Butano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
?i tiu artikolo temas pri lando en Azio. Por organika kombina?o rigardu la pa?on Butano (kemio) .
Butano
Druk Jul

Druk Jul, la flago de Butano

la nacia blazono

Detaloj Detaloj
Nacia himno : Druk tsendhen
Nacia devizo : Unu lando, unu popolo
Lokigo
suverena ?tato ? lando sen maraliro ? re?lando ? lando ? hermit kingdom
Bazaj informoj
?efurbo Timbuo
Oficiala(j) lingvo(j) dzonka lingvo
Uzata(j) lingvo(j) dzonka
Plej ofta(j) religio(j) Budhismo
Areo 47,000 km²
- % de akvo 0 %
Lo?antaro 807 610 (2017)
Lo?denso 46 lo?./km²
Lo?antoj butananoj
Horzono +6
Interreta domajno bt
Landokodo BTN
Telefona kodo 975
Plej alta punkto Gangkhar Puensum
Plej malalta punkto Drangme Chhu
Politiko
Politika sistemo Konstitucia monarkio
?tatestro Re?o Jigme Khesar Namgyel Wangchuck (ekde 2006)
?efministro Lotay Tshering
Nacia tago 17-a de decembro
Ekonomio
Valuto Butana ngultrumo (BTM)
MEP la? 2007
? suma $ 3,161 miliardo
? pokapa $ 4.862
v ? d ? r

Butano a? Re?lando Butano ( dzonke : ?????????, Druk Jul , Draklando ) estas la sola himalaja budhisma ?tato en la mondo. ?i konsistas el malgranda areo de 47.000 km² oriente de la Himalaja monto?eno en Azio . La nacia lingvo nomi?as la dzonga .

?i tiu tre maldense lo?ata lando estas rimarkinda pro sia stato de izoliteco de la cetera mondo. La unuaj eksterlandaj ?urnalistoj eniris la landon nur en 1972 por raporti pri la kronado de la re?o . La plejmulto de la lo?antaro da?re vivas en tradicia maniero. Tamen evoluoj inkluzive de rektaj internaciaj flugoj, interreto , po?telefonoj , kaj kabla televido ?iufoje pli modernigas la urbajn areojn de la lando.

Mondmapo de Feli?o [ redakti | redakti fonton ]

En 2006 , la revuo Business Week taksis Butanon kiel la plej ?ojan landon en Azio kaj la oka plej ?oja en la mondo, la? tutmonda enketo farita de la Universitato de Leicester en 2006 nomita la " Mondmapo de la Feli?o ".

Malneta enlanda feli?o [ redakti | redakti fonton ]

Por pli detala artikolo: Malneta Enlanda Feli?o  (MEF)

La Malneta Enlanda Feli?o (MEF) estas de granda valoro en Butano. Butano ekvilibrigas modernigon kun la antikva kulturo kaj tradicioj sub la konsila filozofio de Malneta enlanda feli?o . Senbrida detruo de la medio estis evitita. La registaro prenas iniciatojn por konservi la tradician kulturon de la nacio, identecon kaj la medion. La butana filmindustrio multe kontribuis al la konservado kaj anta?enigo de la butanaj tradicio kaj kulturo en la moderna epoko, unu el la kvar apogiloj de la Malneta Nacia Feli?o, kune kun bona ?tata mastrumado, da?rebla sociekonomika disvolvi?o kaj naturmedia konservado [1] .

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monda raporto pri feli?o .

Geografio [ redakti | redakti fonton ]

La pejza?o de Butano varias inter subtropikaj ebena?oj en la sudo ?is la himalajaj alta?oj en la nordo, kie kelkaj pintoj superas 7,000 metrojn.

Religio [ redakti | redakti fonton ]

La ?tata religio estas Va?rajana budhismo , kaj la lo?antaro estas ?efe budhisma, hinduismo estas la due plej granda religio. La elstara kaj plej granda urbo estas Timbuo . Post jarcentoj da rekta monar?a regado, Butano aran?is siajn unuajn demokratiajn elektojn en 2008 . ?i estas membro de Unui?intaj Nacioj kaj de la Sud-Azia Unui?o por Regiona Kunlaboro . La suma areo de la lando estas nuntempe 38,394 kvadrataj kilometroj.

La lando estis menciita en ?urnaloj tutmondaj en 2004 , kiel la unua lando, kie fumi tabakon i?is tute malpermesata ie ajn.

Deveno de la nomo [ redakti | redakti fonton ]

La nomo estas deriva?o de la sanskrita vorto bhau??a > bho?a , kiu estis nomo por Tibeto inkluzive de Butano. Prakrita vorto bho???nta 'Tibet-fino' signifis landon proksiman al Nepalo , en la regiono de Butano, > asame bho??nt , nepalie bho??n , hindie bh???n 'Butano'. [2] . La sanskritaj vortoj eble devenas de tibeta bod ' Tibeto ', sed anka? povas esti inverse.

