Carl Schmitt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karlo Schmitt )
Carl Schmitt
Persona informo
Carl Schmitt
Naski?o 12-an de julio 1888 ( 1888-07-12 )
en Plettenberg
Morto 7-an de aprilo 1985 ( 1985-04-07 ) (96-jara?a)
en Plettenberg
Tombo Plettenberg vd
Religio katolikismo vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
?tataneco Germanio vd
Alma mater Munkena universitato ? Universitato de Berlino ? Universitato de Strasburgo vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Familio
Gefratoj Auguste Schmitt vd
Edz(in)o Pavla Doroti? (en) Traduki
Du?ka Schmitt (en) Traduki vd
Infanoj Anima Schmitt de Otero vd
Profesio
Alia nomo Johannes Negelinus vd
Okupo juristo
geopolitikisto
politikisto vd
Laborkampo politika teologio ? konstitucia juro vd
Aktiva en Berlino vd
Doktoreca konsilisto Fritz van Calker vd
Verkado
Verkoj The Concept of the Political ?
Land und Meer vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Carl Schmitt (anka? Carl Schmitt-Dorotic ; naski?is la 11-an de julio 1888 en Plettenberg , mortis la 7-an de aprilo 1985 samloke) estis germana ?tata juristo kaj politika filozofo , kiu funkcis politike dum la Vajmara Respubliko , Nazia Germanio kaj poste.

Schmitt konsideris la kampon de politiko kiel konstanta lukto, en kiu la fortaj venkas kaj tial, malaprobis liberalismon , kaj la?dis la diktatorecon . En la fruaj jaroj de la Tria Regno , Schmitt estis inter la gvidaj juristoj kiuj laboris en la servo de Adolf Hitler , kvankam poste li estis forlasita.

La ideoj de Schmitt ricevis la atenton de filozofoj kaj politikaj teoriuloj, inkluzive de Walter Benjamin , Leo Strauss , Jacques Derrida , Giorgio Agamben , Slavoj ?i?ek , Alain Badiou , Jacob Taubes, Chantal Mouffe , Hannah Arendt , Susan Buck-Morss, Waldemar Gurian, Carlo Galli, Jaime Guzman, Jurgen Habermas , Friedrich Hayek , Reinhart Koselleck , Antonio Negri , kaj Paul Gottfried, inter aliaj.

Kvankam liaj ideoj kaj pensoj estas konsideritaj kontestataj pro lia subteno por Naziismo , tamen multaj pensuloj korespondis kun liaj ideoj pro la teoria komplekseco kaj dilemoj levitaj per tiu penso koncerne la demandon de kiu estas la suvereno , lia koncepto de la politiko kaj de stato de krizo en la lando.

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Schmitt frekventis la katolikan elementan lernejon en Plettenberg , de 1900 la humanisman gimnazion en Attendorn . Post bonega trapaso de la abiturienta ekzameno kaj studo de jursciencoj en Berlin (1907), Munkeno (1907/08) kaj Strasburgo (ekde la vintra semestro 1908/09) li doktori?is Strasburge ?e Fritz van Calker post defendo de al kriminala juro rilatanta tezo Uber Schuld und Schuldarten . De?orinte tribunalreferendarie (tribunalo de unua instanco je Lobberich; ekde 1911 ?e la Supera landa ju?ejo duseldorfa ) li ekzameni?is en 1915 pri asesoreco.

De februaro 1915 ?is julio 1919 li estis kiel soldato kaj asesoro en la Armea administrado ?e la Vica generalkomandejo de la Unua armekorpuso en Munkeno; tion interrompis eta forpermeso por la da?ro de la habiliti?procedo. Poste Schmitt estis docento ?e la Komerca altlernejo munkena partoprenonte en 1919/20 ?e la prelego kaj la pordocenta seminario de Max Weber . Dum la vintra semestro 1921/22 li estis orda profesoro en Greifswald kaj de la sekva somera (1922) li trovi?is ?e la Bonna universitato : tie li la sekvintajn jarojn ellaboris sian konstitucian teorion kaj gajnis valorajn akademiajn dis?iplojn (i. a. Ernst Forsthoff , Ernst Friesenhahn , Ernst Rudolf Huber , Otto Kirchheimer , Werner Weber ). En 1928 Schmitt de?oris ?e la Komerca altlernejo berlina, en 1933 en Kolonjo kaj ekde a?tuno 1933 ?e la Berlina universitato ; vokojn al Munkeno, Lepsiko kaj Heidelberg li ne sekvis.

