Planedoscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Planedoscienco estas la bran?o de astronomio kiu okupi?as pri planedoj , nanplanedoj , lunoj , asteroidoj , kometoj kaj ?iuj aliaj objektoj kiuj ?irka?orbitas la Sunon (kaj aliajn stelojn). Planedosciencistoj pristudas la devenon, la evoluon kaj la nunan konsiston kaj strukturon de tiuj korpoj.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Planedoscienco ver?ajne esti?is per la unuaj teleskopaj observadoj de Galilejo , kiu unue priskribis geologia?ojn similajn al montaroj sur la supra?o de la Luno . Tamen, planedoscienco signife evoluis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento , kiam la pioniraj astronomiistoj Giovanni Virgilio Schiaparelli kaj Eugene Michel Antoniadi unue okupi?is pri scienca observado kaj analizo de la supra?o de Marso.

Granda anta?enpa?o por planedoscienco estis la lan?o de la unuaj kosmosondiloj , dum la 1950-aj jaroj . Sinsekvaj generacioj de kosmoesploriloj fotis kaj analizis la malanta?an flankon de la Luno kaj la plej rimarkindajn ecojn de Marso kaj Venuso . Sekve, dum la 1970-aj jaroj komenci?is la esplorado de la ekstera parto de la sunsistemo, per sendado de la esploriloj Pioneer kaj Vojager al Jupitero , Saturno , Urano , Neptuno kaj iliajn lunarojn kaj ringarojn.

Nuntempaj bran?oj [ redakti | redakti fonton ]

Sunsistemaj planedoj [ redakti | redakti fonton ]

Dum la lastaj jardekoj oni sendis surlokajn esplorilojn kaj veturilojn al Marso: ili rimarkinde anta?enpu?is nian konon pri la konsisto de la marsa supra?o kaj pri ?ia evoluo, inkluzive de la ver?ajna ?eesto de likva akvo en la pasinteco. En la venontaj jardekoj oni planas simile esplori la jupiteran lunon E?ropo kaj la saturnan lunon Titano , kiuj, pro siaj interesaj trajtoj, povus doni gravajn informojn pri la eventuala ekzisto a? ver?ajneco de ekstertera vivo . Titanon jam vizitis, dum la 2000-aj jaroj , la e?ropunia alteri?ilo Huygens .

Ekstersunsistemaj planedoj [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekstersunsistema planedo .

Ekde la 1990-aj jaroj komenci?is longa vico de malkovroj de planedoj kiuj ?irka?orbitas aliajn stelojn. Tiel malfermi?is tute nova bran?o de planedoscienco, kiu ne nur postulas atentan pristudon de novaj manieroj por malkovri pliajn ekstersunsistemajn planedojn, sed anka? necesigas evoluigon de pli detalaj teorioj pro priskribi la esti?on kaj evoluon de planedaroj similaj al la sunsistemo .