Kelkaj butananoj nomas sian landon "Brug Yul" , transskribita "Druk Yul" ( drakolando ) kaj ili mem nomas sin 'Drukpa'. Pro la sereneco kaj virgeco de la lando kaj ?iaj turismaj vidinda?oj, Butano estas kelkfoje konata kiel la lasta " ?angrilao ". Historie, Butano estis konata per multaj nomoj, ekz. Lho Mon (suda lando de malhelo), Lho Tsendenjong (suda lando de 'Tsenden - cipreso ), Lhomen Khazhi (suda lando de kvar alirvojoj) kaj Lho Men Jong (suda lando de kuracaj herboj), Druk Tsendhen ) [3] .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Supozeble la unuaj homoj venis al la montaraj valoj de Butano anta? pluraj jarmiloj, la? sugestoj de arkeologiaj eltrova?oj kiel sur?tonaj skriba?oj, armiloj , elefantresta?oj . Tamen, ne ekzistas historiaj registroj de la tempoj, al kiuj apartenas la trovita?oj. Fakte, multaj el la dokumentoj perdi?is post incendio , kiu detruis la anta?an ?efurbon Puna?o , en 1827 . Historiistoj supozas, ke la nomoj, kiujn en la antikvo ricevis la teritorio: Lhomon a? Monjul , rilatas al indi?ena popolo , kiu kreis regnon inter 500 a.K. kaj 600 a.K. . La nomoj Lhomon Cendenjong kaj Lhomon ?a?i aperas en antikvaj tibetaj kaj butanaj kronikoj .

Mapo de Butano

La butananoj estas parencoj de la nordaj tibetanoj, kun kiuj ili kundividas fizikajn, lingvajn kaj kulturajn komuna?ojn, kiuj anta?diras, ke en iama nekonata epoko , okazis amasa elmigrado de tibetanoj , kiuj alvenis tra Himalajo por eklo?i en la nuntempa teritorio de Butano kaj tiel krei?is la bazo de la nuntempa popolo. En la 8-a jarcento , la hinda guruo Padmasambhavo alvenis al Butano alportante budhismon kaj konstruante templojn kaj mona?ejojn , inkluzive de la fama mona?ejo Takt?ango . ?is la unuaj jaroj de la 17-a jarcento Butano ekzistis kiel malgranda militista fe?daro .

?ian unuigon realigis la lamao kaj tibeta militistestro Shabdrung Ngawang Namgyal , kaj tiel ekregis budhana teokratio ekde la 17-a jarcento . Eskapante de politikaj malamikoj en Tibeto , li alvenis al Butano en 1616 kaj ekigis programon por fortikigado kaj militista konsolidado, gvidante al la konstruado de mirindaj dzongoj a? fortika?oj kiel Simto?a Dzongo , kiu protektas la enirejon de la Timbu- valo . Tiu akravida estro uzis kulturajn simbolojn kaj la militistan forton por establi butanan nacian identecon, inkluzive de la kreado de sanktaj budhanaj dancoj por esti dancataj dum la ?iujaraj festivaloj "ce?uo" . Post lia forpaso, interna batalo kaj interfrata milito erigis la povon de la "?abdrung" por la sekvaj 200 jaroj, ?is en 1885 , Ugyen Wangchuck sukcesis plifortigi la povon kaj kultivis proksimajn rilatojn kun la britoj en Hindujo . ?abdrung anka? establis la kunregadon de la lando, tio estas de la spirituala estro ( ?e-K?empo ) kaj de la administracia estro ( Desi Druk ). Tia politiko ekzistas modifita ?is hodia?.

Malgra? la konstantaj invadoj kaj atakoj de la nordaj tibetanoj, Butano ?iam havis memstaran regadon ekde ?ia fondi?o fare de Shabdrung. Dum la unuaj jaroj de la 18-a jarcento , la butananoj invadis la regnon de Cooch Behar sude, submetante ?in al butana regado. En 1772 , la Cooch Behari-oj apelaciis al la Brita Orienthinda Kompanio , kiu kuni?is kun la biharanoj por forpeli la butananojn kaj e? ataki ilin en 1774 . Oni finis per pactraktato, en kiu Butano devis retiri?i ?is siaj landlimoj anta? 1730 .

Konstrua?o Mo ?huo en Puna?o en la antikva ?efurbo de Butano

Tamen, paco ne longe da?ris kaj la landlimaj konfliktoj kun la britoj okazadis dum la sekvaj cent jaroj, inkluzive de la Milito de Duars ( 1864 - 1865 ), okazinta pro la kontrolo de la bengalaj Duar-oj. La jaroj inter 1870 kaj 1880 estis markitaj de la interfrata milito inter la centraj potencoj de la valoj de Paro kaj Trongso . En 1885 Ugyen Wangchuck, la “penlop” (reganto) de Trongso , sukcesis ekregi la landon kaj meti finon al la interfrata milito, helpata de la britoj (la “penlop” de Paro estis alianculo de la tibetanoj). Sub brita influo establi?is monar?io en 1907 : kroni?is Wangchuck, absoluta reganto de Butano. Tri jarojn poste, estis subskribita traktato en kiu Butano lasis eksterajn rilatojn al Britio. Barato okupi?as pri la eksteraj rilatoj de Butano kaj pri provizora helpo.

Sub la gvidado de la tria re?o de Butano, Jigme Dorji Wangchuck , Butano adoptis la?gradan ekspozicion al la ekstera mondo. Butano atingis la agnoskon de Unui?intaj Nacioj kiel suverena nacio en 1971 . Jigme Singye Wangchuck , la kvara re?o de la lando, entroni?is en 1972 , kiam li estis 17-jara?a, post la forpaso de sia patro . Lia kronado en junio 1974 estis okazo por inviti elektitajn diplomatojn kaj aliajn altajn gastojn el la tuta mondo, markante la komencon de regula interagado (modesta) kun vizitantoj el foraj landoj. La kvara re?o montris grandan lertecon kondukante sian landon al moderneco de la 21-a jarcento konservante la butanan kulturon kun ?iaj radikoj el la 17-a jarcento .

