Mortpuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mortopuno )
Landoj la? uzado de mortpuno
  •   Blua: neniu mortpuno
  •   Verda: mortpuno nur kaze de milito
  •   Oran?a: mortpuno fakte ne estas aplikata dum longe
  •   Brun-ru?a: mortpuno estas aplikata
  • Fra Angelico : Senkapigo de Sankta Cosmas kaj Damian , 1348

    Mortpuno a? la plej supera puno , a? anka? absoluta puno estas puno , kiu supozas mortigon (a? ekzekuton ) de kondamnita homo pro krimo , la? kiu eblas la? pli malpli valida punjuro doni tiun ?i punon (en anta?aj tempoj tiuj ?i krimoj estis nomataj gor?aj krimoj ).

    La ekzekuto de krimuloj kaj politikaj disidentoj estis uzita de granda parto de la socioj la?longe de la historio, kaj por puni la krimon kaj por nuligi la politikan disidentecon. Aktuale la jura situacio de la mortopuno varias la? la diversaj mondoregionoj. Tiel, ?i estis abolita kaj malpermesita en preska? ?iuj e?ropaj landoj, kaj anka? en la majoritato de lz landoj de Oceanio. La majoritato de latinamerikaj landoj estis abolintaj la mortopunon, dum en landoj kiel Usono , kaj en kelkaj karibiaj landoj ankora? estas aplikata la mortopuno. En Azio la mortopuno estas aplikita en landoj kiel ?inio, Barato, Indonezio, Irano kaj Japanio. En Afriko , estas ankora? uzata en kelkaj landoj, speciale en la nordoriento de la kontinento, kaj estas aplikata en la multaj arabaj landoj kaj aliaj lokoj de Proksima Oriento. La landoj kiuj finis tiun praktikon estis 160 el kiuj 104 estas totale aboliciistoj, ses malhelpas ?in por ordinaraj krimoj, en aliaj ses estas moratorio kaj 44 estas "aboliciistoj de facto " kiuj ne aplikas la mortopunon. [1] ?

    La afero de la mortopuno estas polemika. La simpatiantoj al tiu praktiko ?enerale opinias, ke ties realigo malpliigas la deliktojn, evitas ties ripeton kaj estas maniero puni la murdon . La kontra?antoj argumentas, ke ?i ne malpliigas la krimojn pli ol la ?ismorta malliberigo ; tiuj estas pli malbonaj ol la delikto kaj estas diskriminacio fakte kontra? la sociaj sektoroj de malri?uloj kaj mar?enuloj kiuj plej ver?ajne ne havas sufi?ajn rimedojn en la jura sistemo. [2] ?

    Por kaj kontra? [ redakti | redakti fonton ]

    Bildo de la verko de Cesare Beccaria , nome Dei delitti e delle pene .

    La mortpuno estas objekto de vervaj diskutoj inter juristoj same kiel inter ordinaraj civitanoj. ?iaj subtenantoj argumentas precipe, ke

    • nur la mortpuno donas certecon, ke krimulo ne plu krimos;
    • la mortpuno havas fortan timigan efikon al eblaj estontaj krimuloj;
    • la Biblio ordonas la mortpunon ( Genezo 9, 6: "Se iu ver?os sangon de homo, lia sango anka? estos ver?ita de homo") kaj simile anka? aliaj religiaj sanktaj libroj;
    • la mortpuno ?paras al la socio la kostojn por la alie necesa dumviva enprizonigo.

    Kontra?uloj de la mortpuno argumentas, ke

    • la mortpuno kontra?as la fundamentan rajton je vivo kaj korpa sendifekteco
    • la mortpuno estas nekompensebla en okazo de justica eraro (erara verdikto )
    • ne estas pruvoj, ke la mortpuno pli timigas krimulojn ol dumviva mallibereco
    • la mortpuno igas kriminton, kiuj jam meritis ?in, murdi por ka?i sian krimon, ?ar li jam nenion povas perdi
    • per la mortpuno la ?tato forlasas respekton al homa vivo kaj do suriras la saman moralan nivelon kiel murdanto.
    • mortpuno faras martirojn .

    Multaj landoj abolis la mortpunon; aliaj konservas ?in, sed kelkaj el ili provizore ne plenumas la verdiktojn ( moratorio ).

    Iam ekzekutoj estis publikaj por prezenti al la publiko interesan, anka? edukan kaj fortimigan spektaklon. Nun ekzekutoj estas nepublikaj, tamen kun invititaj atestantoj, kiuj atestas la plenumon kaj certigas observon de reguloj.

    Mortpuno kaze de milito [ redakti | redakti fonton ]

    Kelkaj sudamerikaj landoj rezervas mortpunon al fremdaj malamikoj dum militperiodo. Vere tiu estas nur rajto mortigi malamikajn soldatojn. En tiuj landoj, oni pensas ke oni rajtas mortigi, e? dum milito , se estas le?o kiu permesas (rajtigas) al ?tato fari tion.

    Manieroj de ekzekuto [ redakti | redakti fonton ]

    Gilotino .

    Problemo ?iam estis la maniero ekzekuti homojn: ?i estu facila, certa, malmultekosta kaj ne ka?zu tro da malpuro. En iuj tempoj certa krueleco estis dezirata; ekzemple en antikva Romio oni ekzekutis per krucumo , kio povis esti longa turmento, precipe se la krucumito ricevis piedapogilon.

