|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan pa?on:
Galileo
|
Galilejo
(
Galileo GALILEI
[
?ali?l?ːo ?ali?l?i
], komplete
Galileo di Vincenzo Bonaulti de Galilei
)
[1]
(naski?is la
15-an de februaro
1564
, mortis la
8-an de januaro
1642
) estis tre grava itala
sciencisto
, unu el la fondintoj de
moderna scienco
(kun
Bakono
kaj
Kartezio
), nome
astronomo
,
fizikisto
kaj
in?eniero
, foje priskribita kiel
multfakulo
, el
Pisa
.
[2]
Malsimile al la antikvuloj, Galilejo ne nur observis kaj pensis logike pri
naturo
, sed anka? faris
eksperimentojn
kaj aplikis
matematikon
al sia
observado
. Per siaj eltrovoj li ?ancelis la
mondbildon
de la
Okcidento
. Galileo estis nomita la "patro de la
observada astronomio
",
[3]
la "patro de la moderna fiziko",
[4]
[5]
la "patro de la
scienca metodo
"
[6]
kaj la "patro de la
moderna scienco
".
[7]
Galileo studis
rapidon
kaj
rapidecon
,
graviton
kaj la fenomenon de
libera falo
, la principon de
relativeco
, la
inercion
, la
parabolan movadon
de
?eta?oj
kaj anka? laboris en
aplikita scienco
kaj
teknologio
, priskribante proprecojn de
pendoloj
kaj de "
hidrostatikaj
ekvilibriloj", inventis la
termoskopon
kaj variajn
militkompasojn
, kaj uzis la
teleskopon
por
scienca observado
de ?ielaj
astroj
. Liaj kontribuoj al
observada astronomio
inkludas teleskopan konfirmon de la fazoj de
Venuso
, la observadon de la
kvar plej grandaj satelitoj
de
Jupitero
, la observadon de la
Ringoj de Saturno
, kaj la analizon de
sunmakuloj
.
La pionira defendo fare de Galileo por la
suncentrismo
kaj
kopernikismo
estis
polemikiga
dum lia vivoda?ro, ?ar plej ofte, plej defendis la
tercentrismajn modelojn
kiel tiu de
Tycho Brahe
.
Li trafis opozicion el astronomoj, kiuj dubis pri suncentrismo pro foresto de observita
stela
paralakso
.
La afero estis esplorita de la
Roma Inkvizicio
en 1615, kio konkludis, ke suncentrismo estis "freneza kaj absurda en filozofio, kaj formale
hereza
?ar ?i eksplicite kontra?diras en multaj lokoj la sencon de la
Sankta Skriba?o
".
Galileo poste defendis siajn ideojn en
Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo
(1632), kiu aperis por ataki kontra? la papo
Urbano la 8-a
kaj tiel malamikis lin kaj la
Jezuitojn
, kiuj amba? estis subtenintaj Galileon ?is tiu punkto.
Li estis procesita de la Inkvizicio, trovita "evidente suspektinta de herezo", kaj devigita kontra?diri sin. Li pasigis la ceteron de sia vivo je
hejmaresto
.
Estante tiel sub hejmaresto, li verkis
Discorsi e dimostrazioni matematiche intorno a due nuove scienze
, en kiu li resumis la laboron kiun li estis farinta dum kvardek jaroj plej frue en du sciencoj kiuj nun estas nomataj
kinematiko
kaj
rezistado de materialoj
.
[13]
Galileo naski?is en
Pisa
(tiam parto de la
Duklando Florenco
), Italio, la 15an de februaro 1564,
[15]
la unua el ses filoj de
Vincenzo Galilei
,
liutisto
, komponisto kaj
muzikteoriisto
, kaj Giulia (denaske Ammannati), kiuj estis geedzi?intaj en 1562. Anka? Galileo mem i?os lerta liutisto kaj lernos frue el sia patro skeptikismon anta? la establita a?toritato,
[16]
la valoron de bone-mezurita a? kvantigita eksperimentado, aprezon por perioda a? muzika mezurado de tempo a? ritmo, same kiel la rezultojn atenditajn el kombino de matematiko kaj eksperimento.
Tri el la fratoj de Galileo survivis infana?on. Anka? la plej juna, Michelagnolo Galilei (a? Michelagnolo), i?is liutisto kaj komponisto kvankam li kontribuis fakte al la financaj pezoj dum la juna?o de Galileo. Michelangelo estis malkapabla kontribui por pagi la
?uldojn
de ilia patro al siaj bofratoj, kiuj poste klopodis ser?i procesajn rimedojn por la plenumo de la pagoj. Michelangelo krome foje prunteprenis
monon
el Galileo por subteni siajn muzikajn taskojn kaj veturojn. Tiuj financaj pezoj eble kontribuis al fruaj deziroj fare de Galileo por disvolvigi inventojn kiuj havigu aldonajn enspezojn.
