Paul Gauguin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Gauguin
memportreto, 1893
memportreto, 1893
Persona informo
Naskonomo Eugene Henri Paul Gauguin
Naski?o 7-a de junio   1848
en Parizo , Francio
Morto 9-a de majo   1903
en Atuona , Franca Polinezio
Mortokialo sifiliso
Tombo Calvary Cemetery
Lingvoj franca ? tahitia
Lo?loko Frederiksberg ? Nørregade ? Parizo ? Tahitio
?tataneco Francio
Alma mater lycee Pothier
Subskribo Paul Gauguin
Familio
Patro Clovis Gauguin
Patrino Aline Chazal
Edz(in)o Mette Sophie Gad
Amkunulo Teha'amana ? Pau'ura a Tai ? Vaeoho Marie-Rose ? Juliette Huais
Infanoj Clovis Gauguin ? Jean Rene Gauguin ? Pola Gauguin ? Emile Gauguin ? Emile Gauguin ? Germaine Chardon
Parencoj Flora Tristan
Okupo
Okupo pentristo ? skulptisto ? grafikartisto ? desegnisto ? gravuristo ? ceramikisto ? ilustristo ? vidartisto
Verkoj The Yellow Christ
Manao tupapau
Nokta Kafejo ?e Arles
When Will You Marry?
Ia Orana Maria
Where Do We Come From? What Are We? Where Are We Going?
Tahitian Women on the Beach
Two Tahitian Women
v ? d ? r

Paul GAUGUIN (naski?is la 7-an de junio   1848 en Parizo ; mortis la 9-an de majo   1903 en Franca Polinezio ), estis franca pentristo post-impresionisma . ?efa reprezentanto de la skolo de Pont-Aven kaj inspiranto de la Nabisoj , lia verko estas vaste konsiderata kiel tiu de grava franca pentristo de la 19-a jarcento . Liaj eksperimentoj pri koloro kaj la tuto de lia verkaro ege influis la evoluon de la pentrarto, ?efe fa?vismon , pentrarta movado kiu disvolvi?is de 1898 al 1908 .

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

Komencoj [ redakti | redakti fonton ]

Li devenis de liberala familio, la filo de Clovis Gauguin, ?urnalisto kontra?monarkia kaj de Aline Marie Chazal. Li estis posteulo de ri?aj terposedantoj hispanaj de Sudameriko kaj de la vicre?o de Peruo . La feminisma socialistino Flora Tristan estis avino de Paul Gauguin el patrina flanko. Kiam Paul estis nur unujara?a, la familio devis fu?i al Ameriko post la pu?o de Napoleono la 3-a en 1851 . Dum la veturado la patro mortis kaj la patrino devis turni sin al la gastamo de siaj parencoj en Limo (Peruo) . En tiu urbo la estonta pentristo vivis sian infana?on.

En 1855 ili revenis al Francio , al Orleano kaj instali?is ?e onklo de Paul, Isidore. Gauguin studis en Orleano de 1859 al 1865 . Gauguin en?ipi?is en la komerca ?iparo ankora? tre juna, kaj poste en la Franca Mararmeo , kie en?ipi?is en la korveto "Jerome Napoleon".

Post lia reveno al Francio en 1870 , li i?is borsisto , kaj sukcesis en siaj negocoj. Li ?uis bur?an vivon kun sia edzino, la dana Mette-Sophie Gad, kaj ties kvin gefiloj: Emile, Aline, Clovis, Jean-Rene kaj Paul-Rollon.

La danco de la kvar bretoninoj ( 1888 )
Neue Pinakothek - Munkeno
La Alyscamps , ( 1888 )

[[Dosiero:Paul Gauguin 052.jpg|eta|dekstra| Fatata Te Miti (?emare) 1892 , Va?ingtono , National Gallery of Art [[Dosiero:Paul Gauguin 106.jpg|eta|dekstra| Rajdantoj ?epla?e , ( 1902 )]] Gustave Arosa, negocisto kaj artamanto, enmetis Gauguin inter la impresionistoj . En 1874 , li ekkonis la verkon de la pentristo Camille Pissarro kaj vizitis unuafoje ekspozicion de impresionisma pentrarto. Li nur tiam eklernis pentrarton kaj ekpentris. Li ekspoziciis siajn verkojn kun la impresionistoj en 1876 , 1880 , 1881 , 1882 kaj 1886 kaj li kolektis personan pentra?aron kun verkoj de Manet , Cezanne , Monet kaj la jam menciita Pissarro.

Vivo de artisto en Francio [ redakti | redakti fonton ]

En 1882 , li forlasis sian postenon en la Borso (kiu bankrotis) por dedi?i sian vivon al sia nova pasio, la pentrarto . Por ser?i pli facilajn enspezojn, la tuta familio transloki?is ?e la edzina familio en Kopenhagon . La rilatoj kun tiu bofamilio ne bonis kaj anka? liaj negocoj ne bonis. Li decidis reveni al Parizo en 1885 por dedi?i sin ekskluzive al pentrarto, sed malkapabla sekurigi la vivtenon de sia familio, li forlasis ?in en Danio.

Gauguin transloki?is al Rueno , en Normandio , kie estis instalita Pissarro , sed en 1887 - 88 li veturis kun sia amiko Laval al Panamo kaj Martiniko . Tiu veturado rezultis esenca por la arta futuro de Gauguin, ?ar ?i montris al li la sensecon de koloro kaj li interesi?os pri naturo primitiva kapabla akcenti la homajn rilatojn. Li revenis malsana kaj lacega, kaj trovis la gastemon de Theo van Gogh , kiu krome ekspozicios liajn pentra?ojn en sia propra artgalerio.

