?iuj viroj "vidi?i trifoje dum la jaro anta? Sinjoro" en Templo.

Kupolo de la Roko kaj Muro de lamentadoj .

La kristanoj havas al Jerusalemo ambivalencan rilaton. En unu flanko tio estas urbo, en kiu trovi?as lokoj rememorigantaj eventojn de la vivo kaj la morto de Jesuo , ekz. Via Dolorosa (krucuma vojo) a? Baziliko de la Sankta Tombo (loko, kie la? tradicio Jesuo estis sepultita). Sed en alia flanko la neniigo de Jerusalemo dum la unua juda milito estis komprenata kiel punigo de Izraelo pro tio, ke ?i rifuzis Jesuon kiel mesion . En periodo de bizanca regado Jerusalemo kiel kristana urbo estis denove konstruita, sed Templa monto estis lasita dezerta kiel rememorigo de la neniigo de urbo. La signifeco de Jerusalemo ascendis, kiam la urbo falis en la manojn de islamanoj , precipe poste dum krucmilitoj . Kiam Sankta Lando falis en la manojn de krucistoj , Jerusalemo ?an?i?is en ?efurbon de la krucista Jerusalema re?lando , sed kiu ne da?ris longe.

Baziliko de la Sankta Tombo .

La kristanoj celas sian atentemon al Jerusalemo grandmezure tra metaforaj mencioj en Biblio, kie Jerusalemo estas priskribata kiel sankta nemakuligita loko. Oni ofte parolas pri "?iela Jerusalemo" kontra? Jerusalemo tera. La kristanoj ne estas do katenitaj al Jerusalemo tro firme - des pli prefere, ke balda? post la esti?o de kristanismo la plej grava centrejo de kristanismo fari?os Romo kaj respektive Konstantinopolo .

Komence de sia agado Mohamedo instruis la islamanojn dum la pre?oj turni?i per la viza?o direkte al Jerusalemo, sed pli poste li ?an?is siajn ordonojn kaj destinis, por ke ili pre?u direkte al Mekao . Tio estis enskribita tiel e? en Koranon . Tiu ?i destino evidente fontis el tio, ke Mekao estis komerca centro de Araba duoninsulo , dume Jerusalemo ludis tiudirekte nur duarangan rolon. Eble tio estis anka? pro kverelo, kiu eksplodis en Medino inter Mohamedo kaj la judoj, kiuj rifuzis akcepti la novan doktrinon. La loko de la islama diservo ?iuokaze fari?is Ka'ba en Mekao.

En Korano mem estas pri Jerusalemo nenia mencio, almena? ne eksplicita. Sed la kutimaj islamanaj komentarioj identigas la lokon, de kie Mohamedo supreniri en la sepan ?ielon , por viziti paradizon kaj inferon kaj paroli kun Alaho kaj profetoj, kun la Templa monto. Por rememorigi tiun ?i eventon poste estis sur tiu ?i monto konstruita moskeo Al-Aksa kaj el Jerusalemo fari?is la tria plej sankta urbo de la sunaisma islamo.

Historio de Jerusalemo [ redakti | redakti fonton ]

La esti?o de urbo kaj la periodo de la unua Templo [ redakti | redakti fonton ]

Elfosita?oj el tempo de re?o Davido.

La kerno de Jerusalemo esti?is en eneolitiko sur alta?o, kiu hodia? estas nomata kiel Urbo de Davido . ?an?o el intermita sidejo en regulan urbon okazis en la 19-a jarcento anta? Kristo. En la 14-a jarcento anta? Kristo Jerusalemo estis jam fortikigita kaj grava kanaana urbo. [3]