    La celon de krueleco plenumas anka? ?tiparumo , ?e kiu homo malrapide forbrulas sur ligna fajro. Tiun metodon aplikis la katolika eklezio kontra? herezuloj kaj sor?istinoj . Mildigo, koncedita ekzemple al Giordano Bruno , estis pulvosako ?irka? la kolo, kiu mortigis pli rapide.

    Post la invento de pulvo -pafiloj oni parte ekzekutis per mortpafo , precipe armeanojn. Tiu speco de morto estis konsiderata honora; kontra?e pendumo estis malhonoro.

    En modernaj tempoj oni ser?is metodojn por mortigi rapide kaj sen nenecesa doloro. Tiusence pendumo estis progreso, ?ar la penduma ma?o rompas la nukon de la ekzekutato, kio rapide mortigas.

    Ekde 1792 oni aplikis gilotinon , kiu fortran?as la kapon de homo kaj estis uzata en Francio ?irka? la epoko de la Franca Revolucio ?is la abolo de la mortpuno en 1981 .

    En Hispanujo oni uzis garoton .

    En Usono apliki?as ekzekuto per venena gaso, venena injekto a? elektra se?o . En kelkaj islamaj kaj aziaj landoj oni uzas ?tonumado.

    Historio [ redakti | redakti fonton ]

    Pendigita, tirita kaj kvaronigita: la ekzekuto de Hugo Despenser (la pli juna) , kiel prezentite en la manuskripto Froissart de Louis of Gruuthuse.

    Ekzekuto de krimuloj kaj politikaj kontra?uloj estis uzita fare de preska? ?iuj socioj - kaj por puni krimon kaj por subpremi politikan malkonsenton. En la plej multaj landoj tiu praktika mortpuno estis rezervita por murdo , spionado , ?tatperfido, a? kiel parto de armea justico . En kelkaj landoj, kelkaj sekskrimoj, kiaj ekzemple seksperforto , malfideleco, incesto kaj sodomio , meritis a? meritas la mortopunon, same kiel religiaj krimoj kiaj ekzemple rezignado en islamaj nacioj (la formalaj rezigno de la ?tata religio). En multaj landoj kiuj uzas la mortopunon, drogkontrabandado anka? estas ?efa delikto. En ?inio , homa kontrabandado kaj gravaj kazoj de korupto estas punitaj per la mortopuno. ?e militistoj ?irka? la mondo Militkortumoj trudis mortkondamnojn por deliktoj kiaj ekzemple malkura?o, dizerto , malobeado, kaj ribelo . [3]

    La uzo de formala ekzekuto ampleksas la komencon de registrita historio. La plej multaj historiaj registroj kaj diversaj primitivaj tribaj praktikoj indikas ke la mortopuno estis parto de ilia jura sistemo. Komunuma puno por delikto ?enerale inkludis kompenson el la deliktulo, batpuno, evitado, elpelo kaj ekzekuto . Kutime, kompenso kaj evitado estis sufi?e kiel formo de justico . [4] La respondo al krimo farita fare de najbaraj triboj a? komunumoj inkludis formalan pardonpeton, kompenso- a? sangoven?ajn militojn.

    Sangoven?a milito a? vendetto okazas kiam arbitracio inter familioj a? triboj malsukcesas a? arbitracia sistemo estas neekzistanta. Tiu formo de justico estis ofta anta? la apero de arbitracia sistemo surbaze de ?tato a? fakorganizita religio . ?i povas rezulti?i el krimo , priterposedaj disputoj a? honor-kodo. "Agoj de reprezalio substrekas la kapablon de la socia kolektivo por defendi sin kaj montri al malamikoj (same kiel eblaj aliancanoj) tiun vundon al poseda?o, rajtoj, a? ke la persono ne i?os senpunaj." [5] Tamen, en praktiko, estas ofte malfacile distingi inter milito de vendetto kaj unu el konkero.

    Severaj historiaj punoj inkluzivas radumon , bolekzekuton, senha?tigon , malrapidan tran?adon, elviscerigon, krucumon , palisumon , dispremadon (inkluzive de dispremadon fare de elefanto), ?tonumadon , brul?tiparon , kvaronumon , segadon, senkapigon , skafismon, kolla?adon a? blovadon per kanono .

    La lasta pre?o de kristanaj martiroj , fare de Jean-Leon Gerome (1883). Roma Koloseo .

    Antikva epoko [ redakti | redakti fonton ]

    Pliprofundigoj de triba arbitracio de vendetoj inkludis packontraktojn ofte trompite en religia kunteksto kaj kompenssistemo. Kompenso estis bazita sur la principo de anstata?igo kiu eble inkludos materian (ekzemple, brutaro, sklavojn ) kompenson, inter?an?on de novedzinoj a? edzi?antoj, a? pagon de la sango?uldo. Kompromisaj reguloj povis permesi ke besta sango anstata?igus homan sangon, a? poseda?aj transdonoj a? lunarion a? en iu kazo oferton de persono por ekzekuto. La persono proponi?is ?ar ekzekutito ne devis esti origina kriminto de la krimo ?ar la sistemo estis bazita sur triboj, ne sur individuoj. Sangoven?aj militoj povus esti reguligitaj ?e renkonti?oj, kiel ekzemple la vikingaj asembleoj.. [6] Sistemoj venantaj de sangoven?aj militoj povas pluvivi kune kun pli progresintaj juraj ordoj a? ricevi rekonon fare de tribunaloj (ekzemple, testo per batalo). Unu el la pli modernaj rafinadoj de la sangoven?a milito estas la duelo .

