| ?i tiu artikolo temas pri pilka sporto. Por akva areo enprofundi?inta en termasivon rigardu la pa?on
Golfo
.
|
Golfo
estas
sporto
praktikata sub?iele sur itinero difinita la? longo kaj lar?o. ?ia longo dividi?as je 18 partoj nomataj "truoj", malgrandaj golfejoj foje konsistas el 9 truoj. La truoj havas malsamajn dimensiojn kaj formojn.
Golfejo
parte adapti?as al la natura pejza?o.
Celo de la ludo estas ?eti pilketon la?longe de la itinero por enirigi ?in en truon je la fino de ?iu parto. Por ?eti la pilkon servas diversaj batiloj, nomataj "feroj", "lignoj" kaj "?ovilo". En la
angla lingvo
, kiu estas pri golfo tre multe uzata anka? de alilingvanoj, la batiloj nomi?as respektive
iron
,
wood
kaj
putter
.
Al ?iu truo estas asignita nombro de batoj, en kiuj bona ludanto devus fini ?in; kutime estas tri, kvar a? kvin batoj, depende de la distanco inter ekbatejo kaj truo. ?ar la nombro apliki?as al "norma" ludanto, ?i nomi?as "normo de la truo" (angle:
par
). La 18 normoj sumi?as al la normo de la golfejo, kiu ofte estas inter 69 kaj 72.
Se ludanto sukcesas fini truon per malpli ol la normo da batoj, oni diras ke li ludis "sub la normo". En la angla lingvo ekzistas esprimo
birdie
(birdeto), kiu signifas "unu sub la normo". Speciala sukceso estas "tuja entruigo" (angle:
hole in one
), kiu signifas entruigon per unu bato. ?i estas tre malofta kaj praktike eblas nur en truoj de normo 3. La angla lingvo evoluigis amason da similaj fakaj esprimoj.
La vorto
golfo
estis unue menciita en skriba?o el la jaro
1457
,
Listo de aktoj de la parlamento de
Skotlando
, kiu citas malpermesitajn ludojn kiel
gouf
[1]
.
La vorto
gouf
ver?ajne devenas de la
skota
goulf
(ekzistas diversaj skribmanieroj) kies signifo estas "bati"
[2]
.
Tiu ?i vorto, eble devenis de la
nederlanda
kolf
, kiu signifas "batilo" (komparu kun
kolbo
)
[3]
kaj la samnoma nederlanda
sporto
.
Sed ekzistas e? pli malnova referenco al golfo, en
1452
, kiam la re?o
Jakobo la 2-a
de Skotlando malpermesis la ludon pro tio, ke liaj civitanoj ne plu trejni?is pri
arkpafado
.
[4]
Ekzistas persistema
urba legendo
, kiu atestas, ke la vorto devenas de la
akronimo
"Gentlemen Only, Ladies Forbidden" (nur por sinjoroj, malpermesite al sinjorinoj). Tiu ?i estas certe malvera etimologio, ?ar la uzo de akronimoj kiel vortoj estas sufi?e moderna fenomeno.
[5]
La
historio de golfo
devenas de la plej alta
antikvo
, kiam ekzistis multaj
ludoj
kun
pilkoj
kaj
bastonoj
. Tamen la nuna versio tia, kia ?i ekzistas nun devenas de
E?ropo
, kaj pli precize de
Nederlando
(?. la
13-a jarcento
) anta? ol la reguloj estis fiksitaj en
Skotlando
en
1754
.
Pro la plibonigo de la materialo kaj la
industria revolucio
la sporto disvasti?is dum la
19-a jarcento
, unue, anta? la
unua Mondmilito
, en
Usono
kaj poste en la cetera mondo:
E?ropo
,
Azio
,
Sud-Ameriko
kaj
Afriko
.
En aprilo
2005
nova trova?o remalfermis la debaton pri la deveno de golfo.
[6]
Lastetempaj elfosa?oj de Profesoro Ling Hongling de la universitato de
Lan?o?o
supozigas, ke sporto simila al la nuntempa golfo ekzistis en
?inio
ekde la
dinastio Nantang
, 500 jarojn anta? la unua mencio de golfo en Skotlando.
[7]
La
D?n?u?n-raportoj
(
?ine
: 東軒錄) de la
dinastio Song
(
960
?
1279
) priskribas ludon nomitan
chuiwan
(?丸) kaj enhavas desegna?on de la ludo.