Demokratia reformo kaj modernigo [ redakti | redakti fonton ]

Jigme Khesar Namgyel Wangchuck , nuna re?o de Butano. Foto de marto 2007

Re?o Jigme Singye Wangchuck lan?is signifajn politikajn reformojn, transdonante la plej multajn el siaj administraj potencoj al la Konsilio de Ministroj kaj kalkulante depovigon de la re?o de du trionoj al plimulto de la Nacia Asembleo [4] .

En 1999 , la registaro ?esigis malpermeson de televido kaj la interreto , do Butano i?is unu el la lastaj landoj kiuj enkondukis la televidon. En sia parolado, la re?o diris ke televido estis grava pa?o al la modernigo de Butano same kiel plia kontribua?o al la Malneta Enlanda Feli?o (Butano estas la sola lando kiu mezuras feli?on) [5] , sed avertis ke la ≪misuzo≫ de televido povus erozii tradiciajn butanajn valorojn [6] .

Nova konstitucio estis prezentita en 2005 . En decembro 2005, Jigme Singye Wangchuck sciigis ke li abdikos la tronon favore al sia filo en 2008 . La 14-an de decembro 2006 , li sciigis ke li tuj abdikas. Butano nun eniris novan epokon de demokratio, komencante per la unuaj naciaj parlamentaj elektoj en decembro 2007 kaj marto 2008 .

La 6-an de novembro 2008, 28-jara?a Jigme Khesar Namgyel Wangchuck , plia?a filo de la re?o Jigme Singye Wangchuck, estis kronita re?o, tiel markante novan epokon en la historio de tiu himalaja regno [7] .

Registaro kaj politiko [ redakti | redakti fonton ]

Vida?o de Ta?i?oedzong , Timbuo , sidejo de la Butana registaro ekde 1952.

La politika sistemo de Butano pozitive evoluis de absoluta monarkio al konstitucia monar?io . La monar?o Jigme Dorji Wangchuck estis elektita kiel re?o post la sendependi?o disde Barato; li estas konsiderata Patro de la nacio , pro siaj disvolvigaj planoj. Lia posteulo Jigme Singye Wangchuck okupi?is dum sia regado pri kulturo kaj zorgado de la natura medio . En 2004 li malpermesis fumadon en la tuta regno.

Jigme Singye Wangchuck estis kronita en julio 1972 kaj regis ?is la 15-a de decembro 2006 , kiam li abdikis, transdoninte la tronon al sia filo Jigme Khesar Namgyel Wangchuck . La nova?o estis diskonigita per dekreto skribita de la monar?o mem. La butana registaro estas konstitucia monar?io ekde 1994 .

Butano estas lando, kiu post la sendependi?o de Barato da?rigis traktaton, jam ekzistantan kun la britoj, kiu deklaris, ke Barato okupi?os pri la eksteraj rilatoj. Sed ?i ne povus interveni en la internajn aferojn. Aliaj artikoloj de la traktato diris, ke ekzistas komerca libereco inter amba? landoj. La nuntempa monar?o estas la kvina de la dinastio establita la 17-an de decembro 1907 . Tradicie la lando ne havis konstitucion , sed nun ?i ekzistas.

En la balotoj en marto 2008 venkis la "Partio por la Bonstato de Butano" (DPT) de Jigmi Thinley, kiu akiris 44 el la 47 se?oj de la malalta ?ambro de la Parlamento . Thinley naski?is en 1950 kaj studis en usona universitato .

Post jarcentoj da absoluta monar?io kun teokratiaj trajtoj, unuaj demokratiaj balotoj okazis en Butano en marto 2008 .

Armeo kaj eksteraj rilatoj [ redakti | redakti fonton ]

Unua re?o de Butano, Ugyen Wangchuck kun siaj korpogardistoj en 1905 anta? la formado de la Butana Re?a Armeo

La Butana Re?a Armeo estas la militservo de Butano. ?i inkluzivas la Re?an Korpogardistaron kaj la Re?an Butanan Policon . Membreco estas libervola, kaj la minimuma a?o por ali?o estas 18-jara?o. La konstanta armeo-nombro proksimumas al 6,000 kaj estas trejnita de la Hinda Armeo [8] . ?i havas jaran bu?eton de ?. 13.7 milionoj da usonaj dolaroj. ?ar Butano estas senhavena lando, ?i havas neniun mararmeon.

En 2007 Butano kaj Barato subskribis novan traktaton kiu klarigas ke Butano estas la mastro de siaj propraj eksteraj rilatoj, inkluzive de la sentema (al Barato) lim-afero kun ?inio. La traktato de 1949 estis anstata?ita de la traktato de 2007. Butano havas diplomatiajn rilatojn kun 21 landoj, kaj kun la E?ropa Unio , kun misioj en Barato , Banglade?o , Tajlando , kaj Kuvajto . ?i havas du UN-misiojn, unu en Nov-Jorko kaj alia en ?enevo . Nur Barato kaj Banglade?o havas ambasadojn en Butano, dum Tjailando havas konsulejon.

