|
Tiu ?i artikolo temas pri la germana urbo
Bonn
, esperante
Bonno
. Unu mezan leteron malpli havas la franca urbo
Bono
, franclingve
Beaune
.
|
Bonn
- jen germane,
[1]
pli frue
latine
Bonna
, en Esperanto
Bonno
[2]
- estas
eksterdistrikta urbo
en la
germana
federacia lando
Nordrejn-Vestfalio
, situanta ?e amba? bordoj de la rivero
Rejno
. ?i havas pli ol 2.000-jaran historion kaj estas unu el la plej malnovaj urboj de Germanio. ?is la fino de la 18-a jarcento Bonn estis rezidejo de la
fe?da
Princo-elektista
Kolonjo
, kaj multaj kasteloj kaj pliaj konstrua?oj aparte el la epokoj de
baroko
kaj
rokoko
dominas la urbocentron. Dum
1770
en la urbo naski?is la komponisto
Ludwig van Beethoven
. ?is la fino de la 19-a jarcento la
universitato de Bonn
i?is unu el la plej gravaj germanaj altlernejoj: la urbo, kiu situas pitoreske riveroborde inter montetoj ri?aj je arbaroj,
vitejoj
kaj pluraj fortika?aj ruinoj, i?is ?atata lo?oregiono de studentoj, intelektuloj kaj pensiuloj.
De
1949
?is
1990
Bonn estis
?efurbo
de
Federacia Respubliko Germanio
. ?is
1999
?i restis sidejo de la
germana registaro
. Malgra? la transloki?o de la parlamento (
Bundestag
) kaj de partoj de la registaro al
Berlino
, da?re 6 germanaj
ministerioj
havas sian ?efan sidejon en Bonn; pliaj ministerioj havas duan sidejon tie.
Inter
1986
kaj
1995
Germana Esperanto-Junularo
kaj
Germana Esperanto-Asocio
havis komunan centran oficejon en la kerno de la tiama registara kvartalo: Pli pri Esperanto en Bonn vidu sube.
En tiu urboparto, kiu intertempe nomi?as "federacia kvartalo" (
germane
Bundesviertel
) dum julio
2006
ina?guri?is "UN-
kampuso
", sur kies areo trovi?as la plejmulto el la 13 organizoj de
Unui?intaj Nacioj (UN)
, kiuj havas sian sidejon en Bonn. Krom tiuj organizoj, administraj sidejoj de grandaj germaniaj entreprenoj, la centra sidejo de la internacia germanlingva radio "Germana Ondo" (
germane
Deutsche Welle
) kaj la "Internacia Kongresejo Federacia Domo Bonn" (en kies centra halo ?is 1999 kunvenis la parlamento de Germanio) dominas tiun ?i urboparton.
Dum la jaro 1989 la urbo festis sian 2000-jaran fondojubileon: tiu dato memorigis pri la starigo de la unua romia fortika?o en la urbo dum la jaro 12 anta? Kristo. Tamen en la urba teritorio jam multe pli frue vivis homoj. Pri tio atestas la duobla tombejo en la urboparto
Oberkassel
, kiu a?as 14.000 jarojn, kaj resta?oj de ligna fortika?o sur la monto
Venusberg
, kiuj stari?is anta? iom pli ol 6.000 jaroj.
Dum la jaroj ?irka? la naski?o de Kristo nur malmultaj
romiaj
soldatoj
vivis en Bonn, sed post la malvenko de la romia armeo kontra? la ?ermanoj norde de la nuna urbo
Osnabruck
dum la jaro 9 post Kristo la nombro tre alti?is. Romia legiono rezidis en la norda parto de la nuna urbocentro, kaj sude de ?i ekestis urbo de komercistoj kaj metiistoj.
Kiam pereis la romia regno, unue anka? malgravi?is la urbo. Dum la 9-a kaj 10-a jarcentoj en la areo de la urba katedralo ekestis religia centro, kaj revivi?is la komerca urboparto ?irka? la merkata placo.
