El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karavano
(en abstrakta senco) estas grupo da
kunvoja?antoj
a?
veturiloj
veturantaj komune pro reciproka subteno. Asocio a? turisma agentejo povas organizi komunan voja?on por siaj klientoj, kiuj ?iuj celas voja?i inter du samaj lokoj, kaj ?iuj profitos pro la
sinergia
efiko de tia karavano. Kiam temas pri veturiloj kun armila defendoprotekto, oni nomas tian karavanon anka?
konvojo
.
Karavano
efektive estas ?eneraligo de la tradiciaj
kamelaj
karavanoj en
dezerto
(pri tio vidu:
Karavano (tradicia)
.
Ekzemple veturado per
a?tomobilo
tra
dezerto
estas pli sekura ene de karavano. Se unu veturilo paneas, la pasa?eroj de la ceteraj povas helpi kun riparado. Se riparado evidenti?as nerealigebla, la homoj de la paneinta veturilo povas pluveturi per la ceteraj.
Dum la
dua mondmilito
la 29-an de oktobro 1939 germana Gvidantaro de
Marmilito
permesis
ataki pasa?erajn ?ipojn
en konvojoj.
Esperanto-organizoj
a? individuaj
esperantistoj
ofte organizas karavanojn por amase voja?i al a? inter
esperanto-renkonti?oj
. Individuaj partoprenantoj de renkonti?o kiu vivas en sama lando a? regiono ofte interkonsentas pri komuna voja?o, kio ebligas al ili konati?i kaj interparoli jam survoje al la renkonti?o, kaj ofte anka? pli malaltigas kostojn pro diversaj grupaj rabatoj je voja?kostoj.
Ofte okazas anka?, ke organizantoj de du
tempe
kaj
geografie
proksimaj renkonti?oj interkonsentas pri kunorganizo de karavano inter tiuj renkonti?oj, kiu helpas al homoj partoprenontaj amba? renkonti?ojn voja?i inter ili, kaj ofte anka? helpas al organizanto de unu el la renkonti?oj allogi por ?i anka? homojn kiuj origine volis partopreni nur la alian. Tiaj voja?oj kutime okazas ekzemple en jaroj kiam konvene proksime okazas la
UK
kaj la
IJK
- tiam oni kutime mendas
a?tobuson
, per kiu precipe junuloj ?eestintaj la Junularan Programon de la UK povas poste facile alveni al la IJK.
1912 :
Jules Aiziere
raporton pri karavano de Lyon al Krakovo (UK) en La Revuo 1912 p. 57 - 61 skanita de ONB
1908 :
Fritz Fasse
en
Germana Esperantisto 1908 p. 110/111
pri karavano de britoj al la
4-a UK
en
Dresdeno
1908, organizita de
Harold Bolingbroke Mudie
, kiu prezentas la proponon en
The British Esperantist, 1908, p. 157
.
Vidu anka?:
Karavano (tradicia)