한국   대만   중국   일본 
Honduro - Vikipedio Saltu al enhavo

Honduro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Honduraso )
Hondura Respubliko
Republica de Honduras

Flago de Honduro

Blazono de Honduro

Detaloj Detaloj
Nacia himno : Himno Nacional de Honduras
Nacia Himno de Honduro
Nacia devizo : Libre, Soberana e Independiente
Libera, suverena kaj sendependa
Situo
suverena ?tato
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
?efurbo Tegucigalpo
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
Uzata(j) lingvo(j) hispana lingvo , Miskito, Paya, hondura signolingvo, Tol, Ch’orti’, garifuna lingvo , Lencan, Mayangna
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo
protestantismo
Areo 112,492 km²
- % de akvo ,18 %
Lo?antaro 9 587 522 ( 2018 )
Lo?denso 85 lo?./km²
Lo?antoj honduranoj
Horzono -6
Interreta domajno hn
Landokodo HN
Telefona kodo 504
Plej alta punkto Cerro Las Minas
Plej malalta punkto Kariba Maro
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
?tatestro Xiomara Castro
?efministro Xiomara Castro
Nacia tago 15-a de septembro
Sendependi?o disde Hispanio 15-a de septembro 1821
Ekonomio
Valuto lempiro (HNL)
MEP la? 2018
? suma $ 49,010 miliardo
? pokapa $ 5.817
v ? d ? r

Honduro ( hispane   Honduras ) estas lando en Centra Ameriko . ?i havas limojn kun Gvatemalo , Nikaragvo , Salvadoro . Per sia norda marbordo Honduro limi?as je la Kariba maro , la suda bordo situas je la norda Pacifiko .

La nomo "Honduras" la?vorte signifas "profundoj" en la hispana. Kolumbo (la? tradicia legendo) foje diris Gracias a Dios que hemos salido de esas Honduras ("Dankon al Dio, ke ni eliris el tiuj Profundoj"). El ?i tio la nomo devenas.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Anta?kolumba historio kaj la malkovro [ redakti | redakti fonton ]

Ekzistas indikoj pri tio, ke almena? ekde 1000 a.K. en Copan en la okcidento de Honduro lo?is Majaoj , tamen same kiel tiuj forlasis multajn urbo?atojn pro misteraj kialoj, ili anka? forlasis Copan ?irka? 900 p.K. . En la jaro 1502 Kolumbo unuafojon metis siajn piedojn sur la amerikan firmteron ?e Trujillo en la nordo de Honduro kaj nomis la landon alude al la profundeco de la maro anta? la kariba bordo ?Honduras“ (profundejoj).

Koloniigo [ redakti | redakti fonton ]

Kiam la hispanaj konkerantoj dum sia anta?enmar?ado de 1524 entrudi?is en ?i tiun regionon iam setlita de la majaoj , ili trafis sur multnombrajn indianotribojn malamiki?intajn unu kun la aliaj kiel ekz. la Lenca , Pipil , Chorotega , Jicaques , Paya kaj aliaj, kiuj komence kolere rezistis. En 1525 Hernan Cortes (* 1485 , † 1547 ) entreprenis militiron, en 1536 Pedro de Alvarado (*?. 1485 , † 1541 ) pluan, por sufoki la levi?on gvidata de tribestro Lempira. La hispanoj fondis en 1540 la ?efurbon Comayagua kaj enkorpigis la provincon en la capitania general (?eneralkapitanujo) de Guatemala. La hodia?an ?efurbo ili fondis en 1579 kiel setlejo en la proksimeco de or- kaj ar?entminejoj. Tiujn ?i valormetalojn unuavice alcelis la konkerantoj. La indianoj, pro militoj, deviglaboro kaj enportitaj epidemioj preska? neniigitaj ekde 1,2 milionoj sur en la jaro 1778 ?irka? 88 000, ja tenis sian komunuman teron por la memprovizo per nutra?oj, tamen devis disponigi laborfortojn por minejoj kaj bienoj de la koloniistoj.