[8]
Oni ludis ?in per 10 batiloj, inkluzive
cuanbang
,
pubang
, kaj
shaobang
, kiuj estas kompareblaj al
driver
,
two-wood
kaj
three-wood
. Batiloj estis ornamitaj de
jado
kaj
oro
, kio supozigas ke golfo estis ludo de ri?uloj. ?inaj
arkivoj
entenas referencojn al Nantang-oficisto, kiu petis sian filinon elfosi truojn kiel celojn.
[8]
Ling proponas, ke golfo eksporti?is al
E?ropo
kaj poste
Skotlando
fare de
mongolaj
voja?antoj fine de la
mezepoko
.
[8]
Preleganto de la
Royal and Ancient Golf Club of St. Andrews
, unu el la plej maljunaj golforganiza?oj de Skotlando, diris ke
"pilko- kaj bastonoludoj ekzistis dum multaj jarcentoj, sed golfo tia, kia ni konas ?in nun, ludata je 18 truoj, klare devenas de Skotlando"
[9]
[10]
Margaret Abbott
(la ?
15-an de junio
1878
, en
Kolkato
,
Brita Ra?o
- la
10-an de junio
1955
,
Konektikuto
,
Usono
) estis
usona
golfludanto. La unua virino se temas pri venki en
olimpika ?ampioneco
en golfo en la
Somera Olimpiko 1900
), same kiel la unua usona virino se temas pri venki en olimpika ?ampioneco. La organizado de la Olimpikoj en tiu tempo estis sufi?e amatoreca, kaj la partoprenantoj de la golfa turniro e? ne sciis, ke ?i estas parto de la ludoj. Abbott forpasis en
1955
sen scii, ke ?i partoprenis en la Olimpikoj a? e? ke ?i estis la unua usona virino kiu gajnis olimpikan ?ampionecon.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo
Golfejo
.
Golfejo
estas natura areo, en kiu praktiki?as la sporto golfo. Do temas pri aparta speco de sportejo. Kutime temas pri parka pejza?o konceptita fare de golfa arkitekto. Esencaj partoj estas ekbatejoj, parkaj padoj kaj "verdejoj" kun po unu golfeja truo, kiu ? videbligite per stango kaj flageto ? estu la celo de la golfaj pilkoj. La kernaj partoj de la teritorio konsistas el ofte tondita herbejo, kaj al tio aldoni?as parkaj arbustoj kaj arboj, truoj plenigitaj per sablo, akvaj "malhelpa?oj" (lagetoj kaj rojoj) kaj krome ?irka?a neflegita tereno.
La? statistiko de la ?urnalo
Golf Digest
de majo 2005, tutmonde ekzistas preska? 32.000 golfejoj. La plej multaj el ili troveblas en
Nordameriko
, pli ol 17.000 en
Usono
kaj 2100 en
Kanado
. Pliaj landoj kun granda kvanto de golfejoj estas
Japanio
(2440) kaj
A?stralio
(1800). En
E?ropo
la plej multaj golfejoj troveblas en
Anglio
(1961). Sekvas
Germanio
(677),
Francio
(549),
Skotio
(548),
Svedio
(451) kaj
Irlando
(417).
[11]
?ar bazo de golfejo estas
herbo
, kiu en sekaj landoj, kiel en suda
Hispanio
ne kreskas nature la plej grandan parton de la jaro, tiun herbon oni devas irigacii per akvo, kiu ofte estas bezonata en plej grava utilo, ekzemple trinkakvo,
agrikulturo
ktp. Tio okazigas grandajn disputojn inter la zonoj, kiuj ne povas ?ui tiun akvon kaj tiuj, kiuj ricevas la turistojn a? golfludantojn.
Golfejoj
ne ?iam entenis 18 truojn. La golfejo de
St Andrews
(Skotlando) staras sur mallar?a landstrio la? la marbordo. Jam en la
15-a jarcento
golfistoj de St Andrews kreis vojon tra la ondema lando kaj ludis al truoj, kies situojn starigis la
topografio
. Tiu
golfejo
havis 11 truojn ekde la kluba domo ?is la alia fino de la poseda?o. Oni ludis la truojn unudirekten, turni?is kaj reludis ilin alidirekten, do entute temis pri 22 truoj. En
1764
iuj el la truoj estis konsiderataj tro proksimaj kaj estis tial kunigitaj. La nombro malpligrandi?is de 11 al 9, kaj do tuta rondo de truoj konsistis el 18 truoj. ?ar St Andrews estis tiam la golfa ?efejo, ?iuj aliaj golfejoj sekvis kaj la 18-trua golfejo estas ?is nun la
normo
.