Ekde la jaro
1288
la regantoj de la
Princo-elektista
Kolonjo
havis sian rezidejon en Bonn. Aparte dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj ekestis pluraj pompaj konstrua?oj en
baroka
kaj
rokoka
stilo, kiuj ankora? hodia? dominas la urbon. Per la okupo de la urbo fare de francaj soldatoj dum la jaro 1794 fini?is tiu epoko. Post la malvenko de
Napoleono
dum la jaro 1815 la urbo i?is parto de
Prusio
. Dum la sekvaj jardekoj la urbo estis dominata de la universitato, kiu havis sian centran konstrua?on en la impona baroka urbocentra kastelo kun blanka-flava fasado, kiu de okcidento ?is la
Rejno
oriente dividas la historian urbocentron norde kaj la vastan kastelan herbejon
Hofgarten
sude, kiu de la napoleonaj tempoj estas somera studenta ripozejo, kaj krome komence de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento gastigis la plej grandajn manifestaciojn de la porpaca movado en okcidenta Germanio.
[3]
Post la
Unua Mondmilito
la urbo unue estis okupita de la brita kaj poste ?is 1926 de la franca armeo. Pli ol 1000 bonnanoj, precipe judoj, estis murditaj dum la jaroj inter 1933 kaj 1945, proksimume 8000 pliaj estis forpelitaj. Dum la
Dua Mondmilito
pliaj 4000 bonnanoj mortis, kaj 30 procentoj de la urbaj konstrua?oj estis detruitaj (tio, kompare al ekzemple la najbara urbo
Kolonjo
, kiu detrui?is je pli ol 90 procentoj, estis relative favore).
Post 1945 la urbo rapide kreskis, aparte post la decido de 1949 nomumi la urbon la provizora ?efurbo
[4]
de
Federacia Respubliko Germanio
- tiun decidon signife kuninfluis la unua kanceliero de FRG,
Konrad Adenauer
. Kiam pretis la demokratia konstitucio de la ?tato dum 1948 kaj oni volis festi tion, la ununura sufi?e granda salono en la ja parte detruita urbo estis la dinosa?ra salonego de la zoologia muzeo
Museum Konig
, kaj do dum la naski?omomento de la ?tato ?iuj naciaj politikistoj staris inter dinosa?raj skeletoj. Poste oni transformis la plej grandan prelegejon de la urba pedagogia altlernejo al la nacia parlamento, simile provizore gastigis multajn ministeriojn en iuj administraj konstrua?oj, kaj dum 50 jaroj la urbo Bonn estis sendube la plej modesta ?efurbo de industria nacio - oni parolis pri la "?efurba minimumo" kaj la? la federacia strukturo de okcidenta Germanio, kiu ?uste malakcentis ?efurbon, fieris pri tio, ke Bonn restis trankvila universitata urbeto, sen naciaj simboloj, sen armeaj paradoj kaj paradejoj.
Post la transloki?o de la plejparto de la naciaj registaraj instancoj de Bonn al
Berlino
dum
1999
la urbo denove ?an?i?is. La restintaj ministerioj, novaj registaraj oficejoj, administraj sidejoj de germaniaj entreprenoj, internaciaj organizoj kaj sciencaj institucioj nun estas la plej signifaj dungantoj - da?re la urbo apena? havas industrion.
La historia urbodomo ?e la merkata placo konstrui?is dum 1737 en stilo de
rokoko
kun blanka-rozkolora fasado. Tuj proksime trovi?as la eksa rezidejo de la elektodukoj de Kolonjo, kastelo el vico de barokaj konstrua?oj kun fasado blanka-flava, kiu de la komenco de la 19-a jarcento estas la ?efa konstrua?o de la urba universitato, kaj sude de tio la kastela herbejo
Hofgarten
.
La
Aleo de Poppelsdorf
kun kvar vicoj da ka?tanoarboj ligas la universitaton kun la kastelo de Poppelsdorf, kiu konstrui?is komence de la 18-a jarcento. La aleon tran?as la fervoja linio inter
Kolonjo
kaj
Koblenz
plus
Mainz
. Senpere norde de tiu punkto trovi?as la urba ?efstacidomo, konstruita dum 1883/84. Anta? ?i dum pluraj el la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento trovi?is grandega truo, kiam la urbo ekhavis metroon, kaj la fina, tre moderna alirejo al la metroa stacio da?re memorigas pri truo kaj dum multaj jaroj grumbligis la lo?antojn - post la finkonstruo, la "bonna truo" i?is plej ?atata renkontopunkto de la urbaj junaj drogokonsumantoj.
?is 1999 urba regularo malpermesis altajn konstrua?ojn, kaj la sola escepto estis la turdomo kun la oficejoj de la anoj de la nacia parlamento, kiu la? la persona nomo de la parlamenta prezidanto
Eugen Gerstenmaier
, kiu aparte premis ?ian rapidan finkonstruon, ricevis la nomon "Langer Eugen" kaj altas 115 metrojn.