En sia ?tatfilozofia habiliti?labora?o Der Wert des Staates und die Bedeutung des Einzelnen (1914) li klare diferencis potencon de juro: por li ?tato legitimi?as danke al la tasko realigi juron kaj doni al a unuopuloj juran signifon. ?e Die Diktatur, Von den Anfangen des modernen Souveranitatsgedankens bis zum proletarischen Klassenkampf (1921) Schmitt konstatis tendecon disde komisia al suverena diktaturo kaj pretecon de modernaj konstitucioj jesi diktaturan evoluon. Sub la titolo Politische Theologie (1922) li ellaboris - la? la modelo de la Katolika Eklezio ( Romischer Katholizismus und politische Form , 1923) ? sian doktrinon pri suvereneco: nome, la povo decidi en tikla/eksterordinara momento. Li taksis la liberalan parlamentismon spirite devancita, nefunkcianta kaj malmoderna maniero de havigi politikajn decidojn ( Die geistesgeschichtliche Lage des heutigen Parlamentarismus , 1923). En multaj publika?oj li kritike komentis la Traktaton de Versajlo kaj la liberalismajn erojn de la vajmara konstitucio.

En sia ?efverko Verfassungslehre (1928) li akurate dividis liberalismon de demokratio liverante preparante la balda? poste sekvintan forigon de liberalaj/jur?tataj elementoj. De 1930 ?is 1933 li apogis la vajmaran prezidantan sistemon ( Der Huter der Verfassung , 1931) laborante por la Regna registaro kie ekspertizisto, advokato kaj konsilisto. Liajn konvinkojn li formulis en 1927/32 en la ver?ajne plej konata programskriba?o Der Begriff des Politischen precizege: Die spezifisch politische Unterscheidung [...] ist die Unterscheidung von Freund und Feind. [1]

Kvankam anta? 1933 li ne volis potenctransdono al Adolf Hitler li tuj post la re?im?an?o adapti?is al la novaj kondi?oj kaj fari?is membro de NSDAP en la 1.5.1933. Li enga?i?is multloke en la nacisocialisma konformigado rilate al justico. Li e? deklaris justa la NS-re?imon ?tatteorie ( Staat, Bewegung, Volk , 1933), konstitucihistorie ( Staatsgefuge und Zusammenbruch des zweiten Reiches , 1934), jurfilozofie ( Uber die drei Arten des rechtswissenschaftlichen Denkens , 1934) kaj internacijure ( NS und Volkerrecht , 1934). En eseetoj li defendis la nececon de la murdoj de je la 30.6.1934 ( Der Fuhrer schutzt das Recht , 1934), la nurenbergajn le?ojn ( Die Verfassung der Freiheit , 1935) kaj antisemitismon ( Die deutsche Rechtswissenschaft im Kampf gegen den judischen Geist , 1936).

Tamen li perdis fine de 1936 (pro iniciato de konkurantaj juristoj kiel Otto Koellreutter , Reinhard Hohn kaj Karl August Eckhardt ) siajn partiajn kaj honorajn taskojn post atakoj en la SS-organo "Schwarzes Korps". Rajtis li nur esti universitata profesoro kaj portanto de la titolo Preußischer Staatsrat . Tian ?okon li implicite reflektis en 1938 en libro pri Thomas Hobbes ( Der Leviathan in der Staatslehre des Thomas Hobbes , 1938). La sekvintajn jarojn li pli okupi?is pri jurhistoriaj kaj internacijuraj temoj, sen neglekti jesi la militon , la ideon de etendi?spaco por la germana popolo kaj la absolutan intervenmalpermeso por nee?ropaj ?tatoj ( Volkerrechtliche Großraumordnung , 1939/41).