Per multjara traktato, hindoj kaj butananoj povas travoja?i al siaj respektivaj landoj sen pasporto a? vizo uzante la naciajn identigilojn. Butanaj civitanoj anka? povas labori en Barato sen la?le?a restrikto. Butano ne havas formalajn diplomatiajn rilatojn kun sia norda najbaro, la ?ina Popola Respubliko , kvankam inter?an?oj de vizitoj je diversaj niveloj inter ili du signife plii?is en la lastaj tempoj. La unua duflanka interkonsento inter ?inio kaj Butano estis subskribita en 1998, kaj Butano anka? starigis honorajn konsulejojn en Makao kaj Honkongo . La landlimo de Butano kun ?inio estas plejparte ne limigita kaj tiel disputita en kelkaj lokoj. ?irka? 269 kvadrataj kilometroj restas sub diskuto inter ?inio kaj Butano [9] .

La 13-an de novembro 2005 , ?inaj soldatoj eniris en la disputitajn teritoriojn inter ?inio kaj Butano, kaj komencis konstrui vojojn kaj pontojn [10] . La butana Ministro de Eksteraj Rilatoj ?andu Wangchuk diskutis la aferon kun ?inaj a?toritatoj post kiam la temo estis prezentita en la butana parlamento. En respondo, la reprezentanto de la Ministerio de Eksteraj Rilatoj de ?inio, Qin Gang, diris ke la limo restas en disputo kaj ke la du flankoj da?re laboras por ?ia paca kaj amika solvo [11] . Hinda spiono diris ke ?ina delegacio en Butano rakontis al la butananoj ke ili "ekscese reagis" [10] .

Landoj kun formalaj a? neformalaj diplomatiaj rilatoj kun Butano.

La 8-an de februaro 2007 , la Hind-Butana Amikectraktato PDF  (30.6 KB) estis konsiderinde reviziita. En la Artikolo 2 de la Traktato de 1949 : "La Registaro de Barato kompromisi?as al la ne enmiksi?o de la hinda registaro sur la interna administrado de Butano. Siaflanke, la Registaro de Butano konsentas esti gvidita per la konsiloj de la Registaro de Barato sekvante ?iajn eksterajn rilatojn". En la reviziita traktato kie oni nun legas ke "en konservado de la da?raj proksimaj amikecaj rilatoj kaj kunlaboro inter Butano kaj Barato, la Registaro de la Regno Butano kaj la Registaro de la Respubliko Barato devas kunlabori proksime unu la alian rilate al iliaj naciaj interesoj. Nek registaro devas permesi la uzon de sia teritorio por agadoj dama?a al la nacia sekureco kaj intereso de la alia". La reviziita traktato anka? inkluzivas ?i tiun enkondukon: "Reasertante ilian respekton por la respektiva sendependeco, suvereneco kaj teritoria integreco", elemento kiu estis forestanta en la plej frua versio. La Hind-Butana Amikectraktato de 2007 fortigas la statuson de Butano kiel sendependa kaj suverena nacio.

Butano havas neniun formalan rilaton kun Usono [12] , Rusio , ?inio , Britio a? Francio. Neformala kontakto kun Usono estas farita tra la Usona Ambasado en Nov-Delhio [12] .

Geografio [ redakti | redakti fonton ]

Satelita bildo de Butano
Topografia mapo de Butano

Tiu ?i malgranda lando preska? tute montara, etendi?as en la suda montodeklivo de la monto?eno de Himalajo ekde la alta?oj ?e la ?ina landlimo. La plej alta monto estas Kula Kangri (7.554 m). Abrupte malsupreniras la tereno ?is la plata?o de Duars ?e la suda landlimo al Barato .

Distingeblas tri zonoj en la lando : la altaj montaroj norde, la profundaj valoj inter la montaroj kaj la suda malalta zono, kiuj multe similas al la hinda pejza?o.

Himalajo regas la nordon de la lando, kie multaj pintoj superas 7.000 metrojn. Kvankam oni konsideris la pinton Kula Kangri (7.544 m), la plej alta montaro de la lando, postaj topografaj studoj konkludis, ke la pinto de Kula Kangri, fakte tute trovi?as en ?inujo . La? tiuj studoj la plej alta pinto de Butano estus Gangkhar Puensum , 7.540 metroj alta.

Aliaj konataj montaroj estas la " Nigra Montaro " en la centro de la lando, 1.500 ?is 2.700 m alta. Sude trovi?as la monteto Silawik , kiu atingas 1500 metrojn kaj estas kovrita de arbaroj .

Riveroj rapide fluas kaj ?enerale en suda direkto. En la fundo de multaj montaraj gla?eroj ekzistas lagoj. La gla?eroj kovras 10% de la areo kaj la musonaj pluvoj nutras la multnombrajn riverojn de la lando .

La klimato en la suda parto estas subtropika kun multa pluvado. En la valoj la klimato estas multe pli malvarma kun varmegaj someroj kaj malvarmaj vintroj kaj ?e la montaro la someroj estas fre?aj kaj vintroj frostaj.

Gangkhar Puensum en Ura La, Butano
Arboj Jakarando en Butano

Krom la ?efurbo Timbuo , aliaj urboj estas Paro kaj Puna?o (antikva vintra ?efurbo ?is 1955 ).