    Giovanni Battista Bugatti, ekzekutisto de la Papa ?tato inter 1796 kaj 1865, aran?is 516 ekzekutojn (Bugatti imagita proponitan flartabakon al kondamnita kaptito). Vatikanurbo aboliciis sian mortpunan statuton nur en 1969.

    En iaj mondopartoj, nacioj en la formo de praaj respublikoj , monarkioj a? tribaj oligarkioj aperis. Tiuj nacioj ofte estis unuigitaj per komunaj lingvaj, religiaj a? familiaj ligoj. Krome, vasti?o de tiuj nacioj ofte okazis per konkero de najbaraj triboj a? nacioj. Sekve, diversaj klasoj de re?eco, nobelaro, diversaj malnobeloj kaj sklavo aperis. Sekve, la sistemoj de triba arbitracio estis enmetitaj en pli unuigitan sistemon de justico kiu formaligis la rilaton inter la malsamaj "klasoj" prefere ol "triboj". La plej frua kaj plej multe de la fama ekzemplo estas Kodekso de Hamurabi kiu metis la malsaman punon kaj kompenson la? la malsama klaso/grupo de viktimoj kaj krimintoj. La Torao (juda Juro), anka? konata kiel la Pentate?ko (la unuaj kvin libroj de la kristana Malnova testamento ), metas malsupren la mortopunon por murdo, kidnapo , magio , malobservon de la ?abato , blasfemon , kaj lar?an gamon de sekskrimoj, kvankam indico indikas ke faktaj ekzekutoj estis maloftaj. [7]

    Plia ekzemplo venas de Antikva Grekio , kie la atena jura ordo unue estis surpaperigita de Drakono en proksimume 621 a.K.: la mortopuno estis petita pri precipe lar?a gamo de krimoj, kvankam Solono poste ?esigis la kodon de Drakono kaj publikigis novajn le?ojn, retenante la hommortigajn statutojn de nur Drakono. [8] La vorto drakona venas de la le?oj de Drakono. Anka? la romianoj uzis mortopunon por lar?a gamo de deliktoj. [9] [10]

    Mezepoko [ redakti | redakti fonton ]

    En la Bizanca Imperio la Kodo de Justiniano registras la diversajn tipojn de mortopunojn la? la tipo de delikto kaj la socia klaso de la kondamnito, punante pli la sklavojn kaj la malsuprajn klasojn. Malaperis la puno de culleum , la sklavigon, kaj tiu de la lukto kontra? la gladiatoroj, dum aperis siaflanke nombraj tipoj de mortopunoj pro religia aferoj, sakrilegio , adulto , posedo de herezaj libroj, religia prozelitismo , herezo , ktp. La tipo de mortopuno pro la herezo ekestis la brul?tiparo . En longa listo de kondamnotoj menciidas fra?distoj, ?telistoj, judoj, rompistoj de la regularo pri sklavoj ktp.

    Anka? en Okcidenta E?ropo mortopuno estis ofta, sed anka? vo?oj kontra?aj. Jam en la 12-a jarcento la sefarda Majmonido skribis: ≪Estas plej bone kaj kontentiga liberigi mil kulpulojn ol mortkondamni unusolan nekulpulon≫. Majmonido argumentis, ke ekzekuti krimulon baze sur io malpli firma ol absoluta certeco kondukas al glita deklivo sen eblo refari.

    En 1184, la Katolika Eklezio decidis, ke la brul?tiparo estos la oficiala puno pro herezo. Tiu dekreto estis poste konfirmita de la Kvara Laterana koncilio en 1215, kaj de la Sinodo de Tuluzo en 1229. Anka? Tomaso de Akvino pravigis la "justan" aplikon de la mortopuno pro herezo. En la 13-a jarcento, la senjoroj de Aragono povis apliki la mortopunon nur per metodoj ≪sensangaj≫ kiel malsato kaj malvarmo . La kodo nomita Siete Partidas de la kastilia re?o Alfonso la 10-a diskriminacias senkapigon por nobeloj kaj bruligo a? pendumo por normaluloj. La punotaj deliktoj estis kun murdo, fra?do, adulto, zoofilio, sodomio, seksumado de judo a? ma?ro kun kristanino ktp.

    En la samaj epokoj en Centrameriko anka? aliaj popoloj aplikis mortopunon, kiel rimarkinde la Aztekoj .

    Moderna epoko [ redakti | redakti fonton ]

    Ekzekutado de Maximilien Robespierre per gilotino .

    Ekde la Renesanco la mortopuno plue estis aplikata tre ofte ligita al la militoj , sed anka? kontra? civilaj deliktoj, kiel religia heterodokseco, murdoj, fra?doj, kaj tre ofte kiel rimedo kontra? politika rivaleco.

    Post la klopodoj de kelkaj gravuloj de la Klerismo kiel Cesare Beccaria , la opozicio al la aplikado de la mortopuno estis pli ampleksa. Kurioze la gilotino estis la simbolo de la periodo de la Teroro en la epoko de la franca revolucio , kvankam ?i aperis kiel metodo pli "humana" de mortopuno ?ar la momento de la morto estis pli rapida kaj tial malpli doloriga ol per tradiciaj metodoj, kiel pendumo, senkapigo per glavo ktp. Tiukadre anka? aliaj metodoj kiu aperis kiel pli "sendoloraj", kiel la elektra se?o a? la mortiga injekto en Usono i?is simboloj de la krudeleco de la mortopuno.

