Centra Ameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centra Ameriko

Mapo de Centra Ameriko.
Areo 522 760 km²
Lo?antoj centramerikanoj
Landoj   Belizo
  Kostariko
  Salvadoro
  Gvatemalo
  Honduro
  Nikaragvo
  Panamo
  Meksiko   (parte)
Dependaj teritorioj borde Departemento Sankta Andreo kaj Providenco (apartenanta al
  Kolombio )
?efaj lingvoj
Horzonoj Belizo Kostariko Salvadoro Gvatemalo Honduro Nikaragvo UTC-6
Panamo Kolombio UTC-5
Plej grandaj urboj la? metropola areo [1] [2]
Gvatemalo Gvatemalurbo
Salvadoro San-Salvadoro
Honduro Tegucigalpo
Nikaragvo Managvo
Panamo Panamurbo
Kostariko San-Joseo
Honduro San Pedro Sula
Gvatemaoa Kobano
Gvatemalo Ketzaltenango
v ? d ? r

Centra Ameriko estas longa istmo , kiu kuras de Jukatano en suda Meksiko ?is la Panama kanalo a? la limo de Kolombio , konektante la du kontinentojn de Ameriko. Centra Ameriko estas la? geologia mezurilo sufi?e nova tero, kun multe da vulkana aktivo. Escepte de anglalingva Belizo ?i entute apartenas al Latin-Ameriko .

Diversaj difinoj de "Centra Ameriko" ekzistas. En politika geografio, ?ia plej malvasta senco celas la kvin landojn, kiuj apartenis al la ?enerala Kapitaneco de Gvatemalo kaj sendependi?is de Hispanio en la 15-a de septembro de 1821 : Gvatemalo , Honduro , Salvadoro , Nikaragvo , kaj Kostariko . Kutime, ?i anka? inkludas Panamon kaj Belizon . Por natura geografio, pli konvenas fiksi la limojn de Centra Ameriko pli vaste, ?e la Tevantepeka Terkolo en Meksiko kaj la Rivero Atrato en Kolombio. Domingo , kvankam ?i nek nature nek historie estas parto de Centra Ameriko, nuntempe partoprenas en strukturoj kiel la Sistemo pri Integrigo de Centra Ameriko kaj la Traktato pri Libera Komerco inter Usono, Centra Ameriko, kaj Domingo ( CAFTA ).

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Anta?kolonia [ redakti | redakti fonton ]

Piramido de Tikal en Gvatemalo.

La unuaj homoj atingis Centran Amerikon post transiri en Amerikon el norda Azio tra Beringio anta? 15 000 jaroj. Anta? la alveno de e?ropanoj, diversaj kulturoj evoluis en Centra Ameriko, kiuj havis densan lo?antaron. ?i estis zono de kultura transiro, parte koincida kun la suda parto de Mezameriko . La mezamerikaj socioj estis pli malsimplaj ol la pli sudaj. Iuj el la grupoj lo?antaj en Centra Ameriko estis indi?enaj de la ?irka?karibaj landoj kaj aliaj enmigrintaj el la nordo. La majaoj estas mezamerika kulturo, kiu dum jam trimiljara historio okupas vastan regionon de suda Meksiko tra Gvatemalo ?is okcidenta Honduro kaj norda Salvadoro . Inter la aliaj etnoj, kiuj lo?is en Centra Ameriko dum jarmiloj, estas la lenkoj , tuloj , hikakoj , pajoj , nazoj kaj bribrioj . La ?efaj centramerikoriginaj lingvaroj estas la majaa , la ?inka , kaj la lenka-misumalpa-?ib?a , kiu diversi?is en la regiono. El centra kaj norda Mezameriko migris la na?atloj , kiuj parolis jut-aztekajn lingvojn , kaj la ?orotegoj , kies lingvo apartenis al la otomi-mangea lingvaro .

Steleo en Copan , Honduro

Kiel indikas eltrovoj en la Kavernoj de Talgua en Honduro , Centra Ameriko spertis la influon de la ?avina kulturo , kiu ekzistis de okcidenta Peruo ?is Ekvadoro en Suda Ameriko, inter la bordoj de la maro kaj de la arbaro, de 1500 a.K. ?is 500 a.K. . La registrita historio de Ameriko komenci?is per la evoluo de skribo dum la epoko de pleja malsimpleco de ties civilizoj, ?efe de la majaoj post la jaro 292 . Ili faris valorajn atingojn rilate al sia kalendaro, matematiko, astronomio, geologio, kaj aliaj aferoj. La klasika majaa epoko fermi?is per la disfalo de la urboj ?irka? la jaro 900. Tikal , Palenque , kaj Copan estis inter la ?efaj majaaj urbocivitoj.