Kiam Galileo Galilei estis ok-jara?a, lia familio transloki?is al
Florenco
, sed li estis lasita kun Jacopo Borghini dum du jaroj. Li estis edukita el 1575 ?is 1578 en la Abatejo Vallombrosa,
Reggello
, ?irka? 30 km sudoriente de Florenco.
[17]
Galileo tendencis referenci sin mem nur per sia persona nomo. En tiu epoko, familinomoj estis elekteblaj en Italio, kaj lia familinomo havis la saman originon kiel lia foje familinomo, Galilei. Kaj lia persona nomo kaj lia familinomo finfine derivi?is el praulo, nome Galileo Bonaiuti, grava kuracisto, profesoro kaj politikisto en Florenco en la 15a jarcento; liaj posteuloj referencis sin mem kiel Galilei siahonore jam ekde la fino de la 14a jarcento.
[19]
Galileo Bonaiuti estis entombigita en la sama pre?ejo, nome la
Baziliko
Santa Croce
en Florenco
, kie ?irka? 200 jarojn poste lia plej fama posteulo nome Galileo Galilei estis same entombigita.
[20]
Kiam li referencis sin mem per pli ol unu nomo, ?i estis foje Galileo Galilei Linceo, reference al la fakto ke li estas membro de la
Akademio de la Linkoj
, elita pro-scienca organizo en Italio. Estis ofta meze de la 16a jarcento inter familioj de Toskanio nomi la plej a?an filon la? la familinomo de ties gepatroj.
Tiel, Galileo Galilei ne necese estis nomita la? sia praulo Galileo Bonaiuti, sed la? la familinomo Galilei de ties posteuloj. La itallingva maskla persona nomo "Galileo" (kaj de tie la familinomo "Galilei") derivi?as el la latina "Galilæus", signife "el
Galileo
", biblimonda grava regiono en norda
Israelo
.
[22]
El la nomo de tiu regiono, la adjekto
galilaios
(
greka
γαλιλα?ο?
,
Latina
Galilæus
,
itala
galileo
), kiu signifas "Galileano", estis uzita en
antikveco
(partikularr de la imperiestro
Juliano
) por aludi al
Kristo
kaj al
liaj sekvantoj
;
[23]
la? tiu, la adjekto estis adoptita kiel nomo kun signifo simila al
Jesuo
a?
Kristano
.
Spite la fakton esti konvinkita pia romkatoliko,
Galileo estis patro de tri gefiloj ekster la tiam normalaj ligiloj de geedzeco, nome kun sia amatino Marina Gamba. Ili havis du filinoj, nome Virginia (naskita en 1600) kaj Livia (naskita en 1601), kaj unu filon, nome Vincenzo Gamba (naskita en 1606).
[25]
Pro iliaj eksterlegitimaj naskoj, ilia patro konsideris la junulinojn needzinigeblaj, kaj krome eventuala okazigo de problemoj pro enorme elspezaj subteno de dotoj, kio estus estinta simila al la anta?aj etendaj financaj problemoj de Galileo ?e du el liaj fratinoj.
[26]
Ili nura meritoplena alternativo estis la eklezia vivo. Amba? junulinoj estis akceptitaj en la konvento de San Matteo en
Arcetri
kaj restis tie por la cetero de iliaj vivoj.
Virginia adoptis la nomon Maria Celeste
[28]
por eniri en la konvento.
[29]
?i mortis la 2an de aprilo 1634, kaj estis entombigita kun Galileo en la
Baziliko Santa Croce (Florenco)
. Livia adoptis la nomon Fratino Arcangela
[30]
kaj estis malsana plej parton de sia vivo. Vincenzo estis poste legitimigita kiel la?le?a heredanto de Galileo kaj edzi?is al Sestilia Bocchineri.
[31]
Kvankam Galileo serioze konsideris pastrecon kiel profesio estante junulo, je instigo de sia patro li ali?is en 1580 en la
Universitato de Pizo
por gradigo en
medicino
.
En 1581, kiam li ankora? estis studanto de medicino, li rimarkis, ke balanci?anta
lustro
, kiun aerfluoj movis ?is balancigo en pli grandaj kaj malgrandaj arkoj. Al li tio aspektis, per komparo kun sia korbatado, ke la lustro estis uzanta la saman kvanton de tempo por balanci?i tien kaj reen, sen depende de kiom for ?i estis balanci?ante. Kiam li revenis hejmen, li konstruis du
pendolojn
de egala longo kaj balancigis unu per granda arko kaj la alian per malgranda arko kaj trovis, ke ili faris saman tempon por rekuni?i. Nur ?is la verkaro de
Christiaan Huygens
, preska? unu jarcenton poste, kiam la ta?tokrona naturo de balanci?anta pendolo estis uzita por krei akuratan tempopecon.