    Karl Marx skribis, ke ≪la mondo neniam estis korektita a? timigita per la puno ≫. Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj , la laborista movado kaj aliaj sociaj movadoj aldonis al la proponantoj de la mortopuno aliajn tialojn kiuj estis uzitaj tiucele. Dum la du mondmilitoj la mortopuno ?enerale aplikebla en militokazoj eksponenciale multobli?is kontra? supozitaj kontra?uloj. Anka? en a?toritataj ?tatoj estis uzata la mortopuno kiel metodo de politika subpremado, kiel en kelkaj epokoj de komunisma regado, en fa?isma diktaturo de Francisco Franco en Hispanio, de militistoj en la Suda Konuso de Sudameriko en la 1970-aj jaroj kaj ?enerale en ?iuj militoj. La? la tempopaso mortopuno ne estis tiom aplikata en progresemaj ?tatoj kaj tute ne ekster la kadro de militoj: por civilaj aferoj.

    La tribunaloj de la Nurenbergaj procesoj kaj similaj okaza?oj en Japanio establitaj por la puno de militkrimoj faritaj dum la Dua Mondmilito ricevis enorman distrumpetadon kaj organizon, kaj ja aplikis la mortopunon, sed ne tiom kompare kun la nombro de akuzitoj kaj mortoj referencitaj kiel krimoj. Pli kaj pli la dumviva enkarcerigo estis aplikata kiel anstata?o de la mortopuno por la plej punendaj krimoj (amasmurdoj). Nur en kelkaj perfortemaj ?tatoj restis aplikeblaj mortopunoj inter la fino de la 20-a kaj komenco de la 21-a jarcentoj.

    Aktualo [ redakti | redakti fonton ]

    Anarkiisto Auguste Vaillant gilotinita en Francio en 1894.

    En 2020, la? la ?iujara informo de Amnestio Internacia [11] [12] la rangaro de ekzekutoj estis unurangita de ?inio , kiel en anta?aj jaroj, kvankam la sekreto de ?tato malebligas koni la precizan nombron de kondamnoj kaj ekzekutoj, sekvita de Irano kun 246 ekzekutoj registritaj, Egipto kun 107, Irako kun minimumo de 45, Sauda Arabio kun 27 kaj Usono kun 17 ekzekutoj. Poste venas Somalio, Jemeno, Barato kaj Omano, kvankam en aliaj landoj anka? ne eblis havi informojn minimume fidindajn. La totala nombro de mortokondamnoj dum la jaro 2020 estis almena? 1 477, inter kiuj estis konfirmitaj 483 ekzekutoj, 16 el kiuj de virinoj, nome 26% malpli ol la anta?a jaro, kvankam eble la situacio de pandemio povis influi en la prokrasto de juraj procesoj.

    La nombro de landoj en kiu la menciita aboliciema organiza?o konstatis la raligadon de ekzekutoj estas de 18, du malpli ol en la anta?a jaro. En kelkaj lokoj, kiel Japanio , Pakistano a? Belorusio , okazis neniu ekzekuto dum tiu jaro, diference de la anta?a, dum aliaj en kiuj la mortopuno formale plue validas, kiel Rusio , Suda Koreio a? Al?erio , povus esti konsiderataj proksimaj al ebla abolicio, ?ar dum pli ol 10 jaroj oni ne aplikis mortopunon. Amnestio Internacia ne havis informon de ekzekuto en la e?ropa kontinento dum 2020, sed almena? en Belorusio estis minimumo de kvar firmaj kondamnoj, kiuj povus esti ?u ?an?ataj ?u plenumitaj.

    La ?tata prizono San Quentin havas la mortokoridoron por viroj de Kalifornio , Usono .

    Tro ofte la aplikado de la mortopuno rezultis en evidenta perforto de la internacia juro , ?u pro la publika spektaklo de kelkaj ekzekutoj (Irano), la ekzekuto de minoritatuloj (anka? en Irano), la aplikado al personoj kun mensa diskapablo (Usono kaj Pakistano), a? aplikado pro deliktoj kiuj ne temas pri murdo a? mortigo, kiel drogkomercado, ekonomiaj deliktoj, seksa perforto, politika ribelo, spionado a? la ambiguaj konceptoj de blasfemo a? de agoj kontra? la nacia sekureco, kio povus inkludi ion ajn. Inter la metodoj kiuj plue estas uzata hegemonias la mortpafado (?inio kaj Irano inter aliaj), pendumo (arabaj landoj, Irano kaj Barato), la mortiga injekto (?inio kaj Usono), la elektra se?o (anka? en Usono) kaj la senkapigo ( Sauda Arabio ), eble la plej kruela sistemo ankora? uzata.