De 1886 al 1891 , li lo?is ?efe en Bretonio , kie li i?is la kerno de grupo de eksperimentaj pentristoj konotaj la? la nomo de Skolo de Pont-Aven , kie li havis kiel dis?iplojn Emile Bernard , Paul Serusier , Seguin kaj Chmaillard kiuj konsistigis la nomotan simbolismon (Grupo de la Nabisoj ). Lia pentrostilo ektransformi?is ekde la apuda?oj de la impresionismo ?is stilo multe pli persona. Pro influo de unu el siaj junaj dis?iploj, Bernard, lia stilo evoluis al kio estis nomita sintezismo , pentrostilo pli natura kaj sinteza. Li ser?is inspiron en la indi?ena arto, en la mezepokaj vitra?oj kaj en la japanaj bildoj.

Tiujn laste menciitajn li malkovris dank'al nederlanda Vincent van Gogh en 1888 dum la du monatoj kiam ili vivis kune (inter oktobro kaj decembro) en Arles , en la sudo de Francio , kie amba? dedi?is sin al pentrado. Gauguin estis koninta Vincent kaj Theo van Gogh en Parizo en 1886 , kaj Gauguin estis impresita de la ekspresiveco de Vincent. Ili laboris kune kaj pentris la serion pri la Alyscamps . Sed la kunvivado estis malfacila, amba? havis malfacilajn karakterojn, kaj Gauguin laci?is je Vincent. Van Gogh, klopodos poste sinmortigi. Ties kunvivado malboni?is kaj fini?is per la fama epizodo de la fortran?ita orelo de van Gogh (Oni scias, ke van Gogh havis psikajn problemojn kaj ke li fortran?is sian orelon; sed ne estas tiom certe, ke tio okazis kulpe de Gauguin. Tio povis esti reala?o a? mito ).

Vivo en Polinezio [ redakti | redakti fonton ]

Senmona kaj malsana, Gauguin en?ipi?is en 1891 al Polinezio , per la mono gajnita en ekspozicio en la Hotelo Brouot, sukceso atingita dank'al la favoraj kririkoj de Octave Mirbeau . Li setlis en Tahitio , klopodante elfu?i el e?ropa civilizo kaj el ?io artefarita kaj konvencia. Li ekverkis membiografian rakonton (" Noa "). Tamen, enokula malsano, soleco kaj monmanko devigis lin reveni al Francio kun sia kunulino el Javo Ana. En Francio li ricevis la neatenditan heredon de sia onklo Isidore, kaj sukcesis vendi kelkajn pentra?ojn, per kio li povis reveni definitive al Polinezio .

La esencaj karakteroj de lia pentrarto (kie li pluuzas grandajn surfacojn de vivaj koloroj) ne suferis grandajn ?an?ojn. Lia primitivismo iome malalti?is pro la influo de kelkaj pentristoj de la Neoklasikismo kiel Ingres a? samtempuloj, kiel Puvis de Chavannes . Li zorgis ?efe la ekspresivecon de la koloroj, la ser?adon de la perspektivo kaj la uzadon de plenaj kaj volumaj formoj. Influita de la tropika etoso kaj de la polinezia kulturo, anta?enigis la abstraktan arton : simpligis plie la kompona?ojn per emfazo sur koloro kaj sur la ideo kiun koloro povas sugesti; li faris skulpta?ojn el ligno kaj pentris siajn plej belajn pentra?ojn, ?efe sian plej belan verkon, kiu nuntempe trovi?as en la Museum of Fine Arts de Boston : "De kie oni venas? Kio oni estas? Kien oni iras?", kion li mem konsideras sian pentrartan testamenton.

En Tahitio, li konis Tehura-n, kiu i?is lia modelo. Li estis tre inspirita kaj pentris 70 pentrotola?ojn dum malmultaj monatoj. Sed post kelkaj feli?aj jaroj, kiam li publikis sian membiografion "Noa", administraj kaj personaj problemoj (lia preferata filino Aline mortis) ruinigis lin. Krome li suferis sanproblemojn: nekuracita vundo en kruro ekde 1894 , krizo de sifiliso … ?irka? la lastaj jaroj de sia vivo li pari?is kaj havis filon, Emile, kun Pau'ura, junulino de la Markizinsuloj , sed li anka? malsani?is je lepro . En 1897 li klopodis sinmortigi, poste praktike supervivis malri?ege per eta monsendo kiun ekde Parizo sendis al li artokomercisto.

Li decidis tiam setli?i definitive en la Markizinsuloj por retrovi la inspiron. En 1901 , li alvenis al Atuona (en la insulo de Hiva-Oa ), en la Markizinsuloj . Li kredis esti en paradizo. Tuj li ekkonis tiun eraron kiam li ekvidis la maldeca?ojn kiujn fifaris la a?toritatoj klopodante defendi la indi?enojn. Li faris tiam "primitivajn" ellignajn skulpta?ojn. Malforta, laca pro tiom da luktado, li mortis la 9-an de majo   1903 .

Pentra?oj de Gauguin [ redakti | redakti fonton ]

Pentra?aro [ redakti | redakti fonton ]

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]