[33]
Tiel Galileo jam en
1583
estis malkovrinta la
izokronecon
(egalda?ron) de la osciloj de pendolo.
?is tiu punkto, Galileo estis intence apartigita el matematiko, ?ar kuracisto enspezis pli da mono ol matematikisto. Tamen, post hazarda spektado de prelego pri
geometrio
, li parolis al sia malpretan patro, ke li permesu al li studi matematikon kaj
naturfilozofion
anstata? medicinon.
[33]
Li kreis
termoskopon
, nome anta?a?o de la
termometro
, kaj, en 1586, publikigis malgrandan libron pri la dezajno de
hidrostatika
pezilo kiun li estis inventinta (kio por la unua fojo altiris al li la atenton de la fakula mondo). Galileo studis anka?
disegno
, kiam tiu termino enhavis belartojn, kaj, en 1588, akiris la postenon de instruisto en la
Accademia delle Arti del Disegno
en Florenco, kie li instruis perspektivon kaj
chiaroscuro
. Inspirite de la arta tradicio de la urbo kaj de la verkoj de la
renesancaj artistoj
, Galileo akiris anka?
estetikan pensmanieron
. Estante juna instruisto en la
Accademia
, li ekhavis vivoda?ran amikecon kun la florenca pentristo
Cigoli
, kiu inkludis la lunajn observojn de Galileo en unu el siaj pentra?oj.
[35]
Li fari?is
profesoro
de matematiko ?e
Pizo (Italio)
en
1589
. In 1591, lia patro mortis, kaj li devis ekzorgi pri sia juna frato Michelagnolo. En
1592
Galielo iris al la
Universitato de Padovo
por instrui matematikon, pli precize geometrion, mekanikon kaj astronomion, kion li faris ?is 1610.
[36]
Dum tiu periodo, Galileo faris gravajn malkovrojn kaj en pure
fundamenta esplorado
(por ekzemplo, pri
kinematiko
de movoj kaj astronomio) same kiel en praktikaj
aplikataj sciencoj
(por ekzemplo, pri forto de materialoj kaj por pionirado de
teleskopo
). Lia multegaj interesoj inkludis la studadon de
astrologio
, kio en tiu epoko estis fako tre ligita al la studoj de matematiko kaj de astronomio.
[37]
En
1593
li inventis
termometron
. En
1604
li malkovris la le?on de falantaj objektoj kaj observis novan stelon. Nova stelo eble ?ajnas eta afero, sed en la tagoj de Galilejo, amba? la universitatoj kaj la Eklezio kredis la fizikon kaj
astronomion
de
Aristotelo
kaj
Ptolemeo
. La? tio,
Tero
estas la centro de la Universo kaj, plue, ?io super la luno?la Suno, la planedoj, la steloj, ktp?estas eterna, sendifekta kaj ne?an?ebla. Tial nova stelo maleblas. Sed tamen tio ja estas. ?i tiu eltrovo, same kiel multaj aliaj de Galilejo, ekfrakasis la antikvan mondbildon de la Okcidento.
En
1609
, li a?dis pri
teleskopo
inventita en
Nederlando
kaj konstruis tian ilon por si mem. Lia vera
genio
, tamen, montri?is ne en la konstruo sed la utiligo: li turnis la teleskopon al la ?ielo. Kaj ?ancelis la mondon. En la ?ielo, Galilejo vidis, per la teleskopo, montojn sur la "sendifekta" luno, stelojn en la
Laktovojo
, kaj lunojn ?irka?
Jupitero
. ?i tiujn eltrovojn li priskribis en
Sidereus Nuncius
("Stela Sendito") en
1610
. En
1611
li observis makulojn sur la Suno?plua pruvo ke la ?ielo ne estas sendifekta, kiel Aristotelo diris. Anka? en
1611
, Galileo observis ke
Venuso
kreskas kaj malkreskas, simile al la
Luno
. Venuso kreskanta montras ke la
suncentrismo
de
Koperniko
(ke la Tero iras ?irka? la Suno kaj ne inverse) ne nur estis konvena matematika fikcio, kiu "savas la aperojn", sed estas la vero.
La kardinalo
Roberto Bellarmino
estis verkinta en 1615 ke la
Kopernika sistemo
ne povas esti defendita sen "vera fizika pruvaro, ke la Suno ne cirklas la Teron sed la Tero cirklas la Sunon".
