Princo-elektisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sep princoj-elektistoj elektas Henrikon la 7-an re?o ( 1308 ). (Bildo el Codex Balduineus ).

Princoj-elektistoj (germane Kurfursten , komparu: pragermane kuri = elekto , latine electores ) en Sankta Romia Imperio ekde la fino de la 12-a jarcento decidis pri la elekto de la germana re?o, kiu samtempe havis la titolon de Romia Imperiestro kaj oficiale Sankta Romia Imperiestro .

Originala sepopo [ redakti | redakti fonton ]

La sep originalaj elektistoj, kiuj elektis la imperiestron a?, malofte, la romia-germanan re?on, estis fiksitaj en la Ora buleo de 1356 . Ili estis:

La ekleziaj elektistoj [ redakti | redakti fonton ]

La ne-ekleziaj elektistoj [ redakti | redakti fonton ]

La kvar nobelaj , ne-ekleziaj elektistoj el tiu sepopo anka? nomi?is elektodukoj .

?an?oj dum la 17-a kaj 18-a jarcento [ redakti | redakti fonton ]

La imperiestro kaj la ok princoj-elektistoj (de Treviro, Kolonjo, Majenco, Bohemio, Bavario, Saksio, Brandenburgio kaj Palatinato). Kuprogravura?o de Abraham Aubry, Nurembergo 1663/64

Dum la 17-a kaj 18-a jarcento okazis kelkaj ?an?oj/aldonoj.

1623 Dum la Tridekjara Milito , la palatinata grafo Frederiko la 5-a perdas la princo-elektistecon al sia kuzo, la duko Maksimiliano la 1-a de Bavario . La anta?a palatinata elektisteco estas nun bavaria.

1648 La Vestfalia Paco kreas okan elektistecon kaj donas ?in al la Palatinato . Bavario pluhavas la elektistecon gajnitan en 1623.

1708 La duklando Brunsvigo-Luneburgo ( Braunschweig-Luneburg , anka? nomata duklando Hanovro ) ricevas na?an elektistecon. La nova princo-elektisto de Hanovro en 1714 heredas anka? la britan tronon kiel re?o Georgo la 1-a , do tiel la britaj re?oj havis en la 18-a jarcento kunelektorajton pri la germana reganto.

1777 La bavaria linio de la Vitelsba?oj formortas kaj la bavaria elektisteco nuli?as. La palatinata princo-elektisto heredas la bavarian tronon kaj eknomas sin "princo-elektisto de Palatinato kaj Bavario". La nombro de princoj-elektistoj estas nun ree ok.

Reordigo kaj fino [ redakti | redakti fonton ]

En la Regna deputacia fina akto (la lasta le?odona decido de la Sankta Romia Imperio ) 1803 okazis granda reordigo de la elektistecoj. Anstata? la anta?e sep, ok a? na? princoj-elektistoj estu nun dek. Tiu decido tamen ne havis praktikajn konsekvencojn, ?ar jam en 1806 la Sankta Romia Imperio ?esis ekzisti, kaj en la tri interaj jaroj ne okazis iu elekto.

Ekde 1806 do la ofico de princo-elektisto ne plu ekzistas. Tamen unu el la rangaltigitaj princoj de 1803, la landgrafo de Hesio-Kaselo , plu uzadis sian novan titolon "princo-elektisto", kiu donis al li similan rangon kiel grandduko , ?is 1866 .

Elektoprinclando [ redakti | redakti fonton ]

Elektoprinclando , germane Kurfurstentum , estis lando regata de princo-elektisto . Elektoepiskopujo , germane Kurerzstift , estis ?iu el la tri ekleziaj elektoprinclandoj (Kolonjo, Majenco, Treviro).