Kolonia [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo ?enerala Kapitaneco de Gvatemalo .
Centra Ameriko en 1798.

De la 16-a jarcento ?is la komenco de la 19-a jarcento , Centra Ameriko estis apartenigita al la ?enerala Kapitaneco de Gvatemalo , foje nomata Re?lando de Gvatemalo, kies konsisto kaj interna divido plurfoje alii?is. Oficiale ?i estis parto de la Vicre?lando Nova Hispanujo , kaj tial regata de la hispana vicre?o en Meksikurbo . Tamen, ?i ne estis administrata de la vicre?o, sed de a?tonoma ?enerala Kapitano, kiu komence havis siajn instala?ojn en la urbo Gracias Lempira, poste estis transigita al Santiago de los Caballeros de Guatemala , laste al Gvatemalurbo .

Dum tiu epoko la regiono spertis grandajn ?an?ojn demografiajn, sociajn, ekonomiajn, kaj lingvajn. Venis grandaj populacioj de e?ropdevenaj kolonianoj, kiuj fondis gravajn urbojn, kiel anka? de afrikaj sklavigitoj, krom la indi?enaj lo?antoj. La hispana i?is la ?efa lingvo de la regiono.

Dum la periodo de la Kadiza Konstitucio (1812-1814 kaj 1820-1821), la Re?lando de Gvatemalo malaperis kaj estis anstata?igita per du provincoj sendependaj inter si, la Provinco de Gvatemalo kaj la Provinco de Nikaragvo kaj Kostariko. En 1821, tuj anta? la sendependi?o, oni kreis tri pliajn provincojn, ?iapason , Salvadoron , kaj Honduron , disigitajn de Gvatemalo . [3]

Sendependi?o [ redakti | redakti fonton ]

Influate de la sendependistaj movadoj de la cetera Ameriko, Centra Ameriko deklaris sian sendependecon de Hispanujo sen perforta batalado la 15-an de septembro de 1821 . La dato ankora? estas festata kiel tago de sendependi?o de la centramerikaj landoj krom Panamo kaj Belizo . La hispana ?enerala kapitano , Gabino Gainza , rolis kiel intertempa ?efreganto ?is nova registaro formi?is. La unua sendependeco havis mallongan vivon, ?ar Centra Ameriko estis aneksita al la Unua Meksika Imperio de Agustin de Iturbide la 5-an de januaro de 1822 . La centramerikiaj liberaluloj protestis prie, sed la armeo de Meksiko estrata de Generalo Vicente Filisola okupis Gvatemalurbon kaj subpremis la malpacon. Post la abdiko de Iturbide, la reprezentantoj de la centramerikaj provincoj deklaris absolutan sendependecon disde Hispanujo, Meksiko, kaj ?iu alia ekstera lando la 1-an de julio de 1823 , kaj oni starigis respublikan regadsistemon en la Unui?intaj Provincoj de la Centro de Ameriko . ?iapaso tamen decidis per referendumo disi?i de Gvatemalo kaj resti ?tato de Meksiko. Centra Ameriko, same kiel ?iuj latinamerikaj nacioj krom Brazilo , abolis tute kaj definitive la sklavecon post sendependi?i.

Postkolonia [ redakti | redakti fonton ]

Flago de la Federala Respubliko de la Centro de Ameriko.
Flago de la Unui?intaj Provincoj de la Centro de Ameriko.

Centramerikaj liberaluloj havis grandajn esperojn pri sia nova respubliko (kiu balda? alinomis sin al Federa Respubliko de Centra Ameriko ). ?ar la konservativuloj volis ne cedi la privilegiojn, kiujn ili havis de la kolonia epoko, serio de enlandaj konfliktoj kaj militoj eksplodis, kiuj fine ka?zis la disfalon de respubliko en la ankora? ekzistantajn naciojn dum 1838 kaj 1839. Oni faris plurajn provojn kaj konferencojn por reunuigi ilin dum la 19-a jarcento kaj la komenco de la 20-a, sed neniu sukcesis. Ili tamen starigis militan aliancon por sukcese forpeli invadon fare de la usona filibustro William Walker dum 1856 kaj 1857.