Jarcentoj da izoli?o, malmultnombra lo?antaro kaj neatingebla geografia situo igis la landon posedi unu el la plej netu?itaj ekosistemoj en la mondo .

Plantaro kaj bestaro [ redakti | redakti fonton ]

?irka? 550 specioj da plantoj trovi?as en Butano, inkluzive de 300 kuracherboj. 65 % de la areo estas kovrataj de arbaroj. ?irka? 165 bestaj specioj ekzistas, inkluzive de tre raraj specioj kaj en dan?ero de malapero, kiel la ru?a pando , la ne?leopardo kaj la orumita languro . En la jaro 2000 iom pli ol 20 % de la landa areo estis protektata. Inter la protektataj regionoj, la plej gravaj estas:

  • Jigme Dorji, preska? la tuta regiono ?e la landlimo kun ?inujo ,
  • la nacia parko Raga,
  • la Nigra Montaro,
  • Thumsing La kaj
  • Royal Manas en Butono, kio signifas "Tero de la Tondra Drako", prenas ?ian nomon el la fortegaj ?tormoj en Himalajo .

Dum la pluvsezono oftas terglitadoj . La ?efaj mediaj problemoj estas la erozio kaj la malfacila alireblo al trinkebla akvo kaj san-institucioj. Krome, la kreskado de la lo?antaro anka? pligrandigas la lignobezonon, kaj la premo pri la uzebla tereno por pa?tado kaj agrikulturo . Tamen, la biologia konservado de la medio formas parton de la registara politiko kaj de la popola tradicio .

Vidu artikolon Orient-himalajaj foliaj kaj koniferaj arbaroj .

Teritoria organizado [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Butano .
Distrikto de Butano

La nacia teritorio de Butano estas dividata en kvar zonoj ( dzongdej ) kun 20 distriktoj ( dzong?ag ):

Okcidenta Zono
2. ?u?a
5. Haa
8. Paro
12. Samce
14. Timbuo

Orienta Zono
6. Lhunce
7. Mongar
9. Pemagat?el
11. Samdrup Jonghar
15. Tra?igang
16. Tra?ijangste

Centra Zono
3. Dagana
4. Gasa
10. Puna?a
18. Cirang
19. ?angdue Podrang

Suda Zono
1. Bumthang
13. Sarpang
17. Trongsa
20. ?emgang

Urboj [ redakti | redakti fonton ]

Vida?o de Timbuo ekde la suda parto de Langjupa?o en la nordoriento de la urbo.

Ekonomio [ redakti | redakti fonton ]

La Butana ngultrumo estas la valuto de Butano

La nacia valuto de Butano estas la butana ngultrumo kaj ?ia valoro estas same kiel tiu de la rupio .

La landa ekonomio ?efe bazi?as je agrikulturo . Estas ?efe kultivataj rizo , tritiko , maizo , fruktoj kaj legomoj . En la montaraj regionoj, agrikulturistoj bredas bovojn kaj gruntbovojn . La registaro kreis disvolvigajn planojn por akceli la elteneblan ekspluatadon de la landaj rimedoj, ?efe pri arbaroj kaj minejoj [13] .

Industrio limi?as al produktado de nutra?oj , manlabora?oj kaj teksa?oj , nur por enlanda konsumo. Estas tre grava la hidroelektra energio , kiu estas eksportata al Barato . La ?efa monfonto estas turismo , kvankam ?i estas tre limigita. La eldonado de po?tkartoj estas alia monfonto por la landa ekonomio [14] .

La ekonomio de Butano estas unu el la plej malgrandaj el la mondo , pli ol 90 % de la lo?antaro sin vivtenas per agrikulturo a? bovbredado. La butana valuto estas la ngultrum -o, erigita en 100 chetrum -oj kaj konvertebla en oficialaj bankoj. ?i samvaloras kun la hinda rupio . Ekzistas du bankoj kun filioj tra la lando sed ne ekzistas mon-a?tomatoj. La butana ekonomio linii?as kun la ekonomio de Barato , kiu estas ?ia ?efa komerclando, kun kiu Butano havas fortajn ligojn de ekonomia kaj financa dependecoj. La hidroelektra potenco de Butano kaj ?ia alloga?o por turistoj estas ?iaj ?efaj rimedoj [15] .

Valo Haa

Modelprogramoj por edukado kaj sociigo disvolvi?as kun la helpo de internaciaj organiza?oj por disvolvi?o. Sed ?iuj ekonomiaj programoj bazi?as sur la deziro de la registaro protekti la medion kaj la kulturajn tradiciojn de la lando . Televido eniris la landon en 2000 .

Popersona enspezo egalas al ?irka? 1,400 usonaj dolaroj, kio estas la 124-a pozicio en la listo de sendependaj ?tatoj. Registaraj enspezoj entute estas ?. 272 milionoj da dolaroj, kvankam elspezoj sumi?as al 350 milionoj, t.e. 60 % de la bu?eto-elspezo. Parte financataj de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Barato estas la eksportoj de Butano ?efe elektro , kardamomo , gipso , ligno , artmetioj , cemento , fruktoj , gemoj kaj spicoj , kalkulataj je 128 milionoj. Importado, aliflanke, alti?as al 164 milionoj, kondukante al komerca deficito.