La? bibliaj informoj la urbo estis minimume ?is la 11-a jarcento anta? Kristo lo?ata de jebusanoj kaj ?irka? la jaro 1000 a. K. Jerusalemo falis en la manojn de izraelidoj (gvidataj de re?o Davido ) kaj sekve ?i estis destinita kiel ?efurbo de la izraela re?lando . En Jerusalemon estis onidire transportita Arko de Kontrakto , do Jerusalemo fari?is ne nur administra, sed anka? religia centrejoj. Filo de Davido, Salomono , poste la? tradicio plie ekkonstruis en la urbo Templon de Jerusalemo , kio signife plifortigis la pozicion de Jerusalemo. Sed arkeologia esploro montris, ke en la 10-a jarcento estis nure montara vila?o. [4]

Sed dum la sekvantaj jarcentoj tiu ?i vila?o ekkreskis en urbon. Dum regado de re?o ?izkija Jerusalemo estis (tiam jam multe pli granda) en la jaro 701 a. K. sie?ita fare de asiria soldataro. Sed Jerusalemo supervivis la sie?adon (diference de nordizraela Samario , kiu estis en 722 a. K. konkerita), krom alia danke al Silua tunelo , kiu alkondukis akvon el fonto Gi?on trovi?anta ekster la urbo, en rezervujon Siloe interne de la remparoj. [5] Sed en la jaro 598 a. K. Jerusalemo estis konkerita fare de babilonia soldataro. Dum provo je ribelo kontra? la babilona superregado la urbo estis en la jaro 586 a. K. konkerita denove - babilona re?o Nebukadnecar la 2-a neniigis la jerusaleman Templon kaj grandan parton de lo?antaro li forkondukis en babilonan militkaptitecon.

Modelo de la Dua Templo, konstruita fare de Herodo la Granda , la? esplorado de la malfrua 20-a jarcento

La periodo de la dua Templo [ redakti | redakti fonton ]

Post tio, kiam Babilonio estis priregita fare de persanoj kaj Kiro la 2-a permesis revenon de la militkaptitoj kaj proklamis la religian liberecon, Jerusalemo estis proksimume post 70 jaroj denove konstruita kiel ?efurbo de juda provinco. Balda? estis renovigita anka? Templo, kiu estis ?ifoje proporcie modesta. En 332 a. K. Aleksandro la Granda konkeris la landon, sed Jerusalemo ne estis tu?ita. Komencis periodo de helenigo , la izraela lando estis unue sub superregado de ptolemeoj , ekde la jaro 198 a. K. poste sub regado de sele?kidoj . La plej superaj judaj tavoloj komplezeme akceptis la grekajn kutimojn. Sed tio fine turni?is kontra? la judoj, kiam Antio?o la 4-a Epifanes proklamis en la tuta imperio ununuran kulton kaj en la jerusalema Templo estis sur loko de altaro konstruita statuo de Dio Olimpa. Sekve en la jaro 167 a. K. eksplodis makabea ribelo , kiu Judeon senigis de la fremda regado - regadon ekprenis hasmoneoj .

Jean Fouquet : Ptolemeo la 1-a Soter en la jaro 320 anta? Kristo estis enrajdanta en Jerusalemon.

La regado de hasmoneoj da?ris ?is la jaro 63 a. K. , kiam Jerusalemon konkeris romianoj . En 37 a. K. estis de Romo nomumita juda tetrarko Herodo la Granda , kiu disvastigis la urbon kaj esence plibeligis - li lasis alikonstrui Templon, multajn stratojn li lasis pavimi per [[]]marmoro, li lasis konstrui fortika?on Antonia. Post lia morto en 4 a. K. administris Judeon romiaj prefektoj kaj prokuratoroj, kiuj pase de la tempo sen?ese pli nesenteme intervenis en la aferojn de judoj kaj ?etigis la landon en ?aosojn.

En 66 fine eksplodis kontra?romia ribelo - komencis la unua juda milito . En 69 la romianoj eksie?is Jerusalemon, kaj kiam ?i estis en la jaro 70 preska? malsatmortigita, ili konkeris ?in. Ili forbruligis la Templon kaj la tutan urbon ili tute egaligis kun la tero. El Templo restis nur la okcidenta muro - kiu poste estos nomita Muro de lamentadoj .

