Friedrich Diez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Diez
Persona informo
Friedrich Christian Diez
Naski?o 15-an de marto 1794 ( 1794-03-15 )
en Gießen
Morto 29-an de majo 1876 ( 1876-05-29 ) (82-jara?a)
en Bonno
Lingvoj germana vd
?tataneco Hesio-Darmstadt vd
Alma mater Universitato de Gottingen ? Universitato de Gießen vd
Memorigilo Friedrich Diez
Profesio
Okupo lingvisto ? verkisto ? universitata instruisto ? romanisto vd
Laborkampo filologio vd
Aktiva en Bonno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Friedrich Christian DIEZ (naski?inta la 15-an de marto 1794 en Gießen , mortinta la 29-an de majo 1876 en Bonn ) estis germana filologo kaj fondinto de la moderna scienco pri la latinida lingvaro .

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Diez ekstudentis en Gießen en 1811 kaj partoprenis libervole en 1814 en la milita kampanjo en Franclando. Poste li simpatiis kun naciemaj studentaj korporacioj . En 1819/20 li laboris kiel doma instruisto en Utrecht . Ankora? anta? la finlaboro de la disertacio (Gießen 1821) li sekvis vokon al la Bonna universitato esti instruisto de la lingvoj itala, hispana kaj portugala. En 1825 li i?is neordinara, en 1830 ordinara profesoro.

Granduloj kiel Gaston Paris kaj Graziadio Isaia Ascoli dumfunebre en 1876 la?dis Diez kiel fondinton de la universitata fako de romanistiko . La diro ke Diez nur en 1818 estus atentigita pri studoj de la provenca lingvo fare de Johann Wolfgang von Goethe ?iuokaze ne estas provebla (Curtius). Ekde 1800 la remalkovro de Mezepoko estis ?enerale intenco de la germana romantikismo .

Jam anta? 1816 Diez interesi?is pri la hispana romancaro kaj menestrela?oj en okcitana lingvo post legado de skriboj de Jacob Grimm kaj Joseph Gorres . Sed plej grava estis por Diez verko de Francois Just Marie Raynouard pri la trobadoroj . La verkaro de Diez konsistas el literaturhistoriaj respektive lingvistikaj libroj kaj kritikaj teksteldonoj. En 1824 en Parizo Diez kolektis la temojn por siaj fundamentaj eseoj pri Die Poesie der Troubadours nach gedruckten und handschriftlichen Werken derselben dargestellt (1826) kaj Uber Leben und Werke der Troubadours, ein Beitrag zur naheren Kenntnis des Mittelalters (1829): tio esti?is elirpunkto de la tuta scienca trobadoro-esplorado dum la 19-a jarcento. Kvaza? malfruante en tiu ?i kunteksto aperis en 1863 la eseo Uber die erste portugiesische Kunst- und Hofpoesie .

Apliko de la metodo Grimm [ redakti | redakti fonton ]

La pritrobadora esplorado devigis Diez okupi?i pri la unuigita provenca literatura lingvo. El tio naski?is verkoj konsiderataj hodia? lulila?oj de la scienco pri la latinida lingvaro . En lia Grammatik der romanischen Sprachen (1836-43) unuafoje esploritis latinidaj lingvoj pri siaj parencaj rilatoj unu al la alia la? la severa metodo starigita de Jacob Grimm. Samtempe estis refutitaj la teorioj de Raynourd pri la okcitana lingvo kiel ligilo historia inter la latina lingvo kaj ties idoj. La verko furoris. ?ia suplemento estis la vortaro Etymologische Worterbuch der romanischen Sprachen (1853), per kiu la epoko de fantaziozaj etimologioj ekz. de Gilles Menage fini?is kaj la etimologia fako akiris novan elanon. Kiam Diez komencis siajn lingvistikajn esploradojn estis nur malmultaj eldonoj de malnovaj romanidaj tekstoj je dispono. ?topi tiun ci truon estis la firma volo de Diez dum la pli malfruajn jarojn. Li fondis skolon la? la ekzemplo de tiu de Karl Lachmann kaj eldonigis en 1846, 1852 kaj 1865 tekstojn malnovajn kiuj ?is hodia? estas la fundamento de ?iuj etimologiaj esploradoj koncerne la lingvistike sed anka? socie ege interesan transiron de la latina lingvo al la latinida lingvaro.

Estante maltrankvila homo Diez multe pli efikis per siaj skriboj ol per brua kaj montri?ema akademia instruado.

Aliaj verkoj [ redakti | redakti fonton ]

  • Altspan. Romanzen, 1821
  • Uber d. Minnehofe, 1825
  • Kleinere Arbb. u. Recensionen, hrsg. v. H. Breymann, 1883.

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Hermann Breymann: Friedrich Diez, sein Leben, seine Werke und deren Bedeutung fur die Wissenschaft. Vortrag, gehalten zum besten der Diez-Stiftung. Ackermann, Munchen 1878.
  • Hermann Breymann: Friedrich Diez: sein Leben und Wirken. Festrede, gehalten zur Feier des hundertsten Geburtstages am 3. Marz 1894. Deichert, Leipzig 1894.
  • Beatriz Brinkmann Scheihing: Spanische Romanzen in der Ubersetzung von Diez, Geibel und von Schack. Analyse und Vergleich. Elwert, Marburg 1975. (= Marburger Beitrage zur Germanistik; 51) ISBN 3-7708-0542-9 .
  • Hans Ulrich Gumbrecht: Un souffle d’Allemagne ayant passe: Friedrich Diez, Gaston Paris, and the genesis of national philologies , Romance Philology 40 (1986), 1-37.
  • Yakov Malkiel: Friedrich Diez and the Birth Pangs of Romance Linguistics , Romance Philology 30 (1976), 1-15.
  • Harri Meier, Friedrich Diez und die Diez-Schule zwischen zwei Epochen der romanischen Philologie , Boletin de Filologia 31 (1980), S. 285?301.
  • Udo Schoning: Friedrich Diez als Ubersetzer der Trobadors. Ein Beitrag zur Geschichte der deutschen literarischen Ubersetzung. Narr, Tubingen 1993. (= Transfer; 6) ISBN 3-8233-4085-9 .
  • Jurgen Storost: ?Die Diez-Stiftung. I. Zur Grundungsgeschichte.“ In: Beitrage zur Romanischen Philologie, 28. Jahrgang 1989, Heft 2, Seiten 301-316.
  • Jurgen Storost: ?Die Diez-Stiftung II. Zur Wirkungsgeschichte“. In: Beitrage zur Romanischen Philologie, 29. Jahrgang 1990, Heft 1, Seiten 117-133.
  • Jurgen Storost: ?Hugo Schuchardt und die Grundungsphase der Diezstiftung. Stimmen in Briefen“, Bonn: Romanistischer Verlag, 1992.
  • Jurgen Storost: ?Noch einmal: Zur Diez-Stiftung“. In: Romanistisches Jahrbuch, Band 45, 1994, Seiten 74-84.
  • Wolfgang Sykorra: Friedrich Diez' etymologisches Woerterbuch der romanischen Sprachen und seine Quellen. Rom. Sem. d. Univ. Bonn, Bonn 1973. (= Romanistische Versuche und Vorarbeiten; 47).

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]