Ciganoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ciganoj
Flago
etno ? E?ropaj nomadaj gentoj
Hindarja grupo
Suma populacio
15 milionoj a? pli
?tatoj kun signifa populacio
Barato  Barato 5,794,000
Turkio  Turkio Disputita:
300,000 - 5,000,000
Rumanio  Rumanio Disputita:
535,250
(oficiala censo)
Aliaj taksoj:
700,000?2,500,000
Hispanio  Hispanio 600,000 ?is 800,000
a? 1,500,000
Francio  Francio 500,000 (oficiala takso)
?is 1,200,000-1,300,000
Usono  Usono 1,000,000 (taksoj de ciganaj organizoj)
Hungario  Hungario Disputita: 205,720 (oficiala censo);
Aliaj taksoj:
450,000-1,000,000
Brazilo  Brazilo 678,000?900,000
Bulgario  Bulgario Disputita: 370,908 (oficiala censo) ?is 700,000?800,000
Slovakio  Slovakio Disputita: 92,500 a? 550,000
Serbio  Serbio Disputita: 108,193 (oficiala censo)
500,000 taksita (540,000 inkl. Kosovo )
Rusio  Rusio 183,000 (oficiala censo 2002)
Grekio  Grekio Disputita: 200,000
a? 300,000?350,000
Ukrainio  Ukrainio 48,000 (oficiala censo 2002)
Argentino  Argentino 300,000
Ĉeĥio  ?e?io Disputita: 11,746
a? 220,000 ?is 300,000
Nord-Makedonio  Nord-Makedonio Disputita: 53,879
?is 260,000
Germanio  Germanio 110,000?130,000
Albanio  Albanio Disputita: 1,300 ?is 120,000
Irano  Irano 110,000
Italio  Italio 90,000?110,000
Kanado  Kanado 80,000
Kolombio  Kolombio 79,000
Portugalio 40,000
Pollando 15,000 ?is 50,000
Lingvo(j)
cigana lingvo , lingvoj de konkretaj regionoj
Religio
Romanipen , kombinita kun asimilo el lokaj religioj
v ? d ? r
Ciganoj en E?ropo 0%                                           10%.

Ciganoj [1] [2] a? prefere romaoj [3] [4] [5] [6] (propralingve Roma [7] ), a? ro?moj [8] [9] [10] (Vidu anka? sub Romaoj [11] ) estas komuna nomo por etnoj kun komuna hereda?o: sintioj kaj kaleoj .

Tradicie ili estis nomadoj kaj anka? nuntempe ili formas diasporon de pli ol 10 milionoj da homoj [12] . La ciganoj venis origine el Barato , sed intertempe ili anka? jam fikslo?as en 30 landoj, precipe en E?ropo [13] , Ameriko [14] kaj okcidenta Azio (ekzemple ?in?ango ) [15] .

E?ropanoj en la mezepoko kredis, ke ciganoj venis el Egiptio (la angla nomo gipsy kaj la hispana gitano devenas el tiu supozo), sed la lingvistika analizo pruvis, ke ilian prapatrujon necesas ser?i en Hindio, probable apud la rivero Induso a? Sindh . Ilia nomada vivmaniero ka?zis problemojn en e?ropaj landoj kaj vekis grandan malamon kontra? ili, sekve anka? persekutadon kaj pogromojn .

Wiktoria Gabor ( "Viki", cigandevena polino ), venkintino de la 17a Junulara E?rovido-Kantokonkurso 2019 en Glivico , Pollando
Khamoro Roma Festival 2007 Prague
Festivalo Khamoro Roma , Prago 2007

Ciganoj parolis variantojn de cigana lingvo (ili nomas sian lingvon romani ) [16] , sed dum la malnomadi?o, plurlande parolis ciganan ?argonon a? ekparolis, ofte kontra? sia volo, nur la landan lingvon kiel en Hispanio kaj Hungario [17] .

Etimologio [ redakti | redakti fonton ]

La vorto mem "Cigano" estas termino rezulte de eksteraj perceptoj kiujn aliaj popoloj havis de 'ciganoj'. ?i venas de la greka vorto athinganos kiu estis la esprimo uzita rilate al la 11-a-jarcenta sekto de herezaj a?guristoj en la Orientromia imperio . ?i anka? havis la signifon "netu?ebla" [18] . Angloj opiniis, ke romaoj venis el Egiptio ( Egypt ), kaj tiel esti?is la vorto gypsy (cigano) [18] .

