El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edward Albert Christian George Andrew Patrick David WINDSOR
estis naskita kun la familia nomo
Wettin
la
23-an de junio
1894
en
White Lodge
; li mortis la
28-an de majo
1972
en
Parizo
(
Francio
). En la jaro
1936
li estis dum dek monatoj
Eduardo la 8-a
, re?o de
Britio
.
Eduardo estis filo de re?o
Georgo la 5-a
kaj de ties edzino
Maria von Teck
. Kiam lia patro re?i?is en 1910, Eduardo post tio i?is
Princo de Kimrujo
kaj heredonto de la trono.
Eduardo i?is re?o post la morto de sia patro (20-a de januaro 1936). Lia intenco edzinigi
Wallis Warfield
(konata kiel
Wallis Simpson
) ka?zis skandalon en Britio; s-ino Warfield estis
usonano
, nenobelo kaj eksedzino; tial estis neakcepteble, ke ?i estu edzino de britia re?o, kiu estis anka? estro de la
Eklezio de Anglio
, kiu tiam malakceptis eksedzi?on. La brita registaro sub ?efministro
Stanley Baldwin
minacis
demisii
pro la geedzi?o.
Pro la preska? unuanima publika rezisto (nur la
irlanda
?efministro
Eamon de Valera
subtenis la re?on) Eduardo
abdikis
la 11-an de decembro 1936. La 3-an de junio 1937 okazis la geedzi?o, en Francio; neniu alia ano de la re?a familio ?eestis. Lia posteulo kiel re?o estis lia frato
Georgo
, kiu e? povis transpreni la jam preparitan, sed ankora? ne okazintan kronadan ceremonion.
Eduardo ricevis post sia abdiko la titolon
Duko de
Windsor
, sed estis fakte
ekzilita
kaj pasigis la reston de sia vivo en
Francio
kaj
Usono
.
Kiel kompenson de sia perdita poseda?o li ricevis almena? la valoron de kasteloj
Balmoral
kaj
Sandringham
, en Britio tradicie konsiderataj kiel privata poseda?o de la re?(in)o. La amplekso de la kompensoj estas nekonata. Estas sciate, ke la juveloj de lia edzino estis post ?ia morto venditaj por 160.000.000 dolaroj.
Malgra? la ekzilo oni koncedis al li kaj lia edzino (kiu mortis en 1986) entombigon en la re?a tombejo de
Frogmore
?e Windsor.