Galileo konsideris sian teorion pri
tajdoj
kiel havigo de tia pruvaro.
[39]
Tiu teorio estis tiom grava por li ke originale li intencis nomi sian
Dialogo pri la du ?efaj mondosistemoj
per la titolo
Dialogo pri la tienaj kaj reenaj movoj de la maro
.
La referenco al tajdoj estis forigita el la titolo pro ordono de la Inkvizicio.
Por Galileo, la tajdoj estis okazigitaj per la movado tien kaj reen de la akvo de la maroj en punkto de la surfaco de la Tero akcelita kaj malrapidigita pro la
rotacio
de la Tero sur sia akso kaj revolucio ?irka? la Suno. Li cirkuligis sian unuan priskribon de la tajdoj en 1616, adresite al la kardinalo Alessandro Orsini.
Lia teorio havigis la unuan rigardon al la graveco de la formoj de la oceanaj basenoj en la grando kaj tempoda?ro de tajdoj; li akurate priskribis, por ekzemplo, la apena?ajn tajdojn meze de la
Adriatika Maro
kompare kun tiuj de la pintoj. Kiel ?enerala priskribo de la okazigo de la tajdoj, tamen, lia teorio estis malsukcesa.
Se tiu teorio estus estinta ?usta, estus estinta nur unu alta tajdo por tago. Galileo kaj liaj samtempuloj estis konsciaj pri tiu malakurateco ?ar estas du altaj tajdoj en
Venecio
anstata? unu, ?irka? 12 horojn aparte. Galileo malatentis tiun nenormalecon kaj klarigis ?in kiel rezulto de kelkaj duarangaj ka?zoj kiel la formo de la maro, ties profundo, kaj aliaj faktoroj.
Albert Einstein
poste esprimis opinion ke Galileo disvolvigis siajn "fascinajn argumentojn" kaj akceptis ilin senkritike pro sia deziro de fizika pruvaro de la movo de la Tero.
Galileo malatentis anka? la ideon, konata el la
Antikveco
kaj de lia samtempulo
Johannes Kepler
, ke la
Luno
okazigas la tadojn ? Galileo anka? malinteresi?is pri la
elipsaj orbitoj de la planedoj
fare de Kepler.
[46]
[47]
Galileo plue argumentis favore al sia teorio pri tajdoj anka? en la
Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo
(kvara
giornata
, tago, ?apitro), konsiderante ?in la lasta pruvo de la movado de la Tero.
Polemiko pri kometoj kaj
Il Saggiatore
[
redakti
|
redakti fonton
]
En 1619, Galileo enkoti?is en polemiko kun la pastro Orazio Grassi, profesoro de matematiko en la Jezuita
Collegio Romano
. Tio ekis kiel disputo pri la naturo de
kometoj
, sed kiam Galileo estis publikiginta
Il Saggiatore
[48]
en
1623
, nome lia lasta kanonpafo en la disputo, tiu jam estis pli ampleksa polemiko pri la vera naturo de
scienco
mem. La titolpa?o de la libro priskribas Galileo keil filozofo kaj "Matematico Primario" de la Granda Duko de Toskanio.
?ar
Il Saggiatore
enhavas grandan ri?on de la ideoj de Galileo pri kiel scienco estu praktikita, oni referencis ?in kiel lia scienca manifesto.
Frue en 1619, la pastro Grassi estis anonime publikiginta pamfleton,
Astronomia disputo pri la tri kometoj de la jaro 1618
,
kiu studis la naturon de kometo kiu estis aperinta fine de novembro de la anta?a jaro. Grassi konkludis, ke kometo estas fajra?o kiu movi?as la?longe de segmento de granda cirklo je konstanta distanco el la Tero,
kaj ?ar ?i movi?as en la ?ielo pli malrapide ol la Luno, ?i devas esti pli malproksima ol la Luno.
La argumentoj kaj konkludoj de Grassi estis kritikitaj en posta teksto, nome
Discorso delle Comete
,
publikigita sub la nomo de unu el la lernantoj de Galileo, nome florenca advokato nomita
Mario Guiducci
, kvankam la teksto mem estis amplekse verkita de Galileo mem.
Galileo kaj Guiducci ne proponis propran definitivan teorion pri la naturo de kometoj,
kvankam ili ja prezentis kelkajn provizorajn supozojn kiuj nun estas komprenataj kiel eraraj. (La ?usta alproksimi?o al la studo de kometoj estis jam proponita en la epoko fare de
Tycho Brahe
.) En sia malferma ?apitro, la
Discorso
de Galileo kaj Guiducci sentiale insultis la Jezuiton
Christoph Scheiner
,
kaj anka? aliaj variaj mal?entilaj rimarkoj pri la profesoroj de la
Collegio Romano
estis disaj tra la tuta verko.
