Orientaj ortodoksaj eklezioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Orienta Ortodoksa Eklezio )

La orientaj ortodoksaj eklezioj estas tiuj eklezioj, kiuj distingi?as de la Greke Ortodoksa Eklezio kaj la Katolika Eklezio de kiam ili malakceptis la decidojn de la Koncilio de Kalcedono de la jaro 451. Grandparte ili radiki?is en teritorioj oriente de Konstantinopolo , a? interne de la limoj de la Romia Imperio en Egiptio kaj Sirio, a? ekstere en Armenio.

Nomo [ redakti | redakti fonton ]

La? la Monda Konsilio de Eklezioj , la hodia? ?enerale akceptata nomo de tiuj eklezioj estas "orientaj ortodoksaj". [1]

Historie, pro ilia malkonsento de la Koncilio de Kalcedono, oni ilin nomis nekalcedonaj, anta?kalcedonaj, antikalcedonaj, monofizitaj , antikvaj orientaj, etaj orientaj. [1]

Ili fundamentas sian doktrinon en la unuaj tri ekumenaj koncilioj : tiuj de Niceo (325) , Konstantinopolo (381) , Efezo (431) . [1] Tial oni kelkfoje nomis ilin la trikonciliaj eklezioj.

Ili distingendas de tiuj aliaj eklezioj, kiuj simile sin deklaras ortodoksaj, tiuj por kiuj Konstantinopolo estas grava centro. Angle kaj germane , oni nomas anka? ?i tiujn orientaj ortodoksaj eklezioj, uzante tamen malsaman vorton sinoniman, [2] sed en tiuj lingvoj, kiuj ne disponas de simila paro de sinonimoj, oni nomas ilin bizancaj ortodoksaj eklezioj [3] a? kalcedonaj ortodoksaj eklezioj, [4] rezervante la adjektivon "orienta" por tiuj eklezioj, kiuj ne akceptas la Koncilion de Kalcedono. [1]

Listo de orientaj ortodoksaj eklezioj [ redakti | redakti fonton ]

Kvankam ligitaj, kiel la bizancaj a? kalcedonaj eklezioj, al unuopaj popoloj, la orientaj ortodoksaj eklezioj estas en komuneco inter si. La orientaj ortodoksuloj estas aktuale proksimume 60 milionoj. [1]

La Monda Konsilio de Eklezioj listigas ses orientajn ortodoksajn ekleziojn: [1]

Eklezio Popolo Liturgia lingvo Kristologio Notoj
Siria Ortodoksa Eklezio Siria-libana areo Siria Miafizitismo ?ia Patriarko konservas la titolon de Patriarko de Antio?io
Armena Apostola Eklezio Armenio Armena Miafizitismo ?ia centra episkopa sidejo suverenas anka? sur Armena Patriarkato de Sizo
Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio Egiptio Kopta Miafizitismo
Etiopa Ortodoksa Eklezio Etiopio Geeza Miafizitismo
Eritrea Ortodoksa Eklezio Eritreo Geeza Miafizitismo
Barata Ortodoksa Eklezioj Suda Hindujo Siria Miafizitismo Naski?is el la Siria Ortodoksa Eklezio en la 17-a jarcento

En ?iuj tiuj eklezioj eblas, la? antikva tradicio, ordini al la sacerdoteco kandidatojn vivantajn a? en fra?leco a? en matrimonio , sed post ordino ili ne rajtas edzi?i. La episkopojn oni elektas nur inter la needzi?intaj presbiteroj, do plejofte el la mona?oj, kiuj vivas en voto de ?asteco .

Aliaj orientaj eklezioj [ redakti | redakti fonton ]

Evoluo de Kristanismo

Orientsiriaj eklezioj [ redakti | redakti fonton ]

La orientsiriaj eklezioj devenas de la Eklezio de la Oriento, kiu esti?is en orientaj regionoj ekster la Roma Imperio , en Mezopotamio kaj Persio (pro tio oni ?in nomas anka? la Persa Eklezio), kaj disvasti?is ?is ?inio kaj Hindio. Doktrine ?i distingi?is per malakcepto de la Koncilio de Efezo , la tria ekumena koncilio (431), kiu kondamnis Nestorion . Tial la pliokcidentaj kristanoj ?in nomis nestoriana . La tiutradiciaj kristanoj vivantaj en Hindio akceptis kiel samkredanojn la portugalojn, kiuj alvenis ekde 1498, sed kiam la portugalaj a?toritauloj provis akceptigi latinajn kutimojn, okazis ribelo, kaj multaj lokaj kristanoj pasis al la okcidentsiria ritaro kaj kredo, kreante la Malakankaran Ortodoksan Eklezion (unu el la orientaj ortodoksaj eklezioj]], kaj la aliaj formas la Siria-Malabaran Katolikan Eklezion . En la 16-a jarcento, skismo dividis la Eklezion de la Oriento en ?ia hejma teritorio, estigante la ?aldean katolikan Eklezion kaj la Asirian Eklezion de la Oriento . Tiu dua bran?o ekde la 1960-aj jaroj estas dividita en la tutmonde aganta "Sankta Apostola kaj Katolika Asiria Eklezio de la Oriento" kun sidejo en ?ikago , kaj la ?efe en Irako aganta (sed anka? en Usono kaj Germanio reprezentata) "Antikva Apostola kaj Katolika Eklezio de la Oriento" kun sidejo en Bagdado . [5]

Orientaj katolikaj eklezioj [ redakti | redakti fonton ]

Ekzistas 23 orientaj katolikaj eklezioj. El tiuj, 7 devenas de la tradicioj de la orientaj ortodoksaj eklezioj:

Escepte de la maronita eklezio, kiu neniam dividi?is de Romo, tiuj esti?is pro la deziro de iuj membroj de orientaj ortodoksaj eklezioj havi komunecon kun la Sankta Se?o . Ili ali?is al la katolika doktrino, konservante la proprajn ritaron kaj liturgian lingvon. Kiel proprajuraj katolikaj eklezioj , ili ?uas egalan dignon kiel la latina eklezio .

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]