Romaoj kaj ciganoj ne estas sinonimoj [ redakti | redakti fonton ]

Ekzistas multaj homoj, kiuj uzas la vorton "cigano" sen scii, ke ?i havas malestiman signifon por la koncerna popolo kaj ke ?i stereotipas anka? la vivstilon de la membroj de tiu malplimulto, ?efe en oriente?ropaj landoj [18] . Kvankam nuntempe pli kaj pli estas uzata la vorto "romaoj" (kaj ties diversajn nacilingvajn formojn) anka? kiel sinonimon de la pli ?enerala nomo "ciganoj", la Internacia Romaa Unio opinias, ke la diversaj nacilingvaj terminoj similaj al "ciganoj" estas pejorativaj, kaj tial rekomendas uzi la terminon Roma (en Esperanto: romaoj), nomo kiun ili propralingve uzas por priskribi sin, tiel inkluzivante anka? sintiojn kaj kaleojn en la signifon de "romaoj" [19] .

La rekte koncernatoj nomas sin prefere per la vorto ? Rom ” a? plurale "' Roma" [11] , kiu signifas ?(edzi?inta) viro” , "Romni" kiu signifas "(edzi?inta) virino" , "Romnija " (ina pluralo) a? per la vorto ? manu? ”, kies signifo estas ?homo” [19] . Malstrikta traduko de la vorto "Rom" (romao) el la lingvo de la romaoj (Rromani a? Rromanes ) simple signifas "homo", kio finfine estu la maniero, la? kiu ?iuj vidu romaojn kiam oni parolas pri ili.

Iuj organiza?oj, inkluzive de Unui?intaj Nacio j kaj la usona Library of Congress , uzas la terminon Romani [89]. Tamen la Konsilio de E?ropo kaj aliaj organiza?oj konsideras, ke "Roma" estu la ?usta termino rilata al ?iuj rilataj grupoj, sendepende de iliaj devenlandoj, kaj rekomendas, ke la termino Romani , kelkfoje literumata kiel Rromani , estu limigita al la lingvo kaj kulturo: lingvo romani, kulturo romani. [87]

Ciganoj [ redakti | redakti fonton ]

La vorto "cigano" ne povas esti disigita de ?i pli ol 500 jaroj da sklaveco en la teritorioj de nuntempa Rumanio, kie la esprimo "cigano" (en la rumana "?igan") i?is sinonima de "sklavo". Tiu sklaveco da?ris de la alveno de romaoj en E?ropo en la 13-a jarcento ?is meze de la 19-a jarcento [18]

La esprimo "cigano" estas de ili mem ofte konsiderata kiel ofenda insulto kaj rifuzata, kvankam kelkaj romaaj komunumoj mem elektas plu uzi la vorton "cigano" [18] .

En la monda kulturo ekzistas multaj gravaj literaturaj kaj historiaj verkoj uzantaj la terminon "cigano".

Popolo senteritoria [ redakti | redakti fonton ]

La romaoj perdis sian ?tatanecon en la restrukturado de pluraj e?ropaj landoj dum la pasintaj jardekoj.

Ciganio ne havas geografiajn limojn, neniun referencan teritorion, sed determinantoj estas sociaj, lingvaj kaj psikologikaj limoj [20] .

Vaida Voivod III (Ionel Rotaru) estis politika aktivisto kiu klopodis fondi en 1960 la Communaute Mondiale Gitane (Tutmonda Romaa Komunumo) kiu celis interalie sendependan ?taton nomata Romanestan [21] .

En 1998 romaoj kongresis en Prago , kie ili kreis senteritorian civiton kun propraj flago, himno kaj parlamento: Ciganio .

Diaspora vivo [ redakti | redakti fonton ]

?irka? la 10-a jarcento romaoj komencis iri de nordokcidenta Barato kaj Pakistano al okcidento [15] .

La romaoj formas popolgrupon kiu vivas precipe en orienta E?ropo , en la ?ermanaj landoj anka? konataj sub la nomo sinti ( sintioj ) kaj en hispanlingvaj landoj sub la nomo kale ( kaleoj ). La termino bohemiano pri artisto mal?atanta sociajn konvenciojn estas inspirita de vivmaniero de ciganoj, kiuj venis al Francio el Bohemio .