    Partikulara afero okazas en lando ekonomie anta?enirinta kiel Usono. Kvankam 22 el ties 50 sub?tatoj jam formale abolis mortopunon, aliaj kiel Teksaso koncentris pli ol unu trionon el la 1 500 ekzekutoj ekde la restarigo de la mortopuno en 1976, post 10 jaroj de suspendo fare de la Suprema Tribunalo. Speciale priokupiga la? Amnestio Internacia estis la reaktivigo de la mortokoridoro fare de la federacia jurisdikcio sub la prezidenteco de Donald Trump , kio rezultis en 10 ekzekutoj en malpli ol 6 monatoj, nombro senprecedenca en la kvar anta?aj jardekoj, en kiuj okazis "nur" tri ekzekutoj en aplikado de mortokondamnoj fare de federaciaj tribunaloj. Aliflanke, la? la Centro de Informado pri la Mortopuno de Usono, la nombro de nigruloj ekzekutitaj pro murdo de blankuloj ekde 1976, nome ?irka? 300, estis 15-foje pli alta ol tiu de blankuloj ekzekutitaj pro murdo de nigruloj, ?is tiam 21, kvankam la nombro de interrasaj nurdoj estis de iom pli ol duobla en la unua supozo. [13]

    En 2020 estis 123 la tutmondaj ?tatoj kiuj apogis la establadon de moratorio de la ekzekutoj en la tuta mondo, nombro de landoj evidente pli alta ol tiu de la 2000-aj a? 2010-aj jaroj, kio, la? Amnestio Internacia, estis grava atingo por alveni je mezlonga limdato al kompleta abolicio.

    La abolicio de mortopuno [ redakti | redakti fonton ]

    Imperiestro Ksuanzong de la Dinastio Tang .

    La? rakonto de Tucidido en sia verko pri la Peloponeza milito , en la jaro 427 a.K., Diodoto de Ateno, argumentante, ke la mortopuno ne utilas por ?an?i konduton, konvinkis la Asembleon de Ateno por retiri sian anta?an decidon ekzekuti ?iujn plenkreskajn virojn de la ribelinta urbo Mitileno . [14]

    En la unua jarcento post Kristo, Amandagamani, budhisma re?o de Landa ( Srilanko ) abolis la mortopunon dum sia regado, kaj same faris kelkaj el liaj sukcedantoj. [15]

    En Ekstrema Oriento , la unua historia konstato registrita de la abolicio de la mortopuno devenas de la Dinastio Tang en ?inio , kie ?i estis malpermesita de la imperiestro Ksuanzong de Tang meze de la 8-a jarcento. [16] Siaflanke, la japana imperiestro ??mu Tenn? abolis la mortopunon en la jaro 724, bazante sin sur la budhisman kredon en la sankteco de ?iu formo de vivo. La mortopuno estis reinstalita en 810 kaj reabolita fare de la imperiestro Saga en 818. Poste ?i estis restarigita en 1159, kaj plue estas valida ?is nuntempe. [17]

    Jam en la Mezepoko , estis inkludita en Anglio opinio kontra?a al la mortopuno en Twelve Conclusions of the Lollards , teksto verkita en 1395. Samlande, en la Moderna epoko , Thomas More (1478-1535) ? kiu estis ekzekutita ?ar ne agnoskis la divorcon de Henriko la 8-a kaj Katerino de Aragono ? en sia verko Utopia , opoziciis al la mortopuno pro religiaj tialoj. [18]

    Nuntempa epoko [ redakti | redakti fonton ]

    Cesare Beccaria (1738-1794).

    Oni konsideras, ke la nuntempa aboliciisma movado estis iniciatita ekde la publikigo en Italio de la libro de la milana juristo Cesare Beccaria , nome Dei delitti e delle pene ( Pri la krimoj kaj la punoj en 1764. [19] Pere de tiu, Beccaria klopodis pruvi ne nur la maljustecon, sed la malutilon mem de la mortopuno kaj de la torturo el la vidpunkto de la sociala politiko. Beccaria same klarigis la karakteron krimgenerantan de la mortopuno aplikebla al deliktoj fakte malmulte gravaj: “La punoj devas esti proporciaj al la graveco de la deliktoj. Se ?iuj punoj estas same rigoraj, la deliktuloj fifaros ?iam la plej grandan delikton”. La 3an de Februaro 1766 la Katolika Eklezio kondamnis la libron kaj inkludis ?in en la Index , nome la listo de la malpermesataj libroj. Tie ?i restis ?is la malapero de la listo mem en Junio 1966, fare de la Dua Vatikana koncilio . [20]

    Influita per la libro de Beccaria, Leopoldo de Habsburgo , fama klerisma monarko kaj estonta imperiestro de A?strio , abolis la mortopunon en la tiam sendependa Grandduklando de Toskanio la 30an de Novembro 1786, post haltigi de facto la ekzekutojn (la lasta estis plenumita en 1769). Leopoldo promulgis en tiu dato la reformon de la punkodo kiu abolis la mortopunon, kaj ordonis la detruadon de ?iuj instrumentoj uzitaj en ties aplikado, en tio kio estos la unua formala malpermeso de la moderna epoko. [21] En 2000, la regionaj a?toritatoj de Toskanio establis la 30an de Novembro keil ?iujara festo, cele al la rememoro de la okaza?o. Tiu sama dato estas uzata je tutmonda nivelo en ?irka? 300 urboj cele al la sama rememoro, formante protestan movadon kiu ricevas la nomon de Tago de la Urboj por la Vivo. [22]

