Franciszek Tokarz
(naski?is la 5-an de februaro 1897 en Wronowice (
distrikto Nowy S?cz
), mortis la 5-an de julio 1973 en
Krakovo
) - pola katolika pastro, profesoro de Katolika Universitato en
Lublin
, esploristo de la
hinda
kaj
?ina
filozofioj.
Poligloto
kaj
esperantisto
.
Franciszek Tokarz naski?is kiel filo de Maciej kaj Antonina. Li frekventis al klasika
gimnazio
en
Nowy S?cz
, kaj de 1912 al
mezlernejo
de
jesuitoj
en Chyrow (
Lviva provinco
). Post studoj de
filozofio
en jesuita
kolegio
en Nowy S?cz kaj de
teologio
en jesuita kolegio en Krakovo en 1924
ordini?is
kaj la sekvan jaron ricevis
gradus
-on, ekvivalentan al la grado de
doktoro
pri filozofio kaj teologio. Konforme al la tiutempa praktiko de jesuitoj, verkitaj diplomaj labora?oj estis detruitaj post fino de ekzamenado, por pli granda humileco de la kandidato.
En 1934 li forlasis la
ordenon
de jesuitoj kaj akcepti?is al
Armena
-katolika ?efdiocezo en
Lvovo
kiel administranto de la
paro?ejo
en Brze?any (
Ternopila provinco
). Kvankam en 1938 li forlasis la diocezon, ?is fino de sia vivo konsideris sin ties
sacerdoto
- neniam li akceptis funkcion en alia
diocezo
- de
Kielce
a? Krakovo, sur kies teritorioj li lo?is.
Liaj instruistoj pri
sanskrito
kaj la hinda filozofio estis Jerzy Otr?bski (
Universitato al Stefan Batory en Vilno
), Stefan Stasiak (
Universitato al Jan Kazimierz en Lvovo
),
Helena Willman-Grabowska
(
Jagelona Universitato
en Krakovo). Liaj kolegoj dum la studado estis konataj polaj
orientalistoj
kiel
Eugeniusz Słuszkiewicz
, Mikołaj Ałtuchow, Włodzimir Szajan, Tadeusz Pobo?niak, Tadeusz Skurzak kaj Jan Tuczy?ski. Li korespondis kun profesoro
Stanisław Schayer
de
Varsovio
. Pastro Tokarz magistri?is pri
orientalistiko
en Jagelona Universitato en 1939 pro labora?o
Poznanie wyzwalaj?ce w Upaniszadach
(Liberiga konado en
upani?adoj
), doktori?is pri
hindologio
en 1945 pro labora?o
Mistyczne u?wiadomienie absolutu podług Upaniszad
(
Mistika
ekkonscio de
absoluto
la?
upani?adoj
). Amba?kaze lia ?efgvidantino estis profesorino H. Willman-Grabowska.
En la jaroj 1947-52, por havi enspezan fonton, li krome ekstudis la
anglan
lingvon kaj
romanistikon
kaj akiris du plusajn
magistrecojn
. Anka? li akiris diplomon pri internacia lingvo
esperanto
kaj estis aktiva
esperantisto
en la rondo de
Pola Esperanto-Asocio
en Krakovo.
Malgra? plurjara penado (habilita vojo malfermita en 1946), la habilita
kolokvo
ne sukcesis en
Jagelona Universitato
. Li
habiliti?is
- surbaze de verkita jam en 1942
diserta?o
pri filozofio de sankhjo titolita
Wyzwolenie (moks.a) według S?mkhyak?rik? i komentarza Gaud.ap?dy
(Liberigo (mok?o) la? Sankhjakariko kaj komentario de Gaudapado), en 1957 ?e KUL. Recenzisto estis
Constantin Regamey
de
Lozano
; li anka? kunlaboris kun Erich Frauwallner de
Vieno
.
Se temas pri la
?ina filozofio
li estis
memlernanto
. En la jaroj 1955-1962 ekposedis la
klasikan ?inan lingvon
la? la lernolibro de Erich Haenisch,
gramatiko
de Georg von der Gabelentz kaj
vortaro
de R. H. Mathews; historion de la ?ina penso ekkonis la? germanlingvaj lernolibroj (precipe de Alfred Forke) kaj anglalingvaj (ekz.
Feng Youlan
) - sekve li laboris kun alireblaj originalaj tekstoj de
Mozio
,
Laozio
kaj
Konfuceo
. Lia
dis?iplo
pri la ?ina filozofio estis
Tadeusz Margul
de UMCS.
De 1953 ?is 1971 laboris en Katolika Universitato en Lublin ?e Fakultato de
Kristana
Filozofio, alveturigante de
Krakovo
. Li
lekciis
la hindan filozofion kaj
sanskriton
, kaj de 1963 anka? la ?inan filozofion. Li edukis neniun sekvanton.