Sendependi?o [ redakti | redakti fonton ]

Francisco Morazan

En 1821 la provinca oligarkio ali?is la levi?o de la aliaj centramerikaj provincoj kontra? la hispana krono. Post nur dujara alligo al la imperio de Meksikio ili memstari?is en la federacio de la ?Unui?intaj Provincoj de Centrameriko“. Unu el la gvidantoj, la honorito kiel ?mezamerika Bolivar“ Francisco Morazan (* 1792 , † 1842 ), devenis el Honduro. Sed anka? li ne povis malebligi la elrompi?on de sia hejmprovinco kaj la disfalon de la federacio en 1839 . Jam ekde la komenci?o de la ?libereco“ multaj partioj de la oligarkio batalis pri la potenco.

La evoluo post la sendependi?o [ redakti | redakti fonton ]

Ekde 1821 ?is 1876 sinsekvis 85 registaroj. En 1876 Marco Aurelio Soto ekigis liberalan ?an?on: Li sekularigis la ekleziajn poseda?ojn, enkondukis la civilan geedzi?on kaj ?tatan edukadosistemon. Liaj kontra?uloj (eklezio kaj grandbienuloj) kaj partianoj (la urba bur?aro) poste sinorganizis en la Nacia Partio resp. en la Liberala Partio , kiuj ?is hodia? restis la plej gravaj partioj de la lando. Samtempe Soto anta?enigis la ekonomian ekspluato kaj la malfermado mondmerkaten. Per malavaraj koncesioj li allogis usonajn konzernojn kaj faris la landon fakte tian kolonion de usonaj entreprenoj, kia kreis la mondkonatan bilda?on de ?bananrespubliko“. La diktatoroj T. Carias Andino kaj J. M. Galvez , kiuj tenis sin je la potenco ekde 1933 ?is 1948 resp. ekde 1949 ?is 1954 , fakte estis marionetoj de la United Fruit Company . Striko de ?irka? 25 000 laboristoj sur la usonaj bananplantejoj en la jaro 1954 enkondukis la disciplinadon de la potenco, kiun la t.n. ?bananenklavo“ misuzis kontra? la resto de la lando.

La kariba maro je la fino de la 19-a jarcento

En 1969 ekestis milito kontra? Salvadoro , kiu eniros la historion kiel t.n. “futbalmilito“. La ka?zo estis konfliktoj pri ekonomiaj rifu?intoj el Salvadoro , kiujn la lo?antaro de Honduro kulpigis pri la ekonomiaj problemoj kaj kiujn ?i malamikigis. La milito mortigis 3000 homojn kaj vundis 6.000. La konflikto mem tamen da?ris ?is 1980 , kiam la Organiza?o de Amerikaj ?tatoj interpacigis amba? ?tatojn.

La reformojn de la prezidanto Villeda Morales , kiu regis ekde 1957 ?is 1963 , komence ja bremsis armepu?oj, sed la militregistaro sub Osvaldo Lopez Arellano , kiu tenis la potencon ekde 1972 ?is 1975 , reekprenis ilin kaj anta?enigis ilin sub premo flanke de la sindikatoj kaj kamparanaj organiza?oj. ?i ekvalidigis fundamentan agrarreformon, kiu meritis sian nomon. kvankam du militre?imoj bremsis ?ian realigon. Militre?imoj en Honduro ne estis tiel kruelaj torturre?imoj kiel tiujde la najbar?tatoj. Ili ja malpermesis tro maldekstrulajn partiojn kaj organiza?on, sed lasis al amba? grandaj partioj kaj iliaj secesia?oj kaj precipe al la fortaj kamparanaj organiza?oj limigitan liberecon. ?i tiu a?toritata toleremo estas konsiderinda ka?zo, kial en Honduro armitaj etmilitaj grupoj ne transpasis la limon de la anonco de armita rezisto al ?ia realigo.

Reen al parlamentismo [ redakti | redakti fonton ]

Manuel Zelaja
(Foto: Marcello Casal Jr/ABr., 2006)

Je la prezindantobalotoj de 1981 , kiuj signalis reiron al parlamentismo, la kandidato de la Liberala Partio, Roberto Suazo Cordova , gajnis klaran majoritaton. Multaj observantoj dubis pri lia transvivokapablo en lando, en kiu ja okazis ene de 150 jaroj 125 armepu?oj. Li travivis gravan ekonomian krizon kaj multajn onidirojn pri pu?oj. Li kaj sia posteulo Jose Azcona Hoyo tamen devis akcepti vole-nevole, ke Usono misuzis Honduron kiel bazo por sia nedeklarita milito kontra? la demokratio en Nikaragvo . Nur en 1989 inter?tata konferenco interkonsentis pri la nikaragvaj ?Contras“ (kontra?uloj), kiuj fakte estis dungosoldatoj pagitaj de Usono kaj per profitoj el la drogkomerco.