[5]
Intertempe apuda turdomo de la nacia po?ta entrepreno kun 163 metroj superas ?in.
En Bonn trovi?as pluraj rimarkindaj pre?ejoj, plejparte katolikaj. Unu el la simboloj de la urbo estas la katolika katedralo. En la strato "Bonngasse" trovi?as la episkopa katedralo de la
Prakatolika Eklezio
, la
pre?ejo Nomo-de-Jesuo
. En la Remigius-pre?ejo en la strato
Brudergasse
bapti?is Beethoven. La "duobla pre?ejo" de
Schwarzrheindorf
konstrui?is ekde la jaro 1151.
[6]
Okcidente de la urboparto
Poppelsdorf
, en loko de pra-kristana kultejo kaj poste katolika pilgrimejo, dum la jaroj 1627/28 en baroka stilo konstrui?is la "krucmonta pre?ejo", kiu meze de la 18-a jarcento aldone ricevis pompan ?tuparon de la arkitekto
Balthasar Neumann
. Tuj apud la kastela herbejo
Hofgarten
trovi?as la plej granda protestanta kirko de la urbo, la "kruca pre?ejo". La
tradicia sinagogo de la urbo
trovi?is tuj norde de la origine sola ponto de la urbo super la
Rejno
kaj detrui?is dum 1938; la
nova sinagogo
iom sude el la 1960-aj jaroj estas la? la tiuepoka gusto arkitekture tre moderna.
Kvankam la urbo havas konektojn al tuta reto de a?tovojoj, kiuj ligas ?in al la interregionaj
a?tovojoj 1
al
Hamburgo
,
3
al
Frankfurto ?e Majno
kaj
A?strio
unuflanke kaj al
Nederlando
aliflanke, kaj
4
al
Akeno
por plua vojo al Nederlando kaj
Belgio
, tra la urbocentro anka? konduki?as la pli malnova
federacia vojo 9
, kiu interalie pasas tra bela pordego de la baroka urba kastelo, gvidas suden tra la bonna urboparto
Bad Godesbergo
kaj plu suden tra la pitoreska
rejna valo
.
La centra ?efstacidomo de la urbo en la historia urbokerno okcidente de la Rejno "nur" estas servata de trajnoj kiuj vojas suden en la
rejna valo
(a? venas de tie), jes ja pitoreska, sed anka? la
Intercity
-trajnoj en la parte malvasta valo ne atingas maksimumajn rapidecojn. Tial aldone ekzistas kroma rapidtrajna stacidomo
Siegburg
-Bonno oriente de la
Rejno
, kiu de la urba ?efstacidomo facile atingeblas per la loka
tram-metroo
66: Tie eblas
atingi vere rapidajn
ICE
-trajnojn al
Kolonjo
kaj
Frankfurto
, kaj plu interalie al
Amsterdamo
kaj
Bruselo
,
Munkeno
kaj
Bazelo
. La informkesta mapo klare vidigas ke la urbo situas amba?flanke de la rivero, sed ?ar nur ekzistas kelkaj pontoj kaj aldone iuj
pramoj
inter la riveraj bordoj, la rivero tamen prezentas trafikan obstaklon - tial la urbanoj kutimas indiki, ?u iu urba loko situas okcidente a? oriente de la riverego.
La
Flughaveno Kolonjo/Bonno
distancas 20 kilometrojn, anka? oriente de la
Rejno
- kiel la nomo indikas, ?i situas inter la urboj
Kolonjo
kaj
Bonno
kaj servas amba? urbojn.
La
urbo Bonn
ekde la jaro
1988
havas partnerajn rilatojn al
kaj ekde
1983
amikajn rilatojn al
Plie tamen la unuopaj distriktoj de la urbo, kiu ?is la jaro 1969 estis memstaraj, havas partnerajn kaj amikajn rilatojn al pluraj urboj:
La urba distrikto
Bonn
havas partnerajn rilatojn al
La urba distrikto
Bad Godesberg
havas partnerajn rilatojn al
La urba distrikto
Beuel
havas partnerajn rilatojn al
kaj la urba distrikto
Hardtberg
partnerajn rilatojn al
Krom ?eneralaj urbaj partneraj kaj amikaj kont(r)aktoj la urbo flegas "temajn kaj projektajn urbopartnerecojn". Krom inter?an?o de junularaj grupoj kaj kulturaj iniciativoj ekzistas kunlaboro pri ekologio, urboplanado kaj prevento de katastrofoj. Projektaj urbopartnerecoj la? stato de 2007 ekzistas kun la urboj
Restas malmultaj spuroj pri la unuaj Esperanto-grupoj de la urbo fine de la 19-a kaj ?is mezo de la 20-a jarcento - la? la strukturo de la lo?antaro, en ili aktivis precipe studentoj kaj intelektuloj.