La Jezuitoj estis ofenditaj,
kaj Grassi tuj reagis per propra
polemika
trakta?o nome,
La astronomia kaj filozofia pesilo
,
sub la pse?donimo Lothario Sarsio Sigensano,
?ajnigante sin unu el siaj lernantoj.
Il Saggiatore
estis la akra reago de Galileo kontra? la
Astronomia pesilo
.
Amplekse oni agnoskis ?in kiel majstroverko de polemika literaturo,
en kiu la argumentoj de "Sarsi" estis submetitaj al forta malaprezo.
?i estis salutita per ampleksa la?do, kaj partikulare pla?is al la nova papo,
Urbano la 8-a
, al kiu li estis dedi?inta la verkon.
En Romo, en la anta?a jardeko, Barberini, nome la estonta Urbano la 8-a, estis veninta al la flanko de Galileo kaj de la
Linka Akademio
.
[68]
La disputo de Galileo kun Grassi permanente aliigis multajn el la Jezuitoj kiuj estis estintaj anta?e simpatiaj al liaj ideoj,
kaj Galileo kaj liaj amikoj estis konvinkitaj, ke tiuj Jezuitoj estis responsaj pri la okazigo de lia posta kondamno.
La pruvaro por tio estis ne pruvita, tamen.
Kristoforo Klavo
kaj aliaj jezuitaj astronomoj konfirmis la observojn de Galileo. Sed ili subtenis la sistemon de
Tycho Brahe
, en kiu la planedoj iras ?irka? la Suno, sed la Suno kaj Luno iras ?irka? la Tero. La sistemo estis matematike sama kiel Koperniko, sed fizike multe pli aristotela (en kiu ?iu tera maso iras nature al la centro de la universo).
?irmita per la atesto de sia teleskopo, en
1632
Galilejo verkis la libron
Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo
("Dialogo pri la du ?efaj sistemoj de la mondo"), kiu tezis, ke Koperniko pravas. Sed se Koperniko pravas, ne simple sur papero sed e? en la vera ?ielo, sekve Aristotelo kaj Ptolemeo kaj la Eklezio kaj la universitatoj ?iuj malpravas.
Tial la Eklezio kontra?staris Galilejon kaj kondamnis Galilejon en
1633
kaj devigis lin malkonfesi la Kopernikan sistemon. (Estas ne pruvita la ofta dira?o, ke post la malkonfeso Galilejo diris pri Tero, sub spiro, "Kaj tamen ?i movi?as".) Li estis malliberigita al sia domo kaj tie, blinda, li lo?is ?is la fino kun sia filino. La reago de la Eklezio surprizis lin: la
papo
mem estis amiko lia kaj amiko de scienco. En
1638
li verkis libron pri
fiziko
,
Du Novaj Sciencoj
.
Li mortis en
1642
. La sekvantan Kristnaskon,
Ne?tono
naski?is. Galileo estis ricevante vizitojn ?is 1642, kiam, post suferi febron kaj korpalpitacio, li mortis la 8an de januaro 1642, estante 77-jara?a.
[13]
[73]
La Granda Duko de Toskanio, Ferdinando la 2-a, deziris entombigi lin en la ?efa parto de la
Baziliko de la
Santa Croce
, apud la tomboj de sia patro kaj aliaj anta?uloj, kaj starigi marmoran ma?zoleon liahonore.
Tiuj planoj estis prokrastitaj, tamen, ?ar la papo
Urbano la 8-a
kaj lia nevo, la kardinalo Francesco Barberini, protestis,
argumentante, ke Galileo estis kondamnita fare de la Katolika Eklezio pro "evidenta suspekto de herezo".
[77]
Li anstata?e estis entombigita en malgranda ?ambro apud la kapelo de novicoj fine de koridoro el la suda transepto de la baziliko al la sakristanejo.
Li estis poste reentombigita en la ?efa parto de la Baziliko en 1737 post starigo de monumento tie liahonore;
dum tiu movo, tri fingroj kaj unu dento estis elprenitaj el liaj resta?oj.
[81]
Unu el tiuj fingroj, nome la mezfingro el la dekstra mano de Galileo, estas nuntempe ekspoziciata en la
Museo Galileo
en Florenco, Italio.
[82]
La galileja idearo kaj la Katolika Eklezio
[
redakti
|
redakti fonton
]
La
Katolika Eklezio
venkis ja la homon Galilejo, sed ne liajn ideojn. Galilejo staris kontra? ne nur la Eklezio, sed anka? kontra? la a?toritato de la universitatoj kaj la plej bona scienco de la epoko. Galilejo opiniis, ke la Eklezio estis la ilo de liaj malamikoj en la universitatoj.