La lando elsanginta pro la ?uldokrizo nun plene dependas de la transvivohelpo, kiun la ?granda frato“ en la nordo de la kontinento kompreneble ne disponigas senkompense. Do la tradicia fremdodestinado alprenis novan formon, kaj la fivorto de ?bananrespubliko“ kromajn sencon kaj argumentojn. La da?ra, masiva kaj parte perforta ?eesto de Usono ka?zas inter la Hondoranoj malamon kontra? la ?yanquies“ kaj naciisman fervoron. En 1992 Salvadoro, Gvatemalo kaj Honduro interkonsentis traktaton pri liberkomerco translima. La prezidanto Carlos Roberto Reina , elektita en 1993 , provis dum sia oficperiodo limitigi la influon de la armeo. Lia posteulo Carlos Roberto Flores Facusse iniciis reformeman ekonomi-politikon. La prezidantobalotojn de 2002 gajnis Ricardo Maduro Joest de la Nacia Partio.

La prezidantobalotadon de novembro 2005 gajnis per Manuel Zelaya Rosales denove kandidato de la liberaluloj. Li promesis precipe da?re kaj efike anta?zorgi krimecon.

En 1998 la kirlo?tormo Mitch transpasis plurfoje Honduron kaj ruinigis dume grandajn partojn de la lando. E? Tegucigalpa , preska? 300 km for de la kariba marbordo, ne estis doma?ita, kaj ankora? nun la sekvoj de la naturkatastrofo videblas. ?Mitch“ retroevoluigis la honduran ekonomion je kelkaj jaroj, ?ar precipe la bananplantejoj suferis de la katastrofo.

La 28-an de junio la prezidanto Manuel Zelaya estis arestita de militistaj kaj perforte deportita al Kostariko . Provizore tiun postenon okupis Roberto Micheletti . La pu?on kondamnis la Unui?intaj Nacioj , Usono , E?ropa Unio , Venezuelo , Argentino , Kubo kaj Ekvadoro k.a.

La defendon de la legitimeco de Zelaya transprenis lia edzino Xiomara Castro , kiu gvidis la opozicion. En kontestataj balotoj, Juan Orlando Hernandez atingis la prezidantecon en 2013 kaj denove en 2017, kontra? Xiomara Castro. Tiu ?i venkis en la balotoj de 2021, kaj fari?is la unua prezidantino de la Respubliko.


Geografio [ redakti | redakti fonton ]

Honduro situas ?e la plej lar?a parto de la mezamerika istmo kaj limas sudoriente al Nikaragvo , nordokcidente al Gvatemalo kaj sudokcidente al Salvadoro . Norde trovi?as la Kariba Maro (644 km longa marbordo). La ?eborda malaltlando plena je riveroj, mar?oj kaj lagunoj penetras 70 km en la internon de la lando.

Sude etendi?as la Pacifiko (124 km longa marbordo). La precipe montaran landon trairas orient-okcidenten montomasivo, kiun trafluas pluraj riveroj. La plej alta supro de Honduro estas la Cerro de Celaque de 2870 m. La Golfon de Fonseca en la sudokcidento anta?as multaj vulkaninsuloj. En la valoj ?e la kariba bordo trovi?as multaj bananplantejoj.

La plimulto de la lo?antaro vivas en la okcidento de la lando kaj en la regiono Cortes norde de la Jo?oa lago.

Geografiaj landlimoj [ redakti | redakti fonton ]

Limo kun Longeco
Gvatemalo 256 km
Salvadoro 342 km
Nikaragvo 922 km
entute * 2288 km
*: inkluzive bordolinio
Mapo de Honduro

Klimato [ redakti | redakti fonton ]

Honduro havas tropikan klimaton, kiu estas pli modera en la montaro en la landinterno. En la ?iam humida kariba malaltujo la avera?a jara temperaturo estas ?irka? 25 °C . En la dumvintre seka pacifika regiono la jara avera?o ?irka?as 29 °C , en la moderaj montaraj regionoj 20 °C .