Azerbaj?ano [ redakti | redakti fonton ]

En regiono Jevla? lo?as komunumo kies membroj parolas la kurdan, nomas sin "ajem-kurdoj" kaj asertas ke iliaj prapatroj transloki?is tien el Irano en la 1940-aj ? 1950-aj jaroj. Tamen lokanoj, etnologoj kaj la ?tata statistiko konsideras ilin ciganoj. La? neoficialaj datumoj en 2012?2014 en Azerbaj?ano lo?is proksimume 10 000 ciganoj, inkluzive de 2 500 en Jevla?. La? datumoj de lokaj etnologoj, jam anta? la foriro el Irano tiuj ?i homoj estis islamanoj (plejparte ?ijaistoj), parolis la kurdan kaj sin konsideris kurdoj. Ili estas malri?aj kaj socie izolitaj [22] .

Brazilo [ redakti | redakti fonton ]

En Brazilo , estas du ciganaj "gentoj", la unuaj estas kaleoj kiuj venis el Portugalio kaj Hispanio en fruaj eraoj kaj vivas la? tradiciaj nomadaj moroj, ili almozpetas, faras cirkajn prezenta?ojn, legas la bon-hazardon. Ili estas tre malri?aj kaj vivas en tre malbonaj kondi?oj. Fizike ili estas nigra-ha?taj. La aliaj estas la romaoj kiuj venis el la Orienta E?ropo en 20-a jarcento post la Dua mondmilito . Ili, ?enerale, vivas en grandaj urboj, kiel Rio-de-?anejro kaj San-Pa?lo kaj tendaras nur pro ceremoniaj kaj festaj aferoj. Ili estas blank-ha?taj kaj ?enerale vivas kiel komercistoj.

Persekutoj [ redakti | redakti fonton ]

Tria Regno genocide ekstermis ciganojn. En Mez-Orienta E?ropo plimulto mortis en germanaj- naziaj ekstermejoj . Romaoj indikas la ekstermon per la nomo Porajmos [23] .

  • 18.11.1942: En Litovio komandanto de la germana sekureca polico kaj SD, Karl Jeger, ordonis fermi ?iujn litovajn ciganojn en tendaro en E?er?lis ( distrikto Kaunas ) kun konfisko de ilia poseda?o
  • 13.11 .1943: Germana polico pafmortigis polinon kun 10 ciganoj ka?itaj ?e ?i.

Kulturo [ redakti | redakti fonton ]

Malgra? la ?enerala malamo kaj persekutado, la ciganoj konservis siajn identecon, lingvon kaj originalecon, kio aliflanke vekis anka? admiron a? almena? atenton de gravaj artistoj. Sed ili havas anka? propran kulturon (cigana muziko estas la fonto de flamenko ). Nuntempaj artistoj kiel koncepta artisto Damian Le Bas [24] [25] rekreas la romaan identecon partoprenantaj en nuntempaj artaj ekspozicioj kiel la Venecia Bienalo [26] montrantaj ke la romaa identeco estas ne homogena sed ke ?i scias adapti sin al ?an?antaj cirkonstancoj kaj e? kapablas je kultura mikso. Tiel ?i povas servi kiel modelon por moderna, transnacia identeco.

Cigana feminismo a? feminismo romaa, estas feminismo , kiu anta?enigas seksan egalecon, la batalon kontra? sociaj malegalecoj kaj la defendon de la integri?o de virinoj en malsamaj sferoj de la socio, la? maniero kongrua kun la izolado de la kulturo kaj de la valoroj de la romaoj.

Religio [ redakti | redakti fonton ]

?ora?anaj romaoj (nacireligia nomo el " turkaj " " islamanoj ") estas ciganoj de sunaisma islama kredo en la Balkana duoninsulo , Turkio kaj Turka Respubliko Norda Kipro , de kie kelkaj migris anka? al Norda kaj Suda Ameriko kaj Italio kaj aliaj okcidente?ropaj landoj. La cirkumcido de knaboj estas festata en granda maniero [27] [28] .