Sed, kompreneble, Galilejo mem ne estis sanktulo, e? intelekte. Ne ?iu pruvo de Galileo por la sistemo de Koperniko estis prava (precipe lia pruvo per tajdomovo). Kaj li ne povis malpruvi la plej fortan argumenton de Aristotelo kontra? suncentrismo: la? Aristotelo, se suncentrismo pravas, la steloj ?ajne movi?us inter si mem pro la movi?o de la Tero ?irka? la Suno (la
fenomeno
de
stela paralakso
). Galilejo (kaj
Keplero
) penis eltrovi tian movi?on, sed tio estis super la kapablo de tiamaj instrumentoj.
Plue, Galilejo staris kontra? la pli ?usta sistemo de Keplero. La sistemo de Koperniko ja klarigis la aperon de Venuso, sed ?ar ?i uzis cirklojn, ne elipsojn (kiel Keplero), ?i ne estis ?usta kaj kongrua kun la faktoj. La fina venko iris nek al Koperniko nek al Galilejo sed al Keplero.
Aliflanke, Galilejo pravis, kiam li rimarkis, kontra? la tiama Eklezio, ke la ?usta interpreto de la
Biblio
ne kontra?diras pruvitan fakton. En tio, Galilejo estis subtenata de amba? Sankta
A?gusteno
kaj Sankta
Tomaso de Akvino
, du el la plej grandaj pensintoj de la Eklezio. La argumento de Galilejo estis prava, sed ?i ne gajnis la simpation de la Eklezio, kiu tiam batalis kontra? herezo (
protestantismo
) bazita sur la rajto de privata interpreto de la Biblio.
Galilejo estis sincera, kredanta
kristano
?is sia morto, pia katoliko, kiu iris al
meso
?iutage, e? kiam li jam ne povis piediri. Li kredis, ke la Biblio estas la senerara Vorto de Dio. Tio estas malsimila al
Darvino
, kies scienco detruis lian fidon. Kiel Kartezio, Galilejo estis sincera, pia katoliko kiu penis gvidi la Eklezion al iu vero nova.
Se Galilejo vivintus cent jarojn post a? anta?
1600
, Eklezio eble ne kondamnus lin; anstata?e, liaj ideoj, same kiel la ideoj de Aristotelo, kviete fluus en Eklezion. Sed tiam, dum
1520
-
1650
, la Eklezio luktis kontra? la nova protestantismo kaj sentis minacon ?e ?iu flanko. La protestantoj anka? staris kontra? suncentrismo, sed ne havis la potencon de kondamno de la Eklezio. Ekzemple, Keplero, luterano, neniam estis kondamnita (kvankam lia vivo ne estis facila).
En
1822
, la Eklezio repermesis la libron de Koperniko pri suncentrismo, kaj en
1835
, la libron de Galilejo, la
Dialogo
. Kvankam Eklezio malpermesis la librojn de Galilejo kaj Koperniko kaj kondamnis Galilejon mem, ?i neniam formale deklaris suncentrismon esti hereza.
Post 359 jaroj, en
1992
, li estis oficiale rehonorita. Tiam papo
Johano Pa?lo la 2-a
establigis specialan komisionon nomatan la Papa Komisiono, kaj la? la raporto de ?i, kiu okupi?is pri la rehonorado, fini?as per ?i tiuj vortoj:
≪
La nova scienco, kun siaj metodoj kaj la libereco de esploro, kiujn ili anta?supozas, devigis la teologojn pridemandi sin pri siaj kriterioj de interpretado de la Biblio. La plimulto el ili ne kapablis tion fari. Paradokse, Galileo, sincera kredanto, montri?is pri ?i tiu punkto pli sagaca ol siaj kontra?loj teologoj≫.
[2]
En
1995
esplorilo nomita
Galileo
iris ?irka? Jupitero, kies lunojn Galilejo originale eltrovis.
Por reekzameno de la proceso kontra? Galilejo…
[
redakti
|
redakti fonton
]
En 1633, la fama sciencisto estis kondamnita de la
Katolika Eklezio
pro bibliaj kaj sciencaj kialoj. Poste
scienco
montris iom post iom la pravecon de la Galileja teorio. Joel Col retrostudis la lastan parton de la
proceso
kontra? la astronomo: la kontra?diro inter lia nova teorio kaj la bibliaj eldira?oj de la Eklezio. En sia verko "Inter Galilejo kaj la Eklezio: la Biblio", la verkisto analizas la konfliktajn dira?ojn kaj montras per profundigita semantika studo, ke en la grekaj kaj hebreaj tekstoj, la Suno ne rondiras ?irka? la Tero, male al la fu?aj tradukoj. Li konkludas, ke se la tradukoj el la Biblio estus estintaj fidelaj al la originala teksto, Galilejo ne estus estinta kondamnita pro "aserto kaj kredo je falsa teorio kiu kontra?diras la sanktajn tekstojn". Per tiu studo, li klarigas alimaniere la multajn debatojn la?longe de la jarcentoj. Li tiel pledas por ke la tradukoj el la Biblio sekvu la originalan tekston kaj por ke Galilejo estu oficiale rehonorigita.