    En Hispanio , Joseph Bonaparte ordonis en 1809 ekzekuti nur per garoto , sed tuj poste ?an?is sian dekomencan ideon. En 1832 estis anstata?ita definitive la pendumo per la garoto, kiu estis aplikita ?is la definitiva abolo de la mortopuno fine de la 1970-aj jaroj . La Dua Respubliko nuligis por mallonge en la 1930-aj jaroj la mortopunon sed restarigi ?in tuj poste. [23] Dum la frankisma diktaturo oni pliigis la deliktojn kiuj estis punitaj per mortopuno. Post la lastaj ekzekutoj de la frankismo de teroristaj revoluciuloj de Euskadi Ta Askatasuna kaj de la Frente Revolucionario Antifascista y Patriota en la lastaj jaroj de la frankismo , la aprobo de la Konstitucio de 1978 markis la abolicion de la mortopuno, escepte pro milito (≪escepte tio kion povus disponi la punaj militle?oj por milittempo ≫). [24] La reformo de la Puna Militkodo de 1985 nuligis tiun punon anka? okaze de milito, [25] kaj la Aligo de Hispanio al la E?ropa Unio konfirmis la abolicion. [26]

    En Latinameriko , Venezuelo abolis la mortopunon en 1863 , Kostariko en 1882 . Brazilo abolis ?in en 1889 , kvankam ?i estis restarigita kaj reabolita kelkajn fojojn. En 1906 oni abolis ?in en Ekvadoro ; en 1907 , en Urugvajo ; en 1910 , en Kolombio ; en Argentino, oni abolis ?in en 1921 , sed poste okazis kelkaj ?an?oj (la finfina abolicio estis aprobita en 2008 ). En Meksiko , la federacia punkodo de 1871 abolis la mortopunon nur por virinoj kaj y plia?uloj ol 70 jaroj, pro kio ?i estis definitive nuligita je federacia nivelo en 1929 (iom post iom ?i estis nuligita kiel puno en la punkodoj de la diversaj federaciaj ?tatoj, ?is la kulmino de la procezo pe la kodo de la ?tato Sonora en 1975 ). En 2005 oni malpermesis eksplicite en la Artikolo 22a Konstitucia. [27]

    La deklaracio de la ?enerala Asembleo de Unui?intaj Nacioj de 1977, fiksis kiel dezirebla “restrikti iom post iom la nombron de deliktoj kiuj povas esti punitaj per mortopuno, estante dezirebla la estonta abolicio de tiu puno”. [28]

    La Tutmonda Koalicio Kontra? la Mortpuno estas alianco de NRO -oj, advokataj asocioj, aktivuloj, lokaj instancoj kaj sindikatoj fondita en 2002 kies celo estas plifortigi la internacian movadon kontra? la mortopuno. La Tutmonda Koalicio lobias internaciajn organiza?ojn kaj ?tatojn, organizas internaciajn eventojn kaj faciligas la kreadon kaj disvolvi?on de naciaj kaj regionaj koalicioj kontra? la mortopuno. ?i estis kreita en Romo la 13-an de majo 2002 [29] . Ekde 2003, ?i anta?enigas la celebradon de la Monda Tago kontra? la Mortpuno ?iun 10-an de oktobro [30] .

    En Usono, iom post iom pli da ?tatoj abolas la mortopunon, estante aktuale 23 kun la Distrikto de Kolumbio la sub?tatoj kiuj jam ne aplikas ?in. La plej ?usa faro estis de la ?tato Virginio kiu abolis ?in en Marto 2021. [31]

    Urboj por Vivo estas tutmonda iniciato kunlabora por marki proteston kontra? la mortopuno. La memortago okazas ?iujare la 30-an de novembro . La okaza?o markas la unuan registritan forigon de la mortopuno, fare de Leopoldo la 2-a, Duko de Toskanio la 30-an de novembro 1786 . En 2009, ?irka? 60 ?efurboj kaj pli ol 1 200 urboj kaj municipoj ?irka? la mondo partoprenis en la projekto. En 2014 partoprenis 1 800 urboj el 90 landoj [32] .

    E?ropa abola le?aro [ redakti | redakti fonton ]

    Elaera vida?o de la Palaco de E?ropo, sidejo de la Konsilio de E?ropo.

    La e?ropa internacia juro konsideras ?iuokaze la mortopunon en tempo de paco kiel opozicia kontra? la homaj rajtoj . La Protokolo n. 6a al la E?ropa Konvencio de Homaj Rajtoj (ratifita de ?iuj e?ropaj landoj escepte Rusio kaj Belorusio) malpermesis la mortopunon el la 1a de Majo 1983 en la komuna punjuro. [33] Rusio, kvankam ne ratifis la Sesan Protokolon (abolo en tempo de paco), kaj kvankam permesas la mortopunon la? sia le?aro, dekretis moratorion en la uzado de la mortopuno ekde ?i ekformis parton de la Konsilio de E?ropo . Fakte la Konstitucia Tribunalo de Rusio dekretis la nuligon de la mortopuno el Januaro 2010. [34]

    Pere de la aldona protokolo dek-tria de la E?ropa Konvencio de Homaj Rajtoj, el la 3a de Majo 2002 oni malpermesis la mortopunon en la landoj kiuj ratifis la Konvencion anka? en milittempo. [35] Kelkaj e?ropaj ?tatoj a? membroj de la Konsilio de E?ropo ankora? ne ratifis la Protokolon n. 13a de la E?ropa Konvencio de Homaj Rajtoj, pro kio ili ne sentas devigon internacie eviti la uzadon de la mortopuno en milittempo a? en dan?ero de tuja milito. Precize, Rusio , Belorusio , Armenio , Francio , Italio , Latvio , Pollando kaj Hispanio ; kvankam kaj Italio kaj Hispanio ja subskribis la Duan Protokolon Plenuman de la Internacia Pakto de Civilaj kaj Politikaj Rajtoj tiusence, kaj Hispanio, kvankam tio estas inkludita en ties Konstitucio, [36] malpermesis eksplicite en 2006 la uzadon de la mortopunon en milittempo.