Dasikanaj romaoj estas religia kaj etna ombreltermino por kristanaj ciganoj en Balkana duoninsulo , precipe en Bulgario , kiuj uzas la romaan lingvon, sendepende de ties malsamaj grupoj a? profesioj. Bapto estas granda evento por ili. La plimulto estas kredantoj de la malnova ortodoksisma kristanismo , kaj estas anka? kelkaj malmultaj kredantoj de Pentekosta Kristanismo [29] .

La Malnova Dualisma-Religio de la romaoj estas simpla kredo en Devla- Dio kaj Beng- Satano . [30] . Estas neniuj sanktaj libroj sed Pastroj nomitaj Rashai , la pastro-edzino estas nomita Rashani . [31] [32] . Nur romao a? parta romao povas esti membroj. [33]

Lingvo [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Romaa lingvo .

Almena? 3 milionoj da romaoj parolas la romaan lingvon ( Romani) tra la mondo, kiu apartenas al la hind-arja bran?o de la hinde?ropaj lingvoj [15] , ?i anka? estas la plej proksima e?ropa parenco de Sanskrito . Multaj romaoj scipovas paroli du a? pli da lingvoj. La romaa estas agnoskata diversgrade kiel malplimulta lingvo en Kosovo, Makedonio, Rumanio, Kroatio, Slovakio, Slovenio, Germanio, Finnlando, Hungario, Norvegio, Svedio kaj A?strio [15] .

Simbolaj tagoj kaj lokoj [ redakti | redakti fonton ]

  • 8-a de aprilo: La Internacia Romaa-tago estas festata ?iujare je la 8a aprilo memore al la malfermo de la unua internacia Roma-kongreso okazinta en Londono ekde la 8-a de aprilo 1971.
  • 2-a de a?gusto : la memortago de ' porajmos ' depost 1992 rememorigas tiun tagon ?iujare ilian 'holoka?stan' version, el kiu esti?is rememoriga himno nomata gelem gelem [34] .
  • 10-a de decembro: Tago de la romaaj homaj rajtoj [35] .

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

Kelkaj cigandevenaj verkistoj: Veijo Baltzar , Lumini?a Cioab? , Edward D?bicki , Lafcadio Hearn , Ronald Lee , Bronisława Wajs .

Muziko kaj danco [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo [ Ciganoj kaj hispanaj dancoj ].

Ciganaj muzik?enroj estas Flamenko kaj Ciganaj fanfaroj de Serbio, Makedonio, kaj Bulgario

Kelkaj ekzemploj en kiuj ciganoj rolas en aligentaj muzikkulturoj:

Jen kelkaj cigandevenaj kantistoj, muzikistoj:

Nicolas Reyes , Aladar Pege , Ginesa Ortega , Irini Merkouri , Sofi Marinova , Roby Lakatos , Felix Lajko , Edyta Gorniak , Rosario Flores , Diego El Cigala , Drafi Deutscher , Camaron de la Isla , Sandro de America , Pista Danko , Georges Cziffra , Panna Cinka , Manolo Caracol , Iva Bittova , Janos Bihari , Kalman Balogh , Elek Bacsik , Carmen Amaya , Remu Aaltonen , Ida Kelarova , Shutka Roma Rap , Marianne Rosenberg ...

Filmoj [ redakti | redakti fonton ]

Fanfan la Tulipe

Ladje Drom (Latcho Drom)

Carmen kaj Lola

Terra Franca / Ashore (2018) [37]

Gadjo dilo

Cigana Romancaro .

I met some happy gypsies

Famaj ciganoj [ redakti | redakti fonton ]

Juan de Dios Ramirez Heredia ? hispana politikisto, eksa membro de la E?ropa Parlamento kaj fondinto de Union Romani , ligita al Romano Internacionalno Jekhetanipe (Internacia Romani Unuo)

Django Rheinhardt (gitaristo kaj komponisto)

Marcel Courthiade (esploristo pri la ' Rromani '-skribo, lingvo kaj kulturo)

Bronisława Wajs - Papu?a (verkisto, poeto)

Veijo Baltzar (dramaturgo, verkisto, artisto)

Gipsy Kings (muzikgrupo)

Damian Draghic i (membro de la E?ropa Parlamento)

Livia Jaroka (unua romaa parlamentanino en la E?ropa Parlamento)

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

(angla) Carol Silverman, Romani Routes: Cultural Politics and Balkan Music in Diaspora , eld. Oxford University Press, 2012, ISBN 978-0-19-983278-1

(angla) Ian Hancock, We are the Romani people . UHP, 2002, 180 p., ISBN 1-902806-19-0

(angla) Nicolae Gheorghe & Andrzej Mirga, The Roma in the 21st century: a policy paper , Princeton University: Project on Ethnic Relations, 1997

(angla) Damian Le Bas, Thomas Acton: All Change. Romani Studies Through Romani Eyes. University of Hertfordshire Press , Herfortshire 2010.

