Karlo Fajszi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlo Fajszi
Persona informo
Naski?o 25-an de aprilo 1911 ( 1911-04-25 )
en Fulopszallas
Morto 3-an de februaro 2004 ( 2004-02-03 ) (92-jara?a)
Lingvoj Esperanto ? hungara
?tataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto
v ? d ? r
Kovrilpa?o de Az eszperanto konyv Magyarorszagon, hungarlingva, (=La Esperantaj libroj en Hungario), Budape?to, 1987; eldona?o okaze de libra ekspozicio de Karlo Fajszi en la plej impona hungara biblioteko

FAJSZI Karoly [fajsi ka’roj] a? Karlo FAJSZI ( Fulopszallas 25-a de aprilo 1911 - Budape?to , 3-a de februaro 2004 ) havis la kvaran plej grandan kolekton de esperanta?oj (post Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno , Biblioteko Butler de Esperanto-Asocio de Britio kaj Biblioteko Hector Hodler de Universala Esperanto-Asocio -UEA).

Li estis po?toficisto, honora membro de UEA, honora membro de HEA, kunfondinto de faka asocio pri po?to kaj telekomunikado (IPTEA) en Hungario. Hungario honorigis lin per la Malgranda Kruco de la Ordeno kaj Budape?to igis lin honora civitano.

Li lernis Esperanton en 1964 , preska? tuj fari?is pasia kolektanto. Por financi siajn a?etojn, li iom post iom vendis siajn poseda?ojn. Li opiniis posedi ?irka? 95 procentojn de ?iuj Esperantaj eldona?oj aperintaj ?is la 1970 -aj jaroj, sed poste, precipe ekde 1990 , la monmanko malhelpis lian kolektan kaj inter?an?an agadon.

Li lo?is en urbocentra, ses?ambra lo?ejo, oblikve fronte al la Budape?ta Operdomo. Li ?iam volonte akceptis vizitantojn kaj esplorantojn, kiuj ?uis tra pli ol tri jardekoj la gastamon kaj helpemon de Fajszi.

Biblioteka kolekta?o Fajszi Karoly [ redakti | redakti fonton ]

Detala artikolo: Kolekta?o de Fajszi

En lia ?irka? 40-mil-era kolekto estas 13 miloj da libroj, 18 miloj da perioda?oj grandparte binditaj kaj miloj da diversa?oj (ekz. fotoj, filatela?oj, medaloj, insignoj, afi?oj, flagoj).

La kolekto de Fajszi ricevis en 1982 ?tatan protekton kiel Kolekta?o de Fajszi , sed preska? nenian ?tatan apogon. Tiun ?i kolekton a?etis la hungara ?tato en la jaro 2001 celante transdoni ?in al la Tutlanda Fremdlingva Biblioteko de Hungario post la morto de Fajszi.

Fondumo "Fajszi Amika Rondo" [ redakti | redakti fonton ]

Kreite fine de septembro 2012 kiel neformala grupi?o de homoj celantaj levi la presti?on de Budape?to kiel unu el la kulturaj ?efurboj de Esperantio, Fajszi Amika Rondo transformi?is al Fondumo, akirante juran personecon [1] .

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Fajszi Amika Rondo estas nun fondumo , HeKo 533 3-B, la 29-a de majo 2013.

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

Pataki Czeller, Maria. Katalogo de la Esperanto-kolekta?o de Karoly Fajszi Budapest / [la priskribojn pretigis, la katalogon red.: Maria Pataki Czeller]. Budapest: Orszagos Idegennyelv? Konyvtar. 1. Libroj - Parto I, 1991, XI+542p. ISBN 963-7214-18-6

Pataki Czeller, Maria, Elza Novak. Katalogo de la Esperanto-kolekta?o de Karoly Fajszi Budapest . Budapest: Orszagos Idegennyelv? Konyvtar. Libroj - Parto II, 2005, XII+506p. ISBN 963-7214-29-1

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]