Da?ris disputoj inter Nikaragvo kaj Kolombio pri teritorioj: la Miskita Marbordo , la Departemento Sankta Andreo kaj Providenco , kaj la kontinenta breto inter la du landoj. [4] . Panamo evoluigis rilatojn al siaj centramerikaj najbarlandoj post kiam ?i disi?is de Kolombio en 1903 . De 1991 funkcias Centramerika Parlamento havanta reprezentantojn de Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Nikaragvo, Panamo, kaj Domingo; Kostariko neniam ali?is. Fine de la 20-a jarcento, efikis al Centra Ameriko ekonomia transformo de agrikultura al subregionskala kapitalisma sistemo. [5]

Geografio [ redakti | redakti fonton ]

Centramerika reliefo.

Naturgeografie, Centra Ameriko konsistas el la meza teritorio de Ameriko, inter la Tevantepeka Terkolo kaj la valo de la Rivero Atrato . Tio inkludas la sep regnojn Belizon , Kostarikon , Salvadoron , Gvatemalon , Honduron , Nikaragvon kaj Panamon . Nordokcidente ?i anka? inkludas la kvin meksikajn ?tatojn Campeche , Chiapas , Quintana Roo , Tabasco kaj Yucatan , politike nordamerikajn , kaj sudoriente la okcidentan parton de la Golfo Uraba (parto de Darienio en la Departemento ?okoo ) kaj la insularon Sankta Andreo, Providenco, kaj Sankta Katalino en Kolombio , politike sudamerikajn .

La kontinenta tero de Centra Ameriko formas maldikan kolon interligantan la du grandajn masojn de Ameriko en la okcidenta duonsfero kaj disigantan la Atlantikan kaj Pacifikan oceanojn. ?in trairas la Centra Montaro, pli malalta kaj mallonga kompare al aliaj montaroj amerikaj. ?i sidas sur la Kariba Plato kaj ampleksas 523 000 kvadratajn kilometrojn. Centra Ameriko konsistigas nur 1 % de la tera surfaco de la mondo, sed havas 8 % de ?iaj naturrezervejoj en 144 protektejoj kaj 124 naturparkoj, kie reprezenti?as 22 vivzonoj, 17 ekologiaj regionoj, kaj 20 000 plantaj specioj.

Geologio [ redakti | redakti fonton ]

Centra Ameriko kaj la Karibia Plato .

Centra Ameriko estas regiono plejparte monta kaj kruta. ?i enhavas plurajn montajn nivelojn konektitajn al la strukturoj de Norda Ameriko kaj Suda Ameriko kaj estas unu el la grandaj vulkanaj aksoj de la Tero. 60 vulkanoj trovi?as en la internejo (preska? ?iuj neaktivaj) kaj 31 sur la Pacifika oceanbordo (plejparte aktivaj), iuj pli ol 4000 m altaj super la marnivelo . La tero supreniras draste de la Pacifika borda regiono ?is la montopintoj kaj subeniras maldraste en la regiono apud la Kariba Maro .

Centra Ameriko estas regiono de Ameriko, kies terkrusto estas aparte malstabila, ?ar ?i sidas sur la okcidenta limo de la Kariba Tektona Plato . De la norda landlimo de Gvatemalo al la orienta de Panamo, ?ia Pacifika marbordo havas longon de 2830 km kaj la Kariba proksimume 2740 km. La sub?ovo de oceana krusto al tiu bordo komencinta anta? 25 milionoj da jaroj levis la teron el la maro.

En la norda parto la terenoj estas sablaj kaj kalkaj sur kristala bazo. Terrompa zono etendi?as surorienten, formante la basenojn de la lagoj Xolotlan kaj Cocibolca. Sude de tiu zono trovi?as vulkanaro pli ol 1500 km longa kun pli ol 40 grandaj vulkanoj, iuj aktuale aktivaj.

La Pacifika oceanbordo estas pli ta?ga por homa lo?o, sed malpli favora por tropikaj kultiva?oj, ?ar pluvas malpli ol sur la atlantika.

Riveroj [ redakti | redakti fonton ]

Fizika mapo de Centra Ameriko.

