Teodoro de Tarso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Teodoro de Tarso
?efepiskopo de Canterbury
Persona informo
Naski?o 602
en Tarsus
Morto 19-an de septembro 690 ( 0690-09-19 )
en Canterbury
Tombo Abatejo Sankta A?gusteno (Canterbury) vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
?tataneco Bizanca imperio ? Kent vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
?efepiskopo de Canterbury
Dum 668-690
Anta?ulo Deusdedit , (Wighard)
Sekvanto Berhtwald
Sanktulo
Honorata en katolikismo, ortodoksismo, anglikanismo
Festotago 19-a de septembro
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Teodoro de Tarso (n. 602 , m. la 19-an de septembro 690 ) estis ?efepiskopo de Canterbury , Anglio , kiu iniciatis gravajn reformojn de la anglosaksa eklezio. Li estis kultata kiel sanktulo.

Frua vivo [ redakti | redakti fonton ]

Teodoro naski?is en Tarsus ( Kilikio ) dum epoko, kiam okazis katastrofa militado inter la Bizanca imperio kaj Persio , kiu kaptis Tarsus kiam Teodoro havis 11 a? 12 jarojn. Teodoro poste studis ?e Konstantinopolo anta? ol iri al Romo , kie li vivis en mona?ejo de grekaj mona?oj.

?efepiskopo de Canterbury [ redakti | redakti fonton ]

En 664 la re?oj de Northumbria kaj Kent nomumis Wighard ?efepiskopo de Canterbury; li iris al Romo por ke la papo konfirmu la enposteni?on, sed mortis anta? tio povis okazi. Tio donis al la papo la oportunon elekti sekvanton, kaj li nomumis Teodoron pro rekomendo de Adriano de Canterbury , kiu poste i?is abato de Abatejo Sankta A?gusteno (Canterbury) . Teodoro estis konsekrata ?e Romo la 26-an de marto 668, kaj voja?is al Anglio kune kun Adriano: ili alteri?is la 27-an de majo 669.

Teodoro ekzamenis ekleziajn aferojn en Anglio. Li nomumis episkopojn por vakaj diocezoj kaj en 673 okazigis sinodon ?e Hertford . kie oni pridiskutis la celebron de pasko, la rajtojn de episkopoj, la problemon de mona?oj, kiuj vagadis de mona?ejo al mona?ejo, la regulojn pri parenceco kaj edzi?o, kaj aliajn aferojn. Li proponis dividi la diocezon de Jorko en plurajn diocezojn, kaj tio estigis disputon kun Sankta Wilfrid , episkopo de Jorko, kiu akre defendis siajn rajtojn. La disputo da?ris ?is 686 a? 687. Pliaj sinodoj okazis ?irka? 679 kaj en 684.

En 679 Aelfwine , re?o de Deira , mortis dum batalo inter Northumbria kaj Mercia : per la interveno de Teodoro sekvis pacakordo, per kiu Aethelred la 1-a , re?o de Mercia, pagis la kutiman monpunon pro la morto de Aelfwine (sed gajnis Lindsey ).

Teodoro kaj Adriano de Canterbury fondis lernejon ?e Canterbury, kiu altiris multajn studentojn. Teodoro mem instruis tie. Lastatempe oni eltrovis libron de notoj fare de studentoj pri la komentarioj de Teodoro rilate la biblion.

Li mortis en 690 kaj entombi?is en Abatejo Sankta A?gusteno (Canterbury).