La precipitokvanto ?enerale malplias nordsuden. En la montaraj valoj la jara avera?o atingas 1.016 milimetrojn, la?longe de la norda bordo 2.540 milimetrojn. La seka sezono da?ras ekde novembro ?is majo. La pluvsezono komenci?as ?irka? majo kaj fini?as oktobre. ?e la kariba bordo tamen pluvas tutjare. Novembre 1998 la kirlo?tormo Mitch ka?zis gravan katastrofon en Honduro.

Plej gravaj urboj [ redakti | redakti fonton ]

Katedralo en Tegucigalpo

?efurbo kaj plej granda urbo kun 1,09 milionoj da lo?antoj (stato 2001) estas Tegucigalpo , kiu trovi?as en la suda landoparto en la montaro, en la postregiono de la pacifika bordo. Vicgranda urbo kaj grava komercocentro en la nordokcidenta regiono estas San Pedro Sula (491.000 lo?antoj), kiu distancas ?irka? 40 km disde la kariba bordo. La tri plej gravaj internaciaj flughavenoj trovi?as en amba? urboj kaj krome en La Ceiba (111.000 lo?antoj), kiu kune kun Puerto Cortes (36.000 lo?antoj) konsistigas la du plej grandajn havenurbojn ?e la kariba marbordo.


Departementoj [ redakti | redakti fonton ]

Mapo de la departementoj de Honduro

La regionajn administrajn unuojn de Honduro oni nomas departementoj (hispane departamentos ). Honduro enhavas 18 departementojn.


Akvaro [ redakti | redakti fonton ]

La rivero Choluteca duonigas la ?efurbon Tegucigalpa

La plej multaj riveroj de la lando fluas en la atlantikan oceanon. La 320 kilometrojn longa Rio Patuca kaj la 240 kilometrojn longa Rio Ulua estas la du plej longaj riveroj de Honduro. La plej granda lago kaj samtempe la plej granda akvorezervujo de Honduro estas la 285 kvadratajn kilometrojn granda Lago Jo?oa .

Plej gravaj riveroj:

Naturmedio [ redakti | redakti fonton ]

Biogeografie la lando apartenas al la Neotropika ekozono la? la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). ?i entenas i.a. ekoregionon de la biomo " tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj ".

Mediopolitiko [ redakti | redakti fonton ]

Honduro havas ri?ajn plantaron kaj bestaron. Menciindas precipe la preska? netu?ita plej granda interligita pluvarbaro en Centrameriko nordoriente de la lando (Moskitio) kaj krome la, post la a?stralia Barier-rifo, mondvaste plej konata koralrifa vivsistemo ?irka? la karibaj insuloj anta? la hondura firmtero (Islas de la Bahia). Amba?kaze kontra?le?a senarbigo kaj brulsenradikigo pro la premo de kreskanta lo?antaro unuflanke kaj troa fi?kaptado, marpoluado kaj kreska nombro de turismaj subakvi?antoj minacas pli kaj pli la naturmedion.

La ?irka? 5.000 kvadratajn kilometrojn granda Biosfera Rezervejo Rio Platano estas la plej grava nacia parko de Honduro kaj apartenas al la lastaj ankora? sendifektaj pluvarbaraj pejza?oj de Centrameriko. Entute ?irka? 10 elcentoj de la teritorio substaras naturprotektadon.

En la jaro 1969 oni submetis la regionon je medioprotektado. Ekde 1982 la biosfera rezervejo anka? estas ero de la mondan naturhereda?on de Unesko . Ekde 1996 Unesko metis ?in pro la multeco de minacoj sur la Ru?an Liston de la Monda Hereda?o . Precipe temas pri minacadoj pro:

En 2007 la mondhereda?a komitato decidis ellistigi la parkon, ?ar intertempe efikas la protektrimedoj.

Pli kaj pli e? anka? je la hondura registaro venkas la ideo prosperigi la mondvastan medioprotektan turismon . La vivmedia situacio en la grandaj urboj de la lando estas maltrankviliga (manko de akvo, eroziadoj, manka poluakvo-senigo, eksterle?aj rubdeponejoj, nekontrolata konstruado, mediodama?aj industrioj ktp.)