?efaj eroj importitaj inkluzivas karbura?on kaj lubrika?ojn, grenojn, ma?inaron, veturilojn, ?tofojn kaj rizon. La ?efa eksporto-partnero de Butano estas Barato, entute 58,6 % de ?iaj eksporto-varoj. Honkongo (30,1 %) kaj Banglade?o (7,3 %) estas la aliaj du gravaj eksporto-partneroj. ?ar ?ia landlimo kun Tibeto estas fermita, komerco inter Butano kaj ?inio estas nun preska? neekzistanta. La importpartneroj de Butano estas anka? Baraton (74,5 %), Japanion (7,4 %) kaj Svedion (3,2 %).

Turismo [ redakti | redakti fonton ]

Estas ?. 4000 turismaj ?i?eronoj [16] , plejofte inter 18 kaj 30-jara?aj. Turismo estas grava elemento en la ekonomio de Butano. La enirado de eksterlandanoj en la landon ne estis permesata ?is la 1970-aj jaroj . Tamen, turismado ankora? estas tre limigita kaj devas esti strikte kadrita de organizitaj voja?oj kaj ekzistas ?iutaga tarifo de 200 dolaroj .

Lo?antaro [ redakti | redakti fonton ]

La Mona?ejo Takt?ango anka? konata kiel "Nesto de Tigro". Butano estas ?efe budhisma lando.

La lasta censo estas diskutita afero. La? la nuntempe anoncita rezulto de la registaro la lo?antaro ne superis 800.000 personojn, tamen, oni taksis la lo?antaron je pli ol 2 milionoj da personoj en aliaj censoj. La ?efa kialo de la tiama supertakso ver?ajne estis la timo, ke lando kun malmulta lo?antaro ne estus akceptita ?e Unui?intaj Nacioj . Aliflanke, estas plendoj de la nepaldevena lo?antaro, kiuj asertas, ke la malpliigo de la censo devenas de la malagnoskado de la nepaldevena lo?antaro fare de la registaro.

La lo?antaro koncentri?as en la kultiveblaj valoj, en la sudaj regionoj kaj en vila?oj kaj urboj. La popoloj de la lando ?enerale nomataj butanaj apartenas al la tibeta etna kulturo, ?efe la lo?antoj de la okcidento, kiuj estas hegemonie nomataj buthioj . La orientaj popoloj nomi?as ?ar?opoj (orientanoj), la okcidenta grupo nomi?as ngalopoj . Amba? popoloj praktikas la tibetan budhismon , sed oriente ankora? estas praktikata la budhisma skolo Drukpa Kagjuo , kiu estas la oficiala, kaj en la oriento la Njingmapao . La cetero de la lo?antaro estas nepalanoj el hinda religio (ekzistas anka? islama malplimulto), kiuj lo?as en la malaltaj regionoj de la sudo, la lhoc?ampaoj .

La mezuma a?o egalas al 22,3 jaroj; vivda?ro al 62,2 jaroj (61 por viroj kaj 64,5 por inoj) la? la plej malfruaj datumoj de la Monda Banko [17] . Estas taksite ke inter du trionoj kaj tri kvaronoj de la butana lo?antaro sekvas Vahrajanan Budhismon, kiu estas la ?tata religio. Proksimume unu kvarono al unu triono estas adeptoj de hinduismo. Islamaj, bahaaj kaj nereligiaj komunumoj konsistigas malpli ol 1 % de la lo?antaro. La nuna la?le?a kadro, principe garantias religian liberecon. Proselitismo, aliflanke, estas malpermesita [18] .

Lingvoj [ redakti | redakti fonton ]

Detala artikolo => Dzonka lingvo

La lingvoj de Butano ankora? estas ne bone klasifitaj, kaj pluraj ankora? devas esti registrotaj per gramatiko.

En lernejoj la angla estas la instrulingvo kaj la dzonga estas instruata kiel la nacia lingvo. La nacia lingvo estas la dzonga lingvo . La skribsistemo de la dzonga lingvo nomi?as "?hokejo", kiu similas al la klasika tibeta. La registaro klasifikis la 19 rilatajn tibetajn lingvojn, kiel dialektoj de la dzonga. La lingvo t?angla , tre proksima al la dzonga, estas parolata en la orienta parto de la lando. La nepala lingvo estas parolata en la sudoriento. Anka? la angla lingvo havas oficialan statuson [19] .

Ethnologue listigas 24 lingvojn nuntempe parolataj en Butano, ?iuj ili apartenas al la Tibeto-birma grupo , krom la nepala, el la hindarja lingvaro . ?is la 1980-aj jaroj , la registaro sponsoris la instruadon de la nepala en lernejoj en Suda Butano. Tamen, post la armita ribelo en la sudo, la nepala estis forigita de la instruplano.

Kulturo [ redakti | redakti fonton ]

Butana thankao de Monto Meruo kaj la budhana universo, 19-a jarcento, Butano.

Vidu Nacia biblioteko de Butano

Butano havas ri?an kaj unikan kulturan heredon kiu plejparte restis sen?an?a pro la izoliteco disde la mondo ?is la fruaj 1960-aj jaroj . La kulturo de la lando kaj ?iaj tradicioj estas unu el ?efaj alloga?oj por turistoj. Butana tradicio estas profunde enradiki?inta en sia budhana hereda?o. Hinduismo estas la dua religio en Butano, dominanta en la sudaj regionoj. Amba? religioj kunekzistas pace, ricevas subtenon de la registaro, kaj ?uas re?an patronecon.