Anta? la
1930-aj jaroj
, kiam la usona golfasocio (USGA) fiksis normojn pri pezo kaj grando de golfpilkoj, ili estis tre diversaj.
[12]
Sekvis tiujn normojn USGA-regularo, kiu menciis, ke la ekrapido de ajna golfpilko ne estu pli granda ol 250 futojn sekunde. De tiam la golfpilko da?re evoluis kaj influis la ludmanieron.
Alia grava faktoro de la evoluo de golfo estis la evoluo de la golfbatilo, nome
klabo
. La unuaj batiloj estis el
ligno
kaj disponeblaj iel ajn. Tra la jaroj,
hikorio
i?is la ligno uzata por teniloj kaj
persimono
(
Diospyros
virginiana
el la
divizio
angiospermoj
), pro sia malmoleco kaj forto estis uzata por la batilkapoj. Ekde
1850
batilkapoj estis faritaj en multaj diversaj formoj anka? el fero. Teniloj el
?talo
esti?is fine de la
1890-aj jaroj
, sed nur tre malrapide ili estis akceptitaj de la estraroj de golfo.
Komence de la
1970-aj jaroj
en la tenilkonstruon enkonduki?is
grafito
pro siaj malpezo kaj forto.
[13]
La lasta golfbatilteknologio uzas grafitajn tenilojn kaj malpezajn
titanajn
batilkapojn, kiuj estas malpli lar?aj ol anta?e eblis. La forto de tiaj modernaj materialoj ebligas uzon de batilo multe malpli dika kaj tiel pligrandi?as la saltefiko de la batilo sur la pilkon, kio teorie plilongigas la pilkovojon. Lastatempe USGA limigis la saltefikon, anka? nomata
coefficient of restitution
(
angle
, COR) al 0,83 kaj la maksimuman grandon de la batilkapo al 460cc.
[14]
Vertical Groove Golf
(VGG) (Esperantigite Vertikala Fenda Golfo) estas golfa kompanio kiu fabrikas diversajn golfajn klabojn, kun unika dezajno: la fendaj linioj sur la fronto de la klabo estas pli vertikalaj ol horizontalaj. La kompanio fondi?is en 2014 fare de Rubin Hanan kaj Neal Jagoda uzante teknologion evoluintan fare de Tony Antonious anta? lia morto en 2007. Antonious tenis pli ol 400 golfajn rilatajn patentojn anta? sia morttempo, inkluzive de la ganto de Velcro-a golfo. La kompanio oficiale lan?i?is la 9-an de januaro 2017
-
Diversmaterialaj frapiloj: ligno, ceramiko kaj fero.
-
Filton Golfeja Klubo, Bristol, Anglio.
-
Diversaj golfobatiloj ensake.
-
frapota pilko.
-
Kutimaj apogiloj por meti supren la frapotan pilkon.
Olimpikaj sportoj
|
---|
Someraj
|
Arkpafado
?
Atletiko
?
Badmintono
?
Bazopilkado
/
Softbalo
?
Biciklado
(
voja
,
traka
,
transterena biciklado
, BMX liberstila, BMX vetkura) ?
Boksado
?
Hokeo
?
Flugpilkado
(hala,
pla?a
) ?
Futbalo
?
Gimnastiko
(
Arta gimnastiko
,
Ritma gimnastiko
,
Trampolina gimnastiko
) ?
Golfo
?
Halterlevado
?
?udo
?
Kajakado-Kanuado
(
mallongdistanca kurumo
,
slalomo
) ?
Karateo
?
Korbopilkado
?
Lukto
?
Manpilkado
?
Moderna pentatlono
?
Na?ado
(
Sporta na?ado
,
Plon?ado
,
Sinkrona na?ado
,
Akvopilkado
, Maratona na?ado) ?
Pafado
?
Rajdado
?
Remado
?
Rugbeo
?
Rultabulado
?
Skermo
?
Sporta grimpado
?
Surfado
?
Tabloteniso
?
Tekvondo
?
Teniso
?
Triatlono
?
Velado
|
---|
Vintraj
|
|
---|
|