(angla) August Fraser: The Gypsies ("Ciganoj"), Oxford/Cambridge 1995

(franca) Le Conseil de l'Europe et les Roms: 40 ans d'action (La Konsilio de E?ropo kaj la Romaoj: 40 jaroj de agado),

(franca) J'ai vu pleurer un vieux tsigane, Editions Oskarson, 2011, ISBN 978_2_3500_0701_4

(itala) Santino Spinelli, Rom gente libere , 2013, 256 pa?oj.

En Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

Marjorie Boulton , en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj , dedi?as ties 35-an ?apitron "Ciganoj kaj ciganaj fabeloj" al komentoj pri tiu popolo, ?efe pri ties historio kaj antropologio ; poste ?i rakontas du anekdotojn pri romaoj (ciganoj). [38]

Savojarda romao, en: Arkivo de la revuo Etnismo, nro 85 Arkivigite je 2018-03-06 per la retarkivo Wayback Machine ( PDF Arkivigite je 2018-03-05 per la retarkivo Wayback Machine , 31-5-2010), p. 15-18

Els de Groen, verkistino kaj batalanto por minoritatoj , La balkana verda stelo, la 1-an de marto 2017, pa?oj 1-18, donas interalie informojn pri famaj romaoj [8] .

Bildoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Veki?o de la romaa komunumo , Le Monde Diplomatique en Esperanto

(de) Sabine Adler, Vom Rand in die Mitte der Gesellschaft , Deutschlandfunk.

(en) Khetanes , romaa arta fondumo

(de) Roma-Generacio 2.0 ?e la tutmonda romaa festivalo KHAMORO

(en) Romaa Filmfestivalo

(en/hu) Neformala Romaa Eduka Fondumo / UCCU pri promenitinerioj ( romae : thaj Romnya ) en Budape?to kaj Pecs kun junaj ciganaj ?i?eronoj formitaj de UCCU por klarigi ciganajn valorojn kaj anta?ju?ojn.

(angla) European Roma Cultural Foundation Arkivigite je 2013-05-11 per la retarkivo Wayback Machine (E?ropa Romaa Kultura Fondumo)

(en, fr, de) Romaa historio kaj kulturo

(angle) Ekstermado fare de la nazia re?imo Arkivigite je 2012-09-29 per la retarkivo Wayback Machine

(angle) RomNews Society

(angle, romae, france) E?ropa Forumo de romaoj kaj voja?antoj

(angle) Specalized Library with Archive "Studii Romani"

(franca, angla) Romaoj kaj ciganoj - e?ropa kulturo - prezentado kun bildoj, 2003, Marseille.

(turka, angla subteksto) Elma Arus (turka dokument-filmistino)

