Prusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Prusa )
Prusio
Plena origina nomo:

Preußen
1525 ? 25-a de februaro 1947

historia lando ? suverena ?tato
Geografio
Prusio (blua) inter 1871-1905
Prusio (blua) inter 1871-1905
?efurbo :
Lo?antaro
Kvanto de lo?antoj:
41 915 040
?tat-strukturo
Anta?aj ?tatoj:
Postsekvaj ?tatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
v ? d ? r

Prusio , a? Prusujo , germane   Preußen , latine   Borussia , Prussia [prusija] a? Prutenia , pole   Prusy , ruse   Пруссия , litove Pr?sija , estis ?tato en norda Meze?ropo , ekzistanta inter 1525 kaj 1947 . Komence Prusio estis duklando de la dinastio de Hohencolernoj , poste re?lando kaj lando en la Germana Regno . En 1947 la kontrolkonsilantaro de la kvar aliancanoj (kiuj venkis en la Dua Mondmilito ) decidis malfondi Prusion kaj disdividi ?ian teritorion. Prusio do hodia? ne plu ekzistas. Restis nur ?ia historia kaj kultura hereda?o.

Prusio en 1905

Eta kronologio [ redakti | redakti fonton ]

Duklando Prusio [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka?: Duklando Prusio

1525 : Ekesto de Prusio: Albrecht von Brandenburg-Ansbach , Alta Majstro de la Germana Ordeno transformis la religian ?taton de la Germana Ordeno al sekulara, protestanta duklando Prusujo sub fe?da rego pollanda, la? interkonsento kun re?o Sigismondo la 1-a de Pollando . La duklando Prusio havis proksimume la teritorion de la posta provinco Orienta Prusio .

La okcidenta najbaro de Duklando Prusio a? "Duka Prusio" estis " Re?a Prusio ", la posta provinco Okcidenta Prusio , amba? posteuloj de la iama historia regiono "Prusio". ("Re?a Prusio" estis ligita al la pola re?o kaj ne konfuzendas kun la posta Re?lando Prusio !) Ili amba? esti?is el la iama ?tato de Ordeno de germanaj kavaliroj , kaj estis forte germane dominitaj, kun minoritato pola kaj ka?uba. ?irka? 1525 amba? la Duka kaj la Re?a Prusio (escepte de Varmio ) akceptis la Reformacion kaj i?is protestantaj.

Brandenburgio-Prusio [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka?: Brandenburgio-Prusio

1618 : Prusion akiris la margrafoj de Brandenburgio, bran?o de la familio Hohencolernoj . En milito inter Svedio kaj Pollando, Prusio ?an?is lojalecon de Pollando al Svedio kaj denove al Pollando. En la traktato de Wehlau 1657 la pola re?o Johano la 2-a Kazimiro cedis la suverenecon super Prusio al la princo-elektisto margrafo Frederiko Vilhelmo . La hohencolerna poseda?o en la periodo inter 1608 kaj 1701 nomatas Brandenburgio-Prusio , ankora? du disaj landoj regataj en persona unio .

Re?lando Prusio [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka?: Re?lando Prusio
Ne konfuzu kun: Re?a Prusio

1701 : Duko Frederiko la 3-a kronis kaj nomis sin Frederiko la 1-a , re?o en Prusio. Lia Prusio ampleksis nun la teritoriojn de la ?istiamaj margraflando Brandenburgio kaj duklando (nun re?lando) Prusio kaj kelkaj pli malgrandaj poseda?oj. Formale la titolon re?o li rajtis uzi nur en tiu (orienta) parto de la lando, kiu ne apartenis al Sankta Romia Imperio ; en la okcidenta parto, ene de la imperio li ne estis re?o, nur margrafo kaj princo-elektisto . Tamen ne-oficiale oni ekuzis la nomon "Prusio" jam por la tuta teritorio.

Frederiko 2-a

Precipe dum la regado de re?o Frederiko 2-a (reg. 1740-1786) kaj pro liaj militoj la teritorio de Prusio esence pligrandi?is.

1772 : Dum la Dispartigoj de Pollando-Litovio , Prusio akiris Re?an Prusion , kiu tiam fari?is prusia provinco kun la nomo " Okcidenta Prusio ". La iama Duka Prusio eknomi?is " Orienta Prusio ". Frederiko la 2-a nun regis la tutan iaman regionon "Prusio" kaj rajtis nomi sin "re?o de Prusio" - anta? tio nur "re?o en Prusio". Per la novaj landakiroj la du anta?e disaj landopartoj nun estis interkonektitaj.

1807 - 1815 : Dum la Napoleonaj militoj Prusio foje gajnis, foje perdis teritoriojn, sed fine ?e la Viena Kongreso sukcesis akiri la grandajn kaj estonte (pro trovo de karbo) tre gravajn provincojn Rejnlando kaj Vestfalio .

1867 - 1871 : Kverelante kun A?strio-Hungario pri la ?efa rango en Germanio, Prusio en la prusia-a?stria milito venkis kaj fondis Nordgermanan Federacion en 1867. En 1871, post la francia-prusia milito , Prusio fari?is la ?efa potenco en la nova Germana Regno .

Respubliko kaj dissolvi?o [ redakti | redakti fonton ]

Prusio en la Vajmara Respubliko (1918-1933)
Vidu anka?: Respubliko Prusio

Fari?inte respubliko en 1918, Prusio dum la Vajmara Respubliko estis la demokratia fortika?o de la respubliko. En 1932 la regna registaro senpotencigis la prusan registaron, ?ar ?i en balotoj ne ricevis parlamentan plimulton. Reganto fari?is regna komisaro, tiel estis anka? en la epoko de nacisocialismo . En 1947 la aliancanoj Britio, Francio, Sovetunio kaj Usono, asertante ke el Prusio devenis la "germana militismo", dissolvis Prusion.

Vidpunktoj pri Prusio kaj restoj nuntempaj [ redakti | redakti fonton ]

Prusio estis taksata longan tempon kiel tre militisma. Alia sterotipo estis klerismo , interalie pro Frederiko la 2-a , kiu ekzemple aboliciis torturon de la jura sistemo. Amba? stereotipoj estas tre unuflankecaj, kaj militismo kaj klerismo trovi?is anka? en aliaj landoj de E?ropo.

Plia stereotipo pri Prusio estas ordemo kaj akurateco, tiel ke agi pruse estas ankora? nuntempe pozitiva esprimo ?e multaj germanoj. La prusa ?tatoficisto estas tiu kiu traktas ?iujn civitanojn same, sen rigardo al la persono (sen taksi ties socian statuson).

Malgra? la dissolvi?o en 1947, restas spuroj de la prusa hereda?o kultura en Germanio. Berlino estis ?efurbo de Prusio kaj tiel fari?is ?efurbo germana. La simbolo de la germana armeo estas la fera kruco de Prusio el la militoj kontra? Napoleono . En la blazono de la lando Saksio-Anhalto ankora? trovi?as la prusa aglo. La Fonda?o Prusia Kultura Poseda?o kunigas unu el la plej grandaj kaj universalaj kolektoj de la mondo.

Re?oj de Prusio [ redakti | redakti fonton ]

?iuj estis el la dinastio Hohencolernoj .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]