La registaro ?iam pli klopodas por konservi kaj da?rigi la nunan kulturon kaj tradiciojn de la lando. Pro ?ia plejparte nedifektita natura medio kaj kultura heredo, Butano estis konata kiel la Lasta ?angrilao .

Dum butanaj civitanoj povas libere voja?i eksterlande, Butano estas rigardata de multaj fremduloj kiel nealirebla. Ekzistas ?eneraligita miskompreno ke Butano limigas vizojn por turistoj . ?i i?as nepopulara celloko pro la kosto, kiu estas alta por turistoj kun pli stre?itaj bu?etoj . Eniro estas senpaga por civitanoj de Barato kaj Banglade?o , sed ?iuj aliaj fremduloj devas registri?i ?e butana voja?-organizanto kaj pagi ?irka? 200 usonajn dolarojn por ?iu tago de restado en la lando.

Dzong de Distrikto Trongsa .

La nacia vesta?o por butanaj viroj estas la gho , genulonga robo ligita ?e la talio per ?tofo - zono konata kiel kerao. Virinoj portas tutlongan robon, nomata kirao , kiu estas detondita ?e unu ?ultro kaj ligita ?e la talio. Akompana?o por la kirao estas longmanika bluzo , la toego, kiu estas uzata sub la ekstera tuko. Socia statuso kaj klaso determinas la teksturon , kolorojn, kaj ornamadojn kiuj plibeligas la veston. Alimaniere, koloraj koltukoj kaj ?aloj estas gravaj indikiloj de socia reputacio , kiam Butano tradicie estis fe?da socio.

Juvela?oj estas plejparte uzataj de virinoj, precipe dum religiaj festivaloj kaj publikaj renkonti?oj. Por fortigi la identecon de Butano kiel sendependa lando, butana juro devigas ?iujn butanajn civitanojn porti la nacian robon en publikaj areoj kaj ?e oficialaj aran?oj.

Rizo , fagopiro , kaj ?iufoje multe da maizo , estas la bazaj man?a?oj de la lando. La loka dieto anka? inkludas porka?on , bova?on , gruntbovan viandon , koka?on , kaj ?afa?on . Butano estas la unua lando en la mondo kie estas malpermesita la vendado kaj fumado de tabako ekde 2004.

Rigsaro estas stilo de populara muziko en Butano, konsistanta el miksa?o de tradiciaj instrumentoj kaj muzikilaj klavaroj, kaj ?i venas de la fruaj 1990-aj jaroj ; ?i montras la influon de hinda populara muziko, hibridoformon de tradicia kaj okcidentaj popularaj influoj. Tradiciaj ?enroj inkluzivas la ?ungdraon kaj boedraon .

Arkitektura karakteriza?o de la regiono estas speco de kastelo - fortika?o konata kiel la dzongo . Ekde antikvaj tempoj, la dzongoj funkciis kiel la religiaj kaj sekularaj administracio-centroj por iliaj respektivaj distriktoj.

Chaam , sanktaj maskitaj dancoj, estas ?iujare plenumitaj dum religiaj festivaloj.

Butano havas multajn festotagojn , la plej granda parto el ili festas la jarsezonojn , estas sekularaj kaj religiaj festivaloj. Ili inkluzivas la vintran solsticon (?irka? la unua de januaro , dependante de la luna kalendaro ), la lunan Novjaron ( februaro a? marto ), la naski?tagon de la re?o kaj la datrevenon de lia kronado, la oficiala komenco de musona sezono (la 22-an de septembro ), Nacia tago (la 17-an de decembro ), kaj diversaj Budhanaj kaj hinduaj festadoj.

Kufovestitaj dancoj kaj danco- dramoj estas oftaj tradiciaj ecoj ?e festivaloj, kutime akompanataj per popolkantoj . Energiaj dancistoj , portas buntajn lignajn a? kunmeta?oviza?ajn maskojn kaj stiligitajn kostumojn , prezentas heroojn , demonojn , mortokapojn , bestojn , ge diojn , kaj karikaturojn de pleboj . La dancistoj ?uas re?an patronecon , kaj konservas antikvan popularan tradicion pri la maskarto .

Heredo en Butano ?enerale apartenas al la ina prefere ol la virlinio. Filinoj heredos la domon de la gepatroj . Viro la?supoze faras sian propran vojon kaj kutime movi?as ?e la edzino. Geedzi?oj pro amo estas oftaj en urbaj areoj, sed la tradicio je fiksitaj geedzi?oj da?re oftas en la vila?oj. Kvankam nekutima, poligamio estas akceptita, ofte estante maniero por da?rigi poseda?on en enhavita familia unuo prefere ol disigado de ?i. La anta?a re?o Jigme Singye Wangchuck , kiu abdikis en 2006, havas 4 re?inojn, ?iuj estis fratinoj.

UTEP templo

La Universitato de Teksaso en El Paso (UTEP) en Usono adoptis butanan arkitekturon por la konstrua?oj de la universitatejo.

Sporto [ redakti | redakti fonton ]

Changlimithang Stadium , dum parado.