Kreita de li precedenco de la studumo pri la
hinda filozofio
ka?zis, ke de 1973 KUL enga?igis kiel lian sekvanton doktoron
Leon Cyboran
de
Varsovio
, kiu jam edukis la?vicajn specialistojn de la fako.
- Teizm czy ateizm w
S?m.khyak?rik?
. Quaestio de theismo systematis S?m.khya in
S?m.khyak?rik?
expositi
, Krakow 1946;
- Problem duszy w systemach indyjskich. Probleme de l'ame dans les systemes (dar?ana) indiennes
, Krakow 1966;
- Jedno?? rodzaju ludzkiego w ?wietle filozofii Wschodu
(Unueco de la homa
genro
lume de la filozofio de Oriento), en:
Przegl?d Orientalistyczny
(
Orientalistika
Revuo) 1963 n-ro 2, p. 133-138;
- ?ina filozofo Moh Tih kontra? la agresiva milito
, en:
Espero Katolika
1964 n-ro 3, p. 29-30, transpresa?o kun kompletigoj el
manuskriptoj
:
Forumilo
1983 n-ro 1(12), p. 7-8;
- Z filozofii indyjskiej kwestie wybrane
(De la hinda filozofio elektitaj problemoj) 1-a parto, Lublin 1975, la dua eldono korektita kaj kompletigita 1990;
- Z filozofii indyjskiej kwestie wybrane
(De la hinda filozofio elektitaj problemoj) 2-a parto, Lublin 1985;
- Najwa?niejsze wiadomo?ci o systemach brami?skich s?m.khya-yoga w formie pyta? i odpowiedzi
(La plej gravaj informoj pri
bramanaj
sistemoj sankjo-jogo forme de demandoj kaj respondoj), en:
Zeszyty Studenckiego Koła Orientalistycznego w Lublinie
(Kajeroj de Studenta Orientalistika Rondo en Lublin) 1981 n-ro 8, p. 2-11;
- ?rodło i cel zakonno?ci chrze?cija?skiej w porownaniu z buddyjsk?
(Fonto kaj celo de kristana
ordeneco
kompare kun la
budhana
),
Lwow
1932 (manuskripto p. 66);
- Poznanie wyzwalaj?ce w Upaniszadach
, Krakow 1939 (tjpa?o, p. 25);
- Mistyczne u?wiadomienie Absolutu podług Upaniszad
, Krakow 1945 (manuskripto, p. 101);
- Thomas Paine's System of Religion
, Krakow 1952 (tajpa?o, p. 55);
- La Contribution de la ≪Revue des De? Mondes≫ a l'introduction de l'indianisme
, Krakow 1952 (tajpa?o, p. 62);
- Konfucjusz i jego nauka na podstawie ≪Lun-yu≫
(Konfuceo kaj ties instruo surbaze de "Lun-yu), Krakow-Lublin 1964 (tajpa?o, s. 174)
- Obja?nienie i przekład ≪Tao-teh-king≫
(Klarigoj kaj traduko de "
Da?de?ingo
"), Krakow-Lublin 1962-67 (manuskriptoj: p. 98 + 156 + 325 - 3 versioj);
- Moh Tih i jego nauka
(Mozio kaj ties instruo), 1964 (manuskripto, p. 20);
- Komentarz[e] do Lun-yu
, (Komentario(j) al Lun-yu), manko de dato (manuskripto, p. 126) (tio estas ?uste kajero por redaktaj notoj al traduko - sed la traduko de
Lun-yu
, t.e.
Analektoj de Konfuceo
la? F. Tokarz perdi?is).
En
Krakovo
en la jaroj 1958-60 lernis esperanton ?e la Asocio de Esperantistoj en Pollando ricevante la 20-an de junio 1960 de prof.
Mieczysław Sygnarski
ateston n-ro 492 de la Supera kurso de
Esperanto
. Al
Pola Esperanto-Asocio
kaj
UEA
ali?is en 1958. En
Majenco
partoprenis
la 43-an Universalan Kongreson
. En 1964 verkis artikolon en esperanto pri filozofio de
Mozio
kaj en 1967 publike prezentis en esperanto la artikolon
Pri "
teismaj
" kaj "
ateismaj
"
hindaj sistemoj
.
- M.S.Zi?ba
:
Tokarz, Franciszek
, en:
Powszechna Encyklopedia Filozofii
, 9-a volumo: Se-?, Lublin 2008, p. 476b-481a.
- Marta Kudelska, Maciej Stanisław Zi?ba (redaktoroj),
Filozofia indyjska w Katolickim Uniwersytecie Lubelskim
(
Hinda filozofio
en
Katolika Universitato de Lublin
), Wydawnictwo KUL 2019, p. 278
- Spu?cizna r?kopi?mienna ks. Franciszka Tokarza w archiwum Zakładu Historii Filozofii KUL.
(Manuskripta hereda?o de pastro Franciszek Tokarz en arkivo de la Fako de Filozofi-Historio ?e KUL)