En Centra Ameriko la riveroj estas mallongaj pro ?ia istma formo kaj fontas en la montaroj paralelaj al la Pacifika bordo. Ilia akvokvanto varias malregule, kreskante dum la somero. La plej longaj kaj volumenaj apartenas al la Kariba baseno, dum tiuj, kiuj fluas Pacifiken, estas pli multaj kaj malpli grandaj, krom en la Panama Istmo, kie la Karibaj riveroj estas malpli grandaj ol la Pacifikaj. Iuj riveroj servas kiel landlimoj: la Segovia a? Coco inter Honduro kaj Nikaragvo, la Motagua inter Gvatemalo kaj Honduro, la Usumacinta inter Gvatemalo kaj Meksiko, la San Juan inter Nikaragvo kaj Kostariko, kaj la Sixaola inter Kostariko kaj Panamo. Elstaras pro granda areo la nikaragvaj Cocibolca a? Lago de Nikaragvo kaj Xolotlan a? Lago de Managvo ) kaj la Lago Gatuno en la Panama Kanalo .

Inter la plej longaj riveroj estas:

  • Rivero Usumacinta (Gvatemalo, Meksiko), kiu fontas en Quiche, Gvatemalo, kaj fluas en la Meksikan Golfon. Parto de ?ia vojo servas kiel limo inter Gvatemalo kaj Meksiko. Proksimuma longo: 1100 km.
  • Rivero Lempa (Salvadoro, Gvatemalo, Honduro) fontas en Chiquimula , Gvatemalo, kaj elfluas en Salvadoro inter la departementoj Usulutan kaj San Vicente. Longo: 422 km.
  • Rivero Motagua (Gvatemalo) fontas en Quiche, Gvatemalo, kaj elfluas sur la limo inter Honduro kaj Gvatemalo. Longo: 486 km.
  • Rivero Ulua (Honduro), kiu fontas en la montaro Opatoro kaj elfluas en la Honduran Golfon. Proksimuma longo: 358 km.
  • Rivero Coco (Nikaragvo, Honduro) servas kiel landlimo inter Honduro kaj Nikaragvo kaj elfluas sur la Kariba marbordo. Longo: 680 km.

Klimato [ redakti | redakti fonton ]

En Centra Ameriko la tropika klimato dominas, kun pli da pluvo en la atlantika flanko ol la pacifiko. La pluvkvanto estas variema kaj dependas de la direkto de la ventoj kaj la situo de la intertropika kunblova zono, sed ?iam abunda kaj bone distribuata. La temperaturo estas modera en amba? bordoj de la kontinento variante malforte inter la tago kaj nokto kaj la?sezone, sed ?in influas la nubokvanto kaj la alteco. En montaj zonoj ?efe la alteco determinas la karakterojn de la klimato.

De marnivelo ?is proksimume 900 m trovi?as tiel nomataj "varmejoj" ( tierras calientes ), kun ?iam somereca temperaturo kaj abunda pluvo. Inter 1.000 m kaj 2500 m super marnivelo estas mezvarmejoj, kie la avera?a jara temperaturo estas inter 15 °C kaj 25 °C ; pluvo plej abundas fine de la norda somero. Super 2500 m estas malvarmejoj, kun avera?aj temperaturoj malpli ol 20 °C kaj konsiderindaj tagaj amplitudoj de varmovario.

Biodiverseco [ redakti | redakti fonton ]

Kariba rifa ?arko en Roatan , Honduro
Kecalo ( Pharomachrus mocinno ), simbola birdo de Gvatemalo .

Ekologie Centra Ameriko ege gravas, ?ar sur tiu ?i malvasta regiono konsistanta el suda Meksiko kaj sep malgrandaj landoj trovi?as 11 % el la surtera totalo de specioj animalaj kaj vegetalaj. ?i estas neanstata?ebla trezoro de biodiverseco . Tial la organiza?o Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International ) indikis ?in kiel biodiverseco-ri?a?ejon . Centra Ameriko anka? ampleksas la Centramerikajn pinarojn-kverkarojn , kiu estas tutmondaj 200 -regiono signita de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

Tiu diverseco fontas el la situo de Centra Ameriko kiel trairejo inter du kontinentoj kaj du oceanoj kaj kiel rifu?ejo dum glaciepokoj, kaj el geografia izoli?o kiam la regiono estis insularo. La fla?ro kaj fa?no de Centra Ameriko enhavas speciojn komunajn al Norda kaj Suda Ameriko , krom granda nombro de endemioj . Endemioj estas nur 7 % de la nun konataj specioj, sed ?ar ?i estas unu el la plej biodiversaj regionoj de la mondo, la absoluta nombro de endemiaj specioj estas grandega.