La nacia sporto de Butano estas arkpafado , kaj konkuradoj estas aran?itaj regule en la plej multaj vila?oj. ?i devias de Olimpikaj normoj la? teknikaj detaloj kiel ekzemple la allokigo de la celoj kaj atmosfero. Ekzistas du celoj poziciigitaj pli ol 100 metrojn dise kaj teamoj pafas de unu fino de la kampo ?is la alia. ?iu membro de la teamo pafas du sagojn per rondo. Tradicia butana arkpafado estas socia okaza?o kaj konkuradoj estas organizitaj inter vila?oj, urboj, kaj amatoraj teamoj.

Alia tradicia sporto estas Digoro, kiu similas al globo?eto kaj hufum?eto . Kriketo i?is populara en Butano, precipe ekde la apero de hindaj televidkanaloj en la lando. La nacia kriket-teamo estas unu el la plej sukcesaj de la regiono. Piedpilko i?as anka? populara kaj la lando jam havas nacian piedpilkan teamon kiu partoprenas en internaciaj konkursoj.

Transporto [ redakti | redakti fonton ]

Ne ekzistas fervojo , tial la sola transportilo por plej rapida movi?o al la ?efaj urboj estas malgrandaj aviadiloj . Butano havas internacian flughavenon nomatan Internacia Flughaveno de Paro .

La dominanta montareca pejza?o malfaciligas kaj multekostigas ian ajn infrastrukturon por la konstruado de vojoj kaj konstrua?oj; la ekzistantaj stratoj kaj ?oseoj ne estas bonkvalitaj kaj preska? neekzistantaj en multaj lokoj anka? pro la malalta ekonomia disvolvi?o de la lando. Nuntempe estas projektoj pri konstruado de modestaj stratoj por plibonigi la vivon kaj komercadon de montaranoj.

Elektraj a?toj [ redakti | redakti fonton ]

La registaro subskribis kontrakton kun Nissan en decembro 2013 por la liverado de dekoj da tute elektraj a?toj anta? marto 2014. Poste estis la vico de ?iuj taksioj en la lando. La registaro kalkulis, ke se ?iuj a?toj en la lando estas elektraj, importado de nafto povus esti reduktita je 70%.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

The Bhutan Times newspaper (angle)

Fotara panoramo Arkivigite je 2017-12-18 per la retarkivo Wayback Machine (serio de 8 fotaroj)

(angla) Bhutan CulturalAtlas

(angla) The Buthanese

Guide Association of Bhutan

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. (en) Hinly Wong, One of Bhutan’s youngest filmmakers: interview with Ugyen Phuntsho Rabgay Arkivigite je 2020-10-29 per la retarkivo Wayback Machine , la 19-an de majo 2019.
  2. R. L. Turner (1966) Comparative Dictionary of the Indo-Aryan Languages , Oxford Univ. Press; A. Sharma & H. J. Vermeer (1987) Hindi-deutsches Worterbuch
  3. http://www.loc.gov
  4. Hoffman, Klus. Democratization from above: The case of Bhutan (PDF) (2006). Arkivita el la originalo je 2011-06-10. Alirita la 24-an de aprilo 2010.
  5. Larmer, Brook (marto 2008). “ Bhutan's Enlightened Experiment ”, National Geographic . Alirita la 19-an de junio 2010..  
  6. Cathy Scott-Clark, Adrian Levy. "Fast forward into trouble" , "The Guardian", la 14-an de junio 2003. Alirita la 3-an de marto 2008.
  7. Kaul, Nitasha (2008-11-10). "Bhutan Crowns a Jewel" . UPI Asia (United Press International) . http://www.upiasia.com/Politics/2008/11/10/bhutan_crowns_a_jewel/1962 . Retrieved 2011-06-19 .   .
  8. Asian Times . Atimes.com (2003-12-19). Arkivita el la originalo je 2016-11-21. Alirita 2009-04-23.
  9. Kuensel . Kuenselonline.com (2006-12-13). Alirita 2009-04-23.
  10. 10,0 10,1 HindustanTimes.com . Web.archive.org. Arkivita el la originalo je 2006-08-24. Alirita 2009-04-23. Arkivigite je 2007-12-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio . Arkivita el la originalo je 2007-12-29. Alirita 2021-08-11.
  11. China.com . News.china.com. Alirita 2009-04-23.
  12. 12,0 12,1 Bhutan Country Specific Information . United States Department of State . Arkivita el la originalo je 2008-03-28. Alirita 2008-03-24. Arkivita kopio . Arkivita el la originalo je 2008-03-28. Alirita 2011-08-09.
  13. The Tribune . Tribuneindia.com. Alirita 2009-04-23.
  14. WTO . WTO. Alirita 2009-04-23.
  15. Balaji, Mohan, " In Bhutan, China and India collide ", Asia Times , 2008-01-12. Kontrolita 2010-10-03. Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio . Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2011-08-09.
  16. (en) Karma Yuden, Guides get into construction to earn a living , The Buthanese, la 11-an de aprilo 2020.
  17. World Population Prospects- The 2006 Revision, United Nations Department of Economic and Social Affairs, Population Division
  18. International Religious Freedom Report 2007 ? Bhutan . U.S. Department of State (2007-09-14). Alirita 2008-01-06.
  19. There are no reliable sources for the ethnic or linguistic composition of Bhutan, so these numbers do not add up to 100%.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.