Kolekta?o de Fajszi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolekta?o de Fajszi
biblioteko

Lando Hungario
Situo Budape?to


v ? d ? r

La Esperanto -kolekta?o de Karlo Fajszi ( hungare : FAJSZI Karoly eszperanto gy?jtemenye ) estas speciala parto de la Nacia Biblioteko Szechenyi [sE?Enji] ( hungare Orszagos Szechenyi Konyvtar , OSZK), anta?e Landa fremdlingva biblioteko (hu: Orszagos Idegennyelv? Konyvtarnak , mallonge OIK) en Budape?to , Hungario . La materialo estis kolektata ekde 1966 kaj estas protektata ekde 1982 .

La kolekto konsistas el 20 000 Esperantaj libroj kaj 20 000 aliaj dokumentoj. Inter ili la materialo presita en Hungario estas tre ri?a. Intertempe la kolekto de Esperantaj libroj , revuoj kaj esperanta?oj superis limon de la privata kolekto en la fino de la 1980-aj jaroj kaj i?is en la mondo la kvara plej granda kolekta?o pri Esperanto.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Karlo Fajszi esperanti?is en 1964 , poste li estis anka? entuziasma kolektanto de esperanta?oj. Same kiel aliaj kolektantoj, li ne nur a?etis, sed anka? ?an?is librojn kaj esperanta?ojn. Intertempe la kolekta?o havis famon ne nur inter esperantistoj sed anka? en Hungario. La ministerio pri edukado deklaris ?in protektata, poste Tutlanda Biblioteko Szechenyi komencis ordigi kaj listigi la materialon (13 miloj da libroj, 18 miloj da perioda?oj grandparte binditaj kaj miloj da fotoj , po?tmarkoj , medaloj, insignoj, afi?oj, flagoj. En 1987 la biblioteko aran?is ekspozicion pri la kolekta?o.

Kovrilpa?o de Az eszperanto konyv Magyarorszagon, hungarlingva, (=La Esperantaj libroj en Hungario), Budape?to, 1987; eldona?o okaze de la ekspozicio

Fajszi sukcese kreis katalogon el la duono de la kolekta?o en 1991 la? sistemo de Universala dekuma klasifiko . La duan parton kreis balda? la biblioteko mem en 2005 .

Fajszi ?iam akceptis vizitantojn, kiuj interesi?is pri esperanta?oj. Li strebis, ke la kolekta?o restu kune, tamen ?i funkciu kiel biblioteko. Tio ne povis esti, ?ar lo?ejo de Fajszi ne sufi?is por tiuj celoj kaj evidenti?is ke oni trovu liberan lokon por la pli novaj eldona?oj. Solvo aperis, kiam la ministerio a?etis la plenan kolekta?on en 2001 kaj transdonis ?in al la Nacia Fremdlingva Biblioteko. Fajszi ?is lia morto en 2004 ne forlasis la kolekta?on, sed la?eble helpis la bibliotekan laboron.

En 2001 evidenti?is, ke historio de la kolekta?o fini?is, la biblioteko ne aldonas pli novajn ekzemplerojn al la kolekta?o. Tamen, kiel fremdlingva biblioteko, da?re a?etas anka? Esperantajn librojn al la biblioteko mem.

Kolekta?o [ redakti | redakti fonton ]

La kolekta?o konsistas el 12 mil da libroj el la tuta mondo, krome estas 1275 perioda?oj, el ili 224 revuoj , 1305 binditaj volumoj. Granda stoko estas dedi?ita a? la koncerna libro havas personajn notojn de signifa esperantisto.

En la biblioteko la Fajszi-kolekta?o estas videbla en la galerio aparte. Uzo de la kolekta?o konformas al la biblioteka servo, ?enerale la ekzempleroj estas legeblaj en la ?ambrego por legado. La biblioteko kreis anka? apartan pa?on en la interreto [1] .

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

(hu,en, eo) Orszagos Idegennyelv? Konyvtar (OIK) - Fajszi Karoly eszperanto gy?jtemenyer?l (Nacia Biblioteko de fremdlingva literaturo - Fajsi kolekto de Esperanto-libroj)