La romia kaj la bizanca superregado [ redakti | redakti fonton ]

Jerusalemo restis en la ruinoj ?is regado de imperiestro Hadriano , kiu denove konstruis ?in kiel romian urbon, nomita Kolonia Aelia Kapitolina ( 135 ) kaj malpermesis al la judoj eniri en ?in. Sed la malpermeso ne estis strikte konservata - ankora? en tiu sama jarcento esti?is en Jerusalemo juda kvartaleto.

Imperiestro Konstanteno la 1-a klopodis ?an?i Jerusalemon en kristanan urbon, li renovigis do la malpermeson de Hadriano. Sed li milde cedis, kiam li permesis al la judoj la eniron en la urbon por unusola tago en la jaro - dum datrevena tago de la ruinigo de Templo ( Ti?'a be'av ). Patrino de Konstanteno la Granda, Helena , la? legendo vizitis Jerusalemon, kie ?i trovis supozitajn restojn de kruco, sur kiu estis supozeble krucumita Jesuo . ?i difinis lokon kaj sur tiu ?i loko estis konstruita baziliko de la Sankta Tombo (iam markata kiel "Dia tombo").

Sekvanto de Konstanteno, Juliano Apostato , kiu batalis kontra? la kristanismo, nuligis la malpermeson en la urbon kaj anka? komencis konstruadon de nova juda Templo , sed la sekvanta jaro ( 363 ) li mortis dum militiro kontra? Persio . Liaj sekvantoj poste realigis denove kristanismon.

Jerusalemaj remparoj .

La islama kaj la krucista periodo [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Jerusalema re?lando  kaj Krucmilitoj .

En la jaro 638 Jerusalemo, regata fare de la bizancaj kristanoj, estis konkerita fare de la islamanoj, kiuj rapide permesis al la judoj kaj la kristanoj revenon en Jerusalemon. Sur Templa monto estis konstruita moskeo Al Aksa kaj la Kupolo de la Roko .

En la jaro 1099 Jerusalemon konkeris krucistoj - ili masakris la islamajn kaj la judajn lo?antojn kaj la urbo fari?is centrejo de Jerusalema re?lando . Post malvenko de la krucistoj en batalo apud Hattin en la jaro 1187 pli proksime al la urbo venis Saladino , post mallongtempa sie?ado li subjugis la urbon kaj redonis sub la islama regado. En 1192 Saladino fermis armisticon per interkonsento de Ramlo , kiu sekurigis liberan aliron al la kristanaj pilgrimantoj en la urbon.

Kun la reveno de la islama regado super la urbo en Jerusalemon revenis anka? la judoj. En la 13-a jarcento poste regado super la urbo alternis inter kristanoj kaj islamanoj, sed finfine la krucistoj estis post falo de Akko , la lasta krucista rifu?ejo, en la jaro 1291 definitive elpelitaj.

La periodo de Osmanida imperio [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Osmanida imperio  kaj Jerusalemaj remparoj .

En la jaro 1517 Jerusalemo falis en la manojn de Osmanida imperio kaj la urbo enpa?is en periodon de prospero. Sultano Sulejmano la 1-a konstruis ?is nun konservitaj jerusalemajn remparojn , li renovigis burgaron kaj la turon de Davido. Sed kun longe da?ranta falo de la osmanida imperio malboni?is anka? la kondi?oj de Jerusalemo kaj grandaj partoj meze de la urbo senhomi?is. En la 18-a kaj la 19-a jarcentoj la juda lo?antaro komencis multnombri?i en Jerusalemo, ke fine en la jaro 1844 ili estis la plej nombra grupo (7120 judoj, 5000 islamanoj kaj 3390 kristanoj). Multaj judoj en la urbo estis sefardoj kun osmana ?tataneco, kiu certigis proporcie favorajn jurajn kaj ekonomiajn kondi?ojn. A?kenazoj tiun ?i avanta?on ne havis, tial ili estis malpli ri?aj kaj ilia nombro estis tial multe malpli granda. Helpis ilin tial organizo He?aluco , tra kiu al la a?kenazoj kontribuis judoj el iliaj naskolandoj.