Perdinte sian katedron en 1945, li estis en malliberejo inter la 26.9.1945 kaj la 10.10.1946, denove en la 19.3.1947. Kadre de la Nurenbergaj procesoj oni priesplore demandis lin. En la 6.5.1947 li estis liberigita sen akuzi?o.

En 1950 aperis la internacijura verkego Der Nomos der Erde im Volkerrecht des Ius Publicum Europaeum“ (kvara eldono 1997). Malbonfamigite pro sia rolo en Nazia Germanio , li en la postmilita Germanujo sukcese estigis novajn kontaktojn skol-kreantajn. La direkto-kverelo en la Vajmara ?tatjurscienco estis kontinuigata post 1949 kiel kverelo inter Schmitt-dis?iploj (E. Forsthoff, W. Weber, R. Schnur, E.-W. Bockenforde) kaj lernintoj de Rudolf Smends . Schmitt flegis ?is multa?o ampleksan leterinter?an?on kaj prelegadon. Lia verko Theorie des Partisanen, Zwischenbemerkung zum Begriff des Politischen (1963) priskribis la milithistorian ?an?on de partizano: de naciema rezistanto al la mondrevolucia teroristo. Lia lasta monografio Politische Theologie II, Die Legende von der Erledigung jeder politischen Theologie (1970) denove alportis religiajn motivojn.

Graveco [ redakti | redakti fonton ]

Lia a?toritata ?atismo influadis internacie, anta? ?io en Italujo kaj Hispanujo fa?ismaj kaj ?is Suda Ameriko . Liaj sistemaj pensoj pri la religiaj kaj teologiaj kiel anka? spirithistoriaj anta?kondi?oj de politikaj konstitucioj unuflanke, kaj ties eksterjura povofondamentoj aliaflanke interesas nuntempe dum tutmondi?o kaj la modo krei supernaciajn komunumojn. ?ikuntekstaj temoj tu?itaj de Schmitt estas la historio de parlamentismo, de liberalismo kaj de la sekulara konstituci?ato. Multaj terminoj kreitaj de li (kaj ofte nur la?bezone elektitaj)e trovi?as ?e multaj.

Honoroj [ redakti | redakti fonton ]

  • Preußischer Staatsrat (1933?45)
  • membro ?e Akademie fur Deutsches Recht (1933?36)
  • estro de Regna fakgrupo universitatprofesora ene de la ligo Bund Nationalsozialistischer Deutscher Juristen (BNSDJ) (1933?36)

Aliaj verkoj [ redakti | redakti fonton ]

  • Gesetz u. Urteil, 1912
  • Pol. Romantik, 1919
  • Die Kernfrage d. Volkerbundes, 1926
  • Hugo Preuss, Sein Staatsbegriff u. seine Stellung in d. dt. Staatsrechtslehre, 1930
  • Legalitat u. Legitimitat, 1932
  • Positionen u. Begriffe, Im Kampf mit Weimar ? Genf ? Versailles, 1923?1939, 1940
  • Ex Captivitate Salus, 1950
  • Glossarium, Aufzeichnungen aus d. J. 1947-1951, 1991
  • Staat, Großraum, Nomos, eldonis G. Maschke, 1995
  • Ernst Junger ? C. S., Briefwechsel 1930-1983, eldonis H. Kiesel, 1999
  • Tagebucher 1912-1915, eldonis E. Husmert, 2003
  • Frieden oder Pazifismus?, eldonis G. Maschke, 2005

eldonistece [ redakti | redakti fonton ]

  • serio "Der deutsche Staat der Gegenwart"
  • DJZ, 1934-36

Fonto [ redakti | redakti fonton ]

Mehring, Reinhard, "Schmitt, Carl" - ?e: Neue Deutsche Biographie 23 (2007), p. 236-238

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Fundamente politika decido estas tia inter amiko kaj malamiko.