[83]
- 1610
: Sidereus nuncius
- 1632
: Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo
- 1638
: Discorsi e dimostrazioni matematiche intorno a due nuove scienze
- ↑
Biografio de Galileo Galilei
Alirita la 21an de majo 2020.
- ↑
Modinos, A.. (2013)
From Aristotle to Schrodinger: The Curiosity of Physics, Undergraduate Lecture Notes in Physics
,
?a eldono
, Springer Science & Business Media,
p. 43
.
ISBN 978-3-319-00750-2
.
- ↑
(1941) “
A Short History of Science to the Nineteenth Century
”,
p. 217
.
- ↑
Whitehouse, D.. (2009)
Renaissance Genius: Galileo Galilei & His Legacy to Modern Science
. Sterling Publishing,
p. 219
.
ISBN 978-1-4027-6977-1
.
- ↑
Weidhorn, Manfred. (2005)
The Person of the Millennium: The Unique Impact of Galileo on World History
. iUniverse,
p. 155
.
ISBN 978-0-595-36877-8
.
- ↑
Thomas Hobbes: Critical Assessments
, Volume 1. Preston King. 1993. p. 59
- ↑
Disraeli, I.. (1835)
Curiosities of Literature
. W. Pearson & Company,
p. 371
.
- ↑
13,0
13,1
Carney, J. E.. (2000)
Renaissance and Reformation, 1500?1620: a
. Greenwood Publishing.
ISBN 978-0-313-30574-0
.
- ↑
.
Galileo Galilei
.
The MacTutor History of Mathematics archive
.
University of St Andrews
, Scotland. Alirita 2007-07-24.
- ↑
John Gribbin.
The Fellowship: Gilbert, Bacon, Harvey, Wren, Newton and the Story of the Scientific Revolution
. The Overlook Press, 2008. p. 26.
- ↑
Gribbin, J.. (2009)
Science. A History. 1543?2001
. Londono: Penguin,
p. 107
.
ISBN 978-0-14-104222-0
.
- ↑
Who Was Galileo Galilei?
- ↑
Robin Santos Doak,
Galileo: Astronomer and Physicist
, Capstone, 2005, p. 89.
- ↑
“Galilean”,
The Century Dictionary and Encyclopedia
.
- ↑
Κατ? Γαλιλα?ων a?
Contra Galilaeos
.
- ↑
Rosen, J.. (2009)
Encyclopedia of Physical Science
. New York: Infobase Publishing.
ISBN 978-0-8160-7011-4
.
- ↑
Gribbin, J.. (2008)
The Fellowship: Gilbert, Bacon, Harvey, Wren, Newton and the Story of the Scientific Revolution
. Woodstock: Overlook Press,
p. 42
.
ISBN 9781590200261
.
- ↑
Maria el la ?ielo, alude al la astronoma dedi?o de la patro.
- ↑
Ankora? estas kutimo por katolikaj mona?inoj ?an?i sian nomon por montri, ke la vivo de mona?ino estas tute alia disde la vivo de anta? la mona?ini?o.
- ↑
Alia aludo al la astronomeco de la patro. Arkan?eloj, kiel
an?eloj
, "lo?as" en la ?ielo.
- ↑
Pedersen, O.. (1985)
Galileo's Religion
. Vatican City: Specola Vaticana,
p. 75?102
.
OCLC
16831024
.
- ↑
33,0
33,1
Asimov, Isaac (1964).
Asimov's Biographical Encyclopedia of Science and Technology
.
(
ISBN 978-0-385-17771-9
)
- ↑
(1956) “Galileo as a Critic of the Arts: Aesthetic Attitude and Scientific Thought”,
Isis
47
(1),
p. 3?15
.
doi
:
10.1086/348450
.
- ↑
Sharratt 1994, pp. 45?66.
- ↑
Rutkin, H. D.
"Galileo, Astrology, and the Scientific Revolution: Another Look".
Arkivigite je
2020-08-06 per la retarkivo
Wayback Machine
Program in History & Philosophy of Science & Technology, Stanford University. Alirita la 22an de majo 2020.
- ↑
(2007) “Galileo's Tidal Theory”,
Isis
98
(1),
p. 1?22
.
doi
:
10.1086/512829
.