Jerusalemo sur bildkarto el la jaro 1933

La brita regado [ redakti | redakti fonton ]

En la unua mondmilito Jerusalemo falis la 10-an de decembro 1917 al britoj . La sekvantan tagon enpa?is en la urbon armea komandanto Edmund Allenby . La pozicio de la urbo ascendis kun la alveno de britoj kaj ?i fari?is signifa centrejo. Kun fondo de Britmandata Teritorio Palestino (angle British Mandate of Palestina ) en la jaro 1920 la urbo estis loko de sidejo de la plej supera komisaro. Cionistoj plie konstruis en la urbo sidejon de Nacia Instituto, en kiu rezidis Juda Agentejo kaj Juda Nacia Konsilantaro (Vaad Leumi). En la jaro 1925 estis sur monto Skopus malfermita Hebrea universitato . Estis anka? fonditaj novaj jerusalemaj kvartaloj ekster la remparoj de la urbo - kaj la judaj kaj la arabaj.

Lo?antoj de juda kvartalo fu?antaj tra Sijona pordego.

Milito je sendependeco kaj dividigo de Jerusalemo [ redakti | redakti fonton ]

La? Plano de UN pri divido de Palestino estis supozate, ke Jerusalemo komune kun Betlehemo estos internacia teritorio. Sed kiam eksplodis la unua arab-israela milito (Milito je sendependeco), amba? flankoj ignoris tiun ?i statuson klopodante akiri regadon super Jerusalemo. La arabaj ta?mentoj ekblokis al la judoj vojon en Jerusalemon kaj haltigis alkondukon de akvo en la urbon. Sole armigitaj konvojoj kapablis penetri en la urbon je prezo de grandaj perdoj kaj alveturigi provizojn en ?in.

Kiam la britoj la 14-an de majo 1948 foriris el la lando kaj Israelo proklamis la sendependecon, enpa?is en la landon Arabaj legioj kaj la bataloj eksplodis tutplene. La arabaj legioj jam la 18-an de majo enpa?is la urbon kaj la sekvantan tagon ili venis ?is la juda kvartalo. Sed la 20-an de majo la israelaj ta?mentoj reakiris la teritorion reen. Sed ne por longa tempo ? la 28-an de majo la juda kvartalo falis en la manojn de la araboj. La 1-an de junio la israelanoj komencis malvenki en Jerusalemo. En julio estis ankora? farita provo konkeri reen la Malnovan Urbon, sed ?i ne sukcesis.

Post fina armistico do restis al la israelanoj sole la okcidenta parto de Jerusalemo. En decembro de 1949 translo?i?is en ?in Kneset . Trans?ovi?i devis anka? Hebrea universitato. La 5-an de decembro 1949 David ben Gurion poste proklamis Jerusalemon kiel ?efurbo de Israelo.

La unui?inta Jerusalemo [ redakti | redakti fonton ]

Muzeo de Israelo .

La 5-an de junio 1967 eksplodis Sestaga milito . Jordana armeo pripafadis la judan urbon kaj konkeris konstrua?on de registaro. Sed la israela armeo (Cahal) repu?is la jordanan atakon kaj komencis kontra?atakon, en kiu ?i fortran?is Jerusalemon de Ramalaho . Sekve la israelanoj tra Leona pordego venis en Malnovan Urbon kaj priregis la tutan jerusalemon kaj la palestinaj lo?antoj akiris da?ran restadon, sed ne ?tatanecon. La Israela registaro aneksiis Orientan Jerusalemon (kontraste kun ?isjordanio, kiu estis okupaciita sed ne aneksita oficiale), kaj do ?i proponis Israelan civitanecon al la arabaj lo?antoj, kiuj rifuzis ?in. En la lastaj kvardek jaroj la Israela registaro anka? konstruis novajn kvartalojn en orienta Jerusalemo kie nun lo?as judoj. ?i tiu movo kolerigis la arabojn, kiuj vidas ?in kiel parto de plano por "judigi" Jerusalemon. Subtenantoj de Israelo neas la ekziston de simila plano, atentigante ke la proporcio de araboj inter la lo?antoj de Jerusalemo ne falis de kiam Israelo okupaciis la tutan urbon, kio evidente ne veras.