Plantaro [ redakti | redakti fonton ]

Arbaroj kovras ?irka? 48,1 elcentojn de la lando ( 2000 ). Kverkaroj kaj pinaroj kovras la iom malvarmetajn altajn landojn, en la malalta lando dominas herbejoj, mangrovoj kaj palmoj trovi?as en la bordaj regionoj. ?iujare oni neniigas 3.000 km² da arbaro.

Kie ekzistas transporteblecoj por ligno, usonaj firmaoj jam ege malpliigis pro ekscesa ekspluato la konsiston el altvaloraj lignoj kiel mahagono , cedro kaj makluro . Intertempe usonaj firmaoj ekekspluatas la lignojn anka? de la pinosavanoj en la nordoriento. Se tiu ?i evoluo pluda?ras, post ?irka? 20 jaroj dezertoj anstata?os la abundegajn arbarojn.

jaguaro

Bestaro [ redakti | redakti fonton ]

En Honduro hejmas multaj bestspecoj, i.a. insektoj , krokodiloj , serpentoj , lacertuloj , testudoj , ursoj , cervoj , simioj , lupoj kaj kojotoj . Krome vivas ?i tie felisedoj kiel jaguaro , pumo , oceloto kaj linko . Diversaj reptilioj, birdoj kaj marbestoj kompletigas la variecon de la hondura bestaro.

Lo?antaro [ redakti | redakti fonton ]

Lo?antara strukturo [ redakti | redakti fonton ]

La lo?ado sin koncentras sur la montara lando en la nordokcidento, la regiono ?irka? Tegucigalpa kaj la ?epacifika sudo. Alie ol ekz. en Gvatemalo la plimulto de la hondura lo?antaro estas mestizoj , do idoj de e?ropaj enmigrintoj kaj pralo?antoj de la lando. Ili konsistigas ?irka? 90 % de la lo?antaro. La resto de la lo?antaro estas indianoj (7 %), afrikanoj (2 %) kaj e?ropanoj (1 %). ?e la norda bordo vivas plua popolgrupo, kiu komplete konservis siajn memstarajn kulturon kaj lingvon: La Garifunoj , kiuj havas indianajn kaj afrikajn praulojn, vivas precipe en bordovila?oj la?longe de la kariba marbordo de Honduro, Belizo kaj parte en Nikaragvo kaj Gvatemalo. Male al la ofta opinio la Garifunoj ankora? ne longe vivas sur la Cayos Cochinos kaj la Islas de la Bahia (golfinsuloj). La tieaj Garifuno -setlejoj ekestis nur en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento . En la landinterno kaj en Moskitio ankora? ekzistas grupetoj de indianaj pralo?antoj. Tiuj retiri?is en malfacile alireblajn montarajn valojn, tute izolite de la eduko- kaj sansistemo kaj de la politika vivo. Kelkaj triboj de ?riverindianoj“ ankora? vagadas tra la arbaroj ?e la kariba marbordo kiel kolektantoj kaj ?asantoj. La onta anta?eni?o de arbofaligistaroj detruus anka? ilian vivejon.

La ega kreskado de la lo?antaro plifortigas la formigradon de la kamparo al la urboj, kio superbordigas ties mizerkvartalojn. Pli ol la duono de la lo?antoj vivas sub la limo de malri?eco, kvinono estas analfabetoj . Sub- kaj misnutrado estas ege disvastigita. La medicina prizorgado sur la kamparo estas mizerega. La kvoto de analfabetoj ja sinkis en la urboj je malpli ol 20 %, tamen sur la kamparo ?i situas ankora? je super 50 %. La malbona instruadonivelo siaflanke estas kialo por la manko de fakuloj, kiu baras la evoluon sur ?iuj kampoj.

A?ostrukturo [ redakti | redakti fonton ]

a?ostrukturo de Honduro

La a?ostrukturon de la hondura lo?antaro pregas la relative forta kreskado de la lo?antaro de nun 2,8 % pojare. Infanoj kaj junuloj sub 15 jaroj konsistigas pli ol trionon (41 %) de la tuta lo?antaro. Nuntempe ?iu ino naskas po 4,1 idojn dumvive. Honduro situas je ?iuj tiaj indikatoroj konsiderinde super la latinamerika avera?o (pojara lo?antarkreskado: 1,6 %; lo?antaro sub 15 jaroj: 30 %; fekundecokvoto: 2,4 idoj pro ino).