Dum la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento, grupo ?irka? la tiama studento
Klaus-Peter Fritz
evoluigis la Esperanto-lernolibron "Praktiku kun ni"; krome en GEJ kaj TEJO interalie aktivis la studentoj kaj postaj diplomatoj
Ulrich
kaj
Barbara Brandenburg
. Komence de la 80-aj jaroj la medicina studento
Eckhard Bick
kaj 6 aliaj Esperanto-parolantaj studentoj luprenis domon en la urboparto
Oberkassel
kaj instalis esperantan lo?komunumon, kiu elstaris en la listo de gastigantoj
Pasporta Servo
pro tio, ke ?i ofertis senkostan tranoktigon de ?is 12 gastoj dum la?pla?e pluraj semajnoj: ?in prikantis la kanzono "Domo en Bonn'" de la muzika grupo
Amplifiki
. La lo?komunumo same evoluigis Esperanto-lernolibron kun la titolo "
Tesi, la testudo
".
Dum
1986
teamo ?irka? la medicina studento
Thomas Pusch
instalis nacian
Esperanto-centron
en la kerno de la registara kvartalo (vidalvide al la politika muzeo "domo de la historio de FRG"), kiu ?is
1995
realigis multajn projektojn por la naciaj Esperanto-organizoj
GEJ
kaj
GEA
, sed anka? (?is 1997) por
TEJO
. La teamo dum 1990/91 starigis duan oficejon de GEJ en
(orienta) Berlino
, sukcese lobie agadis kaj plialtigis la ?iujarajn ?tatajn subvenciojn por
GEJ
de 30.000 al 75.000
germanaj markoj
. La ?efaj motoroj Thomas Pusch kaj
Klaus Dahmann
krom multaj informiloj kaj instruiloj (en pli ol 40 lingvoj) verkis la germanlingvan lingvogvidilon
Esperanto Wort fur Wort
[7]
("E-o vorton post vorto", en unua eldono
Esperanto fur Globetrotter
, "E-o por mondvagemuloj"), kiu en presti?a serio de lingvogvidiloj i?is la senkonkurence plej ofte vendata libro pri Esperanto en Germanlingvio.
Fine de la 80-aj jaroj la historiisto
Ulrich Lins
, kiu ?is la jaro 2008
[8]
laboris en la germana oficejo por inter?an?o de universitatanoj
DAAD
en Bonn, publikigis en la germana kaj en Esperanto verkon kun la titolo "
La dan?era lingvo
", kiu priskribas la persekutojn de esperantistoj en la diktaturoj de la meza 20-a jarcento, aparte sub
Hitler
kaj
Stalin
.
La junulara urba Esperanto-grupo ?is 1997 estis modele aktiva, aran?is almena? kvar lingvokursojn ?iujare, gastigis studentajn eventojn en diversaj lokoj de la urbocentro, plurfoje anka? en la baltia studenta lo?ejo
Haus Annaberg
en urboparto
Friesdorf
. Dum la postaj jaroj la grupo pro frustri?o de la gvidantoj pri GEJ kaj TEJO ekpa?zis, sed restis spuroj pri ?i ekzemple en la urba biblioteko, kiu ?is la 2010-aj jaroj havis modelan kolekton de Esperanto-libroj.
Dum 2007 la familia Esperanto-renkonti?o
Printempa Semajno Internacia
dumpaske la trian fojon gastis en la urba seminariejo sur monto
Venusberg,
post kiam ?i jam dum 1998 kaj 2003 okazis en la urbo.
Urboj en
Germanio
kun pli ol 100 000 lo?antoj
|
---|
1.000.000+
|
| |
---|
500.000+
|
|
---|
200.000+
|
|
---|
100.000+
|
|
---|
|
|
?i tiu artikolo estis je la
nekonata dato
akceptita en la liston de
legindaj artikoloj
.
|