El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pieter Willem BOTHA
(naski?is la
12-an de januaro
1916
en
Paul Roux
,
Sud-Afriko
, mortis la
31-an de oktobro
2006
en Wildernis) estis ?efministro de Sud-Afriko (1978?1984) kaj la unua prezidanto de la respubliko (1984?1989).
Li studis juron 1932-1935 en
Bloemfontein
, Universitato de la provinco
Liber?tato
Oran?io, sed rompis la studadon anta? diplomiti?o.
Li politikumis jam frua?e kaj en a?o de 20 jaroj, li i?is organizisto de la Nacia Partio en Kablando (membro ekde 1936). Li i?is parlamentano en 1948 kun venko de la Nacia Partio. Li estis ekde 1958 vicministro pri internaj aferoj, pli poste ministro (1961?1980) pri komercoevoluigo, aferoj de kolorha?tuloj, publiklaboro kaj defendo. Kiam B. J. Vorster abdikis, oni nomumis lin en 1978 ?efministro.
Dum lia regado Sud-Afriko akceptis novan konstitucion, sekvis ambician eksterlandan politikon (nuklea programo kun Israelo, okupado de parto de najbara lando Namibio, apogo de opoziciaj fortoj en la najbaraj landoj). En la okcidentaj landoj oni rigardis lin rasisma diktatoro, kiu brutale subpremas la nigrulojn. Multaj landoj e? enkondukis komercan blokadon pro la rasapartigo en Sud-Afriko.
La senkompromisa politiko de Botha ka?zis spliti?on de la partio. Li retiri?is en februaro de 1989 favore al nova prezidanto
Frederik Willem de Klerk
.