Eduardo la 7-a
(
Albert Edward
, Alberto Eduardo de
Saksio-Koburgo kaj Gotao
, naskita la
9-an de novembro
1841
en
Londono
, mortinta tie la
6-an de majo
1910
) estis re?o de
Britio
, re?o de la regnoj en la
Brita Naciaro
kaj imperiestro de
Barato
. Li estis tre populara kaj ?atata societa persono.
Li estis filo de re?ino
Viktorino
kaj la unua britia monar?o el la dinastio de
Saksio-Koburgo kaj Gotao
. Li regis de la
22-a de januaro
1901
(morto de lia patrino) ?is sia morto.
Eduardo i?is re?o je la a?o de 59 jaroj kaj estis
princo-heredonto
(kun la titolo
Princo de Kimrujo
) pli longe ol iu ajn alia brita re?o (la
nuna
heredonto,
Princo Karlo
, naski?is en 1948, do estas heredonto nur de 58 jaroj). Dum lia regado, nun nomata
Eduarda periodo
, unuafoje estis rekonita la ofico de
Brita ?efministro
. Kiel unua brita monar?o Eduardo vizitis
Rusion
; li anka? kontribuis al la modernigo de la brita milit?iparo kaj al reformado de la medicinaj servoj de la armeo.
Eduardo estis dua infano kaj plej a?a filo de re?ino Viktoria kaj ties edzo Alberto, princo de Saksio-Koburgo kaj Gotao. Li ricevis jam en a?o de unu monato - fare de la patrino - la titolojn princo de Kimrio kaj
earl
de Chester. Eduardo studis en Universitatoj de Cambridge kaj Oxford. Kiam li - kiel simpla soldato - bivakis en Irlando (junio - septembro de 1861), havis amrilaton al aktorino, je plej granda indigno de la re?a familio. Re?ino Viktoria kulpis lin pro morto de lia patro. Fakte la princo mortis je tifo, sed lin kortu?is la amrilato de sia filo (li mortis je la 4-a de decembro 1861). Post la afero, Viktoria malpermesis por Eduardo la okupi?on pri la ?tataj aferoj. Li jam estis 50-jara, kiam oni sciigis lin pri laboro de la registaro.
Li edzi?is en 1863 (10-an de marto) al Aleksandra, plej a?a filino de princo Kristiano, la estonta re?o
Kristiano la 9-a
de
Danio
. Iliaj kvin gefiloj plenkreski?is (Georgo, princo de Jorko, pli posta re?o Georgo la 5-a estis ilia dua filo). Dum Aleksandra okupi?is pri la familio, la princo vizitis societojn en Anglio kaj en la kontinento. Li tre ?atis ?evalkonkursojn, vel?ipadon kaj ?asadon. Oni ofte kla?-skribis pri lia skandala vivo. Eduardo estis anka? arda
framasono
.
Kiam mortis re?ino Viktoria la
22-an de januaro
1901
, Eduardo surtroni?is kaj oni kronis lin la 9-an de a?gusto de 1902 kiel Eduardo la 7-a. Li vizitis en 1903 Francion, Parizon, kie li trafe kaj france parolis kaj populari?is. Tio ebligis la aliancon de
entento
en 1904.
Pri Esperanto li diris:
|
| ?
Mi opinias ke Esperanto estas granda bona?o por la homaro kaj esprimas la deziron ke ?i havu la plej kompletan kaj la plej rapidan sukceson.
”
|
|
- Sir Sidney Lee: King Edward VII (2 volumoj, 1925?1927)
- Gordon Brook-Shepherd: Uncle of Europe (1975)