    La ?arto de Fundamentaj Rajtoj de la E?ropa Unio ludis gravan rolon por atingi la totalan abolon de la mortopuno.

    La E?ropa Unio devigas la ratifon de la E?ropa Konvencio de Homaj Rajtoj kaj la totalan abolon de la mortopuno kiel postulo por la eniro de novaj membroj en la E?ropan Union ( Kriterioj de Kopenhago ), [37] kaj same okazas pri la Konsilio de E?ropo , kio rezultis en la abolicio de la mortopuno en diversaj e?ropaj landoj. La E?ropa ?arto de la Homaj Rajtoj malpermesas al la subskribantaj landoj la mortopunon, kaj agnoskas al la kondamnitoj la rajton rifu?i?i en la plej favora le?aro (tiu de la ?arto, tiu de la E?ropa Konvencio de Homaj Rajtoj, a? tiu de la landaj konstitucioj). Kiel rezulto, en E?ropo nek estas aplikebla nek povas esti aplikebla en la praktiko la mortopuno. [38]

    Turkio , kiu en la lastaj jardekoj faris demar?ojn por povi eniri en la E?ropan Union, faris reformon de sia jursistemo. La lasta ekzekuto en Turkio okazis en 1984, kaj ekde tiam ekzistis moratorio de facto por la aplikado de la mortopuno. En A?gusto 2002 oni nuligis de la turka le?aro la eblon apliki la mortopunon en pactempo, kaj en Majo 2004 oni modifis la konstitucion por elimini la mortopunon en ?ia cirkonstanco. Turkio subskribis la Protokolon n. 13a de la E?ropa Konvencio de Homaj Rajtoj en 2004. [39]

    La Parlamenta Asembleo de la Konsilio de E?ropo estis premante la ?tatojn observantojn de la Konsilio de E?ropo kiuj ankora? aplikas la mortopunon (Usono kaj Japanio) por ke tiuj landoj malpermesu la aplikadon de la mortopuno, a? perdu sian situacion de ?tatoj observantoj. Krom promocii la abolicion de la mortopuno en siaj ?tatoj membroj , la E?ropa Unio malpermesis la ekstradicion de krimuloj en kazoj en kiuj la plendanta lando povus klopodi apliki la mortopunon. [40]

    La 19-an de novembro 2009 la Rusia Konstitucia Tribunalo rezoluciis, ke mortopuno en Rusio ne plu estos aplikita e? post enkonduko en la 1-an de januaro 2010 de la ?urio en la lasta regiono, kie tiu ?is nun mankis ? en ?e?enio . Ekde 1996 en la lando ekzistas la moratorio je la plenumo de mortokondamnoj.

    En diversaj landoj [ redakti | redakti fonton ]

    Famaj mortpunitoj [ redakti | redakti fonton ]

    La morto de Sokrato , de Jacques-Louis David (1787)

    Oni klopodas inkludi nur tiujn ekzekutitojn kiuj esti trapasigitaj per iu tipo de jura proceso kaj ne tiujn ekzekutitojn kiuj estis murditaj sen ajna jurproceso en jena listo:

    En arto [ redakti | redakti fonton ]

    En kino [ redakti | redakti fonton ]

    En Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

    • Mortopuno: faktoj & dokumentoj , Eldona Fako Kooperativa de SAT , julio 2007, ISBN : 9-782952-892209
    • La forigo de la mortpuno de Ernst Dehn, Wilh. Date’s Bogtrykkeri, Kopenhago, 1927.
      • Citaĵo
        ?  En la bro?ureto la a?toro pledas por forigo de mortpuno, kiu en la skandinavaj landoj ne plu ekzistas. 
        —  A?stria Esperantisto n.49 (dec 1928)

    Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

    Notoj [ redakti | redakti fonton ]

