Kolegio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kolegio en kompreno kristanisma estas aro da personoj plenumantaj religian oficon, ekzemple kolegio de la pontifikoj , kolegio de la a?guristoj a? kolegio de la kardinaloj . Ekde la frua mezepoka esti?is kolegiataj pre?ejoj : memregataj pre?ejoj kie grupo de kanonikoj estris la diservojn. El tiaj pre?ejoj evoluis la kolegiaj universitatoj de Oksfordo kaj Kembri?o .

La? Francisko Azorin kolegio estas simple Supera lernejo. [1] Li indikas etimologion el la latina collegium , el collega (kolego). [2]

Oni anka? uzas la terminon pri diversaj mezgradaj a? superaj lernejoj , kun malsamaj signifoj depende de lando kaj lingvo. La? PIV tiu uzo evitindas [3] .

Kiel la ekvivalentoj en pluraj aliaj lingvoj, en esperanto fojfoje kolegio havas du pluajn signifojn:

  • oficiala asocio de anoj de profesio (analoge al la kolegio de la a?guristoj de antikva Romo)
  • kolegio de elektantoj: (relative malgranda) grupo da homoj kiuj rajtas elekti iun al grava posteno (analoge al la kolegio de la kardinaloj kiuj rajtas elekti la romkatolikan papon ).

Malgra? la konsiloj de PIV, oftas la uzo de kolegio por pluraj specoj de edukejo, kaj tio troveblas en la retejo de la UEA . [4]

  • En anglalingvio , kolegio (angle college ) povas esti
    • divizio de universitato kun sia propra konstitucio, al kiu ?enerale apartenas studentoj de diversaj fakoj. Ofte la studentoj lo?as en konstrua?oj de la kolegio, sed studas parte ekster la kolegio, aliloke en la universitato. Por tia eduka fonda?o, kolegio estas ver?ajne la plej ofta esperanta vorto - kaj la kutima vorto en Vikipedio mem
    • ne-universitata post-lerneja edukejo, ofte edukejo kiu instruas nur unu a? malmultajn fakojn (ekzemple la muzikon, la arton, la flegadon a? la teologion)
    • ne-universitata edukejo por pli a?aj studentoj
    • supera lernejo, ofte ?tata lernejo por lernantoj de 16 al 18 jaroj (angle sixth-form college ).
      • En Britio pluraj privataj lernejoj por knaboj de 13 ?is 18 jaroj nomi?as College .
  • En francalingvio , kolegio povas esti
    • mezgrada lernejo por lernantoj de 11 ?is 14 jaroj ( liceo ), kiu iel ekvivalentas al la gimnazioj germanaj
    • centro de supera instruado, ekzemple la Kolegio de Francio (grava Pariza edukejo de universitata nivelo kiu ne donas diplomojn kaj kie ?iu ajn rajtas ?eesti la plejparton de la kursoj kaj prelegoj)

Kolegio povas signifi anka? fakultaton a? aron de akademiaj fakuloj. Ekzemple, en la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) estas kolegioj por homoj laborantaj en diversaj fakoj.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Fontoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Francisko Azorin , arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Angel, Madrido, 1932, pa?o 113.
  2. Azorin, samloke.
  3. PIV 2020: kolegio
  4. Esperanto en Universitatoj . Arkivita el la originalo je 2012-12-22. Alirita 2019-06-28.