Praga ribelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lokanoj gratulas Mar?alon Ivan Konev pro la alveno de la Ru?a Armeo la 9an de majo 1945.

La Praga ribelo (en ?e?a : Pra?ske povstani ) de 1945 estis parte sukcesa klopodo fare de la ?e?a rezistomovado por liberigi la urbon Prago el la Germana okupacio dum la Dua Mondmilito . La anta?aj ses jaroj de okupacio estis nutrinta kontra?-germanan senton kaj la alproksimi?o de la soveta Ru?a Armeo kaj de la Usona Tria Armeo havigis ?ancon de sukceso.

La 5an de majo 1945, en la lastaj momentoj de milito en E?ropo, ?e?oj spontane atakis la germanajn okupantojn kaj estroj de la ?e?a rezistomovado aperis el ka?ejoj por ali?i al la ribelo. La Rusa Liberiga Armeo , kiu estis luktinta kune kun la germanoj, dizertis kaj subtenis la ?e?ojn. Germanaj trupoj kontra?atakis, sed ilia avanco estis malrapidigita pere de barikadoj konstruitaj de ?e?oj. La 8an de majo, ?e?aj kaj germanaj estroj subskribis batal?eson permesante ke la germanaj fortoj retiri?u el la urbo, sed ne ?iuj unuoj Waffen-SS obeis. La batalado pluis ?is la 9a de majo, kiam la Ru?a Armeo eniris en preska? liberigita urbo.

La ribelo estis brutala, kaj amba? flankoj fifaris militkrimojn . Violento kontra? germanoj, akceptita de la ?e?oslovakia registaro, kontinuis post la liberigo, kaj estis justigita kiel reven?o pro la okupacio a? kiel rimedo por kura?igi germanojn fu?i.

La Usona Tria Armeo estis malakceptinta veni helpi la ?e?ajn insurekciantojn, kio subminis la kredindecon de okcidentaj potencoj en postmilita ?e?oslovakio. Anstata?e, la ribelo estis prezentita kiel simbolo de ?e?a rezistado al la Nazia regado, kaj la liberigo fare de la Ru?a Armeo estis ekspluatita de la Komunista Partio de ?e?oslovakio por pliigi popularan subtenon por komunismo .