Evoluo de la lo?antaro [ redakti | redakti fonton ]

Ortodoksa judo en la strato Ben-Jehuda.

En 1979 jam lo?is 50 000 judoj en orienta Jerusalemo, en 1993 jam 160 000. La parto de la judaj lo?antoj en Jerusalemo estis entute 65 % en 2005, la araba parto 32 % kaj la kristana 2%. [6]

La sekva tabelo montras la kreskon de la lo?antaro.

Nombro de lo?antoj en Jerusalemo
jaro judoj islamanoj kristanoj sume
1525 1 000 3 700 ? 4 700
1538 1 150 6 750 ? 7 900
1553 1 634 11 750 ? 13 384
1562 1 200 11 450 ? 12 650
1844 7 120 5 000 3 390 15 510
1876 12 000 7 560 5 470 25 030
1896 28 110 8 560 8 750 45 420
1922 34 000 13 400 14 700 62 600
1931 51 200 19 900 19 300 90 500
1944 97 000 30 600 29 400 157 000
1948 100 000 40 000 25 000 165 000
1967 195 700 54 963 12 646 263 307
1980 292 300 ? ? 407 100
1985 327 700 ? ? 457 700
1987 340 000 121 000 14 000 475 000
1990 378 200 131 800 14 400 524 400
1995 482 000 164 300 16300 662 600
1996 421 200 ? ? 602 100
2000 448 800 208 700 ? 657 500
2004 458 000 225 000 15 000 706 000

Jura pozicio de Jerusalemo [ redakti | redakti fonton ]

Problemaro de la statuso [ redakti | redakti fonton ]

Jam ekde la jaro 1948 la jura kaj la internacia statusoj de Jerusalemo estas komplikaj kaj neklaraj. Plano de UN pri divido de Palestino planis, ke Jerusalemo estos, komune kun Betlehemo , internacia zono, kiun administros ta?mentoj de UN kaj konsilantaro konsistanta el reprezentantoj de la lo?antoj de la zono. Sed en la unua araba-israela milito Jerusalemo estis dividita inter ?tato Israelo kaj Jordanio (al tiu falis anka? Betlehemo). ?tato Israelo agnoskis tiun ?i staton, sed ne judaj terorismaj organizoj Irgun kaj Lehi, kiu plu en Jerusalemo da?rigis en sia sendependisma agado, kvankam en la cetero de Israelo tiuj ?i organizoj estis enmembrigitaj en la israelan armeon.

En decembro de 1949 Israelo proklamis Jerusalemon (respektive ties okcidentan parton) kiel sian ?efurbon. ?enerala Asembleo de UN la saman monaton akceptis rezolucion, postulanta la internacian statuson de Jerusalemo.