Centra Ameriko estas oportuna regiono por ekoturismo . En Gvatemalo kaj Salvadoro prezenti?as bonaj ?ancoj observi birdojn, en Nikaragva marajn speciojn, dum Honduro havas la plej multajn pinarojn . La plej granda korala rifo de Ameriko kaj dua plej granda de la mondo, lo?ata de multaj specioj de fi?oj, etendi?as anta? la karibaj marbordoj de Meksiko, Belizo, Gvatemalo, kaj Honduro.

Politiko [ redakti | redakti fonton ]

Nacioj [ redakti | redakti fonton ]

Mapo de la regnoj de Centra Ameriko kaj iliaj ?efurboj.

La? tradicia politiko difino, Centra Ameriko inkludas la teritorion de la meza parto de Ameriko situantan inter la suda limo de Meksiko kaj la okcidenta de Kolombio. ?i dividi?as en sep sendependajn regnojn: Belizo, Kostariko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Nikaragvo, kaj Panamo. Anka? trovi?as franca insuleto, Klipertono .

La landoj de Centra Ameriko teorie estas prezidentaj respublikoj , krom Belizo , kiu havas parlamentan sistemon la? la brita modelo kiel Komunuma Re?lando ; tamen la landoj plejparte havis ?aosan politikan vivon inter la sendependi?o de Hispanio kaj la nuntempo. Tio inkludis sangoplenajn diktaturojn, enlandajn militojn kaj aliajn perforta?ojn organizitajn la? ideologiaj kriterioj, kie interbatalis armeoj a? naciaj gardistaroj kaj revoluciaj gerilistaroj.

  • Gvatemalo kaj Salvadoro estis la landoj, kiuj plej suferis politikojn de vera ekstermo kontra? sektoroj de sia lo?antaro dum la enlandaj militoj de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kies vundoj ankora? sani?as. [6] [7]
  • Nikaragvo anka? estis travivanta demokrati?on kaj alkutimi?on al kulturo de paco post enlandaj militoj, sed kun da?raj suspektoj pri balotaj trompoj. [8] Post 2018 ?i suferas fortan socipolitikan krizon kaj la reganta re?imo estas konsiderata kiel a?toritatista.
  • Honduro ?ajnis esti stabiliganta sian demokration ?is la pu?o, kiu eksigis la prezidanton Manuel Zelaya la 28-an de junio de 2009 .
  • Panamo estas demokratio post la usona invado, kiu finis la diktaturon de Manuel Antonio Noriega en 1989.
  • Kostariko demokrati?is pli frue ol la aliaj landoj de la regiono. Post la lasta enlanda milito, okazinta en 1948, ?i abolis sian armeon, kio permisis trankvilan kaj pacan alternon je regopovo inter politikaj partioj. [9]
Landoj Areo
(km²)
Lo?antoj
(2018)
Lo?denso (lo?antoj en km²) ?efurbo
  Belizo 22 966 387 879 16,65 Belmopano
  Kostariko 51 100 5 003 000 96,93 Sanjoseo
  Salvadoro 21 041 6 427 479 304,72 San-Salvadoro
  Gvatemalo 108 889 17 613 245 158,38 Gvatemalurbo
  Honduro 112 492 9 417 167 83,71 Tegucigalpo
  Nikaragvo 130 375 6 351 956 48,53 Managvo
  Panamo 75 517 4 170 607 55,12 Panamurbo
Totalo 522 380 49 371 333 93,69 ---

Supernaciaj organizoj [ redakti | redakti fonton ]

Centramerikaj landoj kaj integrigaj organizoj (PARLACEN, MCCA y SICA/ODECA)

Post la sendependi?o disde Hispanujo kaj la mallonga anekso al la Unua Meksika Imperio de Iturbide, Centra Ameriko unui?is kiel la Unui?intaj Provincoj de la Centro de Ameriko en 1823. Tiun politikan unuon disfaligis interna milito inter 1838 kaj 1840. Pluraj postaj provoj reunuigi ?in malsukcesis.

Nova vojo al la integrigo de Centra Ameriko ekis per la subskribo de la Traktato de Sansalvadoro 1n 1951, kiu kreis la Organizon de Centramerikaj ?tatoj (ODECA). Tiun procezon bremsis konfliktoj inter la ?tatoj. !n 1991, post kiam la internaj konfliktoj estis solvitaj, naski?is la Sistemo pri Centramerika Integrigo (SICA) kun nova jura kadro. La sidejo de SICA estas Sansalvadoro , Salvadoro .