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. El la singulara "cigano", la? Reta vortaro
  2. El la singulara "cigano", la? NPIV
  3. (en) Kial prefere ne tsiganoj (gypsies) sed romaoj , YouTube
  4. El la singulara "romao", la? Reta vortaro
  5. El la singulara "romao", la? NPIV
  6. Esperantlingva Etnonoma Glosaro (E.E.G.) . Arkivita el la originalo je 2016-11-12. Alirita 2020-08-10.
  7. (en) Why "Roma" and not "Gypsies" , Voiceofroma.com
  8. 8,0 8,1 La ?ustaj formoj estas Rrom (indi?ena), Romani (angla) kaj Romaoj (Esperanto). La etimologia deveno estas respektive el Egipto ( Gyftos ) kaj ne-tu?enda el greka αθ?γγανο?
  9. (eo) Jorge Camacho, Beletra Almanako 1 (BA1 - Literaturo en Esperanto)
  10. (eo) Fabricio Valle refoje provos eldoni Heroldon , Libera Folio, la 22-an de marto 2021.
  11. 11,0 11,1 Noto: Multaj nuntempe uzas la vorton "romaoj" (kaj ties diversajn nacilingvajn formojn) anka? kiel sinonimon de la pli ?enerala nomo "ciganoj". La Internacia Romaa Unio opinias, ke la diversaj nacilingvaj terminoj similaj al "ciganoj" estas pejorativaj, kaj uzas tial anstata?e la terminon " Roma " (Romaoj), tiel inkluzivante anka?  sintiojn  kaj  kaleojn  en la signifon de "romaoj".
  12. (en) Radost Zaharieva, Celebrating our diverse language heritage (Festante nian diversan lingvan hereda?on), European Roma Rights Centre, la 21-an de februaro 2017
  13. (en) " Roma integration in the EU ", E?ropa Komisiono .
  14. (en) " Can Romas be part of Indian diaspora? ". khaleejtimes.com, la 29-an de februaro 2016
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 Romaa lingvo (romani) , Lingvo.info
  16. (en) Randall, Kay. " What's in a Name? Professor take on roles of Romani activist and spokesperson to improve plight of their ethnic group ", ar?ivita de la originalo , la 5-an de februaro 2005.
  17. (angla) Ian Honcock,  We are the Romani people (ni estas la romaa popolo)  [arkivo] , Centre de recherches tsiganes, University of Hertfortshire Press, 2005, p. 139
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 18,4 (en) Dragana Kokora, Cigan and Roma are not synonyms , European Roma Rights Center (ERRC), la 14-an de februaro 2022.
  19. 19,0 19,1 Julius Hauser, Ciganoj a? romaoj: ?u lingva problemo? , Monato , la 7-an de julio 2020.
  20. (franca) Roms et Tsiganes , une culture europeenne (Romaoj kaj Ciganoj, e?ropa kulturo), Marseille-Provence, la 4-a de junio 2013.
  21. (angla) Ian Hancock, We are the Romani people - Ame sam e Rromane d?ene (ni estas la romaa popolo), University of Hertfordshire Press, 2017, ISBN 978-1-902806-19-8
  22. Esplorante kurdan kvartalon en Azerbaj?ano  ( esperante ). Tutmondaj Vo?oj (2023-03-28). Arkivita el la originalo je 2023-08-23. Alirita 2023-10-28.
  23. (en) The hidden Holocaust , ekspozicio en Mucsarnok, Budape?to, marto 2004.
  24. (en) The Birth of Gypsy Dada: On the Life and Legacy of Damian Le Bas (1963-2017), Blok
  25. Gypsie Dada
  26. (en) Roma Biennale
  27. [1]
  28. [2]
  29. [3]
  30. https://scholarlypublications.universiteitleiden.nl/access/item%3A2721940/view
  31. https://www.jstor.org/stable/592158?seq=68#metadata_info_tab_contents
  32. https://eo.wiktionary.org/wiki/ra%C5%9Baj
  33. La religio kaj kulturo de la romaoj (a.k.a. ciganoj) . Arkivita el la originalo je 2021-12-02. Arkivita kopio . Arkivita el la originalo je 2021-12-02. Alirita 2022-12-20.
  34. (en) Atanas Zahariev, A song for the Roma genocide, European Roma Rights Centre, la 2-an de a?gusto 2014.
  35. (franca) Dates symboliques, en: Projet Itineraire de la culture et du patrimoine des Roms , Konsilio de E?ropo, 2010, p. 58
  36. Rakonta poemo pri tradicia historio de necigano Aleko kiu ali?as al grupo de nomadaj ciganoj inter alia pro amo al ciganino Zemfiro, kiu post tempo preferas liberon kaj Aleko murdas la novan amaton; en la historio kondukas la intrigon Maljunulo. La afero venas el Cervantes ( La gitanilla ) al Federico Garcia Lorca ( Sanga nupto ) sed kun rusa etoso. Aleksandr Pu?kin , Rusa poezio en tradukoj de Sergej Rublov. , 2002, Jaroslavl. ISBN 5947550083
  37. (en) " Leonor Teles ". Agencia-Portuguese Short Film Agency .
  38. Marjorie Boulton , Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro , Universala Esperanto-Asocio , Roterdamo , 1984, dua eldono 1993. Pa?oj 281-287.