Post Sestaga milito , en kiu Israelo konkeris anka? la orientan parton de Jerusalemo, Kneset rajtigis la israelan armeon, por ke ?i komencu labori pri le?o, kiu, rilate al la rezultoj, disvastigus la limojn de Israelo. Esti?is tiel la Jerusalema Le?o a? "Baza le?o: la ?efurbo de Israelo", kiu estis proklamita en la jaro 1980 kaj kiu diras, ke Jerusalemo, la tuta kaj la unui?inta, estas ?efurbo de Israelo . La internaciaj komunumoj (Rezolucio de UN n-ro 478) ne agnoskas tiun ?i bazan le?on kaj komprenas la proklamon de tiu ?i le?o kiel okupacion. UN plie elvokis siajn membrajn ?tatojn, por ke ili trans?ovu siajn ambasadorejojn el Jerusalemo (lastaj ambasadorejoj estis trans?ovitaj ?is Tel-Avivo nur en la jaro 2006). Kontra?e al tio, la israela registaro proklamas, ke ne temas pri la okupacio. La plej Supera Tribunalo de Israelo eldonis al tio decidon, ke la centro de Jerusalemo estas neapartigebla parto de ?tato Israelo.

La situacion plie komplikas ankora? sinteno de la palestinanoj, kiuj konsideras Jerusalemon kiel ?efurbon de la estonta memstara ?tato Palestino .

La 2a de januaro 2018, la Kneset adoptis per sia dutriona plimulto le?on, por rezigni neniun ajn parton de Jerusalemo en favoro de la palestinanoj [7] .

Hebrea universitato .
Nacia Biblioteko de Israelo .

Kulturo kaj vidinda?oj [ redakti | redakti fonton ]

Muzeoj [ redakti | redakti fonton ]

En Jerusalemo trovi?as multaj muzeoj.

Unu el la plej konataj estas Muzeo de Israelo , kiu enhavas grandan kolekton de arkeologiaj trovita?oj inkluzive de Pergamenaro de Morta Maro , modelo de Jerusalemo el la tempo de Jesuo [8] .

Muzeo speciale celita al arkeologio estas poste Muzeo Rockefeller . La belarto estas denove ekspoziciata en la Domo Ti?o . Pri la urbo mem montri?as ekspozicia?oj en la muzeo en la turo de Davido [9] .

?ad Va?em estas muzeo kaj samtempe monumento de Holoka?sto . En nelasta vico situas en Jerusalemo anka? Islama muzeo .

Konstrua?oj [ redakti | redakti fonton ]

La historia juda tombejo de Jerusalemo.
Monto Herzl - estas la nacia tombejo en Israelo.
Izraela Akademio de Sciencoj kaj Beletroj .
Akademio de la Hebrea Lingvo .
Becalel Akademio de Artoj kaj Desegno .
Nacia Botanika ?ardeno de Israelo .

La jerusalema urbocentro i?is en 1981 monda kulturhereda?o de Unesko. Ekde la mezepoko ?i enhavas la armenan kvartalon en la sudokcidento, la kristanan en la nordokcidento, la judan en la sudoriento kaj la islaman en la nordoriento, kaj estas ?irka?ita de preska? tute konservitaj remparoj . La murego de la iama urbo de Davido havas plurajn turojn kaj originale sep pordegojn, inter kiuj estis tri grandaj kaj kvar malgrandaj; aldoni?is oka en la jaro 1889.

En la kristana parto de la urbocentro trovi?as la nova pordego, ?e la limo al la armena parto la pordego de Jafo kaj ?elime al la islamana parto la Damaska pordego . En la islamanan parton gvidas la pordego de Herodo, la ora pordego kaj la pordego de Stefano. En la juda parto trovi?as la pordego de Ciono kaj la ruba?pordego.

Sudokcidente de la urbocentro staras la monto Ciono kun la supozita tombo de la re?o Davido. Oriente trovi?as la Olivarba monto kun la ?ardeno Getsemano . Gravaj kristanaj ejoj estas la Baziliko de la Sankta Tombo starigita sur la fundamentoj de pre?ejo el la 4-a jarcento kaj la Via Dolorosa .

La ?irka? 400 metrojn longa okcidenta muro, nomata muro de lamentadoj , estas parto de la subtenmuro de la ebena?o sur kiu staris la granda templo de Herodo la Granda .

Gravaj islamaj konstrua?oj sur la Templa Monto estas nuntempe la Kupolo de la Roko kaj la moskeo Al-Aksa .