40,8 % de la lo?antoj a?as malpli ol 15 jaroj (maskloj 1.452.646 / femaloj 1.393.271), 55,5 % a?as inter 15?64 jarojn (maskloj 1.921.432 / femaloj 1.948.656), 3,7 % a?as pli ol 65 jaroj (maskloj 122.146 / femaloj 137.053). La avera?a a?o situas je 19.15 jaroj, la vivoda?ro situas je 69.3 jaroj. (stato 2005 )

Lingvoj [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lingvoj de Honduro .

Oficiala lingvo estas la hispana. La mestizoj parolas la hispanan . Krome oni parolas indi?enajn lingvojn, ekz. Miskito kaj Tawahka en Moskitio. ?e la atlantika marbordo kaj la anta?bordaj insuloj oni parolas anka? kreolan anglan kaj garifunan .

Religioj [ redakti | redakti fonton ]

La lo?antaro apartenas je 85?90 % al la rom-kakatolika eklezio [1] , kiu anka? post la disigo de ?tato kaj eklezio estas la plej grava morala instanco de la lando. ?i emfazas la socialan devon de posedantoj kaj la respondecon de la ri?uloj por la plibonigo de la stato de malri?uloj kaj malavanta?igitoj. Mondvaste respektata estas la ?efepiskopo de Tegucigalpo, Oscar Rodriguez Maradiaga, kiu kardinali?is en 2001 kaj prezidis la latinamerikan episkopokonferencon. Kiel prezidanto de la kontra?korupto-komisiono li uzas sian personan renomon por pli travideblo kaj sociala respondeco en la politika vivo de sia lando. La ceteraj lo?antoj plejparte apartenas al la protestanta malplimulto . Pro masiva subteno el Usono variaj protestantaj sektoj suksese misiigis, precipe sur la Islas de la Bahia. Multaj tamen praktikas sian novan religion nur dum altaj festotagoj kaj e? nur intermiksante ?iuspecajn anta?kristanismajn ideojn kaj ceremonia?ojn. La miksdevenuloj kunfandis la religiojn de siaj prauloj kun la kredoj de siaj konkerintoj.

Malri?eco en Honduro [ redakti | redakti fonton ]

Honduro estas post Haitio la lando kun plejalta malri?eco en Latinameriko . 71,6 % de la lo?antaro vivas sub la limo de malri?eco (fonto: TAZ). Aliaj taksokalkuloj supozas e? ?is 80 %.

Malri?a familio anta? sia domo en Copan , Honduro

?iujare multaj honduranoj elmigras eksterlanden, precipe en Usonon . La senlaboreco en Honduro altas, tamen pro la laborstrukturo la statistikoj preska? ne estas fidindaj. ?uste la fakta malri?eco de la kampara lo?antaro ne estas registrebla per statistiko pri senlaboreco.

Probleme estas anka? la junularbandoj ekestintaj pro malri?eco kaj senespero ? Barrio 18 “ (anka? konata kiel Mara 18) a? ? Mara Salvatrucha “, kiuj parte terorigas kompletajn kvartalojn kaj e? urbojn. Multaj bandanoj devenas de detruitaj familioj. Oni taksas, ke ?iu el amba? rivalaj junularbandoj havas ?irka? 40.000 membrojn. Tamen tiaj junularbandoj ne nur estas problemaj en Honduro. En Salvadoro kaj Gvatemalo ekzistas similaj bandoj, kies anoj esprimas sian anecon i.a. per tatua?oj. La registaro siaflanke agas drakone, ne kontra? malri?eco kaj senespero, kiuj prosperigas tiajn krimajn bandojn, sed kontra? ?i tiuj junularbandoj mem. Ekde 2003 ekzistas le?o, kiu punas nure la bandaranecon per almena? tri jaroj da mallibereco. La katolika eklezio kaj aliaj kristanaj organiza?oj fondis reensociigan programon por iamaj ?mareros“.

Edukado [ redakti | redakti fonton ]

La Nacia A?tonoma Universitato de Honduro (hispane Universidad Nacional Autonoma de Honduras , akronime UNAH) estas la nacia publika universitato de Honduro kaj la plej granda kaj plej alta rangita universitato en Honduro. ?i situas en la Departemento Francisco Morazan , en la sudokcidenta parto de la lando, proksime al la ?efurbo Tegucigalpo .

Gravaj honduranoj [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.