Aktuale Centra Ameriko posedas regionajn organizojn kiel la Centramerika Parlamento (PARLACEN), la Centramerika Banko por Ekonomia Integrigo (BCIE), la Centramerika Kortumo de Justico (1907), krom multaj traktatoj kulturaj, politikaj, kaj ekonomiaj, ekzemple la Komuna Centramerika Merkato (MCCA).

La regiona integriga procezo de Centra Ameriko inkludas regnojn, kiuj tradicie ne konsideri?is centramerikaj, ekzemple Panamon , Belizon , kaj e? la Dominikan Respublikon . Kontraste, Kostariko , kvankam ?i estas parto de Centrameriko la? ?iuj difinoj, ne tre entuziasmis pri la integriga procezo kaj ne ratifis iujn el la devigaj traktatoj. Panamo provis forlasi la Centramerikan Parlamenton en 2009, sed revenis post kiam ?ia propra supera kortumo deklaris la forlason kontra?konstitucia en 2012.

Plej lo?ataj urboj [ redakti | redakti fonton ]

N.º. Urbo Lando Lo?antoj la?
Unui?intaj Nacioj [10]
Lo?antoj la?
Citypopulation
1 Gvatemalurbo   Gvatemalo 2 918 000 3 025 000
2 Kostariko   Kostariko 1 170 000 1 830 000
3 Panamurbo   Panamo 1 673 000 1 450 000
4 Tegucigalpo   Honduro 1 123 000 1 130 000
5 San-Salvadoro   Salvadoro 1 098 000 1 930 000
6 San Pedro Sula   Honduro 1 200 000 1 210 000
7 Managvo   Nikaragvo 956 000 1 310 000

Religio [ redakti | redakti fonton ]

La? enketo farita de CEPAL en 2010, la plej ofta religio estas kristanismo kun 87 % de la lo?antoj; ?ia plej ofte praktikata eklezio estas katolikismo , kiu estis la sola permesata religio dum la kolonia epoko, kun 49 %, kaj 36 % estas protestantoj , plejparte pentekostanoj. ?irka? 11 % deklaris sin senreligiaj , kaj nekristanaj religioj kune sumas 2 %. [11]

Etnoj [ redakti | redakti fonton ]

La etna konsisto de ?i tiu regiono de Ameriko estas diversa. La ?efa grupo, la mestizoj , devenas de mikso inter hispanaj koloniistoj kaj indi?enaj virinoj. Honduro havas la plej grandan proporcion de mestizoj, pli ol 80%, sed ili estas malpli granda plimulto en Panamo , Nikaragvo , kaj Belizo . Kostariko estas la sola lando kie homoj el e?ropa deveno estas la plimulto, pro tio, ke la indi?ena lo?antaro ?iam estis maldensa. En Gvatemalo kaj Nikaragvo blankuloj konsistigas pli ol sesonon de la lo?antaro. Kvankam la plimulto el la blankuloj devenas de la kolonianoj el Hispanujo , aliaj devenas de postkoloniaj e?ropaj enmigrintoj.

La indi?ena lo?antaro estas malgranda, krom en Gvatemalo , kie indi?enoj estas proksimume du kvinonoj de la lo?antoj kaj plejparte apartenas al 24 majaaj etnoj. La plimulto de centramerikaj indi?enoj lo?as en kamparaj zonoj. Afrikdevenuloj plejparte lo?as en Belizo , Panamo , Nikaragvo , kaj Kostariko . Idoj de aziaj, ?efe ?inaj enmigrintoj lo?as en Panamo kaj Kostariko . Estas grave konscii, ke la efektivaj difinoj kaj kriterioj pri aparteno al etno, kiel en la cetera Latina Ameriko, varias de lando al lando kaj havas ecojn pli socikulturajn ol genetikajn.

Lingvoj [ redakti | redakti fonton ]

Madrida Kodekso , ekzemplo de majaa skribo.