La Pordego de Jaffa estas ?tona arka?o en la muroj de la Malnova Urbo.

Muziko [ redakti | redakti fonton ]

La urbo havas du profesiajn orkestrojn ? Jerusaleman simfonian orkestron kaj Israelan Kameratan Jerusalemo.

Teatro kaj kino [ redakti | redakti fonton ]

Trovi?as en la urbo anka? kvanto de teatroj (ekz. Jerar Ba?char, Bet ?muel a? Jerusalema teatro) kaj kinejoj ? en kelkaj el ili estas aran?ataj anka? internaciaj filmaj festivaloj.

Universitatoj [ redakti | redakti fonton ]

La plej signifa kleriga centrejo estas Hebrea universitato , en kies proksimeco situas Jerusalema nacia kaj universitata biblioteko.

Festivaloj [ redakti | redakti fonton ]

Unu el la ?efaj kulturaj eventoj de la jaro estas Israela festivalo.

Transporto [ redakti | redakti fonton ]

Komunikiloj [ redakti | redakti fonton ]

  • The Jerusalem Post estas centrisma gazeto bazita en Jerusalemo, fondita en 1932 dum la Brita Mandato de Palestino de Gershon Agron kiel The Palestine Post. En 1950, ?i ?an?is sian nomon al The Jerusalem Post.

Naski?intoj en la urbo [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka?: Kategorio:Naski?intoj en Jerusalemo

Mortintoj en la urbo [ redakti | redakti fonton ]

Vidu la kategorion: Kategorio:Mortintoj en Jerusalemo

?emelurboj [ redakti | redakti fonton ]

Interkonsento de kooperacio kun Marsejlo , Francio , ekde 2006.

Panoramo de la templa monto, inkluzive de la moskeo Al-Aksa kaj la ora kopolo de la roko, kaj de la okcidenta nova urbo en la fono, vide el la olivarba monto. fotita je decembro 2007
Panoramo de la templa monto , inkluzive de la moskeo Al-Aksa kaj la ora kopolo de la roko , kaj de la okcidenta nova urbo en la fono, vide el la olivarba monto . fotita je decembro 2007

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Zamenhofo mem skribis ?in en amba? manieroj. Jerusalemo . Reta Vortaro . Arkivita el la originalo je 2021-04-11. Alirita 2021-04-11.
  2. 2,0 2,1 http://www.weather.com/outlook/travel/businesstraveler/wxclimatology/monthly/graph/I?0010?from=month_bottomnav_business The Weather Channel, Monthly Averages for Jerusalem, Israel
  3. Israel Finkelstein kaj Neil Asher Silberman. Objevovani Bible. Svata Pisma Izraele ve sv?tle moderni archeologie . 1. vyd. Praha: Vy?ehrad, 2007. ISBN 978-80-7021-869-3 . [plu sole Objevovani Bible ]. p. 125.
  4. Objevovani Bible. p. 125.
  5. Milo? Bi?. Stopami davnych v?k?. Mezi Nilem a Tigridem . 1. vyd. Praha: Vy?ehrad, 1979. p. 100n.
  6. Presseaussendung, The Central Bureau of Statistics, Majo 2006, PDF
  7. Cyrille Louis (2a de januaro 2018). La Knesset verrouille le statut de Jerusalem (Kneset ?losas la statuson de Jerusalemo)  ( france ). Le Figaro .
  8. Modelo de Jerusalemo el la tempo de Jesuo . Arkivita el la originalo je 2015-02-16. Alirita 2010-10-08.
  9. "Tower of David-Museum of the History of Jerusalem" . Arkivita el la originalo je 2015-04-27. Alirita 2010-10-08.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

flago de Israelo
distrikto Jerusalemo
Urboj Bet ?eme? · Jerusalemo
Lokaj konsilantaroj Abu Go? · Kirjat Je'arim · Mavaseret Sion