    1. ≪Un informe sobre la pena de muerte en el mundo constata que hay mas ejecuciones≫. Te interesa. 3a de A?gusto 2016. Alirita la 23an de Oktobro 2021.
    2. ≪Pena capital muestra historia de disparidad racial≫. Los Angeles Times. 15a de Septembro 2020. Konsultita la 23an de Oktobro 2021.
    3. Shot at Dawn, campaign for pardons for British and Commonwealth soldiers executed in World War I . Shot at Dawn Pardons Campaign. Arkivita el la originalo je 2006-10-04. Alirita 20a Julio 2006. Arkivita kopio . Arkivita el la originalo je 2006-10-04. Alirita 2014-09-30.
    4. Tiom komuna estis la praktiko kompenso ke la vorto murdo estis derivita el la franca vorto mordre (mordi) reference al la peza kompenso kiun oni devas pagi pro ka?zo de nejusta mortigo. La "morda?o" kiun oni devis pagi estis uzita kiel termino por la krimo mem: "Mordre wol out; that se we day by day." ? Geoffrey Chaucer (1340?1400), The Canterbury Tales , The Nun's Priest's Tale, l. 4242 (1387?1400), repr. en The Works of Geoffrey Chaucer , eld. Alfred W. Pollard, et al. (1898).
    5. Translated from Waldmann, op.cit. , p. 147.
    6. Lindow, op.cit. (dekomence studas islandaj things ).
    7. Schabas, William. (2002) The Abolition of the Death Penalty in International Law . Cambridge University Press. ISBN 0-521-81491-X .
    8. Robert Greece, A History of Ancient Greece, Draco and Solon Laws . History-world.org. Arkivita el la originalo je 2010-10-21. Alirita 23-a de a?gusto 2010 . Arkivita kopio . Arkivita el la originalo je 2010-10-21. Alirita 2014-09-30.
    9. capital punishment (law) - Britannica Online Encyclopedia . Britannica.com. Alirita 12-a de decembro 2012 .
    10. Capital punishment in the Roman Empire . En.allexperts.com ( 30-a de januaro 2001 ). Arkivita el la originalo je 2015-04-30. Alirita 23a A?gusto 2010. Arkivita kopio . Arkivita el la originalo je 2015-04-30. Alirita 2014-09-30.
    11. Despite Covid-19, some countries ruthlessly pursued death sentences and executions Alirita la 2021-06-12 en www.amnesty.org
    12. Informe global de Amnistia Internacional. Condenas a muerte y ejecuciones en 2020
    13. Death penalty cases show history of racial disparity, report finds Alirita la 2021-06-12, Facebook, 2020-09-15, el Los Angeles Times.
    14. Jonathan Power The execution debate Alirita la 5an de Decembro 2020, 7a de Majo 2015 en Jordan Times.
    15. Bessler, John, Cruel & Unusual: The American Death Penalty and the Founders' Eighth Amendment [1] 2012, UPNE, isbn= 1555537170 ?apitro "On Crimes and Punishments" p. 45.
    16. Dinastia Tang: Historia y Sucesion de Emperadores Alirita la 5an de Decembro 2020; 4an de Januaro 2018 en China Antigua.
    17. Schmidt, Petra, "Capital Punishment in Japan" Capital Punishment in Japan Today 2002, BRILL, isbn = 9004124217 p. 49
    18. Gordon Stillman, Peter Justice, Crime, and Punishment in More’s Utopia Arkivigite je 2021-10-22 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 5an de Decembro 2020, Universidad Cooperativa de Colombia.
    19. Cesare Beccaria (Milan, 1735-1794) Alirita la 5an de Decembro 2020 en Amnistia Catalunya.
    20. Veiga, Edison, Por que la Iglesia catolica decidio ahora rechazar la pena de muerte (y por que no lo habia hecho antes) Alirita la 5an de Decembro 2020, 3-a de A?gusto 2018 en BBC.
    21. Gomez Sanchez, Yolanda La pena de muerte Alirita la 5an de Decembro 2020, Universidad Nacional de Educacion a Distancia (UNED)
    22. “Ciudades por la vida” contra la pena de muerte Alirita la 5an de Decembro 2020, 28a de Novembro 2016, en Amnestio Internacia.
    23. La abolicion de la pena de muerte en Espana Amnistia Internacional Catalunya
    24. Tiutempe la militservo estis ankora? deviga. Constitucion espanola de 1978 ?tata Agentejo de la Boletin Oficial del Estado 29a de Decembro 1978.
    25. Ley Organica 13/1985, de 9 de diciembre, de Codigo Penal Militar ?tata Agentejo de la Boletin Oficial del Estado 11a de Decembro 1985.
    26. Directrices de la UE sobre la pena de muerte: version revisada y actualizada Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine 16a de Junio 2008.
    27. Ferrer Ortega, Luis Gabriel, La Pena de Muerte en e Sistema Interamericano -aproximacion juridica-filosofica [2] Alirita la 8-an de Oktobro 2018, 2015, Comision Nacional de Derechos Humanos isbn = 978-607-729-165-7
    28. Asamblea General de la ONU (2008) Alirita la 5an de Decembro 2020, Septembro 2008 en Amnistia Internacional
    29. [3]
    30. Prezentado  ( hispane ). Arkivita el la originalo je 2021-04-10. Alirita 26-09-2020.
    31. Virginia, primer estado del sur de EE.UU en abolir la pena capital 2021.
    32. [4]
    33. Protocolo n° 6al Convenio para la Proteccionde los Derechos Humanos y de las Libertades Fundamentales relativo a la abolicion de la pena de muerte Alirita la 5an de Decembro 2020, 1983, en Acnur.
    34. Rusia no podra aplicar la pena de muerte a partir de enero de 2010 Alirita la 5an de Decembro 2020, 19a de Novembro 2009, en La Vanguardia.
    35. Convenio Europeode Derechos Humanos Alirita la 5an de Decembro 2020, 2010, en E?ropa Tribunalo de Homaj Rajtoj.
    36. Abolida la pena de muerte, salvo en tiempo de guerra Alirita la 5an de Decembro 2020, 25-a de A?gusto 1978, en El Pais .
    37. La proteccion de los derechos fundamentales en la Union Europea Alirita la 5an de Decembro 2020, Decembro 2019, en la E?ropa Parlamento.
    38. Derechos fundamentales en la Union Alirita la 5an de Decembro 2020, 4a de Julio 2001, en la retejo de la E?ropa Parlamento.
    39. Llerena, Maria Jose Los deberes de Turquia para entrar en la UE Alirita la 5an de Decembro 2020, 8a de Decembro 2006 en El Mundo .
    40. Decision Marco del Consejo relativa a la orden de detencion europea y a los procedimientos de entrega entre Estados miembros Alirita la 5an de Decembro 2020, 18a de Julio 2002, en la retejo de EUR-Lex.

    Bildaro [ redakti | redakti fonton ]

    • En tiu ?i artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pena de muerte en la hispana Vikipedio.

    Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]