- ↑
James Robert Voelkel.
The Composition of Kepler's Astronomia Nova
. Princeton University Press, 2001. p. 74
- ↑
Stillman Drake.
Essays on Galileo and the History and Philosophy of Science, Volume 1
. University of Toronto Press, 1999. p. 343
- ↑
Kun la signifo de or-pesilo, en kompleta titolo
Il Saggiatore, nel quale con bilancia esquisita e giusta si ponderano le cose contenute nella Libra astronomica e filosofica di Lotario Sarsi Sigensano
- ↑
Alexander, A.. (2014)
Infinitesimal: How a Dangerous Mathematical Theory Shaped the Modern World
.
Scientific American
/ Farrar, Straus and Giroux,
p. 131
.
ISBN 978-0-374-17681-5
.
- ↑
En Catholic Encyclopedia Galileo Galilei
[1]
1909, J. Gerard
- ↑
Monumenta tombo de Galileo
. Istituto e Museo di Storia della Scienza, Florenco, Italio. Alirita la 15an de februaro 2010.
- ↑
Section of Room VII Galilean iconography and relics
, Museo Galileo. Alirita rete la 27an de majo 2011.
- ↑
mezfingro el la dekstra mano de Galileo
, Museo Galileo. Alirita rete la 27an de majo 2011.
- ↑
Joel COL. Entre Galilee et l'Eglise: la Bible., Une mise au point. Etude.
ISBN 2-9520299-0-3
, AutoEdition Meguila.
- Allan-Olney, M. (1870). The Private Life of Galileo: Compiled primarily from his correspondence and that of his eldest daughter, Sister Maria Celeste. Boston: Nichols and Noyes.
- Joel Col.
Entre Galilee et l'Eglise : la Bible.
, Une mise au point. Etude.
ISBN 2-9520299-0-3
, AutoEdition Meguila.
- Drake, S. (1957).
Discoveries and Opinions of Galileo.
New York: Doubleday & Company.
ISBN 978-0-385-09239-5
.
- Drake, S. (1960). "Introduction".
Controversy on the Comets of 1618
. pp. vii?xxv.
- Drake, S. (1978).
Galileo At Work.
Chicago: University of Chicago Press.
ISBN 978-0-226-16226-3
.
- Edgerton, S. Y. (2009). The mirror, the windows, and the telescope. Ithaca: Cornell University Press.
ISBN 9780801474804
.
- Einstein, A. (1953). "Foreword". In Drake, S. (eld.). Dialogue Concerning the Two Chief World Systems. Berkeley: University of California Press.
ISBN 978-0-375-75766-2
.
- Finocchiaro, M. A. (2010). Defending Copernicus and Galileo: Critical Reasoning in the two Affairs. Springer.
ISBN 978-90-481-3200-3
.
- Finocchiaro, M. A. (1997). Galileo on the world systems: a new abridged translation and guide. Berkeley: University of California Press.
ISBN 978-0-520-20548-2
.
- Finocchiaro, M. A. (1989). The Galileo Affair: A Documentary History. Berkeley: University of California Press.
ISBN 978-0-520-06662-5
.
- Galilei, G. & Guiducci, M. (1960) [1619]. "Discourse on the Comets". The Controversy on the Comets of 1618. Translated by Drake, Stillman & O'Malley, C. D. University of Pennsylvania Press. pp. 21?65.
- Galilei, G. (1953) [1632]. Dialogue Concerning the Two Chief World System. Tradukita de Drake, S. Berkeley: University of California Press.
ISBN 978-0-520-00449-8
.
- Grassi, H. (1960a) [1619]. "On the Three Comets of the Year MDCXIII". Introduction to the Controversy on the Comets of 1618. Translated by O'Malley, C. D. pp. 3?19.
- Hilliam, R. (2005). Galileo Galilei: Father of modern science. The Rosen Publishing Group.
ISBN 978-1-4042-0314-3
.
- Sergio Pagano
:
Galileo Galilei, Lo splendore e le pene di un 'divin uomo',
Mauro Pagliai Editore, 2010.
- Reston, J. (2000). Galileo: A Life. Beard Books.
ISBN 978-1-893122-62-8
.
- Sharratt, M. (1994). Galileo: Decisive Innovator. Cambridge: Cambridge University Press.
ISBN 978-0-521-56671-1
.
- Shea, W. R. & Artigas, M. (2003).
Galileo in Rome: The Rise and Fall of a Troublesome Genius.
Oxford: Oxford University Press.
ISBN 978-0-19-516598-2
.
- Sobel, D. (2000) [1999]. Galileo's Daughter. London: Fourth Estate.
ISBN 978-1-85702-712-9
.