La oficiala kaj plej ofta lingvo en Centra Ameriko estas la hispana , escepte de Belizo, kie la angla estas la oficiala, kvankam la hispana anka? tie estas grava. La ?efa komuna?o de la centramerika hispana dialekto estas la uzado de voseo en variaj gradoj kaj kuntekstoj; la sola escepto estas Panamo, kie oni uzas la karibian hispanan. Kelkaj indi?enaj lingvoj estas mortintaj post la hispana konkero, sed multaj vivas. La plej grava la? nombro de parolantoj estas la majaa lingvaro , kiu konsistas el 26 parencaj lingvoj parolataj en Mezameriko de almena? 6 milionoj da indi?enoj devenintaj de la antikvaj majaoj. En 1996 Gvatemalo formale kaj nome agnoskis 21 majaajn lingvojn kaj Meksiko 8 pliajn, kiuj ne estas parolataj en Gvatemalo. La? teritorio anka? gravas la lenka-misumalpa-?ib?a lingvaro , kiu etendi?as ?is Suda Ameriko. Anka? ?eestas en Centra Ameriko la ?inkaj lingvoj , kiuj ver?ajne originis en la regiono, kaj aliaj alvenintaj el Mezameriko, kiel la ?iapasaj-mangeaj lingvoj kaj la navata lingvo , kaj ver?ajne la tekistla-hikaka lingvaro . La garifunan , apartenantan al la aravaka lingvaro kaj parolatan de 200 mil homoj, oni enportis en Centran Amerikon dum la kolonia epoko.

Migrado [ redakti | redakti fonton ]

Milionoj da centramerikanoj migris al aliaj mondregionoj pro socipolitikaj konfliktoj kaj ekonomiaj malfacila?oj, plejparte en Usonon . Tie en 2020 lo?is almena? 3,9 milionoj da centramerikanoj en 2020, kvankam Usono rifuzas al multaj le?an permeson enmigri. Migrado al Centrameriko estas multe malplia, kaj grandparte konsistas el venezuelanoj kaj kolombianoj (respektive 150 000 kaj 80 000, proksimume) migrintaj en Panamon kaj Kostarikon; anka? signifa kvanto da usonanoj lo?as en ?iuj centramerikaj landoj (entute proksimume 60 000). La ?efa translima migrado ene de la regiono estas de Nikaragvo al Kostariko (proksimume 350 000). [12]

Ekonomio [ redakti | redakti fonton ]

La insulo Roatan en Honduro estas la loko en Centra Ameriko kien plej multaj krozo?ipoj alvenas.
Panamurbo en Panamo , la urbo plej alloga de la istmo por negocado.

La ekonomio de Centra Ameriko bazi?as precipe sur agrikulturo, turismo, kaj iuj malgrandaj industrioj, havante en 2022 malnetan enlandan produkton de 291.200 milionoj da dolaroj. [13] Malgra? la gravo de turismo, ?ia kreskado estas malpli ol la tutmonda avera?o, pro malorganizeco kaj manko de institucioj por reklami turismejojn, krom la neregateco de krimoj en iuj turismejoj. [14]

La eksporta?oj iras precipe al Usono , al E?ropo , a? inter la landoj de la regiono. [15] Importa?oj venas precipe inter landoj de la regiono, a? de Usono, Meksiko, Brazilo, Kolombio, Venezuelo, kaj Argentino. La Panama Kanalo estas la konektilo inter Centra Ameriko kaj la cetera mondo, per kiu pasas komerco inter Centra Ameriko, Suda Ameriko , Usono , E?ropo kaj Azio . Nuntempe Centra Ameriko efektivigas kiel bloko traktaton pri libera komerco kun Usono , nomatan CAFTA-RD , kaj negocas alian kun Peruo .

La regiono estas aparte alloga por entreprenoj (speciale fabrikaj) pro sia geografia proksimeco al Usono, siaj malaltegaj salajroj, kaj siaj notindaj fiskaj avanta?oj. Cetere, la falo de prezoj de kafo kaj aliaj eksporta?oj kaj la rimedoj de struktura ?ustigo anta?enigitaj de internaciaj financaj institucioj parte ruinigis la agrikulturon, favorante la kreskon de maquiladoras (entreprenoj, kiuj importas materialon el Usono kaj eksportas la fabrikitajn produktojn al tiu sama lando). Tiu sektoro konsistigas 42% el la totala eksportado de Salvadoro , 55% el tiu de Gvatemalo , kaj 65% el tiu de Honduro .

Tamen, la kontribuo de maquiladoras al la ekonomioj de tiuj landoj estas kritikata; la materialoj estas importataj, la dungoj estas malsekuraj kaj malbone pagataj, kaj la fiskaj favoresceptoj dama?as la ?tatan financon. [16] Dungitoj spertas insultojn kaj perfortan konduton, maljustajn eksigojn (aparte de gravedaj laboristoj), longajn laborprogramojn, kaj nepagon de ekstra de?ortempo. La? Lucrecia Bautista, kunordiganto pri maquilas de la kontrolista entrepreno Coverco, "la normoj de labora juro estas regule marespektataj en la maquilas kaj politika volo ne estas por aplikigi ilin". Laborinspektistoj indulgas la entreprenojn por ke la investintoj ne malkontenti?u. "La sindikatanoj estas celataj per premado, kaj foje forkaptoj a? murdoj. En iuj kazoj, entreprenestroj uzis la servojn de maras . Lastloke, en entreprenistaj ejoj cirkulas 'nigraj listoj' de la nomoj de sindikatistoj a? politikaj aktivistoj." [16]

Transporto kaj komunikado [ redakti | redakti fonton ]

La ?efa ?oseo de Centra Ameriko estas la Tut-Amerika ?oseo , kiu konektas Nordan Amerikon kaj Sudan Amerikon trairante ?iun Centramerikan landon krom Belizo. ?iu lando anka? havas siajn proprajn ?efsoseojn kun primaraj kaj sekundaraj vojretoj konektantaj ?iujn urbojn kaj havenojn.

La plej konektata flughaveno estas la Internacia Flughaveno de Tocumen en Panamurbo, de kie oni povas flugi rekte al ?iuj ?efurboj de Centrameriko kaj al ?iuj de Latinameriko krom La Paz.

La ?efaj submaraj kablaj konektoj de Centra Ameriko estas MAYA-1 , kun transdonokapablo de 95 GBps, kaj ARCOS-1 , kun transdonokapablo de 960 GBps. Panamo havas konekton anka? kun SAC , kun 3840 GBps, kaj PAN AM , kun 40 GBps. Gvatemalo havas konekton kun SAm-1 , kun 1920 GBps. La alireblo de la Interreto estas malmulta relative al aliaj regionoj.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. http://world-gazetteer.com/wg.php?x=&men=gcis&lng=en&des=wg&geo=-2&srt=pnan&col=adhoq&msz=1500&va=&pt=a . Arkivita el la originalo je 18-an de majo de 2013.
  2. Poblacion por ciudad y area metropolitana en el ano 2020 . www.ine.gob.gt (2020). Arkivita el la originalo je 2013-07-15. Alirita 22-an de julio de 2020.
  3. Rieu-Millan 1990 , p. 43
  4. Fallo Colombia y Nicaragua ”, Territorial and maritime dispute Colombia and Nicaragua . Alirita 20-an de septembro de 2019..  
  5. Abelardo., Morales Gamboa,. (2000) La diaspora de la posguerra : regionalismo de los migrantes y dinamicas territoriales en America Central. . ISBN 9789977681429 . OCLC 950220886 .
  6. http://www.adnmundo.com/contenidos/politica/asesinan_candidatos_rigoberta_menchu_guatemala_elecciones_.html . Arkivita el la originalo je 2021-10-26. Alirita 2021-09-13.
  7. http://www.diariocolatino.com/es/20130213/nacionales/112687/%E2%80%9CEl-Salvador-est%C3%A1-madurando-y-va-por-el-camino-de-la-democracia%E2%80%9D-Luis-Narv%C3%A1ez.htm . Arkivita el la originalo je 16 de febrero de 2013.
  8. http://www.eltiempo.com/mundo/latinoamerica/home/fraude-colosal-en-elecciones-de-nicaragua-denuncia-ex-vicepresidente-sergio-ramirez_4659900-1 .
  9. http://www.elespiritudel48.org/docu/h013.htm .
  10. http://web.archive.org/web/http://esa.un.org/wup2009/unup/index.asp?panel=3 . Arkivita el la originalo je 2011-10-08. Alirita 2022-07-28.
  11. Clifton L. Holland (2001-2010). Religion in Central America . Arkivita el la originalo je 2021-12-27. Alirita 18-an de septembro, 2014.
  12. Eraro vokante la ?ablonon {{ cita?o el la reto }}: la parametroj url kaj titolo estu amba? precizigitaj .
  13. https://www.imf.org/external/datamapper/NGDPD@WEO/OEMDC/ADVEC/WEOWORLD/CMQ
  14. Turismo centroamericano crece menos que promedio mundial .
  15. http://www.radiolaprimerisima.com/noticias/21375 . Arkivita el la originalo je 2020-08-18. Alirita 2021-12-09.
  16. 16,0 16,1 Las “maquilas” no admiten sindicalistas | El Diplo . www.insumisos.com . Arkivita el la originalo je 2012-04-15